Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Rionansa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rionansa
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo39...
Demografio
Loĝantaro1 002  (2024)[+]
Loĝdenso8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo43° 15′ N,4° 24′ U(mapo)43.254722222222-4.4025Koordinatoj:43° 15′ N,4° 24′ U(mapo)[+]
Alto200 m[+]
Areo118,02 km² (11 802 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Rionansa (Kantabrio)
Rionansa (Kantabrio)
DEC
Situo de Rionansa
Rionansa (Hispanio)
Rionansa (Hispanio)
DEC
Situo de Rionansa

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoRionansa[+]
vdr
Municipa teritorio de Rionansa, okcidente de Kantabrio.

Rionansa [rjoNANsa] estas municipo en okcidentaKantabrio,Hispanio, en la komarkoSaja-Nansa. La loknomoRionansa signifasRivero Nansa.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Preĝejo de San Sebastián de Garabandal.
Helikformajstalaktitoj elkalcito en la kaverna plafono deEl Soplao.
Celis.
Cosío.

Ĝi limas norde kun la municipoj Herrerías kaj Valdáliga; sude kun Cabezón de Liébana, Polaciones kaj Tudanca; oriente kun Cabuérniga kaj Tudanca kaj okcidente kun Lamasón.

La tuta areo apartenas al Ĉasrezervejo Saja.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Puentenansa. Ĝi distas 73 km disde la regiona ĉefurbo,Santandero.

Demografio

[redakti |redakti fonton]

Por areo de 118,02 km² estas 1 042 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj prorura amasmigrado la municipo perdis 500 loĝantojn dum la 20-a jarcento.

La 1 042 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Arenas, Las Bárcenas, Cabrojo, Celis, Celucos, Cosío, La Cotera, La Herrería, Obeso, Pedreo, Los Picayos, Puentenansa (ĉefurbo), Riclones, Rioseco, Rozadío, kaj San Sebastián de Garabandal.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La homa loĝado en tiu teritorio estas atestita ekde la prahistorio, kiel evidentas ĉe la grotoj de Chufín, Micolón kaj Porquerizo, kie oni trovis restaĵojn de okupado el Paleolitiko.

En la Frua Mezepoko, kelkaj lokoj kiel tio kio estas nun Rioseco, kreskiĝis kaj reloĝiĝis helpe de ekleziaj institucioj. Poste, la kvin loĝlokoj formis la valon de Rionansa, kiu siavice formis parton de la komunumaroMerindad de las Asturias de Santillana.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estisagrikulturo kajbrutobredado de bovinoj, sed translokiĝis alturismo, kiu temas unuflanke pri religia turismo rilata alMariaj aperoj, kiuj okazis dum la 1960-aj jaroj ĉe San Sebastián de Garabandal, kaj duaflanke pri natura turismo cele al la GrotoEl Soplao.

Aliaj altiraĵoj estas aliaj grotoj, defenda turo, preĝejoj kaj blazondomoj.

Krome menciindas la dungoj fare de laelektrocentralo Saltos del Nansa.

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Ponto de La Herrería.
    Ponto de La Herrería.
  • Obeso.
    Obeso.
  • Pedreo.JPG
    Pedreo.JPG
  • Puentenansa.
    Puentenansa.
  • Riclones, Ermitejo de Sankta Antonio.
    Riclones, Ermitejo de Sankta Antonio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Rionansa&oldid=8428659"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp