Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Roggwil BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en Kantono Berno (mallongigo "BE"). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonRoggwil.
Roggwil
Blazono de Roggwil
Blazono de Roggwil
Blazono de Roggwil
Preĝejo de la katolika komunumo Langenthal en Roggwil
Preĝejo de la katolika komunumo Langenthal en Roggwil
Preĝejo de la katolika komunumo Langenthal en Roggwil
komunumo en Svislando
 
Ĝemelurboj
Blatnávd
KantonoBerno
Administra distriktoSupra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009Arwangen
Geografia situoCH1903: 629149 / 232377(mapo)47.2416666666677.8236111111111Koordinatoj:47° 15′ N,7° 49′ O;CH1903: 629149 / 232377(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj3776
Areo7,73 km²
Alteco421 msuper marnivelo
Poŝtkodo4914
Komunumkodo0337
Mapo de Roggwil
Mapo de Roggwil
Mapo de Roggwil
vdr

Roggwil estas ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de la malnovadistrikto Aarwangen kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Supra Argovio enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 3776 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Roggwil situas en laSvisa Mezlando inter Berno kaj Zuriko kvar kilometrojn sude la riveroAro inter la du riverojLangete kajRoth, kiuj en la norda najbarkomunumo kunfluas alMurg. Dank sia bona trafika situacio la loko estas alloga por multaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

Roggwil limas en nordo alWynau, en oriento alMurgenthal (Kantono Argovio) kajPfaffnau (Kantono Lucerno), en sudo alUntersteckholz, en sudokcidento alLangenthal, kaj en okcidento alAarwangen.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Roggwil situas ĉe la trajnlinio deSvisaj Federaciaj Fervojoj deZuriko traOlten alLangenthal kajBerno kaj ĉe la malnova kantona ĉefstrato deBerno alZuriko.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Roggwil datiĝas el la jaro949 kielRochonvillare. Enmezepoko Roggwil estis sub la regado de laMonaĥejo Sankt-Urban. En la jaro1545 la loĝantoj de Roggwil sukcesis aĉeti sian liberecon el la servuteco kaj la Roggwilanoj fariĝis samrajtaj bernaj civitanoj sub lakamparvokto deAarwangen.

Esperanto-Movado

[redakti |redakti fonton]

En Roggwil naskiĝis la 20-an de aprilo1920 la aktivafervojisto kaj dumviva membro deUEAHans Hunkeler.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Vilaĝeniro de Roggwil, venante de Sankt Urban
    Vilaĝeniro de Roggwil, venante de Sankt Urban
  • Kantona ĉefstrato de Wynau al Sankt-Urban en Roggwil, vidita de la parkplaco antaŭ la preĝejo de la katolika komunumo Langenthal
    Kantona ĉefstrato de Wynau al Sankt-Urban en Roggwil, vidita de la parkplaco antaŭ la preĝejo de la katolika komunumo Langenthal

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Supra Argovio
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Aarwangen ĝis 2009
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Roggwil_BE&oldid=9004749"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp