Ĝi estas la sepa lando de laEŭropa Unio laŭ loĝantaro kaj la naŭa laŭ areo. Limas kunUkrainio norde kaj nordoriente,Moldavio nordoriente,Hungario okcidente, kajSerbio sudokcidente kajBulgario sude. Rumanio havas ankaŭ mallarĝan marbordon ĉe laNigra Maro (sudoriente).
Bukareŝto (en larumana:București [bu.ku'reʃtʲ]), estas unu el la plej gravaj turismaj allogaĵoj, krom esti la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Rumanio.
La terminoRomania, tero deromianoj, estus aplikebla al ĉiu teritorio kie oni parolas unu el lalatinidaj lingvoj. Tamen ĝi finis por estis aplikata nur al la orienta parto de laRomia Imperio, kaj pli precize al la teroj konkeritaj kaj poste koloniigitaj de la antikvaDakio.
La plej antikva dokumento en larumana pri kiu oni scias estas de la jaro1521, nomeletero verkita de Neacșu de Câmpulung[5] por averti la urbestron deBraŝovo pri tuja atako de laotomanoj. En tiu dokumento,Valaĥio (reale "Valaĥio" estaseksonimo) estas nomataȚara Românească (laŭlitereLa Rumana Lando, ĉarrumân signifisrumano). En la venontaj jarcentoj oni uzis ambaŭ formojn —român kajrumân— kiel annomo de la lando,[6] sedrumân eksignifisservisto, kaj, post la nuligo de la servoreĝimo en1746, la formorumân malaparis grade.[7] La nomoRomânia kun la signifoPatrio de ĉiuj rumanoj aperis komence de la19-a jarcento.[8]
Fizika mapo de Rumanio."La sfinkso" de la montojBucegi.
Rumanio havas surfacon de 238.391 km². Ĝi estas la plej granda lando de sia regiono kaj la dekdua deEŭropo. Ĝi troviĝas enOrienta Eŭropo, pli ĝuste en la regiono de laKarpatoj kaj la malalta valo de la riveroDanubo. Ĝi limas kunUkrainio norde kaj oriente,Moldavio oriente,Hungario okcidente,Serbio sudokcidente kajBulgario sude. Sudoriente ĝi limas kun laNigra Maro.
La lando estas dividita en tri ĉefajn regionojn: laaltebenaĵo deTransilvanio, en la centro de la lando, laKarpatoj, kiuj ĉirkaŭas la centran altebenaĵon kaj etendiĝas al la Nordo kaj la Sudo, kaj la malaltaj teroj de la Okcidento kaj Oriento.
Danubo, la ĉefa rivero de Rumanio, formas la plej grandan parton de la limo kun Bulgario kaj estas uzata por la transporto kaj la produktado de energiohidroelektra. Nuntempe, laDelto de Danubo (vidu la ĉefan artikolon) estis inkludita en laUnesko-listo de lokoj kvalifikitaj kielRezervejo de la Biosfero, kun la nomo deRezervo de la Translima Biosfero de la Delto de Danubo. Ĝi havas ĉirkaŭ 2 733 km² da areo strikte protektata dise inter 18 zonoj.
Aliaj gravaj riveroj estasMureș kajOlt. Ankaŭ estas pli ol 10 000lagoj en la lando.
Laklimato oscilas intermodera kaj lakontinenta klimatoj, laŭ la regionoj de la lando, laKarpatoj estante unu el la ĉefaj kondiĉigiloj de la klimato. La pluvokvanto oscilas inter 1 000 mm en iuj montaj areoj kaj malpli da 400 mm ĉe la bordo de laNigra Maro.
La reliefo de Rumanio estas dividita en areojn kun simila proporcio de montoj, montetoj kaj ebenaĵoj. Ĉi tiu geografia diverseco reflektiĝas ankaŭ en la diverseco de laflaŭro kajfaŭno de Rumanio. La lando havas la plej grandan nombron dabrunaj ursoj enEŭropo, dum ankaŭ laĉamo povas troviĝi en laKarpatoj.
En2002 oni trovis la plej antikvajn homajn restojn (Homo sapiens) de Eŭropo en la "Kavo de ostoj" (Peștera cu Oase), ĉeAnina, en la aktuala Rumanio.[9] La restoj (makzelo) datiĝas el proksimume 42.000 jaroj kaj ricevis la nomon de "Johano de Anina" (Ion din Anina). Kiel la eŭropaj restoj plej antikvaj deHomo sapiens, povus reprezenti la unuajn homojn kiuj eniris en la kontinento. La restoj gravas ĉar prezentas mikson de malnovaj trajtoj, de frumoderna homo, kaj de laneandertala homo,[10] indike eblan hibridon inter Neanderthal kaj moderna homo.[11][12][13]
El laPaleolitiko, la aktuala teritorio de Rumanio estis scenejo de la disvolviĝo de pluraj kulturaj komunumoj. La skribitaj pruvoj pli malnovaj de la ĉeesto de popolo en teritorioj de la aktuala Rumanio devenas deHerodoto, en 513 a.K.[14]
Antaŭ la konkero fare deRomo, la regiono estis loĝata de triboj de originodakia, dehindeŭropaj lingvoj, kiuj donis al la lando ties antaŭromian nomon,Dacia. Ĝia plej fama ĉefo estisDecebalo, kvankam la unua ĉefo kiu kunigis la tribojn dakiajn estisBerebisto. Parto de Dakio estis konkerita deTrajano kaj lia armeo en la jaro107. Eblas ke grava parto de la indiĝena loĝantaro estis buĉita dum la kampanjo de konkero aŭ, eble, asimilita aŭ dissemita, kio okazigis lian anstataŭon per romiaj kolonianoj kaj ekde tiam la tiea loĝantaro estis ĉefe latinida. Malgraŭ ĉio restis signifa loĝantaro de "liberaj dakioj" en la teritorioj ne konkeritaj de la romianoj. LaDakiaj Militoj estas senmortigitaj en laKolono de Trajano, de laForumo de Trajano en Romo. La Romia Imperio ege profitis minadon deoro kajarĝento en la regiono.
La antaŭeniro de laĝermanoj de finoj de la3-a jarcento faris ke, fine, la imperiestroAŭreliano decidis forlasi la regionon algotoj kaj tiele estis la unua provinco perdita de la Romia Imperio. La gotoj vivis kun la indiĝena loĝantaro ĝis la4-a jarcento, kiam lahunoj, alia nomada popolo setlis portempe en ĉi tiu regiono. De la6-a jarcento la indiĝena loĝantaro devis alfronti la ondegojn de emmigrintajslavoj. Lagepidoj kajavaroj regis Transilvanion ĝis la8-a jarcento, kaj poste labulgaroj inkludis parton de la nuna Rumanio en sia imperio ĝis1018.
Mapo de 1600, kie klare videblas la tri tiamaj regionoj: Transilvanio dependa de Hungario kaj Valaĥio kaj Moldavio, dependaj de Turkio.
Transilvanio restis sub hungara influo (kaj posteAŭstrohungara Imperio kaj poste deAŭstrio, dumValaĥio kaj Moldavio restis sub influo de la Otomana Imperio. La sola senjoro kiu atingis la kuniĝon de Transilvanio, Valaĥio kaj Moldavio antaŭ 1918 estis Mihai Viteazul, komenca reganto de Valaĥio, kiu en 1600 atingis la kuniĝon, per militaj venkoj kaj diplomatiaj interkonsentoj. Tamen, la kuniĝo nur daŭris jaron, ĉar estis Mihai perfidita kaj murdita en 1601. Ĉiukaze la limo inter Valaĥio kaj Transilvanio aŭ inter Moldavio kaj Transilvanio ne estis ĝustaj tra la jarcentoj: ekzemple, partoj de la regiono de Braŝovo (hodiaŭ en la rumana regiono Transilvanio) estis parto de Valaĥio en pluraj periodoj. Unu el la elementoj de la bontenado de la konscienco de unueco de la rumanoj en Transilvanio estis laortodoksismo. Dum necese oni estu katoliko aŭ protestanto por prosperi socie kion faris kaj hungaroj kaj germanoj. Ĝenerale, la multnombraj decidoj de diskriminacio kontraŭ la rumanoj en Transilvanio, havis kiel rezulto la fortigon de lia etna konscienco. En la 18-a jarcento, la rumanaj intelektuloj de Transilvanio reliefigis la romian originon de la rumanoj, same kiel faris iuj intelektuloj de Valaĥio kaj Moldavio.
Ankoraŭ je la fino de la19-a jarcento (1892), la peto de rajtoj por la rumanoj de Transilvanio (rajtoj kiujn ja ĝuis la hungaroj kaj germanoj), sub la formo de plendumo formita de la rumanaj intelektuloj de Transilvanio (kaj apogita de la intelektuloj de laReĝlando de Rumanio kaj de la reĝoKarolo la 1-a de Rumanio), estis punita per la malliberigo de liaj aŭtoroj. Jam en 1848 la rumana revoluciulo Simion Bărnuțiu estis asertinta: "Nu sunteți competenți să ne judecați, ci există un alt tribunal, mai mare, mai luminat și desigur mai nepărtinitor, care ne va judeca pe toți. Este tribunalul lumii civilizate", tio estas "Ne estas kompetentaj por juĝi nin, ekzistas alia tribunalo, plej granda, pli luma kaj, kompreneble, pli objektiva, kiu nin juĝos al ĉiuj. Estas la tribunalo de la mondo civilizita."
El la1920-aj jaroj Rumanio atingis sian plej grandan etendon kaj prosperis kaj ekonomie kaj kulture. En la jardeko de 1930, dum la reĝado deKarolo la 2-a, ŝprucis forta faŝisma movado, nomita la "Gvardio de Fero". En1940Sovetio devigis Rumanion cedi al ĝiBesarabion kaj la nordon deBukovino, dum lanazia Germanio koncedis la nordon deTransilvanio alHungario kaj la sudon deDobrogea alBulgario. La okazaĵoj de1940 estis responditaj tiam por la tuta rumana socio, kun la escepto de la tiame malgranda grupokomunisma establita en la lando, kiu apogis la eksteran politikon deSovetio. La 5-an de septembro de1940 la marŝaloIon Antonescu farispuĉon kaj akiris la registaron. Lia ĉefa intenco estis rekuperi la perditaj teritorioj en1940. En1941 Ion Antonescu sukcesis fini kun laGvardio de Fero.
Rumanio post la Dua Mondmilito.
Dum laDua Mondmilito la lando aliancis kun laAkso (Germanio estis la sola lando tiama kiu garantiis al Rumanio la reakiron de ĝiaj perditaj teritorioj), kaj fariskontraŭsemidan politikon. Je la komenco akiris militajn triumfojn, en la Orienta Fronto, kunlabore kun la germanoj. Sed de1943 la situacio plimalboniĝis, farante ke la sovetiaj trupoj eniris Rumanion en1944. Antonescu prezentis planon de defendo al la reĝo Mikaelo la 1-a, sed la respondo de tiu estis enprizonigi lin kaj permesi kian juĝon fare de tribunalosovetia (kiu en1946 kondamnis Antonescu je morto). Post lia puĉo,Mikaelo la 1-a daŭre okupis la rumanan tronon por mallonga tempodaŭro. Tamen, Rumanio enirus poste ene de la spaco de influo deSovetio, kaj sekve Mikaelo la 1-a estis devigita abdiki la tronon en1947 kaj forlasi la landon. Post laDua Mondmilito, Rumanio reakiris nur la nordon deTransilvanio.
En tiu sama jaro estis proklamita laPopola Respubliko de Rumanio kajConstantin Ion Parhon ekprenis la povon. En1952, estis sekvita dePetru Groza, kiu regis ĝis1958, kiam lin sekvisGheorghe Gheorghiu-Dej. Dum lia registaro, ĝi iniciatis periodon de ia sendependeco koncerne alSovetio kaj reaperis iu sentonaciisma rumana, sed atente prigardita de laRumana Komunisma Partio. Post la registaro de Chivu Stoica, en1967 venis la prezidanteco de la registaro alNicolae Ceaușescu. Lia devio al politiko personalisma kaj diktatora, havigis al li en la komenco la amikecon de okcidentaj registaroj por promocii la malfondon de laPakto de Varsovio kaj kritiki la sovetiajn intervenojn enĈeĥoslovakion kajAfganion en1968 kaj1979 respektive. Krome, la vivnivelo en la lando estis akceptebla, kaj estis plena dungiteco. Tamen, Ceaușescu alvenis al izolado de la Okcidento kaj al kopiado elNorda Koreio de lakulto al la personeco. Menciindas ke la epoko de lasocialismo en Rumanio estis ankaŭ epoko de la persekutado de la reprezentantoj de laRumana Ortodoksa Eklezio (kaj de la aliaj religioj), kaj ajna religia demonstracio estis malpermesita. Pri politika mallibereco, vidu artikolon pri politika policoSecuritate.
En la1980-aj jaroj Ceaușescu iniciatis politikon kiu havis kiel celon fini kun la ekstera ŝuldo. La metodo estis la tiel-nomita "raciigo" (drasta redukto) de artikloj de unua neceso kiel viando, lakto, ovoj, hejma akvo kaj elektra lumo. La unuaj demonstraciojkontraŭkomunismaj okazis enBraŝovo en1987, sed ili estis subpremitaj. Kiel respondo al la situacio en la lando, eksplodis laRumana Revolucio de 1989 enTimișoara kaj, poste, enBukareŝto kaj en ĉiuj gravaj urboj, endecembro de1989.Nicolae Ceaușescu estis perdinta la apogon de la armeo kaj estis arestita, juĝita kaj ekzekutita kun sia edzino kaj konsilantinoElena Ceaușescu, la tagon deKristnasko. Iuj ortodoksaj sektoroj kritikis poste la ekzekuton en la tago de Kristnasko.
En1990 kaj1992 okazis la unuaj demokratiaj elektoj kie venkis Iliescu. De la komenco estris la transiron al la demokratioIon Iliescu kaj ties partioFrontul Salvării Naționale kvankam li mem estis estinta grava membro de la Komunisma Partio. En urboj kaj ĉefe en Bukareŝto estis granda kontraŭstaro kontraŭ tiu procezo, kiu implikis koruptadon kaj malfortecon de la ekonomio en ties trapaŝo al lamerkata ekonomio, kio provokis tre altan elmigradon de junuloj ĉefe al Italio kaj Hispanio, kio ne plibonigis la staton de la ekonomio. En 1996 venkis la balotadon la demokrat-kristano Emil Constantinescu, poste revenis Iliescu kaj en 2004 denove venkis dekstrulo nome Traian Băsescu.
Rumanio havas konstitucion de 1991 kaj reformita en 2003. Estas balotado por elekti kaj la prezidenton (ĉiun kvinan jaron) kaj la duĉambran parlamenton (ĉiun kvaran jaron). La prezidenton kun la partio majoritata en la parlamento elektas ĉefministron kaj tiu elektas la registaron. La jura povo estas sendependa.
La prezidentoj de Rumanio ne povas esti membroj de iu ajn partio dum sia posteno. Interkrampe troviĝas la partioj de deveno de tiuj kiuj venkis en la prezidentaj balotadoj
Neformale la lando konsistas el regionoj difinitaj parte geografie, parte historie, kiuj ne ĝuas oficialan memstarecon aŭ administran konsideron. Tiuj estas:
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Rumanio, 2019
Ĝis la Dua Mondmilito, la rumania ekonomio estis bazita plejparte sur agrikulturo kaj lalignoindustrio, kiuj generis proksimume duonon de la enspezo de la lando.
Tamen, en1976 krizo trafis la rumanian ekonomion, kaj ĝi rapide malboniĝis. La krizo kaŭzis severan malaltiĝon de lavivnivelo en la lando, kaj plia malboniĝon de la interna reĝimo – kaj fine ĝi fariĝis inter la faktoroj de lakontraŭkomunisma revolucio en1989. Post la falo de la komunisma reĝimo oni transiris al lamerkata ekonomio,privatigis kaj discentrigis kelkajn sektorojn kaj nun la ŝtato ne tiom regas la ekonomian funkciadon.
Ekde 1999, la plej multaj el la firmaoj estis privatigitaj. En la 2000-aj jaroj, la lando spertis jarojn da akcelita ekonomia kresko kaj multajn eksterlandajn investojn, sed la tutmondaekonomia krizo de 2008 forte damaĝis la ekonomion de la lando kaj haltigis la rapidan kreskon. Rumanio aliĝis alEŭropa Unio la 1-an de januaro 2007.
La rumania valuto estas larumana leuo (leŭo, indikita RON), kiu estas dividita en 100 bani. En 2014, Rumanio estis atendita adopti la eŭron kiel valuton, sed ankoraŭ ne faris tion.
Rumanio estas unu el la ĉefaj produktantoj kaj eksportantoj de agrikulturaj produktoj deEŭropo. Tiu sektoro kovras 10 % de laMEP. La kultivejoj okupas 40 % de la surfacon de la lando; laforstaj rimedoj abundas kajfiŝkaptado etendiĝas. Ekzistas kuŝejoj denatura gaso kajnafto kiu helpas en la ĉiutaga konsumado, sed por satigi la totalan peton la lando devas importi ilin, ĉefe elRusio. Por klopodi redukti la dependon de eksteraj faktoroj, oni disvolvigis la kreadon deatomaj centraloj kajhidroelektraj centraloj, kiuj nun havigas 45% de la energio konsumata en la lando.
La industria sektoro reprezentas 35 % de laMEP, malgraŭ ke en la lastaj tempoj, la instalaĵoj konstruitaj dum la etapo de ekonomio centralizita restis malaktualaj kaj la fabrikoj devis investi amase en modernigoj. La ĉefaj sektoroj estas la tekstila, la siderurgia, la produktado de maŝinaro kaj veturiloj, de armilaro kaj la procesorado de la terkultura produktado.
La servoj okupas la ceteran 55 % de la MEP, estante laturismo la ĉefa impostpaganto. LaNigra maro, ladelto de laDanubo kaj laKarpatoj estas la naturaj allogaĵoj kiuj koncentras la turismon, dum enTransilvanio elstaras ĝia kultura heredaĵo.
La indico desenlaboreco estas de 6,4%, pluraj punktoj sub aliaj landoj de la regiono kaj deOkcidenta Eŭropo. Lakomerca bilanco havas signifan deficiton, la eksportadoj estas de 33.500 milionoj de eŭroj dum la importadoj atingas 56.400 milionojn de eŭroj. La ĉefaj partneroj de Rumanio, tiel en la eksportadoj kiel en la importadoj estasItalio kajGermanio. Elstaras la fakto ke ĝi subtenas bonajn komercajn rilatojn kun ĉiuj landoj de lingvo hispana, speciale kunĈilio,Kolombio,Ekvatoro,Hispanio kajVenezuelo.
Lafervojlinio Vâlcele – Bujoreni Vâlcea estas eksa fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 219 kaj ligis la stacion Vâlcele en ladistrikto Argeș kun Bujoreni norde deRâmnicu Vâlcea en ladistrikto Vâlcea. Ĝia precipa celo estis ligi la fervojonPitești –Curtea de Argeș (en la valo de Argeș) kun lalinio Piatra Olt – Podu Olt (en la valo de Olt), konsiderinde mallongigante la fervojan distancon interBukareŝto kajSibiu kaj malŝarĝante la linion de Bukareŝto alBraŝovo. La fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 201 kaj ligas la linion inter Sibiu kaj Braŝovo al la transkarpataj distriktoj Vâlcea kaj Olt.
Cluj-Napoca, el rigardejo.Evoluo de la rumania loĝantaro ekde 1961 ĝis 2010.Etna mapo de Rumanio en 2011 (verde la majoritataj komunumoj de hungaroj).
La loĝantaro de Rumanio atingas 20,121,641 loĝantojn (2011)[16], kaj ĝi malpliiĝas je kreskoritmo de 0,12 % jara. La plimulto de la loĝantaro apartenas al la rumana etno (88,9 %), sekvita de grava komunumo dehungaroj (6,6 %), koncentrita ĉefe en la regiono deTransilvanio, kaj deciganoj (2,5 %).ukrainoj (0,3 %),rusoj,germanoj (0,3 %),turkoj,bulgaroj,italoj kajserboj, kune kun aliaj minoritatoj, ili konstituas la reston de la loĝantaro.[17] La loĝantoj koncentriĝas en la ebenaĵoj, kie estas la industriaj centroj kaj kie oni disvolvas la grandskalan agrikulturon.
La 55,2% de la rumanoj vivas en la urboj, kio reprezentas unu el la plej malaltaj proporcioj deEŭropo, nur superita por iuj de ĝiaj najbaroj balkanaj kajMoldavio. La ĉefaj urboj de la lando estasBukareŝto, la ĉefurbo, kun 2 milionoj de loĝantoj,Iași,Braŝovo,Cluj-Napoca,Timișoara,Craiova,Konstanco,Galați kaj Deva ĉiuj ili kun loĝantaro de inter 280.000-330.000 loĝantoj.[18]
Rumanio estas ŝtato sen oficiala religio, kvankam pli ol 89% de la loĝantaro enkadriĝas en laRumana Ortodoksa Eklezio (laŭ la censo de2002). Ankaŭ estas signifaj kvantoj dakatolikoj (kajlatinaj kaj anoj deorientaj katolikaj eklezioj, kiuj reprezentas ĉirkaŭ 5,6% de la loĝantaro, multaj de ili de la hungara kaj germana minoritatoj de Transilvanio),protestantoj (kaj luteranaj kaj kalvinismaj, ĉirkaŭ 3,7% de la loĝantaro),grupoj pentekostaj kajislamanoj (ĉirkaŭ 100.000, 0.4% de la tuta loĝantaro). Laŭ la censo de2002, vivis en la lando ankaŭ 23.105ateistoj kaj senreligiuloj kaj 6.100judoj, kvankam multegaj supervivintoj elmigris al Israelo post la Dua Mondmilito. La procento de kredantoj en Rumanio estas komparebla al la procento de kredantoj enTurkio, kun la mencio ke Turkio estas lando majoritateislama.
Larumana estas la oficiala lingvo de la lando. Sekvas ĝin laŭ graveco lahungara kaj lacigana (kiu havas nenion rilate larumanan, sed kun laromis, la rumanaj ciganoj), parolitaj de la loĝantaroj de tiuj etnoj. Laukraina estas parolata en areoj de Maramures, Bukovino, Dobruĝo kaj Banat. Laangla estas la unua fremda lingvo kiun oni studas en la plimulto de la rumanaj lernejoj, kaj nuntempe estas kresko de pruntoj de la angla en la rumana vortotrezoro. Lafranca estas parolata de signifa nombro da personoj (ĉirkaŭ 5 milionoj), kaj Rumanio estas membro de laFrankofonio. Ankaŭ lahispana estas parolata de granda nombro de la loĝantaro kaj la nombro kreskas.[19]
La kulturo de Rumanio estas riĉa kaj diversa. Kiel la propraj rumanoj, estas difinita fundamente kiel punkto de renkonto inter tri regionoj:Centra Eŭropo,Orienta Eŭropo kaj laBalkana Duoninsulo, sen ebla inkludo en neniu de ili. La rumana identeco formiĝis sur substrato deromianoj kajdakianoj, kombinita kun aliaj influoj. Dum lamezepoko, la rumanoj estis influitaj de laslavoj, de lagrekoj kaj de laBizanca Imperio, de laotomanaj turkoj, kaj, en plej malgranda gravo, de lahungaroj kaj de lagermanoj (enTransilvanio). La moderna rumana kulturo disvolviĝis pli malpli dum la lastaj 250 jaroj, kun forta okcidenta influo, apartefranca kajgermana, kaj en la lastaj 20 jaroj ankaŭ brita kaj usona.
LaRumana literaturo estas esprimo uzata por aludi al tiu verkita derumanaj verkistoj, kvankam la termino povas esti uzata ankaŭ por referenci al ĉiu literatura verko verkita enrumana lingvo.
LaRumana Kultura Instituto (rumaneInstitutul Cultural Român, akronime ICR) estas publika institucio de Rumanio kun jura personeco. Ĝi estas sub la aŭtoritato de la Rumania Senato, antaŭe la Prezidenta Administracio. Ĝia tasko estas konigi la rumanan kulturon eksterlande kaj pliigi ĝian videblecon. La Instituto havas reton de 19 institutoj funkcianta en 17 diversaj landoj.
LaTutlanda Rumana Arkivo aŭNacia Arkivo de Rumanio (rumaneArhivele Naţionale ale României), ĝis 1996 la Ŝtato Arkivo (rumaneArhivele Statului) estas la nacia arkivo de Rumanio.
Famaj loĝintoj de Rumanio, denaske ruman-, hungar- aŭ germandevenaj
Vlad Țepeș Drakul, grafoDrakulo, feŭda senjoro kaj militisto de Valaĥio kaj Transilvanio, en Mezepoko, kiu militis kontraŭ la turkoj kaj inspiris la irlandanonBram Stoker por ties fama verko.
Marjorie Boulton, en sia mikspota libroFaktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 41-an ĉapitron "Fabeloj el Rumanio" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas tri fabelojn pri bestoj (abelo kaj araneo, predrikino kaj perdrikidoj kajpego respektive).[22]
↑"nunc se Romanos vocant" A. Verres, Acta et Epistolae, I, p. 243
↑"...si dimandano in lingua loro Romei...se alcuno dimanda se sano parlare in la lingua valacca, dicono a questo in questo modo: Sti Rominest ? Che vol dire: Sai tu Romano,..." Cl. Isopescu, Notizie intorno ai romeni nella letteratura geografica italiana del Cinquecento, ĉeBulletin de la Section Historique, XVI, 1929, p. 1- 90
↑“Anzi essi si chiamano romanesci, e vogliono molti che erano mandati quì quei che erano dannati a cavar metalli...” ĉe Maria Holban,Călători străini despre Țările Române, vol. II, p. 158–161
↑"Tout ce pays la Wallachie et Moldavie et la plus part de la Transilvanie a esté peuplé des colonie romaines du temps de Traian l’empereur…Ceux du pays se disent vrais successeurs des Romains et nomment leur parler romanechte, c'est-à-dire romain … "Voyage fait par moy, Pierres Lescalopier l’an 1574 de Venise a Constantinople, fol 48 in Paul Cernovodeanu,Studii si materiale de istorie medievala, IV, 1960, p. 444
↑"am scris aceste sfente cǎrți de învățături, sǎ fie popilor rumânesti... sǎ înțeleagǎ toți oamenii cine-s rumâni creștini" "Întrebare creștineascǎ" (1559),Bibliografía româneascǎ veche, IV, 1944, p. 6. "...că văzum cum toate limbile au și înfluresc întru cuvintele slǎvite a lui Dumnezeu numai noi românii pre limbă nu avem. Pentru aceia cu mare muncǎ scoasem de limba jidoveascǎ si greceascǎ si srâbeascǎ pre limba româneascǎ 5 cărți ale lui Moisi prorocul si patru cărți și le dăruim voo frați rumâni și le-au scris în cheltuială multǎ... și le-au dăruit voo fraților români,... și le-au scris voo fraților români" Palia de la Orǎștie (1581–1582), București, 1968. " În Țara Ardealului nu lăcuiesc numai unguri, ce și sași peste seamă de mulți și români peste tot locul...", Grigore Ureche,Letopisețul Țării Moldovei, p. 133-134.
↑Brezeanu, Stelian (1999).Romanitatea Orientalǎ în Evul Mediu. Bucarest: Editura All Educational, 229-246.
↑ La unua konata mencio de la termino "Romania" en la moderna senco de la vorto, estas de la verko de la greka erudiciulo Dimitrie Daniel Philippide, publikita en Lepsiko en 1816 kaj nomata "La historio de Romanio", sekve de "La geografio de Romanio".
↑ Soficaru, Andrei; Adrian Dobo & Erik Trinkaus, "Early modern humans from the Peștera Muierii, Baia de Fier, Romania",Proceedings of the National Academy of Science U.S.A. 103 (46): 17196-17201
↑ Kranio 40,000-jaraĝa montras kaj modernajn kaj neandertalajn trajtojn, University of Bristol Press Releases, 2007. Disponebla en la retejo:[1]
↑History of costume elements, Eliznik.co.uk, retejo dediĉita al studo de tradicia kamparana kulturo en Rumanio kaj Bulgario. Disponebla en la retejo:[2]Arkivigite je 2010-04-12 per la retarkivoWayback Machine (en angla).