Robert FICO (naskiĝis la15-an de septembro1964 enTopoľčany) estas slovakajuristo kajpolitikisto. Li estas membro de lasocialdemokratiapolitika partio "SMER — sociálna demokracia" (en Esperanto "Direkto — socialdemokratio") kaj estas ties prezidanto. Li estis ĉefministro de Slovakio en 2006–2010, 2012–2018 kajokupis la postenon denove la25-an de oktobro 2023.
En 1986 li iĝis membro de laKomunista Partio de Ĉeĥoslovakio, en 1999 establis propran partion "Kurso — al sociala demokratio" (Smer) kaj jam en 2006 gajnis la baloton. Li malgajnis en 2010 al dekstracentrismaj konkurantoj, sed jam en 2012 denove venkis kaj duan fojon iĝis ĉefministro. En 2016 Robert Fico aktive ekspluatis kontraŭenmigrintan humoron kaj venkis trian fojon.
Li estis devigita eksiĝi en 2018 pro skandalo, kaŭzita de murdo de ĵurnalistoJán Kuciak kaj lia fianĉino Martina Kušnírová, plenumita de dungita murdisto. La murdito estis esploranta korupton en la reganta slovaka elito, do lia murdo sekvigis amasajn protestojn kaj demisiojn. En 2020 Smer malgajnis la baloton, parto de la membroj splitis kaj formis novan partion "Voĉo — sociala demokratio" subestre dePeter Pellegrini, eksa vic-ĉefministro, okupinta la ĉefministran postenon post demisio de Robert Fico en 2018.
Dum lakronvirusa pandemio Robert Fico aktive oponis la vakcinadon, maskojn kaj kvarantenon, kio denove altigis lian popularecon.
La30-an de septembro 2023 lia partioSmerganis la parlamentan baloton, ricevinte 22,95% de la voĉoj.
Fico gvidas registaran koalicion de sia partio kun la partioj "Popola Partio – Movado por demokratia Slovakio" (slovake Ľudová strana - Hnutie za demokratické Slovensko, mallonge ĽS-HZDS) kaj lanaciisma "Slovakia Nacia Partio" (slovake Slovenská národná strana, SNS). Pro la kunlaboro kun la partio SNS la membreco de la socialdemokratia partio SMER en laPartio de Eŭropaj Socialdemokratoj estis dumtempe frostigita en 2006. Post asembleaj balotoj en marto 2012, Robert Fico denove estiĝis registarestro de registaro kreata de unu nura politika partio "SMER — sociálna demokracia". Robert Fico konsideriĝas maldekstra liberalulo. Ekde lia ekofico kiel ĉefministro li inter 2006 kaj 2009 regule pintis en la enketoj pri populareco de slovakaj politikistoj.
Dum lia unua ĉefministra ofico en 2009 li okazis energetika krizo, ĉar la7-an de januaro 2009 post longaj disputoj kun Rusio pri kondiĉoj de liverado de rusia gaso al Ukrainio kaj kostoj de ĝia transito, Rusio haltigis la transiton al Eŭropo, seniginte Slovakion je la fuelo vintromeze. Slovakio, kies fabrikoj neeviteble haltis, estis perdanta pro tio po 100 milionojn da eŭroj tage, do Fico urĝe alvokis ukrainan ĉefministronJulija Timoŝenko kaj rusian prezidantonVladimir Putin fini la krizon.
La14-an de januaro li flugis kun slovakia delegacio alKievo. Sed ukraina ĉefministro unue devigis la slovakojn atendi tri horojn, poste venigis al la renkontiĝo ĵurnalistojn kaj antaŭ iliaj kameraoj ŝi dum 20 minutoj skoldis la slovakan ŝtatestron pro lia "porrusia pozicio" en la gasa disputo. "Tio estis absolute malagrabla situacio. Fico estis ruĝa pro kolero. Tio estis katastrofo. Li estis humiligita" rememoris unu el slovakaj registaranoj. Samtage Fico flugis al Moskvo, kie li estis solene akceptita de Putin en la halo de Sankta Georgo en la Granda Palaco de Kremlo. "Li certe memoras kio okazis en 2009" diris en 2023 la eksa slovaka ministro pri eksteraj aferoj Miroslav Wlachovský. La transito estis restarigita nur la 20-an de januaro surbaze de interkonsento de Timoŝenko kaj Putin.
Enaŭgusto 2023 dum antaŭbalota manifestacio Robert Fico promesis ke kaze de lia venko li ĉesigos liveradon de armiloj alUkrainio, kiu "eĉ ne unu kartoĉon ricevos". Li deklaris ke "lamilito en Ukrainio komenciĝis ne antaŭ unu jaro, ĝi komenciĝis en 2014 kiam ukrainaj nazioj kaj faŝistojkomencis murdi rusiajn civitanojn enDonbaso kajLugansko". Li ankaŭ esprimis sian admiron jeSovetunio kiu liberigis "ĉeĥajn kaj slovakajn terojn de la Nazia Germanio". Li promesis ke lia partio "estos rememoranta ĉiun tagon, ĉiun horon, ĉiun sekundon la nediskuteblan venkon de laRuĝa Armeo" kaj diris: "Je dio, ili liberigis nin, ni devas montri iom da estimo!" Li apelaciis ankaŭ al pli universala historia memoro: "Ni devas diri al la tuta mondo ke libereco venis deOriento, la milito ĉiam venas de laOkcidento".
|
 | „ Kion ni vidas estasperanta milito deUsono kontraŭ Rusio sur la ukraina teritorio. La afero ne rilatas al Rusio kaj demokratio. Ĝi rilatas al Rusio protektanta sian kulturan, nacian identecon kontraŭ tiu ĉi liberala manio de la Okcidento. ” | — Robert Fico |
|
La26-an de oktobro 2023, jam post sia enoficiĝo, Fico diris ke lia landone plu liveros armilojn al Ukrainio. Li klarigis ke plua armado de Kievo ne havas sencon, ĉar promesoj de ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij venki Rusion estas nerealismaj kaj la konflikto neeviteble solviĝos ne milite, sed per intertraktoj de Rusio kaj Usono, en kiuj opinio de la ukraina flanko ludos neniun rolon.
|
 | „ Mi subtenas la plej rapidan ĉesigon de la militado kaj mi ne interesiĝas laŭ kiu plano tio efektiviĝos. Mi ne scias, sed la plano de Zelenskij estas nerealisma. Li opinias ke la rusoj foriros el Donecko, Lugansko aŭ Krimeo. Tio estas nerealisma! La celo de tiu ĉi plano estas longigi la militadon. La intertraktoj dependas de la rusoj kaj usonanoj. Vi scias ke ukrainoj ludas neniun rolon je tio. Pri kio interkonsentos la rusoj kaj usonanoj, tio validos. ” | — Robert Fico |
|
Li ankaŭ diris ke li kontraŭos ĉiujn ajn sankciojn kontraŭ Rusio se ili damaĝos interesojn de Slovakio. La saman pozicion li esprimis sekvan tagon dum EU-pintokunveno en Bruselo, aldoninte ke ekde nun Slovakio havos tie propran voĉon. Li ankaŭ kontraŭis asignon de pliaj 50 miliardoj da eŭroj al Ukrainio en 2024-2027, argumentinte ke ĝi estas inter la plej koruptitaj ŝtatoj en la mondo.