La Katolika eklezio estas unu el la plej malnovaj religiaj institucioj en la mondo kaj ĝi ludis gravan rolon en la historio kaj evoluo de laokcidenta civilizo.[2]. Scio pri la latina formo de katolikismo helpas kompreniOkcidentan Eŭropon, precipe ĝian historion,literaturon, belarton kaj kredon, ĉar tiu mondoparto ricevis fortan influon de tiu eklezio.
La baza kredo de la Katolika Eklezio estas resumita en laKredo Nicea. La baza moralo estas laDekalogo deMoseo, komprenita laŭ la klarigoj deJesuo Kristo en laevangelioj, kaj interpretita laŭ la tradicio de la Eklezia hierarkio. La ĉefa preĝo estas laPatro Nia, tiu kiun instruis Jesuo mem kaj kiu resumas la kristanan fidon. Unu de la plej popularaj formoj de preĝado estas larozario.
Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas tiu eklezio, kiun Jesuo Kristo fondis, kiel li promesis alSankta Petro:
Vi estas Petro [greke: roko], kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj deHades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
Kiel posteulo de Sankta Petro, la papo havas en la episkoparo aŭtoritaton analogan al tiu de Petro en la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo), kaj la eklezio, kies surtera ĉefo li estas, ekzistas sen interrompo de la tempo de Jesuo kaj konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo per siaj tradicio kaj lasakramentoj.
Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis laNova Testamento, la kristana parto de laBiblio. Ĉi-tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi ne estas la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte eksplicite pririto,monogamio,abortigo, dimanĉameso, laTriunuo,Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kieldoktrino (kutime por batali kontraŭherezo) fariĝasdogmo.Dogmo estas difinita de la papo aŭ dekoncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari, laŭ la katolika tradicio.
La greka vorto καθολικός (katholikos) signifas "universala" aŭ "ĝenerala" kaj estas ekvivalenta al καθόλου (katholou), kuntiriĝo de la frazo κατὰ ὅλου (kata holou), "laŭ la tutaĵo". La vorto estis unue uzata por priskribi la Eklezion en la frua2-a jarcento. Post laOrienta-Okcidenta Skismo de1054, la eklezioj kiuj restis en komuneco kun laRoma Seĝo (la diocezo de Romo kaj ĝia episkopo, la Papo, la ĉefpatriarko) estis konataj kiel "katolikaj", dum la Orientaj eklezioj kiu malakceptis la aŭtoritaton de la papo ĝenerale estis konataj kiel "Ortodoksaj". Post laReformacio en la16-a jarcento, la Eklezio "en komuneco kun la Episkopo de Romo" uzis la terminon "katoliko" por distingi sin mem de la diversajprotestantaj grupoj kiuj disiĝis de ĝi. La nomo "katolika eklezio" aperas en la titolo de laKatekismo de la katolika eklezio.[3] Ĝi estas ankaŭ la termino kiun uzisPaŭlo la 6-a ĉe la subskribo de la dek ses dokumentoj de laDua Vatikana Koncilio.[4]
La nomon "katolika" tamen alpropriigas ankaŭ aliaj Eklezioj, ĉefe ortodoksaj, kiuj ne akceptas la uzon nur por tiuj en komunio kun la Sankta Seĝo de Romo. Tial, aldono de la vorto "Roma" servas por distingi. La Katolika Eklezio, kiu ĝenerale nomas sin simple "katolika", kelkfoje aldonas la adjektivan vorton "Roma", kiel en dokumentoj kiaj la enciklikojDivini illius Magistri dePio la 11-a[5] kajHumani generis dePio la 12-a[6] kaj en komunaj deklaroj subskribitaj deBenedikto la 16-a kunĈefepiskopo de CanterburyRowan Williams je la23-a de novembro2006 kajPatriarko Bartolomeo la 1-a elKonstantinopolo je la30-a de novembro 2006[7], kaj de kelkajepiskopaj konferencoj[8]. Sed tiuj ĉi dokumentoj ne koncernas orientajn katolikajn ekleziojn. Ili jam havas eklezian komunumon kun latina eklezio. En la Katekismo de PapoPio la 10-a la Eklezio estis nomata "Romana".[9]
Precipe en landoj de meza kaj orienta Eŭropo, oni kelkfoje, eĉ en ŝtataj dokumentoj, uzas la esprimon "romkatoliko" por indiki katolikon de la latina eklezio, kaj "grekkatoliko" pri membro de bizanca orienta katolika eklezio. Tia uzo ne troviĝas en dokumentoj de laSankta Seĝo.
La plej malnova konata detala bildo de Jesuo, el la 6-a jarcento en la monaĥejo deSankta Katarino.
Laŭ sia doktrino, la Romkatolika Eklezio estis fondita deJesuo Kristo mem[10]. LaNova Testamento registras la agadon kaj instruadon de lia grupo kaj lia elektado de la dek du apostoloj[11], kaj li donis al ili aŭtoritaton daŭrigi la laboron. Katolikoj kredas, ke Jesuo nomumisSimonon Petron kiel la gvidanton de la apostoloj[12] per proklamado "sur tiu roko mi konstruos mian eklezion... mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo...". Katolikoj kredas, ke la alveno de laSankta Spirito sur laapostoloj, en okazintaĵo konata kielPentekosto[13], markis la komencon de la publika ministerio de la eklezio. Ĉiuj laŭregule konsekritaj episkopoj ekde tiam estas konsiderataj la posteuloj de la apostoloj.
La tradiciaj rakontoj diras, ke Petro fondis la kristanan komunumon deRomo[14], kie li servis kiel la unuaepiskopo kaj konsekrisLinon[15] kiel posteulo kaj tiel ekis la vicon depapoj[16]. Elementoj de tiu tradicia rakonto kongruas kun la ankoraŭ ekzistanta historia indico kiu inkludas la verkadojn de sankta Paŭlo, de pluraj fruaj ekleziestroj (inter iliKlemento la 1-a) kaj ian arkeologian indicon. Kelkaj historiistoj dekristanismo asertas, ke la Romkatolika Eklezio povas esti spurata al la konsekro de Jesuo al Petro, aŭ ke Jesuo ne fondis eklezion en sia vivdaŭro sed disponigis kadron de kredoj, dum aliaj ne faras juĝon ĉu la eklezio estis fondita aŭ ne de li, sed malkonsentas kun la tradicia vidpunkto, ke la papado devenis de Petro. Tiuj asertas, ke Romo eble ne havis episkopon ĝis kiam la apostolo maljuniĝis kaj sugestas, ke la papado eble estis aldonita de la tradicia rakonto de la primitiva eklezio.
Dum la1-a jarcento, la apostoloj vojaĝis ĉirkaŭ la mediteranea regiono fondante la unuajn kristanajn komunumojn aŭ ekleziojn[17], pli ol 40 el kiuj estis establitaj antaŭ la jaro100. De58 granda kristana komunumo ekzistis jam en Romo<ref[>http://www.la-historia.com.ar/historia_roma154.aspArkivigite je 2011-01-22 per la retarkivoWayback Machine]</ref>. Laevangelioj de laNova Testamento indikas, ke la plej fruaj kristanoj daŭre observis plurajn tradiciajn judajn leĝojn. Paŭlo ankaŭ direktis la evangeligadon de ne-judaj homoj, ekigante cirkumcid-polemikojn ĉe laApostola koncilio[18]. En tiu koncilio, Paŭlo argumentis, kecirkumcido jam ne estis necesa, kiel dokumentite en laAgoj de la Apostoloj (ĉapitro 15). Tiu pozicio estis vaste apogita kaj estis resumita en letero cirkulinta enAntioĥio.
Primitiva kristanismo akceptis plurajn romiajn praktikojn, kiel ekzemple antikvansklavecon, kampanjante unuavice por humaneca traktado de sklavoj sed ankaŭ admonantesklavojn por konduti konvene al siaj majstroj. Frue kristanoj rifuzis oferi oferaĵojn al romiaj dioj aŭ adori romiajn regantojn kiel dioj kaj estis pro tio persekutataj.[19][20][21]. La unua okazo de persekutado gvidita de laRomia Imperio kontraŭ kristanoj okazis en la 1-a jarcento en Romo subNerono[22]. Poste tiaj persekutadoj okazis sub diversaj imperiestroj ĝis la granda persekutado deDiokleciano kajKajo Galerio, konsiderata kiel lasta provo malaperigi kristanismon[23]. La nomoj de la mortigitoj estis kompilitaj de la eklezio en la unuaj listoj demartiroj.
Aŭgusteno de Hipono.
Tamen la frua eklezio daŭre disvastiĝis, kaj evoluis kaj laŭ doktrinaj kaj strukturaj manieroj. Ekde la unua jarcento la episkopo de Romo ĝuis ian agnoskon, sed ĝenerale estis konsiderata kiel unu el inter la ĉefepiskopejoj. Ĝi emis aserti sian doktrinan aŭtoritaton ĉar ĝi kredis, ke la apostoloj Petro kaj Paŭlo gvidis la eklezion tie. La apostoloj fondis ekleziojn ankaŭ en aliaj urboj en la orienta regiono, kaj ties posteulo ĝuis similan rekonon. En la2-a jarcento, skribaĵoj de eminentaj instruistoj difinis katolikajn ideojn en plena opozicio alGnostikismo[24]. Aliaj verkistoj, kiel ekzempleKlemento la 1-a kajAŭgusteno de Hipono, influis la evoluon de ekleziaj instruo kaj tradicioj. Tiuj verkistoj kaj aliaj estas kolektive konataj kiel ekleziaj patroj. La Eklezio evoluigis la praktikon de renkontiĝo en "sinodoj" (koncilioj) por certigi, ke ĉiuj internaj doktrinaj diferencoj estu rapide solvitaj, kio faciligu ampleksan doktrinan unuecon ene de kaj inter la ĉefaj eklezioj. La koncepto de la supereco de la roma episkopo estis ĉiufoje pli rekonita de la eklezio minimume en la 2-a jarcento, kvankam disputoj pri ĝiaj implicoj finfine kondukis al pli postaj skismoj. La skismaDonatismo estis kreita enNorda Afriko en311 en disputo pri la aŭtoritato de episkopoj kaj postvivinta ĝis la araba konkero en la7-a jarcento.
Konstantino la Granda kun modelo de Konstantinopolo (mozaiko elHagia Sofia, ĉirkaŭ la jaro 1000.
Kristanismo estis enleĝigita en313 sub laEdikto de Milano de Konstantino[25] kaj deklarita laŝtata religio de la Imperio en380[26]. Post ĝia leĝigo, kelkaj doktrinaj disputoj kondukis al la alvoko de koncilioj. La doktrinaj formuliĝoj rezultiĝantaj el tiuj koncilioj estis pivotaj en la historio dekristanismo[27]. La unuaj sep ekumenaj koncilioj, de laUnua koncilio de Niceo (325) ĝis laDua koncilio de Niceo (787), serĉis atingi la ortodoksan konsenton kaj establi unuigitan kristanaron. En 325, la Unua koncilio de Niceo kunvenis en respondo al la pliiĝo deArianismo, la kredo ke Jesuo ne ekzistis eterne sed estis dia estaĵo kreita kaj tial malpli grava ol dio la Patro. Kun la intenco grupigi la bazajn dogmojn de la kristana kredo en formulo, la koncilio promulgis kredaron, kiu fariĝis la bazo de kio nun estas konata kiel laKredo Nicea. Krome, ĝi dividis la eklezion en geografiajn kaj administrajn areojn nomatajndiocezoj. LaKoncilio de Romo en382 establis la unuan Biblian kanonon, kiam ĝi enlistigis la tradiciajn librojn de la malnova kaj nova testamentoj. LaKoncilio de Efeso en431 kaj laKoncilio de Kalcedono en451 difinis la rilaton de la dia kaj homa naturoj de Kristo en la disputo kunNestorianismo kajMonofizitismo[27].
Konstantino translokigis la imperian ĉefurbon alBizancio, kaj la Koncilio de Kalcedono (451) levis la Episkopejon de Bizancio al pozicio "dua en eminenteco kaj povo de la episkopo de Romo"[28]. De ĉirkaŭ350 ĝis ĉirkaŭ500, la episkopoj, aŭ papoj, de Romo konstante pliiĝis en aŭtoritato. Romo havis specialan eminentecon super la aliaj diocezoj. Ĝi estis konsiderita kiel la eklezio fondita de Petro kaj Paŭlo. Ĝi situis en la ĉefurbo de laOkcident-Romia Imperio, estis riĉa kaj konata de aliaj eklezioj, kaj ekleziaj akademiuloj preferis la subtenon de la romia episkopo en doktrinaj disputoj[29].
Gregorio la Granda reformis la eklezian praktikon.
Post romia kolapso en la Okcidento, la katolika kredo konkuris kunarianismo por la konvertigo de ĝermanaj tribecaj popoloj (ostrogotoj,visigotoj,burgundoj kajvandaloj)[30]. La konvertiĝo deKlodvigo la 1-a en496, pagana reĝo de lafrankoj, markis la komencon de stabila ascendo de la katolika kredo en laOkcidento[31]. Labenediktana regulo, kunmetita en530, iĝis projekto por la organizo demonaĥejoj ĝenerale enEŭropo[32]. Same kiel disponiganta fokuson por spirita vivo, la novaj monaĥejoj konservis klasikajn metiojn kaj artajn kapablojn konservante intelektan kulturon ene de lernejoj, skriptorioj kaj bibliotekoj. Ili ankaŭ funkciis kiel agrikulturaj, ekonomiaj kaj produktado-centroj, precipe en malproksimaj regionoj, iĝante gravaj portintoj de lacivilizo.
La papoGregorio la Granda reformis eklezian praktikon kaj administracion ĉirkaŭ600 kaj lanĉis renoviĝintajn misiajn klopodojn kiuj estis kompletigitaj de aliaj misiaj movadoj kiel ekzemple lahiberna-skota misio. Misiistoj portis kristanismon al laanglosaksoj kaj aliajĝermanoj[33]. En la sama periodo, la okcidentajgotoj kajlombardoj transiris de Arianismo rekte al Katolikismo, kaj la keltaj eklezioj unuiĝis kun Romo en664. Poste misiaj klopodoj deCirilo kaj Metodo en la9-a jarcento atingisGrandan Moravion kaj enkondukis, kun kristanismo, lacirilan alfabeton uzotan en la sudaj kaj orientaj slavaj lingvoj[34]. Dum kristanismo daŭre kreskis en Eŭropo,Islamo prezentis signifan armean minacon al okcidenta kristanismo. De715, islamaj armeoj konkeris multon de la suda Mediteraneo.
De la8-a jarcento, la detruo de religiaj bildoj, iĝis plimulta fonto de konflikto en la orienta eklezio. Imperiestroj de laBizanca Imperio Leono la 3-a kaj Konstantino la 5-a forte apogis bildodetruon, dum la papado kaj la okcidenta eklezio restis en favoro de la admiro alikonoj. En787, laDua koncilio de Niceo regis en favoro de la ikonadmirantoj sed la disputo daŭris en la9-a jarcento. La sekva fremdiĝo kondukis al la kreado de la papaj ŝtatoj kaj la papa kronado de la franka reĝoKarlo la Granda kiel imperiestro de la romianoj en 800. Tio poste kreis novajn problemojn kiam sinsekvaj okcidentaj imperiestroj serĉis trudi ĉiufoje pli striktan kontrolon de la papoj.
Problemoj en la Orienta kaj Okcidenta Kristanismo kreskis pli en la9-a jarcento. Konfliktoj ekestis pri eklezia jurisdikcio en la bizancimperia sudo deItalio, misiistoj alBulgario kaj mallonga skismo ĉirkaŭFotio de Bizanco. Pliaj malkonsentoj okazigis la reciprokan ekskomunikon de la papo kaj lapatriarko en 1054, ofte konsiderita kiel la dato de laOrienta skismo[35][36]. La okcidenta branĉo de kristanismo restis en komunio kun la papo kaj restis parto de la Romkatolika Eklezio, dum la Orienta (greka) branĉo kiu malaprobis la papajn asertojn iĝis konata kiel la Ortodoksa Eklezio. Klopodoj ripari la fendon estis provitaj ĉe laDua koncilio de Liono en1274 kaj en laKoncilio de Florenco en 1439. Dum en ĉiu okazo la Orienta Imperiestro kaj Orienta Patriarko ambaŭ konsentis pri la reunuiĝo, tamen la koncilio ŝanĝis la sintenojn de la Orienta Eklezio kaj la skismo restis.
Laklunia reformo de monaĥejoj kiu komenciĝis en 910 ekfunkciigis ĝeneraligitan monaĥan kreskon kaj renovigon[37]. Monaĥejoj lanĉis novajn teknologiojn kaj kultivaĵojn, kreskigis la kreadon kaj konservadon de literaturo kaj antaŭenigis ekonomian kreskon. Monaĥejoj, abatejoj kaj katedraloj daŭre funkciigis praktike ĉiujn lernejojn kaj bibliotekojn. Malgraŭ eklezia malpermeso de la praktiko deuzuro la pli grandaj abatejoj funkciis kiel fontoj por ekonomia kredito. La 11-a kaj 12-a jarcentoj vidis internajn klopodojn reformi la eklezion. LaKolegio de kardinaloj en1059 estis kreita por liberigi papajn elektojn for de la entrudo fare de imperiestroj kaj nobelaroj. Laika investituro de episkopoj, fonto de la regado de regantoj en la eklezio, estis atakita de reformantoj kaj subGregorio la 7-a, ekiĝis la investitura polemiko inter papo kaj imperiestro. La afero estis poste aranĝita per laKonkordato de Worms en1122, kie estis interkonsentita ke episkopoj estus selektitaj laŭ eklezia juro[38].
En1095, bizanca imperiestroAleksio la 1-a apelaciis al PapoUrbano la 2-a por helpo kontraŭ refojaj islam-invadoj[39], kio instigis la papon lanĉi launuan krucmiliton por helpi al laBizanca Imperio kaj repreni kontrolon super laSankta Lando[36]. La celoj ne estis konstante realigitaj, kaj epizodoj de brutaleco faritaj de la armeoj heredigis reciprokan malfidon inter islamanoj kaj okcidentaj kaj orientaj kristanoj, kaj inter tiuj ĉi lastaj. Dum laKvara krucmilito estis la atakoj ĉefe kontraŭ Bizanco fare de la okcidentaj kristanoj kaj tio fine solidigis la skismon inter la eklezioj[40].
Sankta Francisko el Asizo.
Lakrucmilitoj spronis la formadon de diversaj kavaliraj ordenoj[41] kiel disponigitaj sociaj servoj same kiel protekto de pilgrim-itineroj. LaOrdeno de germanaj kavaliroj, unu el la ordenoj, konkeris la tiaman pagananPrusion. Latemplanoj iĝis konataj bankistoj kaj kreditoroj kaj estis subpremitaj de reĝoFilipo la 4-a abrupte post1300, kun apogo de la ekleziaj aŭtoritatoj. Poste, almozordenoj estis fonditaj deSankta Francisko el Asizo kajsankta Dominiko, kiuj alportis konsekritan eklezian vivon en urbajn valorojn[42]. Tiuj ordenoj ankaŭ ludis grandan rolon en la evoluo de katedralaj lernejoj enuniversitatojn[43], la rektaj prainstitucioj de la modernaj okcidentaj universitatoj. Rimarkindaj skolastikajteologoj kiel ekzemple la dominikaTomaso el Akvino laboris pri tiuj universitatoj, kaj liaSumo de teologio estis intelekta ŝlosila atingo en ĝia sintezo de aristotela penso kaj kristanismo[44].
En la12-a jarcento, sudaFrancio vidis la aperon dekatarismo[45], dualisma herezo kiu disvastiĝis deOrienta Eŭropo traGermanio. Post kiam la kataroj estis akuzitaj je murdo de papa delegito en1208,papoInocento la 3-a deklaris laalbigensan krucmiliton kontraŭ ili, kiu baldaŭ fariĝis "terura masakro". Li poste starigis la unuan papan inkvizicion por radikale ekstermi la ceterajn katarojn. Formaligite subGregorio la 9-a, tiu mezepokainkvizicio estis utiligata por la lukto kontraŭ herezoj aŭ supozitaj herezoj.
Dum la tempo, aliaj inkvizicioj estis lanĉitaj de laikaj regantoj, sub la iniciato aŭ kun la aprobo de eklezia hierarkio, por procesigi herezulojn, reagi al la minaco de islama invado aŭ por politikaj kaj eĉ privataj celoj. La reĝojFernando kaj Izabela de Hispanio formis inkvizicion en1480, originale por trakti malfidelajn konvertitojn dejudismo kajislamo al Katolikismo. Dum la periodo de1350-aj jaroj, tiu hispana inkvizicio kondamnis inter 3 000 kaj 4 000 homoj, reprezentante ĉirkaŭ du procentojn de akuzitoj. En1482Siksto la 4-a kondamnis la troigon de laHispana Inkvizicio[46], sed Fernando ignoris liajn protestojn. Estas debato inter historiistoj pri la relativa severeco de la Inkvizicio: ĝenerale oni konsideras, ke ĝi kaŭzis la terorigon de la deviantoj kaj malsamopiniantoj, kaj ke ĝi restriktis la liberan pensadon en la landoj kie ĝi havis pli da povo; katolikaj pensuloj asertas, ke pro jarcentoj da protestanta propagando, onitroigis la hororojn de la inkvizicioj asociitaj al la Romkatolika Eklezio kun agoj de laikaj regantoj. Kelkaj filozofoj kaj sciencistoj, inter kiuj plej famaj estasGiordano Bruno kajGalileo Galilei estis pridemanditaj aŭ eĉ kondamnitaj de la inkvizicio. Laŭ historiisto Thomas Noble, la efiko de la Galilea afero estis restrikti sciencan evoluon en kelkaj eŭropaj landoj. Kiel reago, la eklezio kreis laPapan Akademion de la Sciencoj en1603. La inkvizicio ludis maĵoran rolon en la fina elpelo deIslamo deSicilio kaj Hispanio. En aliaj sociaj frontoj, katolikaj instruantoj turniĝis rekte al la forigo de sklaveco en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kvankam la papado daŭre aprobis portugalan kaj hispanan prenadon de islamaj sklavoj kaj poste ankaŭ ne evidente kondamnis la sklavigon de amerikaj indianoj fare de la portugalaj kaj hispanaj konkeristoj kaj koloniistoj.
Fresko "La lasta juĝo" de Mikelanĝelo.
En la14-a jarcento la papado venis sub francan regadon, kunKlemento la 5-a en 1305 translokiĝante alAvignon. La avinjona papado finiĝis en 1376, kiam la papo revenis al Romo sed estis baldaŭ sekvita en 1378 de la 38-jaraĝa okcidenta skismo kun apartaj postulantoj al la papofico en Romo, Avignon kaj (post 1409)Pizo, subtenita de konfliktantaj laikaj regantoj. La afero estis finfine solvita en 1417 ĉe laKoncilio de Konstanco, kie la tri postulantoj aŭ eksiĝis aŭ estis senpovigitaj kaj nova elekto nomumis novan papon en la persono deMarteno la 5-a.
La eklezio estis la domina influo sur la evoluo de okcidenta arto en tiuj tempoj, kontrolante la pliiĝon deromaniko,gotiko kaj renesancaj stiloj de arto kajarkitekturo[47]. Renesancaj artistoj kiel ekzempleRafaelo,Mikelanĝelo,Leonardo da Vinci,Bernini,Botticelli,Fra Angelico,Tintoretto,Caravaggio, kajTiziano, estis inter amaso da novaj virtaj sponsoritoj de la eklezio[48]. En muziko, katolikaj monaĥoj evoluigis la unuajn formojn de moderna okcidenta muzika notacio kun la celo normigiliturgion en la tutmonda eklezio[49], kaj grandega korpuso de religia muziko estis verkita por ĝi. Tio estis unu el la fortoj kiuj kondukis rekte al la apero kaj evoluo de eŭropaklasika muziko, kaj multaj derivaĵoj[50].
La internaj malkonsentoj, la troa sekulara povo de la Eklezio, la koruptado kaj la senrespondecaj kaj skandalaj sintenoj de la diversaj papoj kondukis al serio de kritikoj, ne nur ekstere sed ankaŭ interne de la Eklezio, kiuj fine kondukos al la plej gravaskismo, nome laReformacio.
Anglikanismo kajReformacio kondukis al la disigo de anglikanoj kaj protestantoj for de la Romkatolika Eklezio. Kiel respondo, la eklezio iniciatis serion de reformoj en vastaj areoj kiel doktrino, eklezia strukturo, ordenoj, spiritaj movadoj kaj politiko. La rezultintaj streĉitecoj inter katolikoj kaj protestantoj kaj la perceptita bezono de homogeneco de la kredo ekigis la eŭropajn militojn pro religio.
LaAngla Reformacio subHenriko la 8-a komence ekiĝis kiel politika disputo. Kiam la nuligo de lia geedziĝo estis neita de la papo, Henriko kreis akton en la parlamento (nome laGvidpova akto), kiu igis lin, kaj ne la papon, la sola estro de la angla eklezio[60]. Kvankam li provis konservi tradician katolikismon, Henriko iniciatis la konfiskon de monaĥejoj, preĝejoj, katedraloj kaj sanktejoj kiuj antaŭe estis sub la posedo de la katolikoj[61]. Pli profunda doktrina kaj liturgia reformacio estis okazigita post la morto de Henriko la 8-a kaj daŭris sub la regado deEduardo la 6-a kaj la ĉefepiskopoThomas Cranmer. SubMaria la 1-a Anglio denove komuniis kun Romo, sedElizabeto la 1-a poste restarigis apartan eklezion kiu malpermesis katolikajn pastrojn[62] kaj malhelpis la katolikan edukadon de la infanoj kaj partoprenadon de la katolika eklezio en la politika vivo[63] ĝis kiam novaj leĝoj estis kreitaj en1778.[64].
LaKoncilio de Trento (1545-1563) iĝis la mova forto malantaŭ laKontraŭreformacio. Doktrine, ĝi plifirmigis la centran katolikan instruon kiel ekzempletranssubstancigo, kaj la postulo je amo kaj espero same kiel kredo por ricevi savon[65]. Ĝi ankaŭ faris strukturajn reformojn, plej grave per plibonigado de la eduko de la pastraro kaj laikularo kaj plifirmigado de la centra jurisdikcio de la romia kurio[66]. Por popularigi kontraŭ-reformacian instruadon, la eklezio apogis la barokan stilon enarto,muziko kajarkitekturo,[50] kaj novaj ordenoj estis fonditaj. Tiuj inkludis laTeatinojn,Barnabitojn kajJezuitojn, kelkaj el kiuj iĝis la grandaj misiaj ordenoj de pli postaj jaroj.[67] La jezuitoj rapide alfrontis la gvidadon de la edukado dum la kontraŭreformacio, rigardante ĝin kiel "batalkampon por koroj kaj mensoj"[68][69]. En la sama periodo, la verkadoj de figuroj kiel ekzempleTerezo el Avila,Francisko el Sales kajFilipo Neri generis novajn spiritajnskolojn ene de la eklezio[70].
En ĉi tiu lasta parto de la17-a jarcento,Inocento la 11-a reformis la hierarkion de la eklezio, inkluzive desimonio,nepotismo kaj la abundegaj papaj elspezoj kiuj heredigis al li grandan papan ŝuldon[71]. Li antaŭenigis misian agadon, provis asocii Eŭropon kontraŭ la Turkaj invadoklopodoj kaj malhelpis influajn katolikajn regantojn (inkluzive de la imperiestro) de geedziĝeco kun protestantoj.
LaEpoko de malkovroj vidis la vastiĝon de Okcidenteŭropa potenco kaj kulturo kaj, konsiderante la elstaran rolon de Hispanio kaj Portugalio, la disvastigon de Katolikismo alAmeriko kajAzio fare de esploristoj kaj misiistoj.
Aleksandro la 6-a aljuĝis koloniajn rajtojn sur la plej granda parto de la lastatempe malkovritaj teroj al Hispanio kajPortugalio[72] kaj la rezultinta sistemo permesis ŝtatinstancojn, ne la Vatikanon, kontroli ĉiujn klerikajn nomumojn en la novaj kolonioj[73]. Kvankam la hispanaj reĝoj teorie provis limigi la fitraktadon kontraŭ la indianoj fare de esploristoj kaj konkerintoj[74].Antonio de Montesinos, dominika monaĥo, malkaŝe riproĉis al la hispanaj regantoj deHispaniolo jam en 1511 pro ilia krueleco kaj tiraneco pro aĉa traktado de la amerikaj indiĝenoj[75]. La reĝo Fernando realigis laLeĝojn de Burgoso kaj Valadolido en respondo[76]. La temo gvidis al krizo de konscienco en Hispanio en la 16-a jarcento kaj, tra la verkadoj de katolika pastraro kiel ekzempleBartolomé de Las Casas kajFrancisko de Vitorio, kondukis al debato pri la naturo de homaj rajtoj[77] kaj al la naskiĝo de modernainternacia juro[78]. Observigo de tiuj leĝoj estis malstrikta, kaj kelkaj historiistoj riproĉas al la eklezio ne fari sufiĉe multe por liberigi la indianojn. Aliaj montras al la eklezio kiel la nura voĉo kiu laŭtigis sian voĉon nome de indiĝenaj popoloj[79].
Bartolomé de las Casas.
En 1521 la portugala esploristoFernando de Magaljao faris la unuajn katolikajn konvertigojn enFilipinoj[80]. Aliloke, portugalaj misiistoj sub la estreco de hispana jezuitoFrancisco Xavier evangelizis enHindio,Ĉinio, kajJapanio[81]. La kresko de la eklezio en Japanio haltiĝis en 1597 kiam laŝogunato, kun la celo izoligi la landon de eksterlandaj influoj, lanĉis severan persekutadon de kristanoj. Subtera malplimulto de kristanoj postvivis ĝenerale en tiu periodo de persekutado[82] kaj observigita izoliteco estis poste ĉesigita en la19-a jarcento[83]. En Ĉinio, malgraŭ jezuitaj klopodoj trovi interkonsenton, laĉina rito-polemiko kondukis al la kanĝia imperiestro al kontraŭleĝigado de la kristanaj misioj en 1721[84]. Tiuj okazaĵoj aldonis lignerojn al kreskigado de kritiko de la jezuitoj, kiuj estis observitaj kiel la sendependa potenco de la eklezio, kaj en 1773 eŭropaj regantoj kuniĝis por devigi Klementon la 14-a disigi la ordenon[85]. La jezuitoj estis poste restarigitaj per labuleo de 1814Sollicitudo omnium ecclesiarum. En la Kalifornioj[86], franciskana pastroJunípero Serra fondis serion de misiejoj[87]. EnSudameriko, jezuitaj misiistoj serĉis protekti indiĝenajn homojn de sklavigo per establado de duon-sendependaj kompromisejoj en areoj de nunaParagvajo, nordaArgentino kaj sudaBrazilo.
Voltero kritikis la religion kaj la katolikan eklezion.
De la17-a jarcento pluen, laklerismo pridubis la moralon, potencon kaj influon de la katolika eklezio sur la okcidenta socio. Verkistoj de la18-a jarcento, kiel ekzempleVoltaire kaj laEnciklopediistoj verkis acerbajn kritikojn pri la religio kaj la eklezio. Unu celo de ilia kritiko estis la revoko de 1685 de laNanta edikto de la reĝoLudoviko la 14-a kiu finigis dumjarcentan politikon de religia toleremo de protestantaj hugenotoj.
La vastiĝo de laBrita Imperio alportis la unuajn katolikojn alAŭstralio per la alveno de irlandaj malliberigitoj enSidnejo en 1788. Je la fino de la 19-a jarcento, la misiistoj estis portintaj la katolikismon al la najbaraj insuloj deOceanio.[91]
EnLatinameriko, heredo de kontraŭ-klerikalaj reĝimoj komenciĝis en la1830-aj jaroj[92]. Ekleziaj proprietoj estis konfiskitaj[93], episkopejoj forpelitaj kaj vakaj ordenoj subpremitaj, la kolekto de klerika dekonimposto (dekonaĵo) finiĝis[94] kaj klerika robo en publika spaco estis dekomence malpermesita[95] kaj poste malhelpita en kelkaj landoj.
Gregorio la 16-a defiis la potencon de la hispanaj kaj portugalaj monarkoj per nomumado de siaj propraj kandidatoj kiel koloniaj episkopoj. Li ankaŭ kondamnis sklavecon kaj la komercon de sklavoj per la buleo de1839In Supremo Apostolatus[96].
La Unua Vatikana Koncilio estas la 20-a ekumenakoncilio de la katolika eklezio.
En respondo al la sociaj defioj de laIndustria revolucio kaj ties rezulto en la apero delaborista movado, tute for de la atingo de la ekleziuloj,Leono la 13-a publikigis laenciklikonRerum Novarum. Ĝi metis katolikan socian instruon en esprimoj kiuj malaprobissocialismon, kiel materiisma ideologio, sed rekomendis la reguligon de la laborkondiĉoj, la establadon de vivsalajro kaj la rajton de laboristoj formisindikatojn[97]. Tamen en plej areoj kaj sektoroj de katolikaj landoj, la ekleziuloj dum la19-a jarcento restis tre ofte flanke de la burĝaro, de kiuj foje dependis ilia propra materia survivado, dum la malriĉuloj kajlaboristoj estis pli malproksimaj de la ekleziaj organizoj kaj tre ofte estisvirinoj kiuj restis pli fidelaj al la katolika praktiko.
Kvankam la neeraripovo de la eklezio en doktrinaj aferoj ĉiam estis eklezia dogmo, laUnua Vatikana Koncilio, kiu kunvenis en 1870, asertis la doktrinon de papa neeraripovo se ekzercite sub specifaj kondiĉoj[98]. Tiu decido donis al la papo "grandegan moralan kaj spiritan aŭtoritaton sur la tutmonda eklezio"[99]. Reago al la deklaro gvidis al la disiĝo de grupo de plejparte germanaj eklezioj kiuj poste formis laPrakatolikan Eklezion[100].
Launuiĝo de Italio en1870 kaŭzis la perdon de la papa povo sur la papoŝtata teritorio, malgraŭ ties forta kontraŭstaro[101]. La teritoria disputo inter la papo kaj la itala registaro daŭris dum la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a. En1929 estis subskribitaj laLateranaj Traktatoj kun la reĝimo deBenito Mussolini, kiu koncedis suverenecon al laSankta Seĝo enVatikanurbo[102]. Ĉe la fino de la19-a jarcento, katolikaj misiistoj akompanis koloniajn registarojn en Afriko kaj konstruis monaĥejojn, preĝejojn, lernejojn, kaj kuracejojn.
Franco dum sia milita insurekcio ricevis la subtenon de la Katolika Eklezio. Aliflanke dum la frankisma diktaturo la eklezio ricevis apogon de la reĝimo por establi preskaŭdevigan katolikismon. Franco mem ricevis ekleziajn privilegiojn.
La20-a jarcento vidis la ascendon de diversaj movadoj kontraŭaj al la eklezia superrego, kiuj foje atingis registaran povon. En 1926 la LeĝoCalles apartigis eklezion kaj ŝtaton en Meksiko, kio kondukis al laKristisma Milito[103] en kiu pli ol 3 000 pastroj estis ekzilitaj aŭ murditaj[104] kaj diversaj preĝejoj profanitaj[103]. En Sovetunio post larusa revolucio de 1917, okazis persekutado kontraŭ ĉiuj eklezioj, inklude tiuj kun katolika obeo ĝis la1930-aj jaroj[105]. Aldone al la ekzekuto kaj ekzilado de klerikoj, monaĥoj kaj laikoj, la konfisko de religiaj iloj kaj finigo de la funkciado de preĝejoj estis ofta[106]. Dum laHispana Civitana Milito (1936-39), la katolika hierarkio subtenis la naciistan ribelantonFrancisco Franco kontraŭ la registaro de laPopola Fronto[107], kaj ĝi konsideris la militon kielkrucmilito. En la respublikisma fronto, tuj post la ekigo de la milito, okazis diversaj persekutoj kontraŭ la eklezio, ĉefe per brulado de preĝejoj kaj persekuto de pastroj[108], kiuj siavice tre ofte partianis en la frankisma flanko, ĉefe post la frankisma venko. Pio la 11-a nomis tiujn tri landojn "terura triangulo"[109] kaj la malsukceso protesti enEŭropo kaj Usono kiel "komploto de silento". La Eklezio ricevis gravajn privilegiojn post la venko de Franco, kio daŭris de diktatura maniero ĝis la1970-aj jaroj, kiam fakte iu grava sektoro de la eklezio aktive partoprenis en la demokratiigo de la lando; post tio ĝenerale la sinteno de la katolikaj hierarkioj estis denove malprogresema, malakceptante reformojn.
La Eklezio subskribis kun lahitlera reĝimokonkordaton en1933 kiu garantiis al la eklezio enNazia Germanio ian protekton kaj rajtojn[110]. En1937,Pio la 11-a eldonis en 1937 la enciklikonMit brennender Sorge[111] kiu publike kondamnis la persekutadon fare de la nazioj de la eklezio kaj ilian ideologion pri rasa supereco[112]. Post kiam laDua Mondmilito komenciĝis enseptembro1939, la eklezio kondamnis la invadon alPollando kaj postaj naziaj invadoj en 1940[113]. Miloj da katolikaj pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj estis enkarcerigitaj kaj murditaj en la areoj okupitaj de la nazioj, inkluzive deMaksimiliano Kolbe kajEdith Stein[114]. La rolo de la papoPio la 12-a dum laHolokaŭsto estas ankoraŭ tre debatata; dum la eklezio deklaras, ke li gvidis la eklezian hierarkion por helpi protekti judojn de la nazioj[115] kaj helpis ŝpari centojn da vivoj de judoj[116], diversaj historiistoj diras, ke la eklezio ankaŭ estis kulpa pro la apogado dum jarcentoj deantisemitismo, kiu servis parte kiel bazo por la nazia persekuto[117] kaj Pio mem ne faris sufiĉe por ĉesigi naziajn abomenaĵojn[118]. Debato pri la valideco de tiuj kritikoj daŭras ĝis la nuntempo[116]. En 2000Johano Paŭlo la 2-a nome de ĉiuj homoj, pardonpetis al judoj per insertado de preĝo ĉe laMuro de lamentadoj.
Postmilitaj komunistaj registaroj enOrienta Eŭropo grave restriktis religiajn rajtojn[119]. Eĉ se kelkaj klerikoj kunlaboris kun la komunistaj reĝimoj[120], multaj estis enkarcerigitaj, deportitaj aŭ ekzekutitaj kaj la rezisto de la eklezio kaj la gvidado de Johano Paŭlo la 2-a akceligis la falon de komunistaj registaroj en tuta Eŭropo en1991[121]. La pliiĝo de la potenco de lakomunistoj en Ĉinio en1949 kondukis al la forpelo de ĉiuj eksterlandaj misiistoj[122]. La nova registaro ankaŭ kreis laPatriotan Ĉinan Eklezion kies unupartie elektitaj episkopoj estis malakceptitaj de Romo[123] antaŭ multaj el ili estis forpelitaj. LaKultura Revolucio de la 1960-aj jaroj kondukis al la fino de ĉiuj religiaj establadoj. Kiam ĉinaj preĝejoj poste remalfermiĝis ili restis sub la kontrolo de la Patriota Eklezio. Multaj katolikaj pastroj daŭre estis senditaj al malliberejoj pro rifuzado rezigni pro fideleco al Romo[124].
La unua sesio de la Dua Vatikana Koncilio ekiĝis per la solena inaŭguro en la Baziliko Sankta Petro la 11-an de oktobro 1962.
La ŝanĝoj okazigitaj en la socio en la dua duono de la 20-a jarcento kondukis multajn katolikojn al strebo por modernigado de la katolika doktrino kaj agadmaniero. Kunvokite de nova papoJohano la 23-a, laDua Vatikana Koncilio komenciĝis en 1962, kaj estis priskribita de la organizantoj kiel "malfermo de la fenestroj"[125]. Ĝi kondukis al ŝanĝoj en la liturgio ene de laLatina Eklezio, fokuso de ĝia misio kaj redifino deekumenismo, precipe dialogo kun laBizanca Ortodoksa Eklezio,Protestantoj[126] kajOrientaj ortodoksaj eklezioj, sed ankaŭ kun aliaj nekristanaj religioj.
Ricevado de la koncilio formis la bazon de plurfacetaj internaj pozicioj ene de la eklezio ekde tiam. La tiel nomitaSpirito de Vatikano la 2a sekvis la koncilion, influita de eksponentoj deNova Teologio kiel ekzempleJosef Höfer. Kelkaj liberalaj disidentoj, kiel ekzempleHans Küng, asertis, ke la Koncilio ne iris sufiĉe longe[127]. Aliflanke, tradiciemaj katolikoj, reprezentitaj de figuroj, kiel ekzempleMarcel Lefebvre, forte kritikis la koncilion argumentante, ke ĝi malpurigis la sanktecon de lalatina meso, antaŭenigante religian indiferentismon rekte al "malveraj religioj" kaj kompromisitajn ortodoksajn katolikajn dogmon kaj tradicion. Grupo poziciigita favore al ĝi, reprezentita de teologoj ĉirkaŭ la revuoCommunio deBenedikto la 16-a, diras, ke la koncilio estis pozitiva sed ekzistis misoj en la interpreto.
Benedikto la 16-a, papo de la romkatolika eklezio inter 2005 kaj 2013.
Malkontento pri la tradicia apogo de la Eklezio al la povuloj, ĉefe en latinamerikaj kaj sudeŭropaj landoj, kondukis iujn pastrojn kaj teologojn al alproksimiĝo al socireformaj movadoj, kio kondukis al la kreado de la t.n.Teologio de la Liberigo. Tiu polemiko kreis dividojn ene de la katolikaro mem, tiel ke kampanjoj por lahomaj rajtoj kajsocia justeco okazigis la martiriĝon al katolikoj dum ĉi tiu periodo, rimarkinde en Latinameriko, kie la ĉefespiskopoOscar Romero deSalvadoro estis mortpafita suraltare marte 1980, kaj ses jezuitoj de laCentramerika Universitato José Simeón Cañas estis murditaj en 1989, pri kio kulpis diktatorecaj reĝimoj apogataj de aliaj partoj de la katolika hierarkio[128]. La katolika monaĥinoPatrino Teresa ricevis laNobel-premion pri paco en 1979 pro sia humana laborado inter la malriĉuloj deBarato[129]. EpiskopoCarlos Filipe Ximenes Belo ricevis la saman premion en 1996 for "laborado por justa kaj paca solvo en la konflikto deOrienta Timoro".[130].
La eklezio konstante daŭre konfirmis siajn proprajn moralajn poziciojn, kontraŭ tiuj disvastigitaj de laseksa revolucio kaj morala relativismo, aparte ĝenerala en okcidenta socio ekde la1960-aj jaroj. Diversaj instruoj de la papoj, kiel ekzemple la cirkulerojHumanae vitae kajEvangelium Vitae, kontraŭbatalis koncipopreventon kajaborton respektive[131], priskribante ilin kiel parton de "kulturo de morto"[132]. La opinioj prisekso de la eklezio estis forte kritikitaj de aliaj, interalie pro la opono al la uzado dekondomoj eĉ por la preventado de seksaj malsanoj. Krome, tiu moralo estis en la centro de polemiko ekde la1980-aj jaroj, pro la skandalo de la seksa mistraktado de infanoj fare de katolika pastraro en Usono, Aŭstralio, Irlando kaj aliaj landoj.
La publika apero de la Eklezio kreskis post la enoficigo de poldevena papoJohano Paŭlo la 2-a, kiu sin engaĝis en la politika kaj socia aktivado, kaj unuigis la internajn fortojn, kritikante la aperon deTeologio de la Liberigo inter pastraro enSudameriko, kaj asertante, ke la eklezio devus estis ĉampiono por la senhavuloj neligitaj al radikalismo kaj perforto. Li krome pliigis la kanonizon de abundo de sanktuloj kaj faris el la konservativa movadoOpus Dei sian personan prelaturon. La papoFrancisko ekde 2013 regas kiel la reprezentanto deSankta Seĝo kaj havas konstantan observan statuson ĉe laUnuiĝintaj Nacioj.
La Romkatolika Eklezio instruas, ke ekzistas nur unu eternaDio, kiu estas samtempe tri person(ec)oj en unu sola estaĵo:Dio Patro, Dio la Filo (Jesuo Kristo) kajDioSankta Spirito, konata kielTriunuo[133]. Katolika kredaro estas resumita en laLa Kredo Nicea kaj detaligita en laKatekismo de la Katolika Eklezio[134][135]. Katolika kredo, diras ke la eklezio "... estas la daŭra ĉeesto de Jesuo sur la tero". Por katolikoj, la termino "eklezio" rilatas al la homoj kiuj komunias en Kristo kaj kiuj nutritaj de la Korpo de Kristo, iĝas la Korpo de Kristo mem[136]. La eklezio instruas, ke la pleno de la "rimedoj de saviĝo" ekzistas nur en la Romkatolika Eklezio, sed agnoskas, ke laSankta Spirito povas uzi kristanajn komunumojn apartigitajn de ĝi mem por alporti homojn al saviĝo. Ĝi instruas, ke kiu ajn estas savita estas nerekte tra la eklezio, se la persono havas nescion pri ĝi kaj ties instruojn, kiu sekvas la moralon kiujn Dio diktis en sia koro kaj tial, aliĝus al la eklezio se li-ŝi komprenus la neceson. Ĝi instruas, ke katolikoj estas vokitaj de la Sankta Spirito por labori por unueco inter ĉiuj kristanoj.
Alegorio de la Sankta Spirito en la Baziliko Sankta Petro, Vatikano.
Surbaze de la promesoj de Kristo en laEvangelioj, la eklezio, kredas ke ĝi estas daŭre gvidita de la Sankta Spirito kaj tiel protektita neeraripove de falado en doktrina eraro. La Romkatolika Eklezio instruas, ke la Sankta Spirito rivelas la veron deDio tra laSanktaj Skriboj, laSankta Tradicio kaj laMagisterio. La katolikaBiblio konsistas el la 73 libroj. Tio konsistas el la 46 libroj trovitaj en la malnovgreka versio de laMalnova Testamento, konata kiel laSeptuaginto kaj la 27 skribaĵoj de laNova Testamento unue trovitaj en laVatikana Kodekso 1209 kaj enlistigitaj en la Orienta letero deAtanazio. La Sankta Tradicio konsistas el tiuj instruoj[137] de la eklezio ekzistintaj ekde la tempo de la apostoloj[138][139]. La Biblio kaj la Tradicio estas kolektive konataj kiel la "deponaĵo de kredo" (depositum fidei). Tiuj estas interpretitaj per la Magisterio (demagister, lalatina vorto por "instruisto"), la instrua aŭtoritato de la eklezio, kiu estas plenumita de la papo kaj la kolegio de episkopoj en unio kun la papo[140].
Laŭ la Koncilio de Trento, Kristo starigis sepsakramentojn kaj konfidis ilin al la eklezio[141]. Tiuj estasBapto,Konfirmacio,Komunio,Konfeso,Unkto,Ordino kajNupto. Sakramentoj estas grave videblaj ritoj kiujn katolikoj vidas kiel signoj de la ĉeesto de Dio kaj efikaj kanaloj de la graco de Dio al ĉiuj kiuj ricevas ilin kun la emo engraciĝi. Kun la escepto de bapto, la sakramentoj estas administritaj de preskribitaj membroj de la katolika pastraro. Bapto estas la nura sakramento kiu povas esti administrita en krizo fare de iu katoliko, aŭ eĉ nekristano kiu "havas la intencon de baptado laŭ la kredo de la Romkatolika Eklezio"[142].
Katolikoj kredas, ke Kristo estas laMesio de la profetaĵoj de laMalnova Testamento[143]. En okazaĵo konata kiel laEnkarniĝo, la eklezio instruas, ke, tra la potenco de la Sankta Spirito, Dio iĝis unueca kun homnaturo kiam Kristo estis koncipita en la utero de laVirgulino Maria. Kristo estas plene dia kaj plene homa laŭ katolikismo. Estas instruite, ke lamisio de Kristo sur la tero inkludis donadon de instruoj al homoj kaj disponigi lian ekzemplon por sekvi lin, kiel registrite en la kvar Evangelioj.[144]
Fali enpeko estas konsiderita kiel kontraŭa al la instruoj de Jesuo, malfortigante la similecon de la persono al Dio kaj malakceptante lian amon. Pekoj varias de la malpli gravaj pardoneblaj pekoj ĝis pli gravaj mortaj pekoj kiuj finigas la rilaton de persono kun Dio. Ankaŭ la eklezio instruas, ke tra la pasiono de Kristo kaj lia krucumo, ĉiuj homoj havas eblon por pardono kaj liberigo de peko, kaj tio povas esti akordigata al Dio. LaResurekto de Jesuo, laŭ katolika kredo, akiris por homoj eblan spiritan senmortecon antaŭe neita al oni proprapeko. Per akordigado kun Dio kaj sekvado de la vortoj de Kristo kaj agoj, la eklezio kredas, ke oni povas eniri la Regnon de Dio, kio estas la "... regado de Dio ĉe la koro kaj vivo de la homoj".
Kristo rakontis al siajapostoloj, ke post liamorto kaj resurekto li sendus al ili la "konsolanton", la "Sanktan Spiriton", kiu "... instruos al vi ĉiujn aĵojn ". Katolikoj kredas, ke ili ricevas la Sanktan Spiriton tra lasakramento de la Konfirmacio kaj ke la graco ricevita dum la bapto estas fortigita, konvene se ĝisosta, ĉar katolikoj devas esti en stato de graco, kio signifas, ke ili ne povas konscie ne konfesi mortan pekon. Ili ankaŭ verŝajne prepariĝas spirite por la sakramento, elektis sponsoron por spirita subteno, kaj selektis sanktulon por esti la speciala patrono kaj peranto. En la Orienta Katolika Eklezio, bapto, inkluzive de bebo-bapto, estas tuj sekvita de Konfirmacio kaj la ricevado de la Komunio.
Kredo je postmorta vivo estas parto de katolikadoktrino, la "kvar lastaj aĵoj"morto,juĝo,ĉielo, kajinfero[145]. La Eklezio instruas, ke, tuj post morto, laanimo de ĉiu persono ricevos specialan juĝon deDio, bazita en la faroj de la tera vivo de tiu individuo[146]. Tiu instruado ankaŭ atestas alian tagon kiamKristo estos en universala juĝo de ĉiu homo[147]. Tiu fina juĝo, laŭ eklezia instruado, alportos finon al homa historio kaj markos la komencon de nova kaj plibonigos rifuĝejon kaj teron regitan de Dio perjusteco[148]. La bazo, sur kiu la animo de ĉiu persono estos taksita, estas detaligita en laEvangelio laŭ Mateo, kiu enlistigas kompatfarojn eĉ al homoj konsideritaj "la malplejuloj"[149].[145]. Emfazo estas sur la vortoj de Kristo "Ne ĉiu kiu diros "Sinjoro, Sinjoro" heredos la regnon de ĉielo, sed tiu kiu faras la volon de miaPatro kiu estas en ĉielo".
Preĝoj kaj fervoraĵoj al Maria apartenas al la katolika pietato, sed malsamaj al la dia adorado. La Eklezio kredas je Maria kiel eternaVirgulino kajDipatrino[150]. La katolika kredo pri Maria estas laSenmakula koncipiĝo, sen la makulo de la prapeko kaj la korpa ĉieleniro post la fino de ŝia vivo en la tero, kiuj estis difinitaj kieldogmo fare de la papoPio la 9-a en1854 kajPio la 12-a en1950, respektive.
LaRomkatolika Mariologio ne nur temas pri la vivo de la patrino de Jesuo sed ankaŭ pri ŝia kultado en la ĉiutago, la maria preĝo kaj arto, la muziko kaj arkitekturo. Pluraj liturgiaj mariaj festoj okazas dum la tuta jaro kaj ŝi estas honorigata per multaj titoloj kielReĝino de la Ĉielo. La papoPaŭlo la 6-a nomis ŝinPatrino de la Eklezio, ĉar naskinte Jesuon, ŝi estas konsiderata kiel spirita patrino de ĉiu membro de la Korpo de Kristo. Pro ŝia grava rolo en la vivo de Jesuo, preĝoj kaj piaĵoj tiurilate kiel laRozario,Ave Maria,Salve Regina kajMemorare estas oftaj katolikaj praktikoj[151].
La Eklezio asertis la kredindecon de kelkaj mariaj aperoj, kiel la apero enLourdes,Fátima, Guadalupe[152] kaj aliaj. La pilgrimado al ĉi tiuj lokoj estas tre popularaj[153].
Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, kiujn Li respondecigis pri sia eklezio. Malsame ol multaj protestantoj, katolikoj rigardas la videblan eklezion kiel diodestiniton, protektatan de Dio. La eklezio estas, laŭ la Skriboj, "la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝinta korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera eklezio, ne pluraj. Sur la tero, la gvidado de la eklezio estis donata alSankta Petro, kaj alepiskopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝaspapoj. Katolikoj kredas, ke Jesuo promesis, ke la eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Sankta Spirito. Alivorte, la eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran doktrinon. Tiu vero enhaviĝas kaj en laskribaĵoj kaj en la tradicioj konservitaj en la eklezio. Por eniri la eklezion oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruaĵojn kaj ricevi lasakramenton debapto.
La eklezio instruas, ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiuj homoj. Savo okazas esence per graco – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekintoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame olkalvinistoj, katolikoj kredas, ke devas esti respondo libera kaj homa al la dia graco, kiun la individuo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de la graco, bapto tiam donas renovigon, pardonon de pekoj kaj adopton en la eklezion, la familion de Dio. Post bapto la katolika kristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo[154]. Kredanto devas serĉi pardonon por siaj pekoj kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo[155]. Por helpi kristanojn Jesuo provizis sepsakramentojn, doniloj de Dia graco al kredantoj.
Katolikoj kredas, ke Dio agas aktive en la mondo. Kristanoj povas gracpliiĝi per preĝo, bonfaroj kaj tiuj spiritaj disciplinoj, kiuj abstino kajpilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko kaj peto[156]. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgulino Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de iu kristano kaj preĝi por tiuj en tero[157]. Kiel la patrino de Jesuo, la Virgulino Maria estas konsiderata ankaŭ la patrino spirita de ĉiuj kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de graco, konfesinta kaj pentinta pekon mortigan, heredos vivon eternan. Tamen, multaj eble devos suferi staton de dumtempa purigado antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomiĝasPurgatorio[158]. Instruoj katolikaj emfazas pardonon, bonfaron al aliuloj kaj sanktecon de vivo, kontraŭanteeŭtanazion,eŭgenikon kaj abortigon, ĉiuj el kiuj povas detrui die kreitan vivon.
Sanktuloj estas kristanoj nun en la ĉielo, kiuj povas aŭdi la preĝojn de la fideluloj kaj preĝi por ili. Katolikoj preĝas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj, kiuj estas gracodonitaj de Dio. Inter la sanktuloj,Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara. Temas pri la supozita peranto de la veno de dio Jesuo al la tera mondo: sen ŝia interveno (naski Jesuon) la tutateologio de kristanismo estus tute senbaza kaj estus neniu diferenco inter judismo kaj kristanismo. En diversaj partikularaj lokoj la venerado de sanktuloj (inkludeDipatrinon) estas tiom grava ke foje preskaŭ anstataŭas la adoradon al Dio mem, per socia konduto kiu estas pli proksima alfolkloro ol al la vera kredo. Al tiu misadorado kontribuas la aferoj de patroneco de urboj, profesioj kaj aliaj entoj, kiel nomigo de preĝejoj, monaĥejoj, universitatoj ktp., atribuitaj al la diversaj sanktuloj, virgulinoj ktp.
Pietro Perugino: Kristo liveras al Petro la ŝlosilojn de la regno de la ĉieloj (Fresko de laSiksta Kapelo, 1480-1482).
Lahierarkio de la eklezio estas gvidata de la papo kiu posedas la titolojn inkluzive deEpiskopo de Romo[159], posteulo deSankta Petro, Princo de la apostoloj,Vikario de Kristo kaj SuperaPapo de la Universala Eklezio[160]. La papo estas elektita teorie por la tuta vivo fare de laKolegio de Episkopoj kaj devas esti levita al la pozicio de episkopo antaŭ ekoficigo. En la eklezio, la papo havas jurisdikcian superecon en aferoj de kredo, moralo, disciplino kaj eklezia administrado kaj estas la ŝtatestro de laVatikanurbo[161].
La granda plimulto de la membraro de la katolika eklezio apartenas al lalatina aŭ okcidenta eklezio, sed ekzistas ankaŭ egalrajteorientaj katolikaj eklezioj. La latina havas sian propran juron (kodigita kielKodo de Kanona Juro), kaj la 23 orientaj havas siajn proprajn ekleziajn jurojn, kies komunaĵoj estas kunkodigitaj en la Kodo de Kanonoj de la Orientaj Eklezioj (Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium). En iuj orientaj katolikaj eklezioj laeparĥiojn kondukaspatriarko, en aliaj grandĉefepiskopo, en aliajmetropolito, dum ankoraŭ en aliaj ne ekzistas superulo al la eparĥiajepiskopoj.[162]
Viroj povas iĝi preskribitaj por pastriĝo kaj funkcii kieldiakonoj, pastroj aŭ kielepiskopoj tra lasakramento deOrdino, kiu estas transigita de unu aŭ pli da episkopoj per la surmetado de manoj[163].Kardinaloj estas kutime episkopoj kaj servas kiel papaj konsilistoj. Diakonoj kaj ĉiu alia pastro povas prediki, instrui, bapti, geedzigi kaj fari funebran liturgiojn. La sakramentoj de la Komunio, Konfeso kaj Unkto povas esti administritaj nur de pastroj aŭ episkopoj. Ĉiu pastro kiu estas episkopo nomo de la Kolegio de Episkopoj[164][165] kaj estas komune konsideritaj la posteuloj de la apostoloj. Nur episkopoj povas administri la sakramenton de Ordino.
La eklezio instruas, ke ĉar la dek du apostoloj elektitaj de Jesuo[166] estis virseksaj, nur viroj povas esti elektitaj kiel pastroj.Johano Paŭlo la 2-a, en sia apostola leteroChristifideles Laici, asertas, ke virinoj havas specifajn vivokupojn rezervitajn nur por la ina sekso, kaj estas egale vokitaj por esti disĉiploj deJesuo. Edziĝintaj viroj povas iĝi diakonoj, sed nur fraŭlaj viroj ordinare ordiniĝas kiel sacerdotoj en laLatina Eklezio. Tamen, oni povas escepti de tiu normo edziĝintajn klerikojn ricevitajn en la eklezion el aliaj kristanaj komunumoj.[167] IujOrientaj katolikaj eklezioj ordinas kaj fraŭlajn kaj edziĝintajn virojn al la sacerdoteco, sed edziĝintaj viroj ne povas iĝi episkopoj. Viroj kun nedaŭraj samseksemaj inklinoj povas esti preskribitaj diakonoj sekvante tri jarojn da preĝo kaj ĉasteco, sed samseksemaj viroj kiuj estas sekse aktivaj, aŭ tiuj kiuj profunde enradikigis samseksemajn tendencojn, ne povas esti ordinataj. Laŭ la Vatikano la nombro de pastroj pliiĝis en 2005 de 405 891 al 406 411, kvankam en Eŭropo kajAmeriko malpliiĝas de ĉirkaŭ duono de unu procento. En 2007, la nombro de pastroj pliiĝis de 0.18 procentoj al 408 024 kun pliiĝoj de 27.6 procentoj enAfriko kaj 21.1 procentoj en Azio, malmulte da ŝanĝo en Ameriko kaj malkreskoj de 6.8 procentoj enEŭropo kaj 5.5 procentoj enOceanio.
La katolika membreco en 2007 estis 1.147 milionoj da homoj[168], pliiĝinte de 1950 (437 milionoj) kaj de 1970 (654 milionoj).[169] La Katolika loĝantarkresko de 139% retroiris al 117% inter 1950 kaj 2000. Ĝi estas la plej granda kristana eklezio, kaj ampleksas pli ol la duonon de ĉiuj kristanoj, ĉirkaŭ unu sesono de la loĝantaro de la mondo, la plej granda fakorganizita korpo de iu monda religio, kvankam la nombro de praktikantaj katolikoj tutmonde estas ne fidinde konata. Membreco kreskas precipe enAfriko kajAzio[170]. La eklezio konsistas el 3% de la loĝantaro en Azio kvankam ekzistas granda proporcio de gemonaĥoj, pastroj kaj parokoj proksimaj al la katolikaj komunumoj. De 1975 al 2000, totala azia loĝantaro kreskis de 61% kun azia katolika loĝantarkresko al 104%.
Laikaro konsistas el tiuj katolikoj kiuj ne estas ordinitaj kiel pastroj. Membrecon de la Romkatolika Eklezio oni akiras per la bapto. Katolikoj de la latina eklezio baptitaj kiam infanoj normale ricevas unuafoje la sakramenton de la Eŭkaristio nur kiam ili atingas la raciaĝon. En orientaj katolikaj eklezioj tuj post Bapto venas la konfirmacio kaj la komunio por infanoj aŭ plenkreskaj konvertitoj. Plenkreskuloj kiuj neniam estis baptitaj povas esti allasitaj al Bapto per partoprenado de eduk-programo kiel ekzemple la Rito de Kristana Iniciato de plenkreskuloj. Kristanoj baptitaj ekster la Romkatolika Eklezio estas allasataj per aliaj formad-programoj. Membroj de la eklezio povas ricevianatemon pro gravaj malobservoj deeklezia juro.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEklezia Latino.
La ĉefa sceno de laTrenta meso dirita en latino. La katolika eklezio ege hegemoniis en la uzado kaj prononcado de Latino dum la lasta jarmilo.
La plej granda organizo kiu retenas Latinon en oficialaj kaj preskaŭ-oficialaj kuntekstoj estas la Katolika Eklezio. La Katolika Eklezio diris, ke lameso ne nepre devas esti dirita en Latino en la koncilio de 1962-1965. Latino restas la lingvo de laRoma rito; laTrenta meso estas dirita en Latino. Kvankam la meso de papoPaŭlo la 6-a estas kutime dirita en la loka lingvo, ĝi povas esti kaj ofte estas dirita en Latino, ĉu parte ĉu tute, speciale por multlingva publiko. Ĝi estas la oficiala lingvo de laSankta Seĝo, la ĉefa lingvo de ties oficialagazeto, nomeActa Apostolicae Sedis, kaj la laborlingvo de laTribunalo de la Roma Rota.Vatikanurbo estas hejmo ankaŭ de la nurabankaŭtomato kiu donas instrukciojn en Latino.[171] En laPontifikaj Universitatoj postgradigaj kursoj deKanona juro estas instruitaj en Latino, kaj artikoloj estas verkitaj en la sama lingvo.
La Lasta Vespermanĝo estas la fokuso de katolika adoro, kaj tial en multaj katolikaj hejmoj de diversaj landoj tiaj pentraĵoj regis la ĉefan salonon.
Malsamaj liturgiaj tradicioj, aŭ ritoj, ekzistas en la universala eklezio, reflektante historian kaj kulturan diversecon prefere ol diferencoj en kredoj[172]. La plej ofta uzita liturgio estas laRoma rito (kiu estas uzata en la plej granda parto de laLatina Eklezio, sed ne en la Orientaj katolikaj eklezioj nek en tiuj partoj de la Latina Eklezio kie aliaj latinajliturgioj estas en uzo). Aktuale, la roma rito ekzistas en du aprobitaj formoj: la ordinara formo (Meso de Paŭlo la 6-a), okazinta plejparte en la popola lingvo kaj la speciala formo en latina lingvo[173]. En Usono, kelkaj parokoj utiligas varion de la roma rito kiu retenas multajn aspektojn de la anglikanaj liturgioj. En 2009, ankaŭ estis kreitaj ordinado por anglikanoj enmeti komunecon kun la katolika eklezio. Aliaj okcidentaj ritoj (ne-romaj) inkludas la Ambrosian Riton kaj la Mozaraban Riton.
La Eŭkaristio estas la centra celo en ĉiu meso kaj en la katolika adorado[174]. La vortoj de institucio por tiu sakramento estas prenitaj de laEvangelioj kaj leteroj dePaŭlo. Katolikoj kredas, ke ĉe ĉiu Meso, lapano kajvino iĝas la vera korpo kaj sango de Kristo. La eklezio instruas, ke Kristo establis novan pakton kun la homaro tra la institucio de la Komunio ĉe laLasta Vespermanĝo[175]. Ĉar la eklezio instruas, ke Kristo estas nuna en la Komunio, ekzistas striktaj reguloj ĉirkaŭ ĝia festado kaj ricevo[176]. Katolikoj devas abstini sin de manĝado dum unu horo antaŭ ricevi Komunion. Tiuj kiuj estas konsciaj de estado en stato de morta peko estas malpermesitaj de tiu sakramento se ili ricevis pekliberigon tra la sakramento de Konfeso. Katolikoj ne povas ricevi komunion kun protestantaj eklezioj pro iliaj malsamaj kredoj.
La ĉefaesperantista organizo katolika estasIKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910.
Ĝia revuo estasEspero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903).IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo.
Sendependa de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika.
La plej ampleksa el la landaj gazetoj estasDio Benu elĈeĥio.
Radio Vatikana trifoje por semajno elsendas en Esperanto.
PapoJohano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzis Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj.
Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj, kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-roMiloslav Vlk de Prago, kardinaloDionigi Tettamanzi de Milano kaj ĉefepiskopoJakubinyi de Transilvanio.
ĈefepiskopoMiklós György Jakubinyi de Rumanio, kies episkopujo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvon de la Eklezio:
Lalatina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio), tiam oni surprenus la vivkoncepton kajkulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
SePentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto.Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post laDua Vatikana Koncilio (1962–65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭaĵo.
↑Ekzemplo: La Baltimora Katekismo, oficiala katekismo sankciita de la katolikaj episkopoj de Usono, asertante: "Tio estas kial ni estas nomataj Romaj katolikoj; por montri ke ni estas unuigitaj al la vera posteulo de Sankta Petro" (Demando 118) kaj referencas al la Eklezio kiel la "rom-katolika eklezio" sub Demandoj 114 kaj 131 (Baltimora Katekismo).
↑Kreeft, p. 98, citaĵo "La fundamenta kialo por esti katolikaj SIC la historia fakto-tio kiun la Romkatolika Eklezio estis fondita fare de XXXGud, estis la invento de dio, ne viro... Ĉar la Patro donis aŭtoritaton al Kristo (Jn 5:22; Mt: 28:18-20), Kristo pludonis ĝin al siaj apostoloj (Lk 10:16), kaj ili pludonis ĝin al la posteuloj kiujn ili nomumis kiel episkopoj."
↑Johansen, p. 109, p. 110, citaĵo: "In the Americas, the Catholic priest Bartolomé de las Casas avidly encouraged enquiries into the Spanish conquest's many cruelties. Las Casas chronicled Spanish brutality against the Native peoples in excruciating detail."
↑Dussel, p. 45, pp. 52–53, citaĵo: "The missionary Church opposed this state of affairs from the beginning, and nearly everything positive that was done for the benefit of the indigenous peoples resulted from the call and clamor of the missionaries. The fact remained, however, that widespread injustice was extremely difficult to uproot ... Even more important than Bartolomé de Las Casas was the Bishop of Nicaragua, Antonio de Valdeviso, who ultimately suffered martyrdom for his defense of the Indian."
Bruni, Frank; Burkett, Elinor (2002).A Gospel of Shame: Children, Sexual Abuse, and the Catholic Church. Harper Perennial. p. 336.ISBN 978-0-06-052232-2.
Chadwick, Henry (1990), "The Early Christian Community", in McManners, John,The Oxford Illustrated History of Christianity, Oxford University Press, pp. 20–61,ISBN 0-19-822928-3
Chadwick, Owen (1995).A History of Christianity. Barnes & Noble.ISBN 0-7607-7332-7.
Clarke, Graeme (2005), "Third-Century Christianity", en Bowman, Alan K., Peter Garnsey and Averil Cameron.The Cambridge Ancient History dua eldono, volumo 12:The Crisis of Empire, A.D. 193–337, Cambridge University Press, pp. 589–671,ISBN 978-0-521-30199-2.
Collins, Michael; Price, Mathew A. (1999).The Story of Christianity. Dorling Kindersley.ISBN 0-7513-0467-0.
Collinson, Patrick (1990). "The Late Medieval Church and its Reformation (1400–1600)". en John McManners.The Oxford Illustrated History of Christianity. Oxford University Press.ISBN 0-19-822928-3.
Cook, Bernard A. (2001).Europe since 1945: an encyclopedia, Volume 2. Taylor & Francis.ISBN 978-0-8153-4058-4.
Coriden, James A; Green, Thomas J; Heintschel, Donald E. (1985).The Code of Canon Law: A Text and Commentary, Study Edition. Paulist Press.ISBN 978-0-8091-2837-2.
Davidson, Ivor (2005).The Birth of the Church. Monarch.ISBN 1-85424-658-5.
Deák, István (2001).Essays on Hitler's Europe. University of Nebraska Press.ISBN 978-0-8032-6630-8
Duffy, Eamon (1997).Saints and Sinners, a History of the Popes. Yale University Press.ISBN 0-300-07332-1.
Dussel, Enrique (1981).A History of the Church in Latin America. Wm. B. Eerdmans.ISBN 0-8028-2131-6.
Faulk, Edward (2007).101 Questions and Answers on Eastern Catholic Churches. Paulist Press.ISBN 978-0-8091-4441-9.
Fahlbusch, Erwin (2007).The Encyclopedia of Christianity. Wm. B. Eerdmans.ISBN 0-8028-2415-3.
Froehle, Bryan; Mary Gautier (2003).Global Catholicism, Portrait of a World Church. Orbis books; Center for Applied Research in the Apostolate, Georgetown University.ISBN 1-57075-375-X.
Hamnett, Brian R (1999).Concise History of Mexico. Port Chester, NY: Cambridge University Pres.ISBN 0-521-58120-6.
Hastings, Adrian (2004).The Church in Africa 1450–1950. Oxford University Press.ISBN 0-19-826399-6.
Herring, George (2006).An Introduction to the History of Christianity. Continuum International.ISBN 0-8264-6737-7.
Johansen, Bruce (2006).The Native Peoples of North America. Rutgers University Press.ISBN 0-8135-3899-8.
Kirkwood, Burton (2000).History of Mexico. Westport, CT: Greenwood Publishing Group, Incorporated. pp. 101–192.ISBN 978-1-4039-6258-4.
Koschorke, Klaus; Ludwig, Frieder; Delgado, Mariano (2007).A History of Christianity in Asia, Africa, and Latin America, 1450–1990. Wm B Eerdmans Publishing Co.ISBN 978-0-8028-2889-7.
Kreeft, Peter (2001).Catholic Christianity. Ignatius Press.ISBN 0-89870-798-6.
Lahey, John (1995). "Roman Curia". in McBrien, Richard; Attridge, Harold.The HarperCollins Encyclopedia of Catholicism. HarperCollins.ISBN 978-0-06-065338-5.
Le Goff, Jacques (2000).Medieval Civilization. Barnes & Noble.ISBN 0-631-17566-0.
Leith, John (1963).Creeds of the Churches. Aldine Publishing Co.ISBN 0-664-24057-7.
MacCulloch, Diarmaid (2010).Christianity: The First Three Thousand Years. Viking.ISBN 978-0-670-02126-0. origine publikigita en 2009 fare de Allen Lane, kielA History of Christianity
MacMullen, Ramsay (1984),Christianizing the Roman Empire: (A.D. 100–400). New Haven, CT: Yale University Press,ISBN 978-0-585-38120-6
Markus, Robert (1990), "From Rome to the Barbarian Kingdom (339–700)", en McManners, John,The Oxford Illustrated History of Christianity, Oxford University Press, pp. 62–91,ISBN 0-19-822928-3
Marthaler, Berard (1994).Introducing the Catechism of the Catholic Church, Traditional Themes and Contemporary Issues. Paulist Press.ISBN 0-8091-3495-0.
Marvin, John Wade (2008). "The Occitan War: a military and political history of the Albigensian Crusade, 1209-1218." Cambridge University Press.ISBN 0-521-87240-5
McDonough, Elizabeth. (1995). "Cardinals, College of". en McBrien, Richard; Attridge, Harold.The HarperCollins Encyclopedia of Catholicism. HarperCollins.ISBN 978-0-06-065338-5.
McManners, John (1990). "The Expansion of Christianity (1500–1800)". en McManners, John.The Oxford Illustrated History of Christianity. Oxford University Press.ISBN 0-19-822928-3.
Morris, Colin (1990). "Christian Civilization (1050–1400)". en McManners, John.The Oxford Illustrated History of Christianity. Oxford University Press.ISBN 0-19-822928-3.
Murray, Chris (1994).Dictionary of the Arts. Helicon Publishing Ltd.ISBN 0-8160-3205-X.
Noble, Thomas; Strauss, Barry (2005).Western Civilization. Houghton Mifflin Company.ISBN 978-1-84603-075-8.
Norman, Edward (2007).The Roman Catholic Church, An Illustrated History. University of California Press.ISBN 978-0-520-25251-6.
O'Collins, Gerald; Farrugia, Maria (2003).Catholicism. Oxford University Press.ISBN 978-0-19-925995-3.
Payne, Stanley G (2008).Franco and Hitler: Spain, Germany and World War II. Yale University Press.ISBN 0-300-12282-9.
Phayer, Michael (2000).The Catholic Church and the Holocaust, 1930–1965. Indiana University Press.ISBN 0-253-33725-9.
Pollard, John Francis (2005).Money and the Rise of the Modern Papacy, 1850–1950. Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-81204-7.
Rhodes, Anthony (1973).The Vatican in the Age of the Dictators (1922–1945). Holt, Rinehart and Winston.ISBN 0-03-007736-2.
Riley-Smith, Jonathan (1997).The First Crusaders. Cambridge University Press.ISBN 978-0-511-00308-0.
Ring, Trudy; Salkin, Robert M; La Boda, Sharon (1996).International Dictionary of Historic Places Volume 3: Southern Europe. Chicago: Fitzroy Dearborn. p. 590.ISBN 978-1-884964-02-2.
Schama, Simon (2003).A History of Britain 1: At the Edge of the World?. BBC Worldwide.ISBN 0-563-48714-3.
Scheina, Robert L. (2007).Latin America's Wars: The Age of the Caudillo. Brassey's.ISBN 1-57488-452-2.
Schreck, Alan (1999).The Essential Catholic Catechism. Servant Publications.ISBN 1-56955-128-6.
Stacy, Lee (2003).Mexico and the United States. Marshall Cavendish.ISBN 0-7614-7402-1.
Solt, Leo Frank (1990).Church and State in Early Modern England, 1509–1640. Oxford University Press.ISBN 0-19-505979-4.
Vidmar, John (2005).The Catholic Church Through the Ages. Paulist Press.ISBN 0-8091-4234-1.
Wilken, Robert (2004). "Christianity". in Hitchcock, Susan Tyler; Esposito, John.Geography of Religion. National Geographic Society.ISBN 0-7922-7317-6.
Woods Jr, Thomas (2005).How the Catholic Church Built Western Civilization. Regnery Publishing, Inc.ISBN 0-89526-038-7.