Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Rumana Bonhumoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rumana Bonhumoro
Rumana Bonhumoro
Rumana Bonhumoro
Aŭtorodiversaj
Eldonjaro1932
UrboArnhemo
EldonintoMoreau
Paĝoj62
vdr

Rumana Bonhumoro[1] estas kolekto de kvinrumanlingvaj rakontoj, esperantigitaj fare de P. Firu kajSigismundo Pragano. Tiu ĉi eldonis la libreton 62-paĝe, en la jaro1932, ĉe Moreau enArnhemo.

Recenzoj

[redakti |redakti fonton]
Citaĵo
 Tre bona stilo. La rakontoj posedas lokan koloron, tipajn karakterojn, sed estas ofte pli ironiaj, ol simple bonhumoraj. 
— 1932Georges Stroele,Esperanto, p.105
Citaĵo
 En la antaŭparolo S. Pragano, (aŭ pli ĝuste, la Antverpenaj amikoj tion certe pliŝatos :Sigismund Prager), insistas pri la fakto, ke tiu libreto ne havas antologiajn pretendojn. La leganto trovos nur kelkajn florojn el la abunde floranta ĝardeno de la rumana bonhumora literaturo. Se d tiuj floroj vere indas la atentan tralegadon de la libro, P. Firu, sam e kiel nia Rumana samideano Prager, estas lerta tradukanto de tre belaj kaj gajaj paĝoj. Por ni Belgoj estas nur bedaŭrinde, ke la prezo preskaŭ ne permesas la aĉeton de la libreto.Proksiman fojon nia amiko Prager same bone pripensos tiun aspekton de laafero, kiel la tradukan parton. 
— Belga esperantisto n195 (apr-maj 1932)
Citaĵo
 Bele eldonita libro, kiu prezentas al ni kvin rakontojn de diversa aŭtoroj el la rumana literaturo.

„Du lotbiletoj“ amuze karesis min. La sagaca penso de „Oĉjo Johano Rado“ min surprizis. „La staciestro“ estis belega ŝereobjekto de l’ enuanta pasaĝero. Legante la historion pri „La venkinto de Napoleono“ mi ridis plenkore. Kaj fine mi komprenis la soifon je dormado de „Li ne estas hejme“.

Jen libro: skribita en flua kaj senerara esperanto kaj sen preseraroj. 
— Bulgara esperantisto. j.13 n05-06 jan. 1932

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1934 :Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj Ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Literaturo
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Rumana_Bonhumoro&oldid=8940794"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp