La teritorio de la distriktokomunumo (Roma Capitale, ruĝe) ene de la Metropolitena Urbo de Romo (Città Metropolitana di Roma, flave). La blanka punkto en la centro estas Vatikanurbo.
La teritorio de la distriktokomunumo (Roma Capitale, ruĝe) ene de la Metropolitena Urbo de Romo (Città Metropolitana di Roma, flave). La blanka punkto en la centro estas Vatikanurbo.
Romo (italeRoma) estas la ĉefurbo deItalio kaj antikvece deRomio. Ene de Romo situas la ŝtatetoVatikano, kie loĝas lapapo kaj kie lokiĝas la centra administrejo de la RomaKatolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemelojRomulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio.SPQR =Senatus Populusque Romanus =Senato Kaj Popolo Roma estas la devizo de la urbo.
De 150 a.K. ĝis ĉirkaŭ 400 p.K., Romo estis la plej potenca regno de la baseno deMediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, nome laromia imperio. De 500 p.K. ĝis 1500, Romo estis lametropolo de la nomitaOkcidento: ĝiajlatina lingvo,latina skribo, juro, religio nomekatolikismo,julia kalendaro,romia mezuro, ktp, fariĝis la normo en Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, Okcidento fariĝisnaciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo.
La etimologio de la vortoRoma ne estas klara, kaj ekde la antikvo ekzistas pri ĝi la plej diversaj teorioj. Neprobabla ŝajnas la deveno de la grekaΡώμη (Romē), kiu signifaskuraĝo, braveco. Pliverŝajne estas rilato al la radiko*rum-,mamo, kun eventuala indiko al la lupino, kiu mamnutrintus la ĝemelojn. Eblas ankaŭ, ke la nomoRoma devenas deetruska familio, la Rumina.
Laŭ la roma mitologio Romo fondiĝis la21-an de aprilo753 a.K. fare deRomulo. Romulo poste mortigis sian ĝemelan fratonRemo, kiam tiu mokis la de Romulo starigitan urbomuron. La ĝemeloj estis laŭlegende la gefiloj de la dioMarso kaj de lavestalo Rhea Silvia. Ili estus mamnutritaj de lupino, kaj poste trovitaj de la ŝafisto Faustulus ĉe la Velabrum sub laPalatino kaj edukitaj de li.
La tradicia fondiĝdato de Romo estas la komenco de la temposkalo de laromia kalendaro,latineab urbe condita, mallongigitea.u.c., esperante "depost la fondiĝo de la urbo (Romo)".Elfosadoj sur la Palatino montris setlejajn restaĵojn el la epoko de1000 a.K., verŝajne iuj latinaj kaj sabinaj vilaĝoj estis ĉirkaŭ800 a.K. unuigitaj al urbo, eble fare deetruskoj.
Komence de sia historio Romo estis reĝlando. La unua de la legendaj posteuloj de Romulo nomiĝisNuma Pompilius laŭTito Livio. Post forpelo de la lasta etruska reĝoTarquinius Superbus – laŭdire en la jaro509 a.K. – Romo iĝis respubliko – kvankam tio verŝajne okazis nur ĉirkaŭ475 a.K.. Post tio estiĝis internaj bataloj inter la senrajtaj kvankam liberajplebanoj kaj la nobelajpatricioj. Romo grandiĝis kaj kuniĝis kun ĉirkaŭaj teritorioj.
Post kiam estis murditaj la gefratojTiberius kajGaius Sempronius Gracchus, kiuj provis kiel popoltribunoj starigi grundreformojn, estiĝis epoko de nestabileco, kiu kulminis per la romiaj civitanaj militoj. LaInteraliancana milito romia (latine:Bellum Marsicum) inter 90-88 a.K. gravis ĉar post ĝi la nacioj deItalujo kunfandiĝis en laLatianoj. En 91 tribuno M. Livius Drusus renovigis la ideon deGaius Sempronius Gracchus koncesii al ĉiujitalaj aliancanoj la ŝtatanecon romian. Post kiam laRomia senato malakceptis tiun peton kaj Drusus estis murdita, multaj italaj komunumoj ribelis. Estinte trompitaj jam plurfoje ili intencis formi novan federacian ŝtaton. En la ĉefurboKorfinio - kiu nomiĝis tiamItalica - kunsidadis konsilantaro de 500 viroj el ĉiuj ribelantaj komunumoj. La milito eksplodis en 91 enAsculum kaj estis ĝis 90 malavantaĝa por la Romianoj. Kondiĉo por romia civitaneco estis ke oni registriĝus en 60 tagoj ĉe la pretoro. Sekve la milito finitis en 89 ĉefe deGnaeus Pompeius Strabo (patro dePompeo) kaj deLucio Kornelio Sulao. Sed laSamnitoj venkitis nur en la jaro 82-a ĉe batalo antaŭ la pordegoj de Romo.
Julio Cezaro faris kelkajn reformojn kiel roma diktatoro, sed estis murdita en la jaro44 a.K.. Tiam la konstruaĵdenseco de laRoma Forumo estis jam tiel granda, ke necesis pligrandigi la areon. Tial Cezaro komencis la konstruon de laJulia Forumo.
En la1-a jarcento a.K. Romo estis jam urbo kun miliono da loĝantoj kaj samtempe la geografia kaj la politika centro de laRomia Imperio. Ĝi havis funkciantan freŝakvan kaj akvoforportan sistemon, stratoreton kaj funkciantajn popolprotektajn grupojn (Vigiles), kiu similis al fajrobrigadistoj kun policaj rajtoj. Malgraŭ tio la konstruado de Romo, kiun antaŭenigis ĉefe la posteulo de Cezaro,Aŭgusto Cezaro, estis portempe bremsita de lagranda incendio de Romo subNero en la jaro64.
Sub la rego de laflavia dinastio (69–96) komenciĝis vastaj konstrulaboroj. Iuj el tiuj konstruaĵoj, kiel laKoloseo kaj parto de laImperiestraj Forumoj estas nuntempe inter la plej famaj monumentoj de Romo. Tiun epokon oni konsideras ofte kiel la kulminon de la romia imperio. Grandajtermoj kiel tiuj deKarakalo kajDiokleciano, kiuj entenis eĉbibliotekojn, iĝis ĉiutaga parto de la roma vivo. La imperiestroj konstruis pli kaj pli grandajn konstruaĵojn kiel la baziliko de Maksentio.
Krome estis starigita en la3-a jarcento laAŭrelia Murego, ĉar la urbo jam kreskas trans la servianan muron.
Komence de la malfrua antikvo Romo verŝajne atingis sian plej grandan nombron de loĝantoj. Plej ofte oni taksas la loĝantojn je ĉirkaŭ 1,5 milionoj.[1] Sed la urbo baldaŭ perdis sian politikan signifon, ĉar la imperiestroj preferis aliajn loĝlokojn, interalieKonstantinopolo,Milano,Treviro,Tesaloniko aŭSplit.En la5-a kaj6-a jarcentoj okazis katastrofoj, kiuj signis la finon de la antikva beleco de la urbo. Eĉ la aŭreliana muro konstruita en la3-a jarcento ne malhelpis, ke dum la popolmigradoj Romoestis elrabita de la okcidentajGotoj en410 kaj de laVandaloj en455.
Post la oficiala neniigo de laOkcident-Romia Imperio en la jaro476 la urbo dum preskaŭ 80 jaroj apartenis al laRegno de Ostrogotoj; daŭre funkciis konataj urboj instalaĵoj kiel latermoj deDiokleciano. Malgraŭ malaltiĝantaj nombroj de loĝantoj daŭre ekzistis la antikva vivmaniero. Prokopios menciis, ke la urbaj monumentoj estis prizorgataj dum la regno de la orientajGotoj. Ĉirkaŭ la jaro530 vivis ankoraŭ ĉirkaŭ 100.000 homoj en Romo. La civiliza katastrofo okazis nur per la gota milito, kiam laorientromia imperio milite rekonkeris la urbon de la Regno de Ostrogotoj. La militagadoj detruis preskaŭ ĉiujn romajnakveduktojn ĝis537.
La urbo apenaŭ eskapis kompletan detruiĝon. Ekde554 Romo ja oficiale denove apartenis al laorientromia imperio, estis tamen ordigita en tiu epoko pli kaj pli de la papeco. La lasta malfruantikva monumento de la urbo estas la kolono de Fokas starigita en608. Inter la8-a kaj11-a jarcento sekvis aliaj sieĝoj, atakoj kaj priraboj fare deLangobardoj,Saracenoj kajNormandoj, tiel ke portempe la priloĝata urboareo eĉ ne transiris la riverbordojn de laTibero.
La malmultaj luktoj kaj en Romo kaj en Eŭropo malhelpis la starigon de konstanta politika strukturo en Romo, kiu tial trairis tiuepoke diversajn regosistemojn: Ĝi estis regata unue degotoj kaj poste debizancanoj.[3] En tiu periodo oni kreisromian duklandon, kies limoj koincidis pli malpli kun urbo kaj la ĉirkaŭa teritorio.[4] En la jaro 756, definitive malaperis la reĝolangobardoAstolfo.Pipino la pli juna, reĝo de lafrankoj, cedis liajn konkeritajn terojn al la papoStefano la 2-a, per kio naskiĝis laPatrimonium Sancti Petri (Heredo de Sankta Petro), nome laPapaj Ŝtatoj, kies ĉefurbo iĝis Romo.[5] La nokton de Kristnasko de la jaro 800, la papoLeono la 3-a kronis kiel imperiestron la fran-ĝermanan reĝonKarolon la Grandan en laAntikva baziliko Sankta Petro, kaj tiel konstituiĝis laKarolida Imperio: Romo ne estis ĝia ĉefurbo (fakte enAkeno), sed Romo funkciis kiel religia centro de la novateokratia ŝtato.[6]
Ĉirkaŭ la duono de la 9-a jarcento, la papoLeono la 4-a, post islama invadatako de 846, ordonis la fortikigon de la tiel nomitaCivitas Leonina (Leona Urbo, kiu koincidis pli malpli kun la aktualaVatikanurbo), konfirmante la politikan povon alprenita de la papoj, kiuj estis protektitaj de la nobelaj familioj.[7] Ankaŭ tiuj familioj fortikigis siajn domegojn ĝis igi ilin aŭtentaj kasteloj: temas pri la periodo inter la jaroj 1100 kaj 1200, periodo en kiu Romo plifotigis siajn rilatojn kun la najbaraj komunumoj.[8] Meze de la 12-a jarcento la romiaj civitanoj starigis la Konsulan Municipon (kun sidejo sur la montopinto Campidoglio), rivalo kaj de la papa aŭtoritateco kaj de la aŭtonomeco de la nobeloj; en tiu periodo Romo havigis al si novajn kaj efikajn defendosistemojn.[9]
Krome la Mezepoko karakteriziĝis per la luktoj inter la nobelaj familioj ligitaj al la papoj kaj tiuj ligitaj al la formortinta imperio, kio bremsis la disvolvigon de la centra areo de la urbo ĝis la 16-a jarcento. Romo, politika centro de la mondo pere de la povo de la papoj, konfirmiĝis kiel papa urbo kiamBonifaco la 8-a, en 1300, proklamis la unuanJubileon (evento kiu altiris en la urbon ĉirkaŭ du milionojn depilgrimantoj kiuj venis laŭ iuj el laromiaj vojoj); la sama papo tri jarojn poste fondis laUniversitaton 'Sapienza'.[10] Sed kiam en 1309 la papoKlemento la 5-a retiriĝis alAvinjono, Romo estis regata de la nobelaj familioj en kontinua luktado inter ili: la urbo suferis krizon kaj en la 15-a jarcento ĝi registris apenaŭ 20 000 loĝantojn.[11]
La radikala transformado de la mezepoka Romo estis komencita de la papoNikolao la 5-a, kiu decidis realigiex novo (elnule) la reformon de la nova centro de Romo, nome ankaŭ la centro de la kristanaro, diferenca de la pagana centro de la antikva Romo. Li forlasisLateranon kaj planis la ideon de la konstruado de la novabaziliko de Sankta Petro:[12] ekde tiam, dum preskaŭ kvar jarcentoj, Romo estis sub la kompleta dominado de la papoj.[13]
Post lalutera reformacio (1517) kaj laDisrabado de Romo fare de trupoj deKarolo la 5-a (1527), okazis laKoncilio de Trento, kulminita en 1563, kiu konfirmis Romon kiel ĉefurbo de la Papa Ŝtato, kvankam ekde tiu momento la figuro de la papo suferis malpliigon de siaj influoj super la eŭropa politiko.[14] La periodo post la Koncilio de Trento estis karakterizita per tuta renovigo de la urbo: la nobeloj kaj la povegaj familioj kiuj monopolis la kardinalajn postenojn abandonis siajn palacojn en la centro por konstrui novajn domegojn sur la montetoj; sed la vera verkanto de la grandaj vorkoj de arkitektura, kultura kaj ekonomia modernigo de la ĉefurbo Romo, estis la papoSiksto la 5-a, papo nur dum kvin jaroj (1585-1590).[15] En 1626 estis inaŭgurita la novabaziliko de Sankta Petro, simbolo de la papa dominado.
Tiu papa dominado estis interrompita nur unu jarcenton kaj duonon poste, kiam la 15an de februaro 1798 estis proklamita la Roma Respubliko (kiel unu el la satelitaj ŝtatoj de la Franca Respubliko) kaj estis elpostenigita la papoPio la 6-a.[16] La nova regosistemo daŭris nur unu jaron, ĉefe pro ĝenerala malkontento de la pastraro kaj ne entuziasma akcepto fare de la romianoj, sed je la enpovigo deNapoleono Bonaparte, Romo estis okupaciita de la 2a de februaro 1808 kaj ĝi ekformis parton de laUnua Franca Imperio en 1809. Napoleono mem komisiis al la artistoAntonio Canova modernigon de la antikva imperia ĉefurbo: sub la ordonoj de la franca imperiestro, krome, komenciĝis la arkeologiaj elfosaĵoj (precize en laRoma Forumo) gviditaj de la francaAntoine Chrysostome Quatremère de Quincy.[17]
La napoleona epoko finiĝis per serio de definitivaj bataloj, inter kiuj labatalo de Leipzig (1813) kaj labatalo de Waterloo (1815): Romo estis konkerita la 19an de januaro 1814 fare de la bofrato de la imperiestro nomeMurat, kiu estis apartiĝinta el Napoleono kaj estis aliancaniĝinta kun Aŭstrio, kaj retiriĝis la lastaj francaj trupoj for de laKastelo de Sankta Anĝelo la 10an de marto. La 23an de januaro Napoleono liberigis la paponPio la 7-a, ĝis tiam enfermita en prizono fare de la francoj: la papo revenis al Romo la 24an de majo, starigis denove en la ĉefurbon la papan dominadon kaj redonis aŭtonoman regadon al la urba ŝtato.[18]
Post laViena kongreso kaj la reveno de Pio la 7-a al Romo, la ĉefurbo trairis tumultan periodon kiu finiĝis per la konkero de la urbo kaj la fino de la politika povo de la papoj. En 1849 oni starigis la Duan Romian Respublikon, regatan deCarlo Armellini,Giuseppe Mazzini kajAurelio Saffi; tiu daŭris iom malpli ol kvin monatoj, pro la invado de laFranca Armeo deNapoleono la 3-a komandita de la generaloOudinot.[19]
En 1861, post laUnuiĝo de Italio estrita deCavour, komenciĝis la premoj de la reĝoViktoro Emanuelo la 2-a kontraŭ la papoPio la 9-a, kiu estis invitita ripete forlasi la politikan povon.[20] Malsukcesis la klopodoj fare de nombraj patriotoj por aneksi Romon al la Regno Italio, kaj la situacio restis sama dum la regado deNapoleono la 3-a, franca imperiestro kiu opoziciis al la malapero de la Papa Ŝtato. Tamen, kiam falis laDua Imperio en 1870, Italio ne havis baron kaj povis aligi la teritoriojn de la eklezio al la itala ŝtato. La 20an de septembro, la "bersaglieri", estritaj de la generaloRaffaele Cadorna, malfermis enirtruon en la muregoj aŭreliaj, proksime alPorta Pia, kajeniris en Romo: Pio la 9-a estis devigita retiriĝi; oni donis al li nur la konstruaĵojn de laPalaco Vatikano, laLaterano kaj lapapa palaco deCastel Gandolfo. La cetero de Romo tiukadre estis aligita al laItala Reĝlando, kies ĉefurbo ĝi iĝis.[21]
Post la nomita "giolittia epoko", kiu estis grava trajto de la unuaj jaroj de la 20-a jarcento (en kiu alterniĝis la registaroj deGiovanni Giolitti), kaj de laUnua Mondmilito, finigita en Romo kaj en Italio per la «mutilita venko» denoncita deGabriele D'Annunzio,[22] la urbo troviĝis en misorda situacio kaj politika necerteco kio, en 1922, favoris la ascendon al la povo fare de la faŝismaBenito Mussolini (28an de oktobro, pere de lapuĉo konata kiel laMarŝo al Romo).[23] Dum la faŝisma jardudeko, Romo estis la celo de drasta urba revolucio desegnita kaj plenumita fare de Mussolini mem: laduce [DUĉe] en itala, ordonis la detruadon de kelkaj areoj, nombraj mezepokaj konstruaĵoj kaj de la 16-a jarcento, kaj dekretis la malfermon de grandaj avenuoj, kiel la Via dei Fori Imperiali (apud la roma Koliseo), la Viale Regina Margherita kaj la Via della Conciliazione, kiu kunigas Romon kun laVatikanurbo, sendependa ŝtato starigita la 11an de februaro 1929 per la subskribado de laLateranaj Traktatoj.[24]
Naskiĝis ankaŭ novaj kvartaloj kaj novaj etosoj, kiel la kvartaloEUR (konstruita por esti hejmo de la Universala Ekspozicio de Romo de 1942, sed neniam inaŭgurita pro la malfacilaĵoj de laDua Mondmilito), la ĝardenurbo Aniene, launiversitata urbo "Sapienza", la sporta kompleksoForo Italico tiam inaŭgurita kiel Forumo Mussolini kajCinecittà, ampleksa areo dediĉita al la kinarta produktado.[24]
Usonaj tankoj apud laKoliseo de Romo la 5an de junio 1944, tago de la liberigo de la urbo el la faŝisma kontrolo dum laDua Mondmilito.
En 1940 Italio eniris en laDua Mondmilito; Romo, scenejo de atakoj kaj masakroj kiel tiu okazinta en la vía Rasella kaj tiu de laArdeaj Kavernoj, post esti deklarita de la germanaj okupaciantoj kielmalferma urbo, estis konkerita/liberigita de laAliancanoj la 4an de junio 1944.[25]
En tiu periodo la urbo etendiĝis vertiĝe: oni disvolvis novajn kvartalojn kaj la periferiaj zonoj, ĝis nun en la kamparo kiu ĉirkaŭis Romon, estis urbigitaj. Oni konstruis la trajnstacion "Roma Termini" kaj oni konstruis novajn infrastrukturojn, kiel la unua sektoro de lametroo kaj la Ringan Aŭtoŝoseon A90 same kiel la sportajn kompleksojn por laSomera Olimpiko por kiuj Romo estis gastiganto en 1960. La 25an de marto 1957, krome, oni subskribis en Romo ladu traktatojn kiuj konsistigis la komencon de laEŭropa Ekonomia Komunumo (nomeTraktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo) kaj delEŭratomo; ekde 1962 ĝis 1965 oni okazigis en la baziliko de Sankta Petro laDuan Vatikanan Koncilion.[26]
Nuntempe, Romo, la plej loĝata kaj granda urbo de Italio, estas la centro de la itala politika vivo kaj de la katolika religio; kiel ŝtata ĉefurbo, ĝi ĝuas specialajn administraciajn povojn, iĝante el simpla municipo al metropola urbo.[27]
laakveduktoj. Entute 11 akveduktoj transportis akvon al Romo. La plej longa estas la akveduktoAqua Marcia kun longeco de 91,2 km. 80 km estas subteraj, 800m sur la tero kaj 10,4 km estas pontoj. Imponaj restoj de la akveduktojAqua Claudia kajAqua Anio Novus, unu super la alia, estas videblaj ĉe la Porta Maggiore.
LaStadiono Olimpiko (italeStadio Olimpico, oficialeStadio Olimpico di Roma, foje simple nomitaOlimpico) estas futbala stadiono kun atletikaj instalaĵoj en Romo, kiu ankaŭ estas uzata por rugbeaj matĉoj. Kun kapacito de pli ol 72 000 spektantoj, ĝi estas la granda sporta servo en Romo kaj la dua-plej granda en Italio, post San Siro (Stadiono Giuseppe Meazza) enMilano.
En 1913 la 4-a internacia katolika Esperanto-kongreso okazis en Romo; pluajkongresoj de IKUE okazis en Romo en la jaroj 1927, 1935, 1950, 1962, 1975, 1983, 1997, 2000 (kelkfoje kune kun aliaj lokoj).
En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, elĈina Murego al insuloSrilanko. Poste aperas la japana pentristoHokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon elAzio. Kaj poste venas la vico deFidiaso, kiu montras mirindaĵojn elEŭropo. Jen kiel oni prezentas Romon: