Ruiloba | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of Cantabria(en)![]() ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kantabrio | ||
Distrikto | Costa Occidental | ||
Poŝtkodo | 39738 | ||
Retpaĝaro | Retejo de la municipo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 790 (2013) | ||
Loĝdenso | 52,21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 23′ N,4° 15′ U(mapo)43.381666666667-4.2508333333333Koordinatoj:43° 23′ N,4° 15′ U(mapo) | ||
Alto | 35 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 15.3 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ruiloba [rŭiLOba] estasmunicipo en laaŭtonoma komunumoKantabrio (nordaHispanio).
La loknomoRuiloba devenas deRío de la Loba ("rivero de lalupino") kaj ĉi tial la municipa blazono enhavas lupinon. Loknomoj devenaj de riveroj abundas enKantabrio.
Ruiloba situas ĉe laKantabra Maro, en lakomarkoCosta Occidental. Ties limoj estas: la Kantabra Maro (norde),Comillas (okcidente) kajAlfoz de Lloredo (sudo kaj oriento).
Jen listo de loĝitaj vilaĝoj en la municipo:
En diversaj kavernoj estas restaĵoj atestantaj, ke prahomoj vivis en la municipa teritorio jam dumMalfrua Paleolitiko. Tiuj kavernoj estas Conchas aŭ Tijeras, kiu enhavassambakion deMusterio, la kaverno de Rupicos (en vilaĝo Ruilobuca), kaverno El Portillo (en Casasola), la kavaĵo Torca del Palomar (en Pando) kaj la kaverno Las Cáscaras. ArkeologiistojHermilio Alcalde del Río kajLasaga Larreta faris diversajn esplorojn en tiu ĉi areo.
Ne estas restaĵoj deRomia epoko, sed oni pensas, ke tra la municipo kuris laVojo Agripa aŭ, almenaŭ, ĝi estis trapasejo ekde la minoj de Ruiseñada (enComillas) ĝis la Romia havenoPortus Blendium (hodiaŭaSuances).
DumMezepoko, Ruiloba estis parto de la valo deAlfoz de Lloredo, kiu siavice estis parto deAsturio de Santillana. Dokumento de la 12-a jarcento mencias transdonon de bienojin Rio de Loba (t.e.en rivero de Loba, poste iĝontaRuiloba) al monaĥejo deSantillana del Mar.
Laŭ libro de registroBecerro de las Behetrías de Castilla (1351), ĝi estis teritorio dependa de laĉefepiskopo deBurgoso, sed ĝi ankaŭ apartenis al diversajsenjoroj, kaj ekleziaj kaj civilaj. La konflikto inter senjoroj cela al kontroli diversajn teritoriojn en norda Iberio finiĝis en 1581, kiam la reĝo igis la vilaĝaron rekte dependa de sia regado. (escepte de la kvartaloj Trasierra kaj Santa María, kiu plu restis sub kontrolo de la monaĥejo de Santillana). Ĉi tial, Ruiloba (kiel parto de Alfoz de Llordeo) konsistigis laprovincon de Naŭ Valoj kaj la postanprovincon Kantabrio de 1778. DumModerna epoko la ekonomio de la regiono iĝis pli kaj pli bona.
Dum laLiberala Jartrio okazis en Hispanio reformo de la administra organizo kaj laŭ ĝi Ruiloba ampleksis du vilaĝarojn: tiun samnoman kajCóbreces. Tamen, en 1835, Cóbreces aliĝis al najbara municipoAlfoz de Lloredo.
Nun, la ĉefan ekonomian rolon ludas lasektoro serva, instigite de kreskantaturismo pro la proksimeco al municipojSantillana del Mar kajComillas. Ankaŭ agrikulturo (17% de la loĝantaro) kajceramiko (ĉefe en la kvartaloLa Iglesia) donas laboron.
Ruiloba situas ĉe laKantabra Maro. En la municipa marbordo rimarkindas tri kaboj: Miradorio, Las Cornejas kaj Ruiloba. En la oriento de Miradorio estas la golfeto Fonfría, kie estasfiŝbredejo. Diversajriveretoj fluas tra la municipo. Inter ili elstaras la rivereto Conchuga, kiu indikas la orientan limon de la municipo kontraŭAlfoz de Lloredo. Ĝi fluas en la maron ĉe la strando Luaña, kiu situas en ambaŭ municipoj sed apartenas plejparte al Alfoz de Lloredo.
Fiŝkaptado estas populara en la municipo, samkiel kaptado demarfruktoj kajalgoj. En la sudo la alteco de la tereno estas iom pli granda ol en la resto de la municipo, atingante 303.6 metrojn super la marnivelo.
En la municipo abundasherbejoj, arbaroj eleŭkaliptoj kajpinoj, kiujn oni industrie plantis. En kelkaj lokoj ankaŭ estasanzino kajkverkoj. En la municipoj estas kelkaj protektikaj arboj pro ties eksterordinareco: en la bienoLa Castañera (en La Iglesia) estas unu anzino kaj unutaksuso kaj en la bienoLa Casa de San Pedro (en Liandres) estas ankoraŭ unu anzino.
Pluraj esploristoj pri la kantabra folkloro konsidedas, ke Ruiloba estas naskolando de diversaj dancoj jam ekde tre frua epoko. La plej fama danco devena de Ruiloba estas ladanco de lancoj, kiu poste naskis ladancon de Ibio.