Royce laboris en la “Fervojo de la granda Nordo”. Poste li laboris en la elektra firmao “Electric Light & Power Company” enLondono kaj samtempe li studis dum la nokto en instituto politeknika. Dum Rolls estis lernanto en la kolegioEton College deKembriĝo, Royce kreis la firmaonF. H. Royce & Co kun sia amikoErnest Claremont. Li fabrikis malgrandajn objektojn elektrajn. Sed tio ne sufiĉis al la genia Royce, kiu kreis stalfabrikon Royce Ltd, enManĉestro, kun la monhelpo de Claremont kaj deAlfred Punt. Royce inventis plurajn aparatojn elektrajn utilajn ĝis nuntempe.
La novaj aŭtomobiloj estis ĉarmaj novaĵoj, kaj ankaŭ Royce allogiĝis al tiuj mirigaj maŝinoj. Unue li aĉetis malgrandanaŭtomobilonDe Dion, sed tuj li aĉetis uzitanDecauville, kies ducilindra motoro estispovuma 10-ĉevalpove. Tuj Royce plibonigis la elektran instalon, la malrapidigilon kaj la suspendilon. La plibonigado de la Decauville pligrandigis la amon de Royce al aŭtomobiloj tiom, ke fine Royce decidis ne plibonigi jam konstruitan aŭtomobilon, sed krei tute novanveturilon. Do li kreis novan trabstrukturon kaj novan dulitran motoron ducilindran, kiesenirovalvoj estis centraj kaj la elirovalvoj flankaj. Tian valvaranĝon la aŭtomobiloj Rolls-Royce uzis dum kvindek jaroj. Sed por Royce la perfekteco ne estis nur vorto, li intencis krei aŭtomobilon perfektan, kies kvalito estus plej alta eble. Do li uzis la plej taŭgajn pecojn por la nova aŭto, se ili jam ekzistis li aĉetis ilin, alikaze li mem kreis ilin. Tiamaniere li uzis mezelipsoidan suspendilon, akso-konektilon konusforman, novan rapideco-elektilon (tri rapidumoj), ktp. Je la 1-a de aprilo1904 Royce finis la konstruadon de la nova aŭtomobilo. Por pruvi la funkciadon de la nova venturilo Royce trairis senprobleme dekkvinmejlojn.
Kuraĝigite pro la sukceso, Royce konstruis du pliajn aŭtomobilojn, por sia amiko kaj samsocietano Claremont kaj por lafabrikdirektistoHenry Edmunds. Tiu direktisto montris la aŭtomobilon alClaude Johnson, kiu sendis informan mesaĝon al sia amikoCharles Stewart Rolls pri nova kaj pli bona aŭtomobilo konstruita de Royce enManĉestro. Pro scivolo Rolls iris al Manchester por observi detale la novan aŭton, kaj tute kaptis la belecon kaj altan kvaliton de la aŭtomobilo de Royce. Sed por Rolls la nova aŭtomobilo ne estis simplemaŝino, sed granda ebleco por gajni monon.
Rolls kaj Royce renkontiĝis por paroli pri la aŭtomobilo. Ambaŭ estis tre malsamaj; Rolls estis dudek-sepjaraĝa, Royce pli ol kvardekjaraĝa. Sed malgraŭ la malsamaj aĝoj kaj socia origino, Rolls sukcesis ekkoni la geniecon de Royce. Tiel enLondono Rolls diris al Edmunds “mi ĵus trovis la plej lertaninĝenieron de la tuta mondo.”
Aliflanke Royce jesis pri konstrui aŭtomobilojn, sed li ne sciis, kiel ilin vendi profite. Feliĉe Rolls estis la plej lerta vendisto por la bonegaj aŭtomobiloj de Royce, do ĉar li estis riĉa kaj konis evidente tre multajn riĉulojn, kiuj povus aĉeti aŭtomobilon future. Do Rolls kaj Royce akordiĝis krei kune novan firmaon “Rolls-Royce Motors Cars”. Ĉiu societano havus duonan parton de lasocieto. Rolls kompromisis vendi ĉiujn aŭtomobilojn konstruitajn de Royce.
Endecembro1904 Rolls vojaĝis alParizo kaj li tie montris en ekspoziciejo Rolls-Royce-aŭtomobilojn du-, tri-, kaj kvarcilindrajn (10-, 15- kaj 20-ĉevalpovaj) kaj pli sukcesplenan sescilindran aŭtomobilon, kiespovumo estis 30 ĉevalpovoj. Pro la granda sukceso de tiuj sescilindraj aŭtomobiloj la du- kaj tricilindra ne plu fabrikiĝis. La 20-ĉP-aŭtomobilo partoprenis en famajkuradoj en laManksinsulo. En la kuradoj la Rolls-Royce estis famaj por esti aŭtomobiloj preskaŭ ne havariigeblaj, precipe la sescilindrajmotoroj, kiujn oni uzis dum pluraj jaroj. La Rolls-Royce 40/50 “Silver Ghost” trairis senhaste 14 000 mejlojn senprobleme.
La Rolls-Royce estis do konata kiel “nerompebla” aŭtomobilo. Evidente, malgraŭ tre altaprezo (1300britaj pundoj), ĉiuj konstruitaj aŭtomobiloj estis venditaj, kaj multaj aĉetontoj devis atendi multe por akiri la faman aŭton. La nomo “Silver Ghost” (arĝenta spirito) originis el tio, ke la dekdua 40/50-aŭtomobilo konstruita estisarĝentkolora laŭ decido de ĝia posedantoClaude Johnson.
La sukceso de la aŭtomobiloj Rolls-Royce devigis lason de malnova fabriko en Manchester por konstrui aŭtomobilojn en nova fabriko enDerby. Tiuepoke Rolls planis fari ankaŭaviojn.
Ses jaroj post la nasko de la firmao Rolls-Royce, Rolls mortis pro aerakcidento. Malgraŭ tio la firmao Rolls-Royce jam esis sufiĉe forta kaj la bona agado de la direktistoClaude Johnson pligrandigis sencese la famon de la firmao. La riĉuloj, la reĝoj, la aristokratoj, regnestroj, ktp, elektis la aŭtomobilojn Rolls-Royce pro ilia granda kvalito, kaj ĉar ili estis trekomfortaj. Krome tiuj aŭtomobiloj daŭris venkante en multaj famaj kuradoj.
Post la milito Rolls-Royce decidis pligrandigi la oferton de modeloj, do konstruis la famajn aŭtojn Phantom (Phantom IkajPhantom II). Royce, malsana, ofte devis ripozi ĉe la marbordo. Sed Rolls-Royce iĝis firmao internacia, ĉar on kreisreserĉejon enChâteauroux (Francio) kaj novanfabrikon enSpringfield (Usono). En tiu fabriko konstruiĝis ĉirkaŭ tri mil 40/50-aŭtomobiloj ĝis ke pro lakrizo en Usono, Rolls-Royce decidis ne plu konstrui aŭtomobilojn tie depost1931.
Henry Royce, la honoraprezidanto de Rolls-Royce, neaktiva pro malsano, fine mortis en1933. Sed la malapero de la fondintoj ne malutilis la firmaon. Claude Johnson daŭrigis fervore la laboron. Oni fabrikis pli multajn flugmotorojn ol dum la antaŭaj jaroj, en la Derby-fabriko sed ankaŭ en la nova fabriko enCrewe. Pro laekonomia krizo de 1930 ĝis1940 Rolls-Royce vendis malpli aŭtomobilojn, sed tre multajn flugmotorojn kiel antaŭe. En1936 oni fabrikis nur du malsamajn aŭtomobilojn, la 20/25 kaj la 25/30, kies motoroj estis sescilindraj kaj la Phantom I kaj II. La Phantom II estis la unua aŭtomobilo Rolls-Royce kiesmotoro estis dudekcilindra V-forme.
En la komenco deDua Mondmilito, Rolls-Royce adaptigis fabrikojn por produkti grandan nombron da flugmotoroj. La Merlin-motoroj havis unue 1000 ĉP, sed plibonigita versioj atingis pli ol 2300 ĉP. Tiujn motorojn oni uzis en pluraj aviadiloj, de laĉasaviadiloj al labombaviadiloj, de la UsonaMustang ĝis la dumotoraMosquito. Ĉe la fino de la milito Rolls-Royce fabrikis la novanjetmotorojn kajreaktorojnDart,Avon,Tyne, ktp.
Post la milito Rolls-Royce fabrikis kompletajn aŭtomobilojn. Antaŭ la milito ofte ĉiu aŭtomobilfirmao konstruis nur la motorojn kaj la trabstrukturon (kun malrapidigiloj, suspendiloj, akso-konektiloj, kaj rapideco-selektilo) kaj alia firmao la eksteran korpon de la aŭtomobilo. La unua aŭtomobilo tute konstruita de Rolls-Royce estis laSilver Wraith, en1946. Sed Rolls-Royce daŭris produktante aliajn specialajn aŭtomobilojn kies la eksteran korpon fabrikisMulliner kajPark Ward. En la novaj aŭtomobiloj estis la novaj motoroj“B” (B40, B60 e B80) kvar-, ses- kaj okcilindraj.
Dum la jardekoj 50 e 60 Rolls-Royce fabrikis plej luksajn aŭtomobilojn, la Phantom IV, V e VI, kies motoroj estis V8 (okcilindra kaj V-forme). La Phantom V fabrikiĝis de 1959 ĝis 1968. la Phantom VI, kiu substituis la modelon Phantom V, fabrikiĝis ĝis1991. Ĝi estis luksega aŭto, ia versio plibonigita de Mulliner kaj Park Ward havis pli ol ses metrojn. La Phantom estis la aŭtomobilo de lareĝoj. Por homoj malpli riĉaj, sed evidentetre riĉaj, Rolls-royce fabrikis de 1955 ĝis 1966 laSilver Cloud I, II, e III, kiu ĉiam moviĝis de la V8-motoroj (de 5 a 6,2 litroj). Famaj posedantoj de Silver Cloud estis la membroj deThe Beatles, inter aliaj.
1982 Rolls-Royce Camargue
En 1965 Rolls-Royce decidis vendi novan modelon, kies aspekto estis pli moderna, malpli alta kaj pli larĝa, sed sen perdi la klasikan aspekton de vera Rolls-Royce. Tiu nova aŭtomobilo estis laSilver Shadow. Rolls-Royce ne konstruis la korpon kaj la trabstrukturon aparte, sed kune, la aŭtomobiloj Silver Shadow estis la unuaj fabrikitaj de Rolls-Royce kies korpoj estis memportanta. Tiu aŭtomobilo estis tre granda sukceso por Rolls-Royce, ĉar oni vendis pli ol 40000 unuojn (versioj I e II) ĝis 1981. Oni fabrikis ankaŭ du specialajn versiojn de la Silver Shadow, laCorniche (duporda kaj sentegmenta) kaj laCamargue (coupé aŭ duplaca).
En1980 Rolls-Royce fabrikis du novajn aŭtomobilojn, laSilver Spirit kaj laSilver Spur, kiuj estis tre plibonigita versioj de la aŭtomobiloSilver Shadow. Sed en1998 finis laBrita posedo de Rolls-Royce.
Corniche
En1971 pro grava krizo en la flugmotora fako, Rolls-Royce decidis sendependigi tiun fakon, kiu konservis la rajton pri la nomo Rolls-Royce (kaj Bentley). En1973 naskiĝis austomobila fakoRolls Royce Motors; la Germana aŭtomobilfirmaoBMW aĉetis parton de la fako aviadila kaj en1980 laarmilfirmaoVickers aĉetis la tuta fakon aŭtomobilan, tio estas, la tutanRolls Royce Motors. Dek jaroj poste Vickers decidis vendi fakonRolls Royce Motors alBMW. La Germanafirmao jam estis la posedanto de parto de la flugmotora fako kaj estis la fabrikisto ekde 1998 de la motoroj de la novaj aŭtomobiloj Rolls-Royce, laSilver Seraph (V12-motoro de BMW). Sed alia Germana aŭtomobilfirmao,Volkswagen, oferis pli da mono ol BMW por aĉeti la tutan fakon aŭtomobilan. Vickers, enasembleo de laakciistoj, devige decidis vendi fakonRolls Royce Motors alVolkswagen. BMW minacis la novajn posedantojn ne plu fabriki motorojn por laSilver Seraph. Fine BMW kaj Volkswagen decidis “amike” riparti duone fakonRolls Royce Motors, la firmao Rolls-Royce apartenus al BMW, kaj la firmao Bentley (kaj la Crewe-fabrikero) apartenus al Volkswagen.
Nun Rolls-Royce kaj Bentley estas tute malsamaj firmaojn, la nova Germana posedantoj, klopodas kunigi luksajn Britajn modelojn kun modernanteknologion Germanan.