O. glaberrima O. latifolia O. longistaminata O. punctata O. rufipogon O. sativa
Rizo estasgenro (Oryza) de unujaraj tropikaj, marĉajherboj el lafamilio de lapoacoj. Ĝiajgrajnoj estas la ĉefacerealanutraĵo por duono de la homaro. Laplanto iĝas unu ĝis du metrojn alta kaj havas longajn mallarĝajnfoliojn kaj unuflorajnspiketojn sur dense kunsidantaj branĉoj en 20–30 cm longapaniklo. La grajnoj estas tre malmolaj, kaj kiam oni preparas ilin, estas tre nutraj porhomoj.
La vorto "rizo" (de laaraba, الروز ar-rūz; siavice de lagreka, ὄρυζα oryza)[1] referencas ĉefe la semon de la plantospecio "Oryza sativa" (azia rizo aŭ simple rizo) aŭ de "Oryza glaberrima" (afrika rizo). Temas pricerealo konsiderata baza manĝaĵo en multaj kuirartoj de la mondo.[2]
La rizo estas la dua cerealo plej produktita en la mondo (741,5 milionoj da tunoj), malantaŭmaizo (1 000 milionoj de tunoj) kaj antaŭtritiko (713 milionoj da tunoj).[3][4] Ĉar maizo estas produktita ankaŭ por multaj aliaj celoj krom la rekta konsumo fare de homoj, oni povus diri, ke rizo estas la plej grava cerealo en la homa manĝado kaj ke ĝi kontribuas tre efike al lakaloria postularo de la nuntempa homadieto; ĝi estas fonto de unu kvinono de la kalorioj konsumitaj en la mondo.[5] Ekde 2008, oni farisporciumadon en kelkaj landoj pro la multekosteco de rizo.[6] En landoj kielBangladeŝo kajKamboĝo ĝi povas estis preskaŭ tri kvaronojn de la manĝobezonoj de la loĝantaro.[7] Oni rezervas multajnhektarojn al la kultivo de rizo en la mondo. Oni scias, ke 95 % de tiu kultivo etendiĝas inter la paraleloj 53º, norda latitudo, kaj 35º, suda latitudo.
La tradicia metodo de kultivo de rizo estas la inundado de larizkampoj, dume aŭ poste de la plantado de la plantetoj. Tiu simpla metodo postulas zorgegan planadon, sed malpliigas la kreskon de fiherboj malpli fortikaj kiuj ne kreskiĝas kiam ili estas ene de akvo kaj tio ankaŭ malhelpas la infektojn. Eĉ se la inundado ne estas nepra por la kultivo de rizo, ĉiuj aliaj metodoj deirigacio postulas multe pli grandajn baraktojn por atingi efektivan kontrolon de la fiherboj kaj de aliaj plagoj dum la periodos de kresko kaj devigus ankaŭ diferencan traktadon pri la sterkigo de la grundo.
Rizo, kiu estasunukotiledona planto, estas kultivata normale kielunujara planto, kvankam en la tropikaj mondoregionoj ĝi povas survivi kielplurjara planto kaj povas produkti rikolton pere de burĝonoj eĉ ĝis dum tri dek jaroj.[8] La kultivo de rizo estas bone adaptata al landoj kaj mondoregionoj kie laborforto estas malmultekosta kaj krome estas alta pluvokvanto aŭ akvodisponeblo, ĉar temas pri kultivo kun grandaj postuloj kaj de laboristaro kaj de akvo. Kvankam la praaj specioj estas indiĝenaj de Azio kaj de kelkaj partoj de Afriko, jarcentoj de komerco kaj eksportado faris rizon tre komuna kultivaĵo en multaj kulturoj en la tuta mondo. Ĉiuokaze la preciza deveno de la rizo estas ankoraŭ celo de polemiko inter esploristoj; ĉefe oni diskutas ĉu temas priĈinio aŭHindio.
Laradikoj estas maldikaj, fibrohavaj kaj fasko-formaj. Ĝi posedas fakte du tipojn de radikoj: nome tiuj semofunkciaj kiuj kreiĝas de la radiketo kaj estas de portempa naturo, kaj kromaj duarangaj radikoj kiuj havas liberan branĉiĝon kaj formiĝas el la malsupraj nodoj de la nova tigo. Tiuj lastaj anstataŭas la semofunkciajn radikojn.
Latigo formiĝas de alternaj nodoj kaj internodoj. Ĝi estas cilindra, nodohava kaj estas de 60 ĝis 120 cm longa. Lafolioj estas alternaj, guŝigaj, kun liniforma, akuta, longa kaj ebenalimbo. En la kuniĝejo de la ingo kaj la limbo troveblas membraneca, duklinga kaj elstaraligulo, kiu havas en la maldupra bordo serion de longaj kaj silkecaj skiroj. Lafloroj estas verdablankecaj kaj estas disponitaj laŭ spiketoj kies aro konstituas grandan kaj finan paniklon.
La historio de la riz-kultivado estas longa kaj komplika. La sciencistoj pli-malpli interkonsentas, surbaze de arkeologiaj kaj lingvaj pruvoj, ke la rizoOryza sativa estismalsovaĝigita por la unua fojo en la baseno de la riveroJangzio en Ĉinio antaŭ inter 13 500 kaj 8 200 jaroj.[9][10][11][12] Ekde tiu unua fojo de kultivado, migradoj kaj komerco disvastigis la rizon tra la tuta mondo, unue tra la plej grandaj partoj de Azio, kaj poste transe, finfine alvenante al Ameriko kadre de laKolumba interŝanĝo. La nuntempe malpli uzataOryza glaberrima estis malsovaĝigita sendepende en Afriko antaŭ inter 3000 kaj 3500 jaroj.[13] Aliaj tipoj de naturaj rizoj estis kultivataj ankaŭ en aliaj mondoregionoj, ekzemple Ameriko.
Ekde sia disvastiĝo, la rizo iĝis tutmonda kultivaĵo grava por la certigo de manĝoliverado kaj ankaŭ por la kuirarta kulturo en la tuta mondo. Lokaj variaĵoj deOryza sativa rezultigis pli ol 40 000 kultivarojn diverstipajn. Ĵusaj ŝanĝoj en la agrikulturaj praktikoj kaj en la metodoj de vegetaĵa plibonigo, parte dum laverda revolucio, kaj la aligo de agrikulturaj novaj teknologioj rezultigis pliiĝon de produktado en la lastaj jardekoj, kun apero de novaj riztipoj, kiel la orkolora rizo, modifita genetike por aldono de beta-karoteno.
Pionira esploro en 2011 malkovris, ke ĉiuj specoj deOryza sativa venas de ununura malsovaĝigo de la origina specioOryza rufipogon, okazinta antaŭ almenaŭ 8200 jaroj enĈinujo.[14] En 2012 oni klarigis, ke tiu origina malsovaĝigo okazis en la regiono de la delto dePerlorivero.[15] De tie disvastiĝis la malsovaĝa rizo: unue tra Ĉinujo, kaj poste enSudorientan Azion kajHindujon.
Pli fruaj esploradoj (inklude la menciitan de 2011) kaj arkeologiaj trovaĵoj favoris konkludon, ke la centro de malsovaĝigo en Ĉinujo estas serĉenda pli norde apudJangzio. Krome, la teorio de unu originejo konkuris kun aliaj teorioj, kiuj supozigis plurajn sendependajn malsovaĝigojn, minimume unu en Ĉinujo kaj unu enHindujo. Por tiu supozo parolis grandaj genetikaj malsamecoj inter la subspeciojjaponica kajindica. La nun proponata klarigo por tiuj malsamecoj estas, ke la malsovaĝa rizo el Ĉinujo miksiĝis en Hindujo kun la tie ekzistantaj sovaĝaj specioj.[16] La preciza deveno kaj disvastiĝa historio deindica ankoraŭ ne estas tute klara, kaj estas suspektoj, ke ĝi originis en la okcidenta parto de Irano (Gilano) kaj de tie atingis Hindujon, ne inverse kiel oni supozis antaŭe.[17]
En Ĉinujo estas proksimume 120 trovejoj kun restaĵoj de rizo, el kiuj la plej multaj estas pli malfruaj ol 5000 a.K. La plejparto troviĝas apud la meza Jangzio (inter laTri Gorĝoj kaj la enfluejo dePoyang Hu). Tial oni longe kredis, ke tiu regiono estis la centro de la malsovaĝigo de rizo en Ĉinujo. La plej multaj aliaj trovejoj estas en suda Ĉinujo. Kelkaj malmultaj trovejoj estas pli nordaj, apudHuai kaj laFlava Rivero.
Mallongagrajna kaj longagrajna rizo ne ĉiam estas sekure distingeblaj kiam la grajnoj estas karbigitaj, kiel kutine okazas ĉe la arkeologioj trovaĵoj. La identigo deOryza sativa ligiĝas al la grandeco de la grajnoj kaj tial ofte ne estas sekura. Sovaĝa rizo havas fenditanspikettigon), kaj longajn kaj dikajn aristojn, sed la spikettigo estas malofte trovata.
Sovaĝa rizo estas trovita en la kaverno de Yuchan kaj en Xianrendong en la Jangzia Valo (Higham/Lu 1998, 869). En la kaverno deDiaotonghuan apud la rivero Jangzio enĜjangŝjio elfosiĝisstratigrafio, kiu gamas de la malfrua parto de laPlejstoceno ĝis la mezo de laHoloceno (Neolitiko). Tie fosilioj de rizo troviĝis en rokoj de la fino de la Plejstoceno. Do verŝajne oni kolektadis sovaĝan rizon.n Reis bereits in Schichten des ausgehenden Pleistozäns gefunden. Wilder Reis wurde also vermutlich gesammelt. Ekde 8000 a.K. aperas la unua, tre kruda ceramiko, parte ornamita per ŝnurmarkoj. En la koncernaj demetaĵoj troviĝas fosilioj, kiuj montras lamorfologion de malsovaĝa rizo. Fidindajradiokarbonaj datoj mankas. ĈeHemudu (Ĝeĝjango) troviĝis poto enhavanta kuiritan rizon, kiu datiĝis je proksimume 7000AN.
Laŭ la teorio de Zh. Zhao kaj aliaj (1998) jam en la fina parto de laPlejstoceno oni kolektadis sovaĝan rizon. En posta fazo ĝi estis parte malsovaĝigita, kaj ekde 7500 Zhao kaj al. supozas dominon de malsovaĝa rizo en la homa dieto. Laizotopa analizo de homaj ostoj el Xianrendong kaj Diaotonghuan ŝajnas atesti uzadon de rizo en la komenco de la Holoceno (MacNeish u. a. 1997), sed la dato de la ostoj estas dubata.[18] Higham kaj Lu asertas, ke rizo kultiviĝis en la mezo de la Jangzia valo ekde la komenco de la Holoceno, ĉar la sovaĝaj plantoj ne plu kovris la bezonon de la tieaj ĉasisto-kolektistoj.
Datigo de malsovaĝa rizo en la Jangzia regiono je 11500AN[19] (Arkeologia Instituto de Usono) estas malfidata de aliaj fakuloj, ĉar morfologiaj esploroj de la grajnoj ankoraŭ ne estas prezentitaj. La rilato inter la malgrandaj grajnoj kaj proksimaj trovaĵoj ne ĉiam estas sekura. La plej akceptataj datoj estas trovataj perakcelila masspektrogramo de la rizgrajnoj mem. Ĝis nun neniu14C-a dato el Ĉinujo estas pli frua ol 7000 a.K. La plej fruaj rektaj datoj troviĝis ĉePengtoushan en la valo de Jangzio (7775+90AN,OxA-2210, rizgrajno entenita en ceramikaĵo) kajJiahu en la valo deHuai (Henano,Kulturo Peiligang). En Pengtoushan oni uzis rizajn fojnon kaj ŝelojn por hardi ceramikaĵojn.
En la malsekagrunda loĝlokoBashidang, kiu apartenis al laKulturo Pengtoushan oni trovis nekarbigitajn restaĵojn de pli ol 15.000 rizgrajnoj konservitaj en senaeraj kondiĉoj en malsekasedimento. Laŭdire ili estas frua formo de malsovaĝa rizo. La koncernaj tavoloj datiĝas inter 8400 kaj 7700AN. Lignaj pistiloj verŝajne uziĝis por senŝeligi la rizon, kaj oni trovis ankaŭ lignajn ŝpatojn, kiuj verŝajne uziĝis en kampa laboro.Palafitaj, profunde enfositaj kaj grundnivelaj domoj verŝajne indikasmalnomadan vivmanieron. Ankaŭceramikaĵoj produktiĝis.
En Jiahu troviĝis rizgrajnoj en ceramikaĵoj kaj ankaŭ plantoŝtonoj. Analizo de homaj ostoj konstatis dominon deC3-plantoj, al kiuj rizo apartenas, en la nutrado (Juzhong/Xiangkun 1998, 898).
Ĉe laFlava Rivero (ĉe Lijiacun) malsovaĝa rizo atestiĝas ekde 7000AN. Ĝi troviĝas en Suda Ĉinujo signife pli malfrue. La ĝis nun plej malnovaj indikoj estas ĉeShixia enGŭangdongo, datitaj je 4850–4600AN.
Rizo estas kultivata enNorda Ameriko ekde la fina parto de la 17-a jarcento, kaj estas grava parto de multaj tradiciaj usonaj pladoj, ekzemplegumbo. Pri la demando, kiel rizo venis al Usono, kreskis diversaj historioj. Unu el ili rakontas ke nederlanda ŝipo survoje alMadagaskaro ĉirkaŭ 1685 tiel batiĝis de ŝtormo, ke ĝi rifuĝis en la havenon deCharleston en la tiama Provinco Karolino. La loĝantoj de Charleston bonkore ricevis la ŝipanaron kaj helpis ripari la ŝipon. Antaŭ la reekvojaĝo, la dankema kapitano transdonis kiel dankilon specimenon de sia portaĵo, la tiel nomatan "oran rizsemaron". Tiuj valoraj semoj fariĝis la praaĵo de la poste fama raso "Carolina Gold". Laŭ alia fonto, la unuaj rizaj semoj atingis la kolonion jam en 1672.[20]
Estas sendispute, ke la suda parto de labrita kolonioKarolino estis la unua regiono de la nuna Usono, kie oni kultivis rizon. Jam ĝis 1691 la produktado atingis tian sukceson, ke la kolonianoj estis leĝe permesitaj pagi siajn impostojn en rizo. La centro de produktado troviĝis enKantono Georgetown, nordoriente de Charleston. En la 18-a jarcento aperis pliaj kultivejoj en la regiono ĉirkaŭCape Fear en Norda Karolino, la marbordo deGeorgio kaj la nordoriento deFlorido.[20]
La kultivado de rizo en la kolonioj baziĝis de la komenco sur la laborigado desklavoj, por kies importado la kolonia registaro jam en la 17-a jarcento elpensis specialajn instigojn. Krom sklavoj venigitaj el Afriko uziĝisindianaj sklavoj kajŝuldaj servistoj el Eŭropo. En 1708 enSuda Karolino oni nombris 3000 afrikajn kaj 1400 indianajn sklavojn, kiam la totala homa loĝantaro estis 9500. Ĉar blankaj ŝuldaj servistoj ne estis haveblaj en sufiĉe granda nombro kaj multaj indianoj mortis provariolo aŭflava febro, laplantistoj turnis sin antaŭ 1730 preskaŭ tute al afrikanoj. Ĉiam pli granda parto de la sklavoj venis de rizokultivaj regionoj de Afriko (la alta marbordo deGvineo,Senegambio kajEbur-Bordo) kaj alportis siajn spertojn pri rizokultivado. La laborado en la somere varmegaj rizejoj, en la plej multajplantejoj regata per lataska sistemo, estis ege malfacila kaj malfortiga. Pro aligatoroj, serpentoj kaj moskitoj ĝi estis ankaŭ rekte danĝera. La mortado de la sklavoj laborantaj en rizoplantejoj estis aparte alta: en multaj plantejoj triono de la nove sklavigitaj homoj el Afriko mortis dum la unua jaro, ofte promalario aŭ flava febro. Kontraŭ ĉi-lastaj malsanoj la sklavoj havis preskaŭ nulan rezistemon, parte pro malbona nutrado. Malsame ekzemple de la kultivado dekotono, la rizo bezonis multajn malsimplajn laborojn, kiuj krom laborforto postulis ankaŭ fakecan sperton. Interalie necesis muelejoj kaj malsimplaj hidraŭlikaj sistemoj por lairigacio de la kampoj, por kiuj la mastroj igis la sklavojn inĝenieroj, maŝinistoj kaj muelistoj.[21]
Rizo de mezgranda grajno: bomborizo.Integra aŭbruna rizo.
Ekzistas ĉirkaŭ dek mil variaĵoj de rizo. Ĉiuj tiuj formas parton de unu de la du subspecioj deOryza sativa,[22] la variaĵoindika, kiu kutime kultivatas en latropikoj, kaj lajapana, kiu troveblas kaj en la tropikoj kaj en la zonoj demodera klimato karakterizata pro sia alta enhavo enamelo de la tipo deamilozo (glurizo). Ĝenerale, ju pli da amilozon enhavas rizgrajno, des pli da temperaturon, akvon kaj tempon ĝi postulas por sia boligado.
La plej granda parto de rizoj estas dekomence «poluritaj» por liberigi ilin el la ŝelo kiu protektas ilin (kiu iĝasbrano), kaj tiel oni nuligas laoleojn kajenzimojn de la rizo. La rezulto estas rizgrajno kiu restas stabila dum monatoj.
La kutima kategoriigo de la kuirrizoj estas jenaj:
Rizo de mallonga grajno: de aspekto preskaŭ sfereca, kiu kutime troveblas enJapanio, en NordaĈinio kaj enKoreio. Estas ege taŭga por la prilaborado desuŝio ĉar la grajnoj restas unuigitaj eĉ je media temperaturo.
Rizo de mezlonga grajno: kiu posedas longon inter du ĝis tri fojojn de sia dikeco. Ĝi enhavas malpli da amilozo ol la rizoj de longa grajno. Ĝi estas la plej uzita en lahispana kuirarto (nome ĝi estas la «bomborizo» uzita en lapaelo). Ĝi estas tiukadre amplekse uzita enLatinameriko kie la plej grandaj produktantoj kaj konsumantoj en tiu mondoregiono estasBrazilo,Kolombio,Peruo,Ekvadoro,Argentino kajĈilio; Krome ĝi estas uzata en la kuirarto deKubo,Puertoriko kajDominika Respubliko, kie ĝi estas manĝaĵo de ĉiutaga konsumado. Ĝi estas uzata en la valencia kaj en laitala kuirartoj (risotto).
Rizo de longa grajno: kiu posedas longon inter kvar ĝis kvin fojojn de sia dikeco. Ĝi posedas altan kvanton de amilozo kaj pro tio ĝi postulas proporcion relative altan de akvo por sia kuirado. Ĝi estas tre uzita en laĉina kajhindia kuirartoj kaj estas la plej vendita enUsono. Ĝi estas tre ofte konsumata ankaŭ enKanarioj kajVenezuelo, speciale formanta parton de plado nomita "pabellón criollo" aŭ kiel akompanaĵo de pladoj de viando, koko aŭ fiŝo.
Natura rizo: devena de la genroZizania, kiu estas uzita en manĝado kaj devenas kaj de natura kolektado kaj dekultivo. Ĝi posedaslongan grajnon kiu povas atinfi preskaŭ 2 cm de longo.
Integra rizo: estas senŝeligita rizo, al kiu oni forigis nur la eksteran ŝelon aŭglumon, nemanĝeblan. Ĝi konservas la integranĝermon kun la tavolo debrano kiu ŝirmas ĝin, kio havigas helbrunan koloron.
Glurizo: nomita ankaŭ dolĉa aŭ glueca rizo. Estas, kiel ĝia nomo sugestas, glueca post boligado kaj la grajnoj restas unuigitaj. Ĝi bezonas malmultan akovkvanton kaj tendencas disiĝi de oni kuiras ĝin troe. Ĝi estas uzata en la prilaborado de dolĉaj pladoj kun bazo de rizo en Azio. La grado de adhereco kiun posedas rizgrajno estas mezurata laŭ ĝia enhavo de amilozo.
Aroma rizo: estas grupo de rizoj de longa/mezlonga grajno kiu estas karakterizata pro posedo dearomo rezulta el koncentriĝo de volatilaj organikaj komponaĵoj.[23] Tiu tipo enhavas la plej grandan parton de la rizo deBarato kajPakistano, ekzemple lajasmena rizo nomita ankaŭbasmati (bonodora, enurdua lingvo).
Pigmenta rizo: rizo kies brano posedas pigmentojn kun formo deantocianinoj kiuj havigaskolorojn tiajn kiajpurpura aŭ ruĝa. En tiu tipo de rizo, kiam oni forigas la branon el la grajno, la koloro malaperas.
Antaŭ estis komercigita, la rizo povas ricevi kelkajn traktadojn:[24]
Vaporigita rizo: al kiu oni forigis la branon pere de akvo laŭ mildaboligado. Tiu tipo de rizo havas kelkajn avantaĝojn ĉar lavitaminoj de la brano disiĝas en laendospermo, pro kio ĝi estas laŭnutre pli kompleta. La antaŭboligado malmoligas la grajnon kio rezultas en la fakto ke ĝi ne rompiĝas dum kuirado. La amelo de la rizo antaŭboligita gelateniĝas. Tiu traktado estas tradicia enBarato kajPakistano.
Antaŭboligita aŭrapida rizo: kiu estas antaŭe antaŭboligita kaj fendigita por para faciligi la definitivan boligadon, kiu estas de ĉirkaŭ kvin minutoj anstataŭ de ĉirkaŭ du dek.
Rizo posedas pli dalizino oltritiko,maizo kajsorgo.[2] Ĝi enhavas grandajn kvantojn daamelo[25] en formo deamilozo (kiuj koherigas la grajnojn). La alia enhavo de amelo en rizo, post la amilozo, estas laamilopektino. La rizo purigita, kaj jam liberigita el sia brano, kutime havas malpli dadieta fibro ol aliaj cerealoj kaj tial ĝi estas plej digestohelpa.[26] Ĝi povas esti subtena manĝaĵo, spite sian malaltan enhavon deriboflavino kajtiamino, kaj havigas pli grandan kvanton de kalorioj kaj pli da proteinoj perhektaro ol tritiko kaj maizo. Pro tiu tialo kelkaj esploristoj trovis rilatojn inter la kresko de la loĝantaro kaj la ekspansio de ĝia kultivado.[27]
La rizo posedas altan pozicion intercerealoj, ĉar oni konsideras sian energian havigon enkalorioj, same kiel en proteinoj. Labiodiverseco metas ĝin en 66 %, kvankam ĝi posedas malmultajn proteinojn kompare kun aliaj cerealoj.
Rizo-kultivado (rizkampoj) estas taŭga en landoj kun multapluvo kaj malmultekosta laboro, ĉar ĝi bezonas multan akvon kaj estas tre laborige ĝin kultivi. Tamen ĝi povas kreski preskaŭ ĉie, eĉ sur krutaj monto-inklinoj.
Ofte rizo kultiviĝas en plataj marĉaj terenoj prizorgitaj por sekurigi idealan akvo-profundon (tipe 15cm). Rizo-terenoj ankaŭ foje uziĝas por la produktado de manĝeblajfiŝoj kajranoj. La bienistoj profitas de la facileco de la rizo-plato kreski en akvo-medio: la akvo en rizo-terenoj malhelpas la danĝeran kreskadon de trudherboj ĉe la kulturejo. Kiam la rizo-planto establiĝas en la tereno, la akvo povas finfine esti ĉerpita por preparado de rikolto. La marĉaj terenoj grandigas la produktadon, kvankam la rizon ankaŭ eblas kultivi en ne-marĉa, seka tero (inkluzive de teraso-formaj deklivoj) helpe de superreguliloj por mortigo/inhibo de kresko de trudherboj.
Laŭ laOrganizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO)[30], la produktado en 1992 kaj en 2012 estis la jenaj (en milionoj datunoj; ordo laŭ 2012, landoj kun produktado pli granda ol 5 Mt en 2012):
Rizterasoj en la ĉinia provincoJunano.Rizterasoj enOrienta Timoro.Rizproduktaj regionoj en la mondo.
Unue la grajnoj de la riza planto estas muelitaj por forigi la eksterajn ŝelojn, kio kreasbranhavan rizon. Tiu proceso povas esti daŭrigata por forigi laĝermon kaj reston de la ŝelo, tiel kreanteblankan rizon. La rizosemoj ofte estas vaporigataj aŭ boligataj ĝis molaj kaj manĝeblaj, kaj poste ili povas esti frititaj enlegoma oleo aŭbutero.
Blankan rizon oni povas mueli enfarunon, kiu ofte konvenas por personoj kiuj sekvas senglutenan dieton. La faruno estas uzata en multaj trinkaĵoj kielrizlakto kajsakeo. Larizfaruno fariĝas kaj elblanka rizo kaj la nerafinita rizo. Por fari la farunon, oni forigas la rizŝelon kaj la rizo kruda estas muelita tre fajne por akiri la rizpulvoron aŭ rizfaruno. Ĝi uziĝas por fari kelkajn receptojn, aŭ miksiĝas kun tritikfaruno, milio aŭ aliaj cerealoj por ellabori aliajn. Kelkfoje oni aldonas sekajn fruktojn aŭ senhidratigitajn legomojn por aldoni aliajn gustojn kaj nutraĵojn. Multaj pladoj ellaboriĝas kun rizfaruno, inkluzive de la rizvermiŝelo kaj japanaj kaj filipinaj desertoj.
Lablanka rizo estas tiu rizo senigita je laglumo (ŝelo), labrano kaj la ĝermo. Tiu ĉi procezo fariĝas por eviti la malboniĝon de la rizo kaj plilongigi ĝian vivon. Post ĝi, la grajnoj estas poluritaj, kaj restas kun blanka brila aspekto. La polurado forigas grandan parton el ĝiaj nutraj proprecoj. Dieto baziĝanta sur blanka rizo ne riĉigita povas okazigi neŭrologiajn malsanojn kiajberibero, pro manko de tiamino (vitamino B1). La blanka rizo ofte estas reriĉigata de restaĵoj de la antaŭa polurado. En Usono la reriĉigado kun la vitaminoj B1 kaj B3, kaj fero estas devigo.
Rizobrano (nomatanukajapanlingve) estas valora varo en Azio, kaj estas uzata por multaj ĉiutagaj bezonoj. Oni povas ekstrakti el la brano sanan oleon. Alia uzo estas fari specon de piklataj legomoj.
Kielkrevmaizo kaj aliajgrenoj, rizo povas esti pufata. Por krevi rizon, oni devas varmigi la grajnojn en malalt-prema ujo. Dum varmado, la akvo de ĉiu grajno plivolumeniĝas, sed estas entenata pro laperikarpo de la grajno. Kiam la premo en la grajno rompas la perikarpon, la grajno pufas.
Elektrarizkuirilo estas kuireja aparato, kiu faciligas kuiri rizon. Nur la lavita kruda rizo kaj la taŭga kvanto da akvo devas esti aldonitaj. Kuirado okazas sen plia interveno per la "trempita rizmetodo", en kiu la kuirakvo estas tute absorbita de la rizgrajnoj aŭ vaporiĝas.
Paelo aŭPaeljo (hispane kaj katalune/valencie:paella) estas tipa plado elValencio, farita el rizo kun legomoj, viando kaj/aŭ mariskoj. La plado tiel populariĝis en la cetero de Hispanio, ke ĝi fariĝis kvazaŭ nacia plado, kaj ĝi tre populariĝis ankaŭ kiel tipa plado por turistoj.
Pilafo estas orienta manĝo el rizo bolita en akvo, miksita kun ruĝa pipro kaj rostita viando kokina, porka aŭ ŝafa. Ĝi estas kutima en la tuta regiono de nordokcidenta Azio kaj de orienta Eŭropo, kaj en la multaj lingvoj de tiuj regionoj havas diversajn, similajn nomojn kun la konsonantoj p - l - f/v/ŭ.
LaRizoto (en la italaRisotto varianto de riso, ‘rizo’) estas tradicia plado de la itala kuirarto surbaze de la rizo. Oni kuiras ĝis aldonante laŭgrade buljonon al rizo, kun aliaj ingrediencoj kiuj varias laŭ la specifaj receptoj de risotto. Fromaĝo (kutimeparmezano) estas unu el plej oftaj ingredienco de la plado. La origina recepto baziĝas sur nur 4 ingrediencoj, nome rizo,cepo,buljono kajsafrano.
Laktorizo aŭ "rizo kun lakto", estas tipadeserto de la kuirarto de multaj landoj kuirita per malrapidaboligado de rizo enlakto kunsukero. Ĝi estas proponita ĉu varma ĉu malvarmigita kaj oni foje aldonascinamon,vanilon aŭ citronŝelon por havigi aromojn.[31]
Rizpapero estas speco dekuko kies ĉefa ingredienco estas rizo kaj kiu estas sekigita maldika elriza papero; por ke ĝi estu manĝita, ĝi povas esti bakita krakece (en la Nordo kaj Sudo de Vjetnamio ĝi estas nomita kradita rizpapero) aŭ trempita en akvon por fari printempajn rulojn. Ĝi ankaŭ estas ingredienco por fari tre tipan vjetnaman pladon nomatan printempaj bulkoj aŭbanh da nem.
Komparo de la orkolora rizo (dekstre) kun la tradicia blanka rizo (maldekstre).
"Ora Rizo", "Orkolora Rizo" aŭ angleGolden Rice, estas rizo,genetike modifita degermanajprofesorojIngo Potrykus kajPeter Beyer ĉe lasvisa Federala Instituto de Teknologio. Tiu ĉi rizo estas riĉigata jevitamino A, kaj, laŭ la inventintoj, povas agi kontraŭ lablindeco kiu afliktas ĉiujare kelkan duon-milionon da homoj, pro manko de tiu vitamino, kaj eviti la unu ĝis du milionojn da mortoj ĉiujare pro la sama kialo.
Ĉinio, monde la unua rizproduktanta kaj konsumanta lando, volas surmerkatigi GM-an rizon ekde2006 (laŭ la revuoScience [Scienco]). Temas pri du varioj kiuj estas rezistaj kontraŭ rizpiraloj (larvoj detineoj), la unua progenoj transplantitaj el grunda bakterioBacillus thurigiensis, la dua el negr-okulafabo, aŭrizfabo (Dolichos umbellatus) (ĉine: 米豆). Dum2001 ĝis2003 agroprovoj elmontris 80% malgrandigon de uzo de kemiaj kontraŭparazitaĵoj, pozitivan efikon sur la sano de la agrikulturistoj, kaj plibonigon de produktiveco (de 6 360 kg/ha kontraŭ 6 150 kg/ha por la kutimaj rizvariantoj). Ĉinio jam estas la plej granda produktanto de GM-akotono, sed tiu estas la unua fojo kiam GM-aj produktaĵoj estas tiele grandskale vendota en la merkato de homa nutrado.
Endecembro 2009 estis sciigita ke esploristoj ĉe laBangladeŝa Esplorinstituto pri Rizo (angleBRRI) preskaŭ finis siajn laborojn laŭ kreado de tri novaj rizovarioj, kiuj povos supervivi la ĉiujaraj inundoj, kiuj subakvikas pli ol 20 % de la lando (pli ol du milionoj da hektaroj). Dume kutimaj rizovarioj mortas post du- aŭ tritaga restado en akvo, testoj montras, ke la novaj specioj povas supervivi pli longe ol du semajnoj. Tio estas precipe aktuala, se konsiderustutmondan varmiĝon, kiu povas pligrandigi inundojn. Unu el la varioj, nomata "Swarna-Sub1", jam estis enkondukita sukcese enBarato. La sciencistoj ne uzis genetikan modifadon, enkondukinte inundorezisteman genon en malsamajn rizovariojn tra hibridigaj teknikoj.
Laboro ankaŭ estas farita por evoluigi rizon kiu povos kreski ensala akvo, kio helpos kultivistojn en marbordaj lokoj, kie la leviĝanta marnivelo minacas inundi bienlandon. Laŭ donitaĵoj disponigitaj enseptembro 2009, ĝis 20 milionoj da homoj en malalta Bangladeŝo estas minacataj de la leviĝanta marnivelo en la2010-aj jaroj.
Arroz y tartana (Rizo kaj kaleŝo) estasromano de la hispana verkistoVicente Blasco Ibáñez publikigita en1894. Verkita dekomence kielfelietono por la ĵurnaloEl Pueblo, kiun li mem direktoris, ĝi aperis poste kiel libro. Temas pri la unua ĝenriama romano de la aŭtoro, kun priekonomia agado okazanta en la regionoValencilando; la elekto de la titolo rilatas al la tieaj ĉefa produktado kaj vehiklo de mezriĉaj kamparanoj.
Riso amaro (Amara rizo) estas itala blanknigrafilmo reĝisorita en1949 de Giuseppe de Santis, kaj ĉefrolulita deVittorio Gassman kajSilvana Mangano kunRaf Vallone kajDoris Dowling. Konsiderata majstroverko de lanovrealismo deGiuseppe de Santis,Riso amaro sukcesis en Eŭropo kaj Ameriko, per sia mikso de politika enhavo kajmelodramo,nigra kinarto kaj antropologia dokumento, kromerotismo, malofta en la epoko, de la juna kaj korpobela Silvana Mangano. Ĝi estis elektita por laFestivalo de Cannes de 1949 kaj nomumita por Oskar-premio al la plej bonkvalita scenaro en 1950. Plej granda parto de la scenoj estis filmitaj enrizkampoj de la nordokcidenta italaProvinco Verĉelo kaj la ĉefa roluloj estas riz-laboristinoj.
↑2,02,1Kiple, Kenneth F; Kriemhild Conee Ornelas (2000). Cambridge World Encyclopaedia of Food, Volume I, Animal, Marine and Vegetable Oils. Cambridge University Press:, Cambridge, England. pp. 375-379.
↑Jeanmaire Molina et al.:Molecular evidence for a single evolutionary origin of domesticated rice. En:Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America. 108(20): 2011, p. 8351–8356.doi:10.1073/pnas.1104686108.
↑18,018,1Gary W. Crawford, Chen Shen:The origins of rice agriculture: recent progress in East Asia. En:Antiquity. Vol. 72, No. 4, 1998, p. 858–866.
↑Spencer P. M. Harrington:Earliest Rice ĉe archaeology.org.
↑20,020,1Arkivigite je[Date missing] per slaveryinamerica.org[Error: unknown archive URL] En:slaveryinamerica.org (angle).
↑Ira Berlin:Generations of Captivity: A History of African-American Slaves. The Belknap Press of Harvard University Press, Cambridge, London 2003,ISBN 0-674-01061-2, p. 178.
↑McGee, Harold (2004).On Food and Cooking: The Science and Lore of the Kitchen (en angla) (reviziita ekdono). Novjorko: Scribner. p. 472.ISBN 0684800012.
↑G. Buttery, Ron; Jean G. Turnbaugh, Louisa C. Ling (1968). «Contribution of volatiles to rice aroma». J. Agric. Food Chem. 36 (5): 1006-1009. doi:10.1021/jf00083a025.
↑«arroz».Diccionario de la lengua española. Konsultita la 4an de novembro 2014 kaj la 30an de decembro 2022. «1. m. Planta anual propia de terrenos muy húmedos, cuyo fruto es un grano oval rico en almidón. »
↑Hegsted, DM (1969). «Nutritional value of cereal proteins in relation to human needs».Protein-Enriched Cereal Foods for World Needs.
↑Lu, J.J.; T.T. Chang (1980). «Rice in its temporal and spatial perspectives». EnRice: Production and Utilization.
Herbert Wilhelmy:Reisanbau und Nahrungsspielraum in Südostasien, Verlag Ferdinand Hirt, Kiel 1975,ISBN 3-554-60105-5.
P. Anping:Notes on new advancements and revelations in the agricultural archaeology of early rice domestication in the Dongting Lake region. In:Antiquity. 72, 1998, S. 878–885.
Gary W. Crawford, Chen Shen:The origins of rice agriculture: recent progress in East Asia. In:Antiquity. 72/4, 1998, S. 858–866.
Dorian Fuller:An agricultural perspective on Dravidian historical linguistics: archaeological crop packages, livestock and Dravidian crop vocabulary. In: Peter Bellwood, Colin Renfrew:Examining the farming/language dispersal hypothesis. Cambridge 2002, S. 191–213.
Ian Glover, Charles Higham:New evidence for early rice cultivation in South, Southeast and East Asia. In: Don R. Harris (eld.):The origins and spread of agriculture and pastoralism in Eurasia. London 1996, S. 413–441.
Charles Higham:The transition to rice cultivation in Southeast Asia. In: T. D. Price, Ann Gebauer (Hrsg.):Last hunters, first farmers. Santa Fe 1995, S. 127–156.
Charles Higham, Tracey Lu:The origins and dispersal of rice. In:Antiquity. 72/4, 1998, S. 867–877.
Charles Higham:Languages and Farming dispersals: Austroasiatic languages and Rice cultivation. In: Peter Bellwood, Colin Renfrew:Examining the farming/language dispersal hypothesis. Cambridge 2002, S. 223–232.
Franklin H. King:4000 Jahre Landbau in China, Korea und Japan. Edition Siebeneicher, München 1984,ISBN 3-922201-05-9.
Zh. Juzhong, W. Xiangkun:Notes on the recent discovery of ancient cultivited rice at Jiahu, Henan Province. In:Antiquity. 72/4, 1998, S. 897–901.
MacNeish u. a.:Second annual Report of the Sino-American Jianĝi origin of Rice project (SAJOR). Andover, USA 1997.
International Rice Genome Sequencing Project,The map-based sequence of the rice genome. En:Nature. 436, S. 793–800 (11. August 2005) (reta teksto)
Kuenzer, C. kaj K. Knauer, 2013:Remote Sensing of Rice Crop Areas – A Review. International Journal of Remote Sensing, 34:6, 2101-2139,COI:10.1080/01431161.2012.738946
Watson, Andrew (1983). Agricultural innovation in the early Islamic world. Cambridge University Press.ISBN 0-521-06883-5.