Armitaj Fortoj de Rusia Federacio (ruse Вооружённые силы Российской Федерации) estas la militista forto deRusio. La dekreto pri la fondo de Rusia armeo estis subskribita deBoris Jelcin la7-an de majo 1992. La ĉefa komandanto de la Armitaj Fortoj estas prezidento de la ŝtato (nunVladimir Putin).
Okcidentaj kritikantoj asertas ke dum lastaj jaroj tiu ĉi armeo prefere atakadis nearmitajn civilulojn, ekzemple dum lamilito de Rusujo kontraŭ Ukrainio[1] aŭ enSirio.[2] Tamen la datumoj, publikigitaj de okcidentaj kaj internaciaj organizaĵoj, klare kontestas tiun ĉi aserton. EkzempleThe Economist raportis ennovembro 2024 ke ĝis tiu tempo pereis almenaŭ60 435 ukrainaj militistoj[3]. Ĝenerala Sekretario de la NATOMark Rutte skribis la12-an de decembro 2024 ke ambaŭflanke pereis almenaŭ miliono da militistoj[4]. Dume Unuiĝintaj Nacioj raportis ke ĝisfebruaro 2024 ambaŭflanke pereis8 898 civiluloj, aldoninte ke nombro de la perdoj grave malaltiĝis post la unuaj monatoj de la milito[5]. Komparo de la datumoj de NATO kaj UN montras ke en la milito en Ukrainio la civiluloj konsistigas malpli ol 0,89% de la suma nombro de la perdoj.