Unu el la "Flemalle"-paneloj,Muzeo Städel, Frankfurto
Lia vivo estas relative bone dokumentita[1] - ne laste pro skandaloj kaj jura proceso kontraŭ li. Li estis elstara pentristo jam en sia epoko kaj havis grandan studion de kunlaborantoj kaj lernantoj. Tamen ankoraŭ ne eblas, identigi lin persone kun certeco kiel pentriston de iu specifa verko.
Verkoj el lia studio kutime estas apostrofitaj kiel laskolo de la majstro de Flémalle. La nomo devenas pro tri paneloj transdonitaj al laFrankfurtamuzeo Städel, kiuj laŭdire alvenis el iu "abatejo de Flémalle", sed poste montriĝis ke tia abatejo ne ekzistas.
Campin estis grave influita de samtempaj artistoj demanuskriptilustrado, sed li evoluigis pli grandan realisman observemon ol iu artisto antaŭa. Kaj li estis inter la unuaj, kiuj eksperimentis kunoleo-bazitajfarboj anstataŭ la antaŭajovo-temperaj farboj, tiel li atingis la grandan brilon de koloroj tipa por la sekva periodo.