Robert John Burck | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Robert John Burck |
Naskiĝo | 23-an de decembro1970 (1970-12-23) (54-jaraĝa) en Cincinnati |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono![]() |
Alma mater | Universitato de Cincinnati![]() |
Okupo | |
Okupo | surstrata artisto aktoro gitaristo kantisto muzikisto politikisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://nakedcowboy.com |
Robert John BURCK (23-an de decembro1970 enCincinnati) estasusonastrata muzikisto. Burck muzikas ĉefe enNovjorko,gitarludas kaj portas dum tio nur blankan vakeran ĉapelon, blankajn kalsonon kaj vakerajn botojn. Pro sia nekutima vestado, li havas laartistan nomonThe Naked Cowboy (NudaVakero, Kovbojo), Burck estas jam ekde 10 jaroj turisma vidindaĵo ĉeTimes Square. Ŝi ofte permesas komunan fotadon kun virinoj, dum li permesas ekkapton de lia pugo - kaj eĉ reciproke prenas pugon de la virino- aŭ kareson de lia korpo.
Burck unuafoje muzikis en 1998 enLos Angeles sur strando deVenice Beach. Post la sukceso, li decidis - je propono de amiko- prezenti sin nur en kalsono kaj igi sian korpon - fortigitan perkorpokonstruado - al marko. Li muzikas ekde 1999 en Novjorko.
Burck en 2000 aperis en la konservativa klaĉspektakloMoral Court; konkurspektaklojAmerican Idol,Australian Idol kajStar Search, en kiuj li adiaŭis jam en la unua raŭndo. Li famigis sian agadon per partoprenoj en diversaj televidaj klaĉaj, amuzigaj spektakloj aŭ muzikado en diversaj usonaj ŝtatoj.
Burck muzikas en la someraj monatoj regule surTimes Square kaj tie perfektigis sian komercan modelon. Li postulas du dolarojn po foto, kiujn kolektas kunlaboranto en nigra vestaĵo. Per tiu metodo, Burck lukras plurajn milojn da usonaj dolaroj en unu tago. Vintre, li muzikas en Venice Beach aŭSanta Monica.
Lia artista nomo kajvestaĵo estas protektita kiel marko.