Ĝi formiĝas pro la kunfluo de la riverojGuayabero kajAriari. Ĝi havas 1.497 km de longo, el kiuj 630 km estas navigeblaj. Ĝi enhavas helbrunajn akvojn kiuj fluas el okcidento al oriento. Moderna ponto trapasas ĝin ĉeSan José del Guaviare, ĉefurbo de la departamentoGuaviare. Nordoriente de la departamentoGuainía, ĝi ricevas la nigrajn akvojn (sed purajn) de larivero Inírida, ĉe El Coco.
Dum granda parto de ties fluado, la rivero limigas la kolombiajn regionojn Orinokio kajAmazonio. Dum jaroj la riveroj estis ĉirkaŭita deĉerivera arbaro kaj bordita de tropikajĝangaloj, sed la antaŭeniro debrutobredado limigis la arbarojn kaj etendis lasavanojn. Borde oni kultivas ĉiajn tropikajn produktojn, ĉefekakao. Estas ĉefe riĉa enfiŝkaptado.