Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Romia imperiestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo deAŭgusto Cezaro, ĉ. 30 a.n.e.–20 a.n.e.; tiu statuo estas situa enLuvro.

LaRomia imperiestro estis la reganto de laRomia Imperio dum la imperia periodo (starte en la jaro 27 a.n.e.). La imperiestroj uzis varion de diferencaj titoloj laŭlonge de la historio. Ofte kiam romiano estis priskribita kiel "imperiestro", tio respegulas ke li ekprenis la titolonAugustusCaesar. Alia titolo ofte uzita estasimperator, origine militista honora titolo. La komencaj imperiestroj uzis ankaŭ la titolonprinceps (unua civitano). Imperiestroj ofte amasigis respublikajn titolojn, ĉefePrinceps senatus,Consul kajPontifex Maximus.

Lalegitimeco de la regado de imperiestro dependis el lia kontrolo de la armeo kaj agnosko de laSenato; imperiestro estis normale proklamita de siaj trupoj, aŭ investita pere de imperiaj titoloj fare de la Senato, aŭ ambaŭ. La unuaj imperiestroj regis solaj; pli postaj imperiestroj foje regis kun kun-imperiestroj kaj kundividis la administracion de la Imperio inter ili.

La Romianoj konsideris la postenon de imperiestro kiel distinga el tiu dereĝo. La unua imperiestro,Aŭgusto, absolute malakceptis agnoskon kielmonarko.[1] Kvankam Aŭgusto povis postuli ke lia povo estas aŭtente respublika, lia sukcedanto,Tiberio, ne povis konvinki fari la saman postulon.[2] Tamen, por la unuaj tri cent jaroj de Romiaj Imperiestroj, el Aŭgusto ĝisDiokleciano, oni faris grandan klopodon por emfazi ke la imperiestroj estis la estroj derespubliko.

El Diokleciano antaŭen, imperiestroj regis laŭ klaramonarkia stilo[3] kaj tute ne konservis la teorian principon de respubliko, sed la kontrasto disde "reĝoj" estis plutenita: kvankam la imperia sukcedo estis ĝenerale hereda, ĝi estis hereda nur se estas taŭga kandidato akceptebla kaj al la armeo kaj al la burokrataro,[4] tiel ke la principo de aŭtomata heredo ne estis adoptita. Elementoj de la Respublika institucia kadro (senato, konsuloj, kaj magistratoj) estis konservitaj nur ĝis la fino mem de la Okcidenta Imperio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Galinsky 2005, pp. 13–14
  2. Alston 1998, p. 39
  3. Williams 1997, p. 147
  4. Heather 2005, p. 28

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Romia_imperiestro&oldid=8975993"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp