Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Romia kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murpentraĵo (1a jarcento) el urbo Pompejo priskribanta plurgeneracian bankedon.

Lakulturo de antikva Romo ekzistis laŭlonge de preskaŭ 1200-jara historio decivilizo deAntikva Romo. La termino aludas al la kulturo de laRoma Respubliko, poste de laRomia Imperio, kiu siapinte kovris areon elMalsupra Skotlando kajMaroko ĝis la riveroEŭfrato.

La vivo en antikva Romio disvolviĝis ĉirkaŭ la urboRomo, nome je ties famajsep montetoj, kaj je ties monumenta arkitekturo kiel ĉe laKoloseo, laTrajana Forumo, kaj laPanteono. La urbo havis ankaŭ kelkajnteatrojn,gimnastikejojn, kaj multajntavernojn,termojn, kajbordelojn. Tra la tuta teritorio sub kontrolo de la antikva Romo, loĝejaarkitekturo gamis el tre malriĉaj domoj alkamparaj vilaoj, kaj en laĉefurbo Romo, estis imperiaj rezidejoj en la elegantaPalatina Monteto, el kiu derivas la vortopalaco. La ampleksa majoritato de la loĝantaro loĝis en la urbocentro, amasigita eninsulae (apartamentaj blokoj).

La urbo Romo estis la plej grandamegalopolo tiutempa, kun loĝantaro kiu povis superi unu milionon da personoj, kun maksimuma ĉirkaŭkalkulo de 3.6 milionoj kaj minimuma ĉirkaŭkalkulo de 450,000. Grava proporcio de la loĝantaro sub la ĉefurba jurisdikcio loĝis en sennombraj urbocentroj, kun loĝantaro de almenaŭ 10,000 kaj kelkaj militistaj setlejoj, nome tre alta proporcio deurbanizado en antaŭ-industriaj niveloj. La plej urbanizita parto de la imperio estisItalio, kiu havis ĉirkaŭkalkulitan proporcion de urbanizado de 32%, nome sama proporcio de urbanizado de Anglio en 1800. Plej Romiaj urboj havisforumojn,templojn kaj la saman tipon de konstruaĵoj, je pli malgranda skalo, kiuj troviĝis en Romo. La granda urba loĝantaro postulis senfinan disponon el manĝon kio okazigis kompleksanloĝistikan taskon, inklude akiron, transportadon, stokadon kaj distribuadon de manĝaĵoj por Romo kaj por aliaj urbaj centroj. Italiaj farmoj liveris vegetalojn kaj fruktojn, sed fiŝaĵoj kajviando estis luksaĵoj.Akveduktoj estis konstruitaj por alporti akvon al urbaj centroj kajvino kajoleo estis importitaj elHispania,Gaŭlio kajAfrica.

Bankedo de la epoko de la fino de laRespubliko en fresko elHerkulano, Italio, ĉ. 50 a.K.; la virino vestas travideblan veston dum la viro maldekstre levasritonon, nome trinkujon.

Estis granda kvanto dekomerco inter la provincoj de la Romia Imperio, ĉsincear ties transporta teknologio estis tre efektiva. La averaĝaj kostoj de transporto kaj la teknologio estis kompareblaj kun tiuj de la 18a-jarcenta Eŭropo. La posta urbo Romo ne same okupis la spacon ene de ties antikvaAŭrelia Murego ĝis post 1870.

La majoritato de la loĝantaro sub lajurisdikcio de antikva Romo loĝis en la kamparo en setlejoj kun malpli ol 10 miloj da loĝantoj. Terposedantoj ĝenerale loĝis en urboj kaj iliaj bienoj estis lasataj zorge de farmadministrantoj. La penaro de rurajsklavoj estis ĝenerale pli malbona ol tiu de iliaj samuloj kiuj laboris en urbaj domoj dearistokratoj. Por stimuli pli altan laborproduktecon plej terposedantoj liberigis grandan nombron de sklavoj kaj multaj ricevis salajron; sed en kelkaj ruraj areoj, la malriĉo kaj la troloĝado estis ekstremaj.[1] Rura malriĉo estimulis la migradon de loĝantaro al urbaj centroj ĝis la komenco de la 2a jarcento kiam la urba loĝantaro ĉesis kreski kaj ekmalpliiĝis.

Starte en la mezo de la 2a jarcento a.K., privataGreka kulturo estis pli kaj pli ascendantaj, spite la kritikojn kontraŭ la "mildigaj" efikoj de la Helenigita kulturo el konservismaj moralistoj. Je la epoko deAŭgusto, kulturgrekaj hejmaj sklavoj instruis la romiajn junulojn (foje eĉ junulinojn); kuiristoj, dekoristoj, sekretarioj, doktoroj kaj harfrizistoj venis plej ofte el la Greka Oriento. Grekaj skulptaĵoj ornamis la helenisman pejzaĝon de la ĝardenoj de Palatino aŭ de vilaoj, aŭ estis imititaj en romiaj skulptejoj fare de Grekaj sklavoj. La Romia kuirarto konservita en kuirartaj libroj atribuitaj al Apicio estas esence greka. Romiaj verkistoj malaprezisLatinon por kulturgreka stileo. Nur enjuro kaj administracio restis pure de Italia naturo.

Kontraŭ tiu homa fono, kaj urba kaj rura, formiĝis unu el la plej influaj civilizoj de la historio, kiu lasis kulturan heredon kiu survivas parte ankoraŭ nuntempe.

Ovoj, ĉasbirdoj, antaŭtuko, kaj trinkujoj (murpentraĵo el la Domo de Julia Feliksa, Pompejo).

La Romia Imperio, je sia pinto (ĉ. 117), estis la plej etenda politika kaj socia strukturo en okcidenta civilizacio. Ĉirkaŭ la jaro 285 la imperio estis kreskinta tiom por esti regataj el centra registaro en Romo kaj estis dividita de la imperiestro Diokleciano en Okcidenta kajOrienta Romia Imperio. La Romia Imperio komencis kiamAŭgusto Cezaro iĝis la unua imperiestro de Romio (31 a.K.) kaj finis, okcidente, kiam la lasta Romia imperiestro, nome Romulo Aŭgustulo, estis elpostenigita de la ĝermana reĝoOdoakro (476 p.K.). Oriente, ĝi pluis kielBizanca Imperio ĝis la morto deKonstantino la 11-a kaj la falo de Konstantinopolo antaŭ la Otomanaj Turkoj en 1453. La influo de la Romia Imperio sur la okcidenta civilizacio estis profunda en ties lastaj kontribuoj al preskaŭ ĉiu aspekto de okcidenta kulturo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Por ekzemplo, Rom-Egipta teksto atestas pri la kunhavo de unu malgranda farmo fare de 42 personoj; alliloke, ses familioj kunhavis komunan intereson en unusolaolivarbo. Vidu Alfoldy, Geza.,The Social History of Rome (Routledge Revivals) 2014 (reta e-eldono, senpaĝigita: alirita la 11an de oktobro 2016)

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Elizabeth S. Cohen, Honor and Gender in the Streets of Early Modern Rome, The Journal of Interdisciplinary History, Vol. 22, No. 4 (Spring, 1992), pp. 597-625
  • Edward Gibbon, The Decline and Fall of the Roman Empire
  • Tom Holland, The Last Years of the Roman RepublicISBN 0-385-50313-X
  • Ramsay MacMullen, 2000. Romanization in the Time of Augustus (Yale University Press)
  • Paul Veyne, editor, 1992. A History of Private Life: I From Pagan Rome to Byzantium (Belknap Press of Harvard University Press)
  • Karl Wilhelm Weeber, 2008. Nachtleben im Alten Rom (Primusverlag)
  • Karl Wilhelm Weeber, 2005. Die Weinkultur der Römer
  • J.H. D'Arms, 1995. Heavy drinking and drunkenness in the Roman world, in O.Murray In Vino Veritas


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Romia_kulturo&oldid=9134014"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp