| Robert Brasillach | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Robert Brasillach | |||||
| Naskiĝo | 31-an de marto1909 (1909-03-31) en Perpinjano | ||||
| Morto | 6-an de februaro1945 (1945-02-06) (35-jaraĝa) en Fort de Montrouge | ||||
| Mortis per | pafvundo | ||||
| Tombo | Tombejo Charonne | ||||
| Lingvoj | francavd | ||||
| Ŝtataneco | Francio | ||||
| Alma mater | Supera normala lernejo Gimnazio Louis-le-Grand | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Arthémil Brasillach | ||||
| Patrino | Marguerite Redo | ||||
| Gefratoj | Suzanne Bardèche | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | Jean Servière • Robert Chénier • Jacques Tournebrochevd | ||||
| Okupo | verkisto poeto filmkritikisto ĵurnalisto tradukisto | ||||
| Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado,prozo,poezio,ĵurnalismo kajkinokritiko | ||||
| Aktiva dum | 1930–1945vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Q21027303 ❦ The Seven Colors ❦ Anthologie de la poésie grecque ❦ Lettres à une provincialevd | ||||
| |||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Robert BRASILLACH (naskiĝinta la31-an de marto 1909 enPerpinjano, mortis la6-an de februaro 1945 enArcueil) estisantisemitismafranca verkisto, ĵurnalisto kaj filmkritikisto. Dum la okupado de Francujo fare deWehrmacht li estis intelektulakunlaboristo de la okupantoj; post laliberiĝo de Francujo li estis ekzekutita proŝtatperfido post ege mallongaproceso.
Estante filo dekolonia oficiro Brasillach taksiĝis talentega verkisto en la tempo inter la du mondmilitoj. Li frekventis elitan lernejonENS kaj baldaŭ fariĝis kritikisto gazetara, ekz. ĉe "L' Action Francaise" aŭ "La Nouvelle Revue française". Li mem intence verkadis neakademie. Influegis linCharles Maurras.
Post la parlamenta puĉprovo de francaj dekstruloj en februaro 1934, Brasillach pli kaj pli pripensis tiun maltrafitan ŝancon kaj orientiĝis jeBenito Mussolini kajNazia Germanio. En 1937 li partoprenis partitagon deNSDAP enNurenbergo. La ideologio de la ekstremaj dekstruloj fascinigis lin ankaŭ pro la kombino inter malnovaj naciaj mitoj kaj moderna politiko. Por sia patrujo li klopodis rebelon de junaj patriotoj kontraŭliberalismo kajmaterialismo.
Sur tiu ĉi fono estiĝis liaj la romanojLe voleur d'étincelles,L'enfant de la nuit,Le marchand d'oiseaux ou le Méridien de Paris kajComme le temps passe. En la jaro 1939 aperisLes sept couleurs kie temas pri Parizo, Florenco, Nurenbergo kaj laHispana Enlanda Milito: laHispana Falango kajFrancisco Franco estis glorigitaj en du verkoj de li. Jam en 1935 li publikigis kune kunMaurice Bardèche la libronHistoire du cinéma.
Militkaptite fare de la germanoj en 1940 li estis liberigita por aktivi kiel ĉefinspektisto kinematografia. Li krome iĝis ĉefredaktisto de la naziisma semajnperiodaĵoJe suis partout. Renkontiĝis li tiutempe kunOtto Abetz,Arno Breker kajErnst Jünger. En 1941 aperis lia aŭtobiografioNotre Avant-Guerre. Kiam laAliancanoj alproksimiĝis alParizo li rifuzis fuĝi alSigmaringen kie troviĝis ekzila registaro de Francujo. Post malliberiĝo li verkisLettre à un soldat de la classe soixante, fikciaĵo antikomunisma.
Petoj de multaj intelektuloj (i.a. deJean Anouilh,Marcel Aymé,Jean-Louis Barrault,Albert Camus,Paul Claudel,Jean Cocteau,Colette,Roland Dorgelès,Arthur Honegger,François Mauriac,Daniel-Rops,Jean Schlumberger,Jean Paulhan,Paul Valéry,Maurice de Vlaminck) ne mortpuni lin estis malakceptitaj fare deCharles de Gaulle.