Robert WALPOLE, 1a Grafo de Orford,OĜ,OB,PK (26a de aŭgusto1676 –18a de marto1745), konata antaŭ 1742 kielSir Robert Walpole, estisbrita ŝtatestro kiu estas ĝenerale konsiderata unuaĉefministro deUnuiĝinta Reĝlando. Kvankam la precizaj datoj de lia dominado estas temo de fakula debato, oni parolas ofte pri 1721-1742. li dominis dum la Ministraro Walpole–Townshend kaj kompreneble dum la Ministraro Walpole kaj tenas la rekordon kiel plej longaserva ĉefministro en britia historio. Kritikistoj nomigis lian sistemon "Robinocratio." Speck diras ke la seninterrompa fluo de 20 jaroj de Walpole kiel ĉefministro "estas prave konsiderita kiel unu el ĉefaj atingoj de la britia politika historio... Oni proponas kutime klarigojn pri lia sperta manovrado de la politika sistemo post 1720, [kaj] lia unika miksado de la survivantaj povoj de la krono kun la pliiĝanta influo de la Komunuloj".[1]
Sir Robert Walpole
Li estisŭigo el la supra klaso, kiu estis unuafoje elektita por la parlamento en 1701, kaj eltenis multajn konservativajn sintenojn. Li estis kamparana kavaliro kaj rigardis al la kamparanaj senjoroj (terposedantoj) por sia politika bazo. Historiisto Frank O'Gorman diris ke lia estreco en Parlamento respegulis lian "racian kaj konvinkan oratorecon, lian kapablon movi kaj emociojn kaj mensojn de la homoj, kaj, super ĉio, lian eksterordinaran mem-fidon."[2] Hoppit diras, ke la politikoj de Walpole serĉis moderecon: li laboris por paco, pli malalta impostado, kresko de eksportado, kaj permesis iom pli multan toleron por protestantaj disidentoj. Li evitis polemikojn kaj alt-intensecajn disputojn, ĉar lia meza vojo allogis moderulojn kaj el la ŭiga kaj el la konservativa flankoj.[3]
Aotes, Jonathan (April 2006), "Sir Robert Walpole after his Fall from Power, 1742–1745", History91 (302): 218–230, doi:10.1111/j.1468-229x.2006.00364.x
Browning, Reed (1975), The Duke of Newcastle, New Haven: Yale University Press, (ISBN 0-300-01746-4).
Franklin, Colin (1993), Lord Chesterfield. His Character and ‘Characters’, Aldershot: Scolar Press, p. 114
Hoppit, Julian.A Land of Liberty? England 1689-1727 (2000)
Langford, Paul (1998), A Polite and Commercial People: England, 1727-1783, Oxford University Press
Leadam, Isaac Saunders.Sir Robert Walpole - A Short Biography (1899) 60pponline
O'Gorman, Frank.The Long Eighteenth Century: British Political and Social History 1688-1832 (1997)
Speck, W.A. Stability and Strife: England 1714-1760 (1977)