![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonRueun (stacidomo). |
Rueun | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ruis |
Koordinatoj | 46° 46′ 45″ N9° 9′ 3″ O / 46.77917 °N, 9.15083 °O /46.77917; 9.15083(mapo)Koordinatoj:46° 46′ 45″ N9° 9′ 3″ O / 46.77917 °N, 9.15083 °O /46.77917; 9.15083(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 416 |
Areo | 11,58 km² |
Alteco | 788 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 7156 |
Komunumkodo | 3614 |
![]() | |
Rueun (malnova germanlingva kaj ĝis1943 oficiala nomoRuis) estas komunumo kaj ĉefloko de lakomunumaro Ruis en ladistrikto Surselva deKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 416 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.
Rueun situas ĉe la bordo deAntaŭa Rejno nordokcidente deIlanz. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Rueun mem la setlejojStation Rueun,Serenera,Plaun Grond,Sareins,Rischleras,Barschaus,Dacla,Valsins,Darpagaus kaj laalpopaŝtejoAlp da Ruen.
La komunumo Rueun limas en nordo alPigniu, en nordoriento alSiat, en oriento alSchnaus, en sudoriento alIlanz, en sudo alMundaun, en sudokcidento alObersaxen, en okcidento alWaltensburg/Vuorz, kaj en nordokcidento alAndiast.
Tra Rueun pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 deIlanz traDisentis kajOberalppasejo alAndermatt. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la linio deRetia Fervojo deKoiro al Disentis, per kiu ĝi estas konektita al la publika transportreto.Poŝtaŭtolinio konektas lastacidomon de Rueun (Station Rueun) kun la vilaĝo Rueun. Krome de Rueun poŝtaŭotlinioj kondukas alPigniu,Ilanz kajAndiast.
La unua dokumenta mencio de Rueun datiĝas el la jaro765 kielRuane. Dum la fruamezepoko la Abatejo Disentis posedis bienojn en Rueun. En tiu tempo en Rueun ekzistis reĝa bieno karola. Dum meza mezepoko Rueun estis parto de la Senjorujo Jörgenberg. De1473 ĝis1734 Rueun estis parto de la tribunalkomunumo Waltensburg, kaj poste ĝis1850 ĝi estis la centro de la tribunalejo Rueun. Ek de1851 el la tribunalejo Rueun fariĝis la komunumaro Ruis de la distrikto Glenner. En la jaro2001 la distrikto Glenner estis dissolvita kaj integrita al la novadistrikto Surselva.[1]
|