Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Rillo de Gallo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Rillo de Gallo
municipo en HispanioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
ProvincoGvadalaĥaro
KomarkoSenjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-AltaTaĵo)
Poŝtkodo19340
Retpaĝaroretejo
Demografio
Loĝantaro41  (2024)[+]
Loĝdenso2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo40° 52′ N,1° 56′ U(mapo)40.867222222222-1.9361111111111Koordinatoj:40° 52′ N,1° 56′ U(mapo)[+]
Alto1 055 m[+]
Areo24,88 km² (2 488 ha)[+]
Rillo de Gallo (Kastilio-Manĉo)
Rillo de Gallo (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Rillo de Gallo
Rillo de Gallo (Hispanio)
Rillo de Gallo (Hispanio)
DEC
Situo de Rillo de Gallo

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoRillo de Gallo[+]
vdr

Rillo de Gallo estasmunicipo enHispanio, en laaŭtonoma komunumo, doregionoKastilio-Manĉo kaj laprovinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis41 loĝantoj sur areo de24,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1,6 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝasrillanos respektiverillanas.

Situo kaj geografio

[redakti |redakti fonton]

Rillo de Gallo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en lakomarkodistriktoSenjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.055 m supermarnivelo, kaj maksimuma alto en la monteto Loma de las Matillas je 1.404 metroj de altitudo; je 135 km elGvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Lageografiaj koordinatoj estas 40°52′02″N 1°56′10″Ok.

La municipa teritorio de Rillo de Gallo limas norde kunPardos kajTorrubia, sude kunCorduente, oriente kunRueda de la Sierra kaj kunMolina de Aragón kaj okcidente kunHerrería.

La rivero Gallo, kiu havigas duan nomon al la municipo fluas malproksime de la urba kerno, sed ja irigacias ĝiajn terojn. Aliaj fluaĵoj estas la riveroj Viejo, Herrería aŭ Saúco kaj Seco.

Estas fosilia arbaro elPermio.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Rillo de Gallo estis unu el unuaj lokoj de Hispanio kie oni ttrovis spuron de dinosaŭro. Tio okazis en 1896 kiam lokano trovis "la ŝtonan kruron de bestaĉo", kiun la tiamaj fakuloj priskribis kiel "ŝtonigita kruro de fortika animalo" kiun ili identigis kunchirotherium.[1]​ Montro de la pruvoj de ekzistado de reptilioj en la fosilia registraro estas ĝiaj spuroj deTriaso, kiuj troviĝas en la Geomina Muzeo de Hispanio en Madrido.

Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam ĉe 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post laHispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 324 loĝantoj en 1960 al 52, tio estis oni perdis preskaŭ 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Rillo de Gallo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Rillo de Gallo kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj41 en 2024.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Agrikulturo kajbrutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: naturo, geologiaj interesaĵoj kaj fosilioj (paleontologio). En kuirarto elstaras lakolbasoj, inter kiuj menciindas sangokolbasoj kajĉorizoj.

Monumentoj kaj aliaj interesaĵoj

[redakti |redakti fonton]
El Capricho (la kaprico).
  • Lapreĝejo estas malgrandaedifico kunsonorilmuro okcidente kaj simpla pordo duoncirkla sude, kiu rememorigas pri mezepoka origino.
  • La domego de la markzioj deEmbid, de drastaj tradiciaj linioj, kun granda baroka blazono super la pordo; kaj en la centro de la placo la fontano dediĉita kiel monumento al Calixto Rodríguez.
  • El Capricho Rillano (la kaprico) konstruita de Juan Antonio Martínez borde de la ŝoseo N-211 km 54, nome edifico de imitado almodernismo kiu sekvas modelojn deAntoni Gaudí. La domo, konstruita el ŝtono, inkludas elementojn elforĝado kaj neregulamozaiko ŝajnigantaj de la verko de Gaudí. Eble la plej elstarasu elemento estas laserpento el la teraso laŭlonge de la konstruaĵo, alude al legendo kolektita jam en la17-a jarcento fare de Francisco Núñez, pri la ekzisto de giganta serpento en la proksima kultivarbaro Villacabras, tiom alta kiom homo, kiu estis vidita ofte.[2]
  • Abrigo del Llano (Rillo I kaj Rillo II) du restaĵoj de rokpentraĵoj deklaritaHoma Heredaĵo deUNESCO en 1998 kaj Havaĵo de Kultura Intereso el 17a de februaro 1997.[3]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Actas de la Sociedad Española de Historia Natural (1897)Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivoWayback Machine, paĝoj 27-29.
  2. «RILLO DE GALLO - La casa de Juan Antonio». www.rillo-de-gallo.com.[1] Konsultita la 26an de Decembro 2017.
  3. «RILLO DE GALLO historia». www.rillo-de-gallo.com.[2] Konsultita la 26an de Decembro 2017.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
municipoj de provinco Gvadalaĥaro
 
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Rillo_de_Gallo&oldid=8842364"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp