Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Romandio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Romandio
regiono,kultura regiono[+]

LandoSvislando
- koordinatoj46° 12′ 0″ N,6° 9′ 0″ O(mapo)46.26.15Koordinatoj:46° 12′ 0″ N,6° 9′ 0″ O;CH1903: 500533 / 117323(mapo)


Romandio (Tero)
Romandio (Tero)
Mapo de lingvoj de Svislando. Viole, la franclingva Svislando

Romandio (Svislando)
Romandio (Svislando)
DEC

Map
Romandio
Vikimedia Komunejo:  Romandie[+]
vdr
Panoramo de la franc-germana urbo Friburgo

RomandioRomandujo (france Suisse romandeRomandie,germane Welsche Schweiz,itale Romandia) estas nomo per kiu estas konata la regionoj de Svislando kie plimulte estas parolata la franca lingvo. Ĝi troviĝas en la okcidenta parto de Svislando proksime al la landlimoj de Francio. Krom la franca tie ankaŭ estas parolataj kelkajfrankoprovencaj dialektoj. Ĝi entenas la tutajn kantonojnĜenevo,Vaŭdo,Ĵuraso kajNeŭŝatelo, kaj partojn deValezo,Friburgo kajBerno. Ĉirkaŭ 1,5 milionoj da homoj (20% la svisoj) loĝas en Romandio.

Lasvisfranca lingvo kaj la franca de Francio estas la sama lingvo sed kun kelkaj diferencoj. Ekzemple, kiel en aliaj franclingvaj regionoj, la svisaj franclingvanoj (kaj ankaŭ en Belgio) estas uzataseptante (sepdek) anstataŭsoixante-dix kajnonante anstataŭquatre-vingt-dix ("kvar-dudek-dek"). En kelkaj partoj de Romandio, la parolantoj uzasoctantehuitante (okdek) anstataŭquatre-vingt ("kvar-dudek") en Francio.[1]

Lafrankoprovenca regis la plejparton de la kamparaj regionoj ĝis komence de la20-a jarcento. Lasvisgermana lingvo retroiris kelkajn kilometrojn orienten antaŭ la franca en la 19-a jarcento, tio videblas en la kantonoValais/Wallis Valezo, sed ankoraŭ restas kelkaj etaj izolitaj enkalvoj ĉefe en lakantono Jura Ĵuraso.

La termino "Romandio" formale ne ekzistas en la politika sistemo, sed ĝi estas uzata en Alemanio por la distingado kaj arigado de la franclingva regiono de Svislando. LatelevidkanaloTélévision Suisse Romande uzas la francan kiel nuran lingvon kaj ĝi ne nomiĝas Télévision Romandie.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Septante, octante, huitante, nonante: Construction de quatre-vingts et cent. Arkivita ella originalo je 2007-01-01. Alirita 2010-05-30 .


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Romandio&oldid=8643443"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp