Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Rigoletto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigoletto
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvoitala lingvo
Eldonado
Eldondato19-a jarcento
Ĝenroopero
 
Partoj
• Caro nome che il mio cor
La donna è mobile
• Questa o quella
• Bella figlia dell’amorevd
 
Roluloj
Duke of Mantua • Rigoletto • Gilda • Sparafucile • Maddalena • Giovanna • Count Monterone • Marullo • Matteo Borsa • Countess Ceprano • A Court Usher • A Page • Q63676679 • Count Cepranovd
vdr

Rigoletto estasopero triakta deGiuseppe Verdi. La itallingvalibreto estis verkita deFrancesco Maria Piave baze sur la teatraĵoLe roi s'amuse deVictor Hugo. Spite gravaj dekomencaj problemoj kun la aŭstriaj censoroj kiuj havis kontrolon super norditalaj teatroj en la epoko, la opero havis sukcesegan premieron ĉeLa Fenice enVenecio la11an de marto1851.

Jean-Vital Jammes kiel Rigoletto, 1865

Ĝi estis konsiderata de multaj kiel la unua opera majstroverkoj de la meza al fina etapo de la kariero de Verdi. Ties tragedia historio disvolviĝas ĉirkaŭ la malica Duko de Mantovo, lia ĝibaBufono Rigoletto, kaj la bela filino de Rigoletto nome Gilda. La opera origina titolo,La maledizione (La malbeno), aludas al malbeno kontraŭ kaj la Duko kaj kontraŭ Rigoletto fare de kortegano kies filino estis seksallogita de la Duko danke al kuraĝigo fare de Rigoletto. La malbeno plenumiĝas kiam Gilda enamiĝas de la Duko kaj fine ofertas sian vivon por savi lin el murdistoj dungitaj de sia patro.

La donna è mobile

[redakti |redakti fonton]

La donna è mobile (Ulino estas ŝanĝiĝema) estasario de la operoRigoletto. Temas pri unu el la arioj plej famaj de la universala operkanto (respektive kantaro), komponita lastmomente de Giuseppe Verdi antaŭ la postulo detenoro kiu bezonis arion por memfanfaronado ĉe la lasta akto deRiggoleto."La donna è mobile" estas la kanto kiun la Duko de Mantovo (tenoro) plenumas en la tria kaj lasta akto de la opero. Estas unu el la operarioj plej popularaj pro sia facila parkerigeblo kaj pro sia dancebla akompanado. Oni diras, ke Verdi malpermesis ĝian disvastigon ĝis la premiero en la teatroLa Fenice de Venecio, por pluhavi la efikon surprizan.

Tiu fama ario estis tradukita al Esperanto kaj eldonita en 1933. Kantis ĝin germana tenoro Karl Jöken, de la Ŝtata Opero de Berlino.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

Cititaj fontoj

Aliaj fontoj

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Rigoletto&oldid=8452138"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp