Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ruĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝa
RGB:(255, 0, 0)
Deksesuma (hex):#FF0000
CMYK:(0%, 100%, 100%, 0%)
HSV:(0°, 100%, 100%)
vdr
kolorcirklo
kolorcirklo
Maturaj fragoj

Ruĝo estasprimitiva koloro kajkomplementa koloro deverdo. La averaĝaondolongo de ruĝalumo estas inter 620 kaj 760nm.

Antikve oni facile akiris ruĝan farbon elsango. Tial la plej malnovajflagoj kutime entenas ruĝon, kiel tiuj deDanio kajKatalunio. Ruĝo estas la plej facile videbla de la koloroj, tial ekzemple la britiamarflago entenas multe da ĝi.

- Oni ankaŭ uzas la vorton "ruĝa" por priskribi la brunan haŭton deindianoj.

En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la ruĝan koloron jene:
-RVB: R = 1,0; V = 0,0; B = 0,0 ;
-CMFN: C = 0,0; M = 1,0; F = 1,0; N = 0,0 .

En laelektromagneta spektro la ruĝa koloro situas ĉirkaŭondolongo de 700 nm.Ondoj pli longaj ol 760 nm ne estas videblaj por homoj kaj nomiĝasinfraruĝajtransruĝaj.

Eta historio de ruĝo

[redakti |redakti fonton]

Prahomoj jam uzis ruĝan farbon engrotpentraĵoj, kaj laneandertalojfarbis siajn mortintojn ruĝaj, verŝajne por redoni al ili la koloron de sangokaj vivo.

En antikvaEgiptio ruĝo estis ligata al violento. Ĝi estis la koloro deSet kajApep.

Inter lamajaoj ruĝo reprezentisorienton.Ĉe la antikvaj altejaj indianoj enMeksiko kaj ĉe la antikvajĉinoj, ĝi reprezentissudon.

EnEŭropamezepoko ruĝo, kiel koloro defajro, iĝis ankaŭ koloro deInfero.Ĝi strange ankaŭ ludis rolon en la tradiciaKatolikismo, kiel koloro de la sango deJesuo kaj de lamartiroj.Hodiaŭ ĝi estasliturgia koloro dum la diversajfestotagoj desanktuloj,Pentekosto kaj la ceremonioj de laPasiono.

Simboloj

[redakti |redakti fonton]

Nuntempe, ruĝo signifas:

  • Sango: (ĉar sango ruĝas)
  • Danĝero: la strattabuloj estas ruĝaj kiam ili indikas danĝeron, ĉar ili memorigas la koloron de la sango, do, la koloro de laakcidento. El danĝero ankaŭ oni transiras al malpermeso en trafiko. Tutmonde ruĝa lumo signifas ke oni haltu (surstrate, trajne, ŝipe), tamen en kelkaj landoj oni uzas ruĝajn lumojn por seksaj aferoj.
  • Forto, ekzemple kiel koloro de pentritakoro, kuraĝon, varmon, energion, sed ankaŭ pasiojn, kiaj kolero, amo. Pro rilato al sango, potenco kaj emocioj, la ruĝa koloro aperas en plej parto de tutmondaj flagoj; estas la plej uzata koloro.
  • Festo, ekzemple ĉeKristnasko,Sankta Valenteno, en kalendaro por feriaj tagoj...
  • Komunismo kaj laruĝa flago.
  • Atento, dum verda estus trankviliga. Tiele fajrobrigadoj, ambulancoj estas ruĝaj. Ankaŭ enfutbalo la ruĝa karto estas plej atentiga.[1]
  • Tradicie oni konstruis negativajn diraĵojn pri ruĝharuloj (rufuloj), kiuj povus estis laŭ la landaj tradicioj koleremaj, ardaj aŭ eĉ neidemaj. En kelkaj tradicioj oni parolas keJudaso Iskarioto, la perfidanto deKristo, estus ruĝharulo.
  • EnastronomioMarso estas nomata "la ruĝa planedo" pro sia multa feroksido, sedMarso estas ankaŭ la militdio de romianoj, do denove sango.

Nuancoj de ruĝo

[redakti |redakti fonton]

Kemio

[redakti |redakti fonton]

Fenolruĝo aŭ ruĝo defenolo, ankaŭ konata kiel fenolsulfoftaleino aŭ PSP, estaspH indikilo ofte uzata enlaboratorioj pri ĉelbiologio. La solvaĵo de fenolruĝo elmontras ties laŭgradan transiĝon el laflava al la ruĝa en la spano de pH inter 6,8 kaj 8,2. Pli alta ol pH 8,2, fenolruĝo iĝas brila fuksikolora.

Ruĝa farbo kun ... fariĝas ...

[redakti |redakti fonton]

En la lingvoEsperanto la vorto "ruĝo" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estasA-karaktera radiko.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Nuptaj roboj en Ĉinio
    Nuptaj roboj enĈinio
  • Ruĝa trafiksignalo
    Ruĝa trafiksignalo
  • Ruĝa koko anoncas la novan ĉinan koko-jaron.
    Ruĝakoko anoncas la novan ĉinan koko-jaron.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Juna amiko, n-ro 3/2009 (126), decembro 2009, paĝoj 26 kaj 27.
v  d  r
Koloroj
Nuancoj de griza:
Ĉielarko:
RGB /CMYK:
ruĝa (R) •verda (G) •blua (B) •cejana (C) •magenta (M) •flava (Y) •nigra (K)
Ceteraj:
brunakakialilamalvaokrarozarufaturkisa
Interretaj koloroj
Kolornomoj por TTTnigraarĝentagrizablankaruĝabrunapurpuramagenta (koloro)verdalimeaolivaflavaoraoranĝabluaultramarakrekaturkisa
                  
Kodo por HTML kaj CSSblacksilvergraywhiteredmaroonpurplefuchsiagreenlimeoliveyellowgoldorangebluenavytealaqua
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ruĝa&oldid=9217005"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp