Rowan Williams
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Rowan Douglas WILLIAMS, barono Williams de Oystermouth (naskiĝis la14-an de junio 1950 enSwansea,Kimrio) estas episkopo, poeto kajteologo anglikana. Li estis la 104-aĉefepiskopo de Canterbury, metropolito de la Provinco Canterbury, primaso de laEklezio de Anglio kaj spirita estro de laAnglikana Komunio inter decembro 2002 kaj decembro 2012.[1][2] Antaŭe li estis episkopo de Monmouth kaj ĉefepiskopo de Kimrio, kio faris lin la unua Ĉefepiskopo de Canterbury de la moderna epoko kiu ne estis nomumita el la interno de la Eklezio de Anglio. Li pasigis la plej parton de la komenco de sia kariero kiel profesoro en la universitatoj deKembriĝo kajOksfordo sinsekve. Krom lakimran, li parolas aŭ legas aliajn naŭ lingvojn.[3]