Ronald Wilson REAGAN [ron.ld rejg.n] (naskiĝis la6-an de februaro1911, mortis la5-an de junio2004) - la kvardekaprezidanto de Usono.Konservativulo,kontraŭkomunisto, membro deRespublikana Partio.
Reagan naskiĝis en Tampico,Ilinojo. Li laboris unue kiel radio-anoncisto de sportaj eventoj, kaj poste (1937) kiel aktoro porWarner Brothers. Post la dua mondmilito li apogis la liberalan Demokratan Partion, sed dumtempe helpos la fifaman komunisto-ĉasan Holivudan komisionon. Li batalis kontraŭ komunistoj en la kinofilma industrio kaj elektiĝis sepfoje kiel la prezidanto de la sindikato de kinofilmaj aktoroj "The Screen Actors Guild". (Ĝis 1966 lia politika konvinko ŝanĝiĝis kaj en1966 li komencis sian politikan karieron elektite kiel guberniestro deKalifornio (37 jarojn post tio tie denove venkis aktoro, nomeArnold Schwarzenegger). Li estis reelektita en 1970. En1980 li estis elektita prezidanto de Usono kaj gajnis duan kvarjaran periodon en1984. En 1984 li venkis en 49 el la 50 ŝtatoj. En la centro de lia politiko staris la antikomunismo (li nomis Sovetunion kaj ties aliancanojn Akso de la Malbono). Li parolis tre klare kaj efike al la civitanoj kaj promesis reakiri la memfidon post la Vjetnama fiasko. Li parolis ofte pri la aparta valoro de Usono.
Li edziĝis dufoje; la unua edzino estisJane Wyman, kaj la dua estasNancy Davis. Li estispresbiteriano. En 1994, li verkis "Leteron al la Usona Popolo" en kiu li skribis ke li suferas pro lamorbo de Alzheimer. Post tio li ne surprenis oficialan sinprezenton, sed li vizitis sian buroon ĝis 1999.
Subtenantoj de Reagan opinias ke lia firma sinteno priSovetunio helpis aldisfalo de Sovetunio. Kritikantoj atribuas la disfalon al internaj kaŭzoj, kiujn antaŭhelpis la eksport-malpermeso de la plej modernaj teknologioj, kaj al la vetarmado ekonomia kiel kialoj de kolapso de Sovetunio. (La armadon kaj la ekonomian kreskon de la Reagan-a periodo financis aliaj ŝtatoj per aĉeto de ŝtataj valorpaperoj).
Reagan intencis vundi kaj helpi detrui komunismon. Tiucele li sendis helpon al la polakontraŭkomunistasindikatoSolidareco, li sendis helpon al tiuj en Afganujo, kiuj batalis tie kontraŭ sovetiaj soldatoj, li malpermesis sendi modernajn teknologiojn al Sovetunio por ne helpi ĝian ekonomion. Per la usonaj misiloj "Stinger", afganaj batalantoj detruis multajn sovetiajn aeroplanojn. Simile sl tio, ke la komunismaj ŝtatoj antaŭe sendis helpon al nordvjetnama reĝimo, kiu batalis kontaŭ Usono, Usono sendis helpon al afganaj grupoj, kiuj mortigis sovetiajn soldatojn.
Kiel prezidento, Reagan parolis elokvente kontraŭ Komunismo. Li priskribis Sovetunion kiel "imperion de malbono". En Berlino li paroladis pri la fifama Berlinmurego dirante "Sinjoro Gorbaĉev, disfaligu tiun muron!" Liaj prelegoj donis esperon al la kontraŭkomunistaj malliberuloj en Sovetunio.
Dum lia administrado (1981-1989) okazis;