Robin Gibb (plennomeRobin Hugh Gibb) estis konata precipe kiel membro de frata muzika grupoBee Gees, sed samtempe kun tiu ĉi kariero li havis ĉiam ankaŭ propran soloan vojon.
Robin naskiĝis la22-a de decembro 1949 enDouglas surInsulo Man, mortis la20-an de majo 2012. Li estasdunaskito kunMaurice. El la unua geedzeco li havas du infanojn. Kun sia dua edzino li edziĝis en la jaro1985. Ili havas filon.
Robin sur podio ludas neniun muzikan instrumenton, sed en privateco li ludas pianon, orgenon, akordionon kaj ĉelon. Li estis influita deRoy Orbison,The Beatles,Otis Redding... Lia ŝatokupo estas legado, historio, li ŝatas aŭskulti klasikan muzikon. Sian liberan tempon li pasigas alterne enMiami Beach kajOxfordshire. Li eldonis kvar soloajn albumojn - "Robins Reign" (1970), "How old are you?" (1983), "Secret Agent" (1984) kaj "Walls Have Eyes" (1985), en kiuj li kunlaboris kun sia frato Maurice. En januaro 2003 li eldonis sian kvinan soloan albumon "Magnet".
Eble la plej konata eŭropa furorkanto fariĝis kanto "Juliet" (1983) el la albumo "How Old Are You".