Gitaro estaskordamuzika instrumento, kiu kutime havas seskordojn[1] kajfretojn sur siaprentabulo, ludata per lafingroj aŭplektro. Ĝi estas tipe ludata per ambaŭ manoj agitante aŭ plukante la kordojn ĉu per la plektro ĉu per fingroj (respektive ungoj) de unu mano, dum samtempe oni premas la kordojn kontraŭ la fretoj per la fingroj de la alia mano. La sono de la vibrantaj (vibrigitaj) kordoj estas projekciata ĉu akustike, pere de la resonigila malplenaĵo de la gitaro (ĉeakustika gitaro), ĉu pere de elektraj (elektronikaj)amplifilo kajlaŭtparolilo.
La sonon produktasvibrantaj kordoj. Gitaro estas akorda instrumento - ebligas kaj unuvoĉan kaj plurvoĉan ludadon.[2]
La gitaro estas tipo de kordofono, tradicie konstruita elligno kaj sonigita per kordoj eltripo,nilono aŭŝtalo (sed nenio malhelpas aliajn similajn materialojn) kaj distingita el aliaj kordofonoj per sia konstrumaniero kaj agordado. La moderna gitaro estis antaŭita de la giterno, lavihuela, la kvar-kord(ar)a gitaro de laRenesanco, kaj la kvin-kord(ar)a gitaro de laBaroko, ĉiuj el kiuj kontribuis al la disvolvigo de la moderna ses-korda instrumento.
Estas tri ĉefaj tipoj de modernaakustika gitaro: nome laklasika gitaro (hispana gitaro/nilon-korda gitaro), la ŝtal-korda akustika gitaro kaj la "archtop" gitaro, kiu estas foje nomata "ĵaz-gitaro". La tonalo de akustika gitaro estas produktita pere de la vibrado de la kordoj, amplifita per la vakua korpo (skatolo) de la gitaro, kiu funkcias kiel resonigilo. La klasika gitaro estas ofte ludita kielsoloa instrumento uzante kompletan teknikon defingroplukado laŭ kiu ĉiu kordo estas plukita unuope fare de la fingroj de la ludanto, male al la tekniko de pinĉado laŭ kiu oni frapas samtempe la kordojn per ĉiuj fingroj de la mano kune. Fakte la termino "fingroplukado" povas referenci ankaŭ al specifa tradicio de gitaludado enfolk,bluso,blugreso, kajkontreo en Usono. Laakustika basgitaro estas bas-tona instrumento kiu estas unuoktavon sub la regula ordinara gitaro.
Elektraj gitaroj, enkondukitaj en la1930-aj jaroj, uzasamplifilon kajlaŭtparolilon kiuj faras la sonon de la instrumento sufiĉe laŭte aŭdebla kaj por lamuzikistoj kaj por la publiko, kaj, ĉar ĝi produktas elektran elsendaĵon se ludita, tio povas esti elektronike manipulata kaj formi specifan tonalon uzanteekvalizilon (ekz., por kontroli basajn kaj sopranajn tonalojn) kaj grandan varion de elektronikajefektaparatoj, el kiuj la plej ofte uzataj estasdeformaĵo kajresonado. Fruaj amplifitaj gitaroj uzis malplenan korpon, sed solidaj lignaj gitaroj ekhegemoniis jam dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ĉar ili estas malpli tendencaj al nedezirataj akustikaj renutraĵoj "feedback howls". Kiel ĉe akustikaj gitaroj, estas nombraj tipoj de elektraj gitaroj, kiel la duon-akustikaj gitaroj, la "archtop" gitaroj (uzataj en ĵaz-gitaro,bluso kajrokabilo) kaj la solid-korpaj gitaroj, kiuj estas amplekse uzataj enrok-muziko.
La laŭta, amplifita sono kaj sonpovo de elektra gitaro ludata tra gitar-amplifilo estis ludanta ŝlosilan rolon en la disvolvigon debluso kajrok-muziko, ambaŭ kielakompana instrumento (ludantaripetfrazojn kajakordojn) kaj kiel protagonista instrumento por gitarsolooj, kaj en multaj rok-subĝenroj, plej elstare enmetalroko kajpunk-roko. La elektra gitaro havis tre gravan influon enpopola kulturo. La gitaro estas uzata en ampleksa vario de muzikaj ĝenroj tutmonde. Ĝi estas agnoskita kiel ĉefa instrumento en ĝenroj tiom diversaj kiombluso,blugreso,kontreo,flamenko,folk,ĵazo,ĥoto,mariaĉo,metalroko,punk-roko,regeo,rok,soŭlo, kajpop.
Ilustraĵo dePsalmaro de 9-a jarcento montranta gitar-similan instrumenton
Evoluo de ĉiuj kordaj muzik-instrumentoj estis laŭ historio kaj en tre diversaj landoj tre serpentvoja kaj komplike studebla. Unuopaj aperantaj instrumentoj influadis unu la alian kaj laŭtempe evoluis multo da variantoj. Estas historie pruvite ke pinĉaj instrumentoj estas pli malnovaj ol instrumentoj arĉaj kaj ankaŭ estis pli uzataj. Dum evoluo ofte instrumento ŝanĝiĝis el pinĉa al arĉa (kaj reen). Instrumentoj ŝanĝiĝadis konstrukcie - ŝanĝiĝadis formoj de korpoj, nombro de kordoj, agordado, ktp. Por amplifi sonon plej bone pruvis siajn kapablojn maldiksepta ligna rezonanca kesto. Laŭtempe en iuj instrumentoj ekaperis kolo, kordoj fiksiĝis en sian lokon perponto kaj aperis agordsistemo sur kapo per agordaj najloj.
Fine de18-a jarcento evoluo de gitaro stabiliĝis je preskaŭ nuntempa formo. Korpo akiris cirklan rezonancan aperturon kaj kolo fretojn. Gitaro jam havis sian nuntempan agordadon kaj nombron dekordoj (ses). Poste oni komencis por agordado uzadi ŝraŭban mekanismon. Komence de19-a jarcento kreskis intereso pri gitaro kaj do gitaro estiĝis populara hejma muzik-instrumento - kiel kroma instrumento al kantado. En dua duono de 19-a jarcento gitaron parte anstataŭispiano sed en 20-a jarcento komenciĝis nova kresko de intereso pri gitaro daŭranta ĝis hodiaŭ.
Antaŭ la disvolvigo de la elektra gitaro kaj la uzado de sintezaj materialoj, gitaro estis difinita kiel instrumento kiu havas "longa, frethavan kolon, ebenan lignan prentabulon, ripojn, kaj ebenan dorson, plej ofte kun kurbaj flankoj."[3] La termino estas uzata por aludi al nombraj kordofonoj kiuj estis disvolvigitaj kaj uzitaj tra Eŭropo, dekomence en la 12a jarcento kaj, poste, en Ameriko.[4] Ĉirkaŭ 3,300-jaraĝa ŝtonĉizaĵo dehitita muzikisto ludanta kordinstrumenton estas la plej antikva bilda reprezento de kordofono kaj argilaj tabuletoj elBabilono montras muzikistojn ludantajn instrumenton kiu havas tre fortan similon al la gitaro, indikante eblan babilonan originon de la gitaro.[3] Laŭgreka mitologio gitaron inventis la diinoKlio.
La moderna vorto "gitaro", kaj ties antaŭaĵoj, estis aplikita al ampleksa vario de kordofonoj ekde klasikaj tempoj kaj tiel ĝi okazigas ioman konfuzon. La anglalingva vorto "guitar", la germanlingva "Gitarre" kaj la franclingva "guitare" estis ĉiuj adaptoj el la hispanlingva "guitarra" [giTAra], kiu siavice devenas el laandalus-araba قيثارة (qīthārah)[5] siavice el lalatina "cithara", siavice el laAntikva greka κιθάρα. "Kithara" aperas en laBiblio kvar fojojn (1 Kor. 14:7,Apokalipso de Johano. 5:8, 14:2 kaj 15:2), kaj tiuj mencioj estas tamen tradukitaj en angla kiel "harp".
Multaj influoj estis cititaj kiel antaŭaĵoj de la moderna gitaro. Kvankam la disvolvigo de la plej fruaj "gitaroj" perdiĝas en la historio de mezepoka pra-Hispanio, du instrumentoj estas ofte citataj kiel ties plej fruaj influaj antaŭaĵoj, nome la eŭropaliuto kaj ties kuzo, la kvar-kordaudo; tiu lasta estis alportita al Iberio fare de la maŭroj en la 8a jarcento.[6]
Almenaŭ du instrumentoj nomitaj "gitaroj" estis uzataj en Hispanio ĉirkaŭ 1200: laguitarra latina (latina gitaro) kaj la tiel nomitaguitarra morisca (maŭra gitaro). Laguitarra morisca havis rondecan dorson, larĝan fingrotabulon kaj kelkajn sontruojn. La latina gitaro havis unusolan sontruon kaj pli mallarĝan fingrotabulon. Ĉirkaŭ la 14a jarcento la adjektoj "moresca" aŭ "morisca" kaj "latina" eksmodiĝis, kaj tiuj du kordofonoj estis jam simple referencata kiel gitaroj.[7]
La hispanavihuelao (vihuela), nomita en itala "viola da mano", gitareca instrumento de la 15a kaj 16a jarcentoj, estis amplekse konsiderata la nura plej grava influo en la disvolvigo de la baroka gitaro. Ĝi jam havis seskordoĥorojn (kutime), liutecajn agordojn en kvaronoj kaj gitarecan korpon, kvankam fruaj reprezentoj montras instrumenton kun tre akre formita talio. Ĝi estis ankaŭ pli granda ol la tiutempaj kvar-kordaj gitaroj. Ĉirkaŭ la 16a jarcento, la formo de la vihuelao havis pli komunan kun la moderna gitaro, kun sia kurba unu-pecaj flankoj, ol kun la violoj, kaj pli kiel pli granda versio de la tiutempaj kvar-kordaj gitaroj. La vihuelao ĝuis nur relative mallongan periodon de populareco en Hispanio kaj Italio dum epoko dominata aliloke en Eŭropo fare de la liuto; la lasta survivanta publikigita muziko por tiu instrumento aperis en 1576.[8]
Dume, la kvin-korda baroka gitaro, kiu estis dokumentata en Hispanio el la mezo de la 16a jarcento, ĝuis popularecon, speciale en Hispanio, Italio kaj Francio el la 16a jarcento ĝis la mezo de la 18a jarcento.[9][10] EnPortugalio, la vorto "viola" referencia al la gitaro, dum "guitarra" signifis fakte "Portugala gitaro", nome vario decistro.
Estis multaj diversaj plukinstrumentoj[11] kiuj estis inventitaj kaj uzitaj en Eŭropo, dum la Mezepoko. Ĉirkaŭ la 16a jarcento, plej el la formoj de gitaro estis eksmodiĝintaj, kaj neniam estis reviditaj. Tamen, survoje tra la 16a jarcento, la kvin-korda gitaro estis jam establita.[12] Ne temas pri rekta procezo. Estis du tipoj de kvin-kordaj gitaroj, ili estis diferencaj pro la loko de la ĉefar tria kaj pro intermeza modelo. La kvina kordo povis esti metita sur la instrumento, ĉar oni scias, ke oni ludis dek sep notojn aŭ plie. Ĉar la gitaro havis kvinan kordon, ĝi kapablis ludi tiun kvanton de notoj. La gitarkordoj estis agordigitaj unusone, tio estas, la instrumento estis agordigita metante fingron sur la dua freto de la plej fajna kordo kaj agordigante la gitaron el malsupre supren.[13] La kordoj estis kompletan oktavon unu el la alia, kio estas la tialo por la diferenca metodo agordigi. Ĉar ĝi estis tiom diferenca, estis grava polemiko pri kiu fakte kreis la kvin-kordan gitaron. Literatura fonto, nome la rolulo Dorotea deLope de Vega, atribuas tion al la poeto kaj muzikistoVicente Espinel. Tiu postulo estis ripetita ankaŭ de Nicolas Doizi de Velasco en 1640, tamen ĝi estis malakceptita de aliaj kiuj asertas, ke la naskojaro de Espinel (1550) malebligas, ke li estas responsa pri tiu tradicio.[14] Li kredis, ke la agordigo estis la tialo ke la instrumento estis konata kiel hispana gitaro en Italio. Eĉ poste, en la sama jarcento, Gaspar Sanz verkis, ke aliaj landoj kiel Italio aŭ Francio aldonis ion al la hispana gitaro. Ĉiuj el tiuj landoj eĉ imitis la kvin-kordan gitaron pere de "rekreo" fare de si mem.[15]
Finfine, ĉirkaŭ 1850, la formo kaj strukturo de la moderna gitaro estas atribuita al la hispana gitarkonstruisto Antonio Torres Jurado, kiu pliigis la grandon de la gitarkorpo, ŝanĝis ĝiajn proporciojn, kaj inventis la nunan elrompan plifortigan modelon. Tiu plifortigo referencas al la modelo de elligna plifortigo uzata por sekurigi la supron de la gitaro kaj la dorson kaj eviti, ke la instrumento kolapsu pro tensio; kaj ĝi estas grava faktoro en kiel la gitara sonas. La desegno de Torres ege plibonigis la volumon, tonalon, kaj projekcion de la instrumento, kaj tiel ĝi restis esence senŝanĝa ekde tiam.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKlasika gitaro.
Klasika gitaro (konata ankaŭ kiel konĉerta gitaro, klasika akustiko, nilon-korda gitaro, aŭ hispana gitaro) estas membro de la familio de gitaroj uzata enklasika muziko. Ĝi estas akustika ligna gitaro kun kordoj faritaj elnilono, pli ol la metalaj kordoj uzataj en akustika kaj elektra gitaroj. Por dekstra-mana ludisto, la tradicia klasika gitaro havas dekdufretojn el la korpo kaj estas tenita sur la maldekstra kruro, tiel ke la mano kiu plukas aŭ pinĉas la kordojn faras tion ĉe la dorso de la sonejo (tio estas nomata klasika sinteno).
hispana gitaro - karaktera per cirkla son-aperturo kaj nilonaj kordoj. Uzata estas precipe en klasika kaj hispana muzikoj. Foje oni uzadas ankaŭ metalajn kordojn, sed gitaro plejmulte ne estas konstruita por tia ŝarĝo kaj ne nepre eltenos la trenon.
ĵaza gitaro - nomata ankaŭ Gibsona gitaro, laŭ origina produktisto. Ĝi diferenciĝas per volba supra tabulo kaj formoj de son-aperturoj kiuj estas du, formoj similas al aperturoj deviolono. Ĵaza gitaro havas pli fortan kaj pli akran sonon ol hispana kaj estas uzata precipe enĵaza muziko.
havaja gitaro
Ofte, kiam oni parolas pri akustika gitaro, oni volas paroli nur pri la akustika kun metalaj kordoj, kaj la nilonkordaj gitaroj nomiĝasklasika gitaro,hispana gitaro aŭflamenka gitaro
Elektroakustika gitaro devenas de gitaro akustika sed krome havas receptoron. Mekanik-elektra konvertilo de receptoro kutime estas piezoelektra kaj konvertas ŝanĝojn de mekanika premo al elektra signalo, simile al mikrofono. Tio ebligas amplifi sonon de gitaro sed sono konservas sonkoloron de klasika gitaro. Pro akiri eĉ pli fidelan sonon foje estas al piezoelektra receptoro aldonita ankaŭ eta mikrofono kiu estas ene de korpo. En gitaro kutime enkonstruas antaŭamplifilo kun ekvazililo.
Komence de 20-a jarcento oni komencis uzadi gitaron ankaŭ en grandaj orkestroj, kie montriĝis problemo pri tro malforta sono. Oni provis multajn manierojn por amplifi kaj diversajn konstrukciojn de receptoroj. Plej bone pruvis siajn kapablojn elektromagneta receptoro. Nuntempe ĝi konsistas el etajinduktiloj troviĝantaj sub kordoj en kiu dum movado de kordoj induktas eta elektra tensio. Tiu tensio estas poste amplifata peramplifilo. Haspelo povas esti kuna por ĉiuj kordoj aŭ ĉiu kordo povas havi propran.
Elektromagneta receptoro ne registrasosciladon de tablo sedvibradon de kordoj, do elektraj gitaroj ne bezonas korpon. Pro tio ŝanĝiĝis konstrukcio - korpo konstruiĝas de masiva tabulo de ligno, plastaj materialoj, aliaj materialoj aŭ povas tute manki. Laŭtempe evoluis pliaj tipaj signoj. Agordigaj najloj estas foje en unu vico. Plia aparato povas esti levilo kiu ebligas dum ludo movigi ponton kaj do ŝanĝi sonalton. Foje estas en gitaro enkonstruita antaŭamplifilo aŭekvalizilo.
Elektra gitaro havas sur korpo ĵakingon 1/4", per kiu gitaro konektiĝas al amplifilo. Uzado de amplifilo donas al gitaro karakterizan sonon kiu apartenas al iuj ĝenroj de moderna muziko -roko,metalo, ktp. Signalo de gitaro ofte elektronike redaktiĝas per efektoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBasgitaro.
Basgitaro unuavide tre similas al gitaro sed fakte temas pri tute alia instrumento. Laŭ tona amplekso ĝi estas analogio al elektre amplifikitakontrabaso kun kiu havas egalan kordaron. Pro efektivigo de prentabulo kaj tenado dum ludado basgitaro apartenas al gitaroj. Akustikaj basgitaroj fakte ekzistas sed efektive estas uzataj malofte.
Basgitaro kutime havas 4 kordojn sed lastatempe ankaŭ 5 aŭ pli multajn kordojn. Basgitaro kutime ludas unusonan parton (ĉe iuj ĝenroj ankaŭ akordojn) kaj estas dediĉita por krei ritmo-melodian linion.
Basgitaristo kutime ne ludas per plektro sed per fingroj (dekstra mano), ankaŭ fingrometado de maldekstra mano povas diferenciĝi de gitara fingrometado. Tio estas kaŭzita pro pli longaj tondaŭro kaj distanco inter fretoj (ol je gitaro). Sed teknike pli spertaj basgitaristoj uzadas klasikan gitaran fingometadon, ekzemple kune kun plimultkordaj basgitaroj. Iuj spertaj ludistoj uzadas senfretajn basgitarojn, ili havas multe pli da eblojn, globan kaj fajnan sonon, tre similan al kontrabaso.
Unuaj basgitaroj ekaperis en 50-a jaroj de 20-a jarcento kaj anstataŭigis klasikajn kontrabasojn. Ilia ekesto kaj evoluo forte ligas kun disvastiĝo de rokenrola kaj roka muziko.
Akustika basgitaro estasliutinstrumento el la gitarfamilio kaj estas agordata kielelektra basgitaro aŭkontrabaso. En la ĉiutaga lingvo la akustika basgitaro nomiĝas nur „akustikbaso“. Laŭ konstrumaniero, ĝi similas al gitaro, havas tamen iomete pli grandan korpon. Oni devas distingi ĝin de labasgitaro, kiu estas konstruata unuflanke kun du koloj kaj aliaflanke ankaŭ kielbasinstrumento de la klasika koncertgitaro. La elektra basgitaro ekde la 1950-aj jaroj pli kaj pli venkis kiel pli facile manuzebla alternativo al kontrabaso. Ĝi havas la malavantaĝon, ke oni povas ludi ĝin manke deresonkesto nur elektre amplifate. Kiel alternativo aperis la akustika basgitaro, kiu havas ĝuste tiun resonkorpon kaj do estas ludebla ankaŭ neamplifite. Laŭ aspekto ĝi similas al akustika gitaro. Ĝi estas ĉefe kvarkorda, foje ankaŭ havebla laŭ kvin- aŭ seskorda versio. Oni agordas la instrumenton kiel kontrabaso aŭ elektra basgitaro traire enkvartoj: kiel kvarkordilo en,E-,A-D-G, kiel kvinkordilo plejofte kun malalta B-kordo, pli malofte kun alta C-kordo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloGlitogitaro.
Glitogitaroj estas grupo damuzikinstrumentoj por muziki pergitarglitado - partikulara tekniko por ludado de specoj de gitaroj kiu estas ofte uzita enbluso-stila muziko. Tiu tekniko konsistas en la meto de iu aĵo antaŭ lakordoj dum la ludado por kreiglitefikon kaj fortanvibradon kio faras tiun muzikon emocie esprimiva. Ĝi tipe konsistas el ludado de gitaro laŭ tradicia sinteno (ebena kontraŭ la korpo) per uzado de tuboforma "glitaĵo" metita sur unu el la fingroj de lagitaristo. Tiu glitilo povas esti metala aŭ vitra tubo kiel ekzemple botelkolo. La kordoj estas tipe plukitaj dum la glitilo estas movita sur la kordoj por ŝanĝi latonon.
Ŝtalgitaro (havajekīkākila) povas aludi al diversaj grupoj deplukinstrumentoj, ĉiuj nomeblaj specoj daglitogitaroj kaj evoluigitaj fine de la 19-a kaj en la unua duono de la20-a jarcento. Ili ĉiuj devenis de laHavaja insularo, disvastiĝis unue al Usono, kie ili tre influis la sonon de lakontrea muziko, kaj de tie en la restan mondon.
Lapedala ŝtalgitaro -anglepedal steel guitar - estas elektraplukinstrumento (do muzikilo) evoluigita enUsono en aŭ nesignife antaŭ1940. Ĝi rilatas al lagenuoŝtalgitaro kaj estas uzata precipe enkontrea muziko kaj specifahavaja muziko. La ĉefa diferenco al la tiel nomata genuoŝtalgitaro estas la kromajpedaloj kajbaskuliloj kiuj permesas ŝanĝi la tonalton de la kordoj dum la ludado.
Genuoŝtalgitaroj estas genro deglitogitaroj, tiel nomataj ĉar gitaroj estas fasonataj por esti muzikataj plate, sur la genuoj de la muzikisto, kaj ĉar la unuaj konstruitaj ofte havis ŝtalan korpon. La muzikisto pinĉas la kordojn (ofte perplektro) unumane kaj aliamane variigas la altecon de la sono glitante per glitstango (vidu la tekstonglitogitaro) sur la kordoj. Tio permesas krei glitsonojn.
Sepkorda koncertgitaro, kian uzas ekzemple la brazilaĉoro.
Sepkorda gitaro estas gitaro kun sep anstataŭ la kutimaj seskordoj. Tiaj gitaroj ekzistas ne tiom vaste kiel la seskorda variaĵoj, tamen malplimulto de gitaristoj uzas ĝin ekde pli ol 150 jaroj. Kelkaj tipoj de ĉi tiu instrumento estas specifaj por certaj kulturoj, ekzemple larusa aŭbrazila sepkordaj gitaroj.
En larenesanca epoko gitaro ĝenerale havas kvar kordoparojn. En labarokmuziko ĝi havis kvin kordoparojn, kaj la muzikistoj uzis grandan variaĵon da agordoj. Dum la 18-a jarcento disvastiĝis gitaroj kun ses kordoparoj, kaj post 1800 la nuna versio kun ses unuopaj kordojn normiĝis. Tiu ĉi evoluo bildigas la strebadon de la gitaristoj, pligrandigi la tonamplekson de siaj instrumentoj. La sepkorda gitaro estas plua rezulto de ĉi tiu deziro kaj estas en uzo ekde 150 jaroj. La franca gitaristo Napoléon Coste komponis kelkajn verkojn por sepkorda gitaro, kies sepa kordo estas libere svinganta kordo agordata je D, foje ankaŭ je C.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKuba gitaro.
Kuba gitaro (hispanetres cubano aŭ simpletres) estaskubakordinstrumento, kiu devenas de la kutima gitaro. Ĝia nomotres signifas „tri“ kaj devenas de la fakto, ke la instrumento havas triĥorojn de origine tri, nun kutime de dukordoj. La kuba gitaro estas uzata en lapunto guajiro same kiel en lakuba sono kiel akompanilo.
Laportugala gitaro (portugaleguitarra portugesa) estasportugalakordinstrumento, nome speco de gitaro. Ĝi havas dekdu ŝtalajn kordojn en seskordoĥoroj.[16][17][18] Ĝi estas tre populara akompana instrumento defado, nome tre populara portugala kanto.[19]
Ĉiuj gitaroj havas ĝenerale la saman konstrukcion. Sed diversaj specoj de gitaroj havas iajn diferencaĵojn. Ekzemple gitaroj kiuj elektre amplifikas sonon bezonas ĵakingon kaj receptorojn, male al tutakustikaj gitaroj. Simile, akustikaj gitaroj bezonas son-aperturon, kiun ne bezonas elektraj gitaroj. Miksaĵo de tiuj du specoj, elektroakustika gitaro, sed havas ĉiujn ĉi-partojn.
Preskaŭ ĉiuj gitaroj havas ses kordojn, sed ekzistas aliaj, precipe dekdu-kordaj. Tiam estas kordoj grupitaj pare, kaj la du kordoj de paro sonas laŭ la samanoto.
Ponteto aŭ ankaŭ simple ponto estas peco de malmola ligno, kiu limigas la vibrantan parton de la kordoj kaj transdonas ties vibrojn al la sontabulo.
La gitaro estastranspona muzikinstrumento; ĝia sono estas unu oktavon pli malalta ol indikite. Multaj malsamaj agordsistemoj ekzistas. En la plej ofta, 'EADGBE,' la kordoj agordiĝas de malalta E ĝis alta E tra du-oktava gamo. En ĉi tiu aranĝo, preskaŭ ĉiu duopo de najbaraj kordoj ludas la saman noton kiam oni ludas la pli malaltan kordon tenante la kvinan freton kaj la pli altan kordon tenante neniun freton. La sola escepto estas la dua kaj tria kordoj; tiukaze, la notoj estas samaj se oni tenas la kvaran freton de la tria kordo kaj ludas la duan kordon senfrete.
Fingroplukado aŭFingrostila gitarludado estas la tekniko ludi gitaron per plukado de la kordoj rekte per la fingropintoj, fingrungoj aŭ ingoj ligitaj al fingroj, male al ebenludado (plukante unuopajn notojn per unusolaplektro).
Gitarglitado estas partikulara tekniko por ludado de gitaro kiu estas ofte uzita enbluso-stila muziko. Tiu tekniko konsidtas en la meto de iu aĵo antaŭ la kordoj dum la ludado por kreiglitefikon kaj fortanvibradon kio faras tiun muzikon emocie esprimiva.
Gitarsoloo aŭ Gitarsoloaĵo estassoloo, nome melodia muzikero, instrumenta sekcio, aŭ tute muzikpeco verkita por klasika gitaro, elektra gitaro aŭ akustika gitaro. En la 20a kaj 21a jarcentoj gitarsolooj en tradicia muziko kaj popola muziko kia bluso, svingo, ĵazo, rokĵazo, rok-muziko kaj metalroko ofte enhavas virtuozajn teknikojn kaj variajn gradojn de improvizado. Gitarsolooj en klasika gitaro, kiuj estas tipe verkitaj enmuzika notacio, estas uzitaj ankaŭ en klasikaj muzikformoj kiaj ĉe ĉambra muziko kajkonĉertoj.
La gitaro estas la plej populara muzik-instrumento ĉe la flamenka arto. Verdire, ĝis antaŭ kelkaj jaroj temis pri la sola instrumento kapabla akompani la kantiston, tamen lastatempe kaj ĉefe okaze de la apero de la “nova flamenko” oni ekuzis aliajn muzikilojn, kiaj lapianon aŭ la muzik-skatolon, partikulare martelo kontraŭamboso. Sed tradicie, la gitaro estas la vera flamenka muzik-instrumento. La flamenka gitaro estas pli malgranda ol la normala hispana gitaro, ankaŭ pli leĝera. Pro tio, ĝia sonoreco estas pli malgranda kaj tio evitas la kaŝigon de la kantista voĉo. La gitarludisto uzas tre diversajn teknikojn, la plej gravaj estas lapicado (stakato), tio okazas kiam la ludisto stakatas la kordon por sonorigi konkretan muzikan noton; kaj larasgueo (pinĉado), kiam tri aŭ kvarfingroj de la gitar-ludisto pinĉas kelkajn kordojn samtempe.
Kvinkorda akustika baso, produktanto Ovation. Fosforbronzaj kordoj de la agordo B2-E1-A1-D-G. Enmuntita en la ponton estas elektra sonprenilo, de ekstere ne videble. En la korpo troviĝas antaŭ amplifilo kun sonregulilo kaj agordilo, funkcianta per baterio.
Sinjorino Robert Gwillym ludanta anglan gitaron, pentraĵo deJoseph Wright (1766).
↑"The first incontrovertible evidence of five-course instruments can be found in Miguel Fuenllana's Orphenica Lyre of 1554, which contains music for a vihuela de cinco ordenes. In the following year, Juan Bermudo verkis en siaDeclaración de Instrumentos Musicales: 'Ni vidis gitaron en Hispanio kun kvin kordarojn.' Bermudo poste menciis en la sama libro ke 'Gitaroj kutima havas kvar kordojn,' kio sugestas, ke la kvin-korda gitaro estis de kompare ĵusa origino, kaj ankoraŭ iome eksmoda." Tom kaj Mary Anne Evans, Guitars: From the Renaissance to Rock. Paddington Press Ltd, 1977, p. 24.
↑"We know from literary sources that the five course guitar was immensely popular in Spain in the early seventeenth century and was also widely played in France and Italy...Yet almost all the surviving guitars were built in Italy...This apparent disparity between the documentary and instrumental evidence can be explained by the fact that, in general, only the more expensively made guitars have been kept as collectors' pieces. During the early seventeenth century the guitar was an instrument of the people of Spain, but was widely played by the Italian aristocracy." Tom kaj Mary Anne Evans. Guitars: From the Renaissance to Rock. Paddington Press Ltd, 1977, p. 24.
Miteran, Alain:Histoire de la guitare, ZurfluH, 1997.
Orsenna, Erik,Histoire du monde en neuf guitares, Paris, Fayard, 1996.
Prat, Domingo:Diccionario de Guitarristas, Romero y Fernandez, Buenos Aires, 1934.
Sinier de Ridder,La guitare Paris 1650 – 1950. Edizioni Il Salabue, Torino 2007.
José L. Romanillos Vega & Marian Harris Winspear:The vihuela de mano and the spanish guitar. Dictionary of the makers of plucked and bowed musical instruments of Spain 1200-2002. The Sanguino Press, 19263 Guijosa, Spain 2002.
Summerfield, Maurice J. (2003).The Classical Guitar: Its Evolution, Players and Personalities Since 1800 (5a eld.). Blaydon on Tyne: Ashley Mark.ISBN 1872639461.