foto de 1909 pri rusaj kamparantoj kolektantajfojnon
la du triopaj aliancoj en Eŭropo de 1914
LaRusia Imperio (ruseРоссийская империя, Rossijskaja imperija) estisimperio deRusio, kiu daŭris de1721 ĝis1917. Ĝi estis fondita de caroPetro la Granda en1721, kiu proklamis sin imperiestro. Per tio Rusia Imperio fariĝis la unua imperio en Eŭropo, kie imperiestroj ne estis elektataj, sed heredis sian postenon.
Petro la Granda movis ĉefurbon de la lando al la de li fondita nova urboSankt-Peterburgo (ekde1914Petrogrado). Per tio li volis pli rapide reformi la tutan vivon de la granda lando laŭ la okcidenta maniero.
Revokado de naciaj liberaĵoj porpoloj estis kaŭzo de la unua tutpola ribelo nomataNovembra Ribelo en1830, kiu vanis. Poste en1863 proksima al sukceso estisJanuara Ribelo, post kiu imperiestro likvidis Pollandon en sia Imperio kaj malpermesis praktiki polan kulturon kaj lingvon. Pollando sendependiĝis nur en1918. Tempo de tiu okupacio estis tamen tre profita por larusa kulturo. Rusaj artistoj de pola origino estis ekzempleVaslav Nijinsky — dancisto,Kazimir Maleviĉ — pentristo,Henryk Wieniawski — violonisto kaj aliaj. Multaj geavoj de grandaj rusoj estis poloj — ekzemple deDmitrij Ŝostakoviĉ aŭMstislav Rostropoviĉ. Pri "malbonaj poloj" oni kreis gravajn operojn kielIvan Susanin deMiĥail Glinka.
Fine de la19-a jarcento teritorio de la imperio estis 21,8 mln km² (sesono de la tuta seka tersurfaco en la mondo), per kio ĝi okupis la duan lokon post laBrita Imperio. En la lando loĝis 128,2 milionoj da homoj (laŭ rezulto de la sola censo, okazigita en1897).
Sekve de larevoluciaj okazaĵoj Rusio en marto1917 iĝis respubliko, nomeRusia Respubliko, kunprovizora registaro kaj en novembro la regadon transprenis sistemo desovetoj, kiuj konsistis el deputitaj laboristoj kaj soldatoj. De tiam oni parolis priSoveta Rusio. Soveta Rusio perdis grandan parton de la teritorio pro forlaso de la Unua mondmilito kaj eko de laenlanda milito. En 1922 ĝi kielRusia Federacia Socialisma Soveta Respubliko (RSFSR) fariĝis parto de la nove fonditaSovetunio, kiu unuigis plejparton de la teritorio de la iama imperio.
En1991Rusia Federacio en la limoj de la iama RSFSR denove fariĝis komplete memstara ŝtato, Sovetunio dissolviĝis.
Nur en la jaro 1700 Moskvo liberiĝis de la submetiĝo de la Krimea Ĥanlando, honore al kiu Petro la Granda eĉ ŝanĝis la kalendaron de nombrado de jaroj de la kreado de la mondo - 6 mil jaroj, al nombrado de la Naskiĝo de Kristo, honore al kiu en Moskvo estis ekbruligita nokte artfajraĵo. (kun la kolapso de la Hordo fine de la 15-a jarcento, la rajto kolekti tributon de Moskvo pasis al Krimeo, kaj pro nepago, la krimeaj ĥanoj militis kontraŭ Rusio) La 1-an de januaro 7209 de la kreo de la mondo estis proklamita la 1-an de januaro 1700 de la naskiĝo de Kristo[1][2][3].
↑Лаврентьевская летопись (ПСРЛ, т. 1, Л., 1926, стлб. 17—18:
↑Duncan, Edwin (1999). Fears of the Apocalypse: The Anglo-Saxons and the Coming of the First Millennium. Religion & Literature (англ.). 31 (1): 15–23, 23 n.6.
↑Кузенков П. В. О происхождении александрийской эры: (По поводу новой книги А. Моссхаммера) // ΘΕΟΔΟΥΛΟΣ. Сборник памяти проф. И. С. Чичурова / Под ред. П. В. Кузенкова, А. А. Войтенко, М. В. Грацианского. — Москва: Изд-во ПСТГУ, 2012. — С. 116–170. — 440 с.