Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Rojbos-arbusto

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je26 feb. 2016.
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rojbos-arbusto
Rojbos-arbusto
Rojbos-arbusto
Biologia klasado
Regno:PlantojPlantae
Filumo:AngiospermojMagnoliophyta
Klaso:DukotiledonojMagnoliopsida
Ordo:FabalojFabales
Familio:FabacojFabacaee
Tribo:PapiliacojPapilionoideae
  • Aspalathus: pli ol 200 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Larojbos-arbusto (Aspalathus linearis) estas planto el lafamilio de laFabacoj (Fabacae). La planto nature troviĝas en lafinboso en la ĉirkaŭaĵo deCederberg (Sud-Afriko). La specio estas kultivata por la preparo de trinkaĵo iomete simila alteo. Ekde ĉ. 1930 la planto estas kultivata por tiu celo. La folioj de la planto estas plukitaj, pistitaj kaj metitaj sub la suno poroksidiĝi. Dum la lasta fazo ili ekhavas ruĝflavan koloron.

Kontraŭe al verateo, rojboso ne enhavaskafeinon kaj preskaŭ neniom datanino, kiu en ordinara teo respondecas por la iomete amara gusto. Tamen ĝi enhavasantioksidantojn (interalievitaminon C),kalcion,feron. La trinkaĵo estas leĝere malstreĉa kaj taŭga por trinki antaŭ ekdormi. Ĝi ankaŭ helpas kontraŭ diversaj malsanoj, kiel alergiarinito,astmo,alergioj,stomakomalhelpoj,aknoj kajekzemo.En Sud-Afriko oni donas malvarman rojbos"teon" al beboj kiuj havasintestokramfojn.

  • Rojbos-arbusto, Clanwilliam, Sud-Afriko
    Rojbos-arbusto, Clanwilliam, Sud-Afriko
  • Rojbosa sekigejo
    Rojbosa sekigejo
  • Rojboso, kiel ĝi estas uzata por tesimila trinkaĵo
    Rojboso, kiel ĝi estas uzata por tesimila trinkaĵo
  • Rojboslikvoro kaj skatolo da rojbos-saketoj
    Rojboslikvoro kaj skatolo da rojbos-saketoj
  • Glaso da rojbos"teo"
    Glaso da rojbos"teo"
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Rojbos-arbusto&oldid=8778308"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp