![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Rjukjua eritako, ino ![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Erithacus komadori (Temminck,1835) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
LaRjukjua eritako (Erithacus komadori; Japane:アカヒゲ Akahige) estaspaseroforma birdo kajkantbirdo en la familio deMuŝkaptuledoj. Ĝi estas insektomanĝanta birdo el malgranda genroErithacus kiu enhavas nur la tre konatan specion de laEŭropa ruĝgorĝulo, la pli proksiman ankaŭ orientazian specion de laJapana ruĝgorĝulo kaj tiun kiu estasendemian en eta insularo japania nomeRjukju-Insuloj. Ĵusaj studoj sugestas, ke la du orientaziaj ruĝgorĝuloj apartenas al nova genro kiu unuigu ilin kun kelkaj orientaziaj membroj de lanajtingaloj de la genroLuscinia kiaj laBlua siberia najtingalo (Seki, 2006).
Laspecifa nomokomadori estas iom konfuziga; Rjukjua erikato havas japanan komunan nomonAkahige kaj specifan nomonkomadori. AliflankeJapana ruĝgorĝulo havas japanan komunan nomonKomadori kaj specifan nomonakahige. Ĉar oni mise registris iliajn specifajn nomojn.
Temas pri sufiĉe diferenca specio disde la aliaj du samgenranoj nome laEŭropa kaj laJapana ruĝgorĝuloj kiuj havas laŭ tiuj nomigoj ruĝajn vizaĝon, gorĝon kaj bruston. Ĉe tiu specio tiu parto (ĝis la okulo) estastute nigra, kio malebligas la nomon deruĝgorĝuloj por tiu specio kaj anstataŭe indas nur la adapto de la scienca nomoeritakoj. Sed ĉiukaze temas priruĝecaj birdoj, ĉar la supraj partoj kiuj estas ĉu brunaj ĉe la eŭropa specio ĉu ruĝecbruna ĉe la japana en tiu estas tute ruĝecaj el la krono al la vosto. La limo inter la nigra brusto kaj la ventro estas tre kontrasta kaj la ventro pli blanka supre (anstataŭ griza kiel ĉe la japana specio) kaj iome centre, sed grize en la tutaj flankoj.
LaŭBirdlife la populacio de la specio estas inter 80,000 kaj 90,000 birdoj, kio konsiderinte la limigitan teritorion, klasigas la specion kielPreskaŭ Minacata. Ĉiukaze estas la plej abunda de la tieaj endemiaj birdoj. Oni agnoskastri subspeciojn:subrufa kiu loĝas en la insuloj deIŝigaki,Iriomote kajJonaguni (kie estas malmulte konata kaj eble estus nevalida subspecio);namiyei estas endemia de norda parto de Okinavo; kajkomadori kiu loĝas en la sudaj insuloj de Kagoŝima kajOkinava insularo. Endanĝerigas la specion predantoj kiel enmetitajmungotoj (Okinavo) kajmusteloj (Nakanoŝima) kaj habitatoperdo pro komerca lignoelproduktado.
Ili loĝas en densa subkreskaĵaro en marĉareoj kun riveraj ĉiamverdaj foliarbaroj kaj nestumas en fendoj aŭ inter radikoj el majo al aŭgusto. Ili loĝas ĉe 100-600 m en diversaj partoj de ties teritorioj. Ili estas partemigrantaj kaj vintre multaj birdoj translokiĝas al la sudaj insuloj de la arkipelago.