Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Rigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:56° 56′ 56″ N24° 06′ 23″ O / 56.94889 °N, 24.10639 °O /56.94889; 24.10639(mapo)
Rigo
latve Rīga
urbo
Oficiala nomo: Rīga
ŜtatoLatvio Latvio
MunicipoRigo
MonumentoMonumento de Libereco
RiveroDaŭgavo
SituoRigo
 - koordinatoj56° 56′ 56″ N24° 06′ 23″ O / 56.94889 °N, 24.10639 °O /56.94889; 24.10639(mapo)
Areo307,17 km² (30 717 ha)
 - de metropolo10 132 km² (1 013 200 ha)
Loĝantaro706 413 (2010)
Denseco2 299,75 loĝ./km²
UrbestroViesturs Kleinbergs

(ekde 27-a de junio 2025)

HorzonoOET (UTC+2)
 - somera tempoOEST (UTC+3)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Situo enkadre de Latvio
Vikimedia Komunejo: Riga
Retpaĝo: www.riga.lv
Map
Vidaĵo de la malnova kvartalo

Rigo (latve Rīga,ruse Рига,litove Ryga, en multaj aliaj lingvoj:Riga) estas ĉefurbo deLatvio. En2014 Rigo kune kun lasveda urboUmeå estis unu el la duEŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Dum la jaro1199 la Arĥiepiskopo el Bremeno sendis episkopon Alberto alLivonio. Alberto estis pli diplomato ol pastro kaj li ruze sukcesis venki la fortajn livoniajn gentojn ĉe la rivereto Rigo. Alberto sukcesis atingi, ke laPapo Innocento la 3-a enRomo eldonis specialan dokumenton, kiu permesis, ke Alberto okupu Livonion. Al ĉiu, kiu partoprenis la okupan militon, li donis pardonon de pekoj. Dum la jaro1200 Alberto kun 23 ŝipoj venis al Rigo. Dum tiu tempo sur la tero de Latvio loĝis multaj gentoj: livonoj, kuronoj, zemgaloj, seloj, latgaloj. Ili ĉiuj estis batalemaj inter si, tial Alberto sukcesis venki ilin.

Dum1201 Episkopo Alberto komencis konstrui sur la loko de antaŭa maldekstra vilaĝo sian fortikaĵon – la urbon Rigo. Unuan fojon estas menciita la nomo de la urbo Rigo, dum 400 jaroj regas germanoj.

Dum1204 Alberto komencis konstruigi la unuan ŝtonan kastelon el kalkoŝtono.

Dum la jaro1282 Rigo eniris laHansan Ligon.

Nur tricent jarojn poste, dum1561, Rigo ricevis rajtojn de libera urbo.

Sveda okupo skuis la urbon dum1629.

1710Rusio venkis svedojn, Rigo en Rusio.

1812Napoleono atakigis Rigon, la loĝantaro forbruligis la antaŭurbon.

1873La unuaLatva Kantofesto en Rigo.

1918Latvio deklaris sendependecon.

1940Soveta Unio okupas Latvion.

1941LaDua Mondmilito atingas Latvion. Nazia Germanio okupas la landon. Okazaspogromoj kontraŭ judoj ekzemple en julio (vidu artikolonForbruligo de la sinagogoj de Rigo).

1944Soveta armeo la duan fojon okupas Latvion kaj forpelas la armeon de nazia Germanio.

1949Amaso da homoj fortransportiĝas al Siberio.

1987La unua malkaŝa protesto kontraŭ Soveta Unio apud la Monumento de Libereco.

1989Baltia VojoBaltia Ĉeno deTalino tra Rigo ĝisVilno - staris homoj en ĉeno man-mane.

1991Nova sendependeco.

1999Parlamento (Saeima) elektas prezidentinon Vaira Vīķe-Freiberga.

2001Rigo festas 800-jariĝon de la urbo.

Oni diras, ke Rigo komenciĝas de Alberta Placo. Antaŭe ĉi tie troviĝis maldekstra vilaĝo, kaj rivereto Rigo faris bonan naturan havenon. En la rivereton Rigo envenis multaj boatoj, kiuj laŭ Daŭgavo venis el Rusio, kaj ŝipoj laŭ Balta maro de Germanio, de Gotlando, kaj ĉi tiu loko estis bona por interŝanĝi varojn.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Katedralo de la Sankta Jakobo

[redakti |redakti fonton]

En ĝia arkitekturo videblas transiro de romaniko al gotiko. La kupra turo de la preĝejo kies alteco estas 86 metroj dum jarcentoj senbriliĝis, sur ĝi troviĝas la plej malnova horloĝo en Antikva Rigo, kiu estas starigita en la jaro 1480. la turo de tiu ĉi preĝejo estas sola, kiu havas sonorilon ekster la preĝejo mem. Ĝi troviĝas sub speciala tegmenta konstruo kaj estas bone videbla.

Preĝejo de la Sankta Petro

[redakti |redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo ĉiam apartenis al Riganoj, ili komencis konstrui ĝin en 1209, kaj ĉiam ĝi estis la plej alta en la urbo. Apud la preĝejo oni povas vidi interesan statuon "Bremenaj muzikistoj", donaco de ĝemelurbo Bremen. Ankaŭ apud la preĝejo de la sankta Petro ofte kantas surstrataj muzikistoj.

Doma Katedralo

[redakti |redakti fonton]

Sur la ĉefa placo de Rigo, Doma Placo situas Doma Katedralo. La nomo venas de latina “Domus Dei” (Domo de Dio). Doman preĝejon komencis konstrui episkopo Alberto en 1211, kaj ĝi estas la 2-a plej antikva konstruaĵo en Rigo. La Preĝejo estis dediĉita al la Sankta Maria, same kiel la tero de Latvio estis dediĉita al la Sankta Maria. Oni komencis konstrui la preĝejon sur la loko kie jam estis sanktejo de maldekstroj, tombejo.La Katedralon oni finis en 1250.

Doma Katedralo ne ĉiam apartenis al katolikoj, post reformoj en 1525 ĝi fariĝis luterana. Dum soveta tempo ĉi tie okazis nur mitingoj kaj koncertoj, sed nun ĝi denove estas la ĉefa preĝejo en Rigo, luterana preĝejo. Ekde 13-a horo ĉiutage funkcias muzeo, dimanĉe okazas diservoj, vendrede posttagmeze - koncertoj.

La plej valora estas orgeno de Doma Katedralo, kiun konstruis en 1884 germana firmao, kaj ĝi estis tiam la plej granda kaj moderna.La instrumento estas 25 m alta, 11 m larĝa, 10 m profunda. Oni povas ludi per ĝi de sur du balkonoj, povas doni koncerton por du orgenoj. La orgeno havas 124 agordojn.

Apud Doma Katedralo situas klostro, nun tie troviĝas Muzeo pri Riga historio kaj navigado. La muzeo estas la plej malnova, fondita en 1773. Tie oni tenas nun pli ol duonmilionon da unuoj pri historio de Rigo.

Aliaj

[redakti |redakti fonton]

Monumento de Libereco

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMonumento de Libereco (Rigo).

La Monumenton konstruis arĥitektoKārlis Zāle dum1931-1935. Por tiu ĉi monumento tuta popolo kolektis la monon. Sur la monumento oni skribis vortojn "Por Patrujo kaj Libereco".

Servoj

[redakti |redakti fonton]

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

La urbo interalie disponas pri internaciaflughaveno, kiu estas la plej granda en Baltio kaj ofertas flugojn al 82 cellokoj.

La Rigahaveno estas la plej grava en la lando. En 2016, 59% de la importoj kaj eksportaĵoj de Latvio estis transŝipitaj per maro en Rigo.

Pramterminalo (Rīgas Pasažieru termināls) ofertas ligojn ĉefe al Skandinavio kaj al norda Germanio.

La longdistanca biciklada vojoEuroVelo 10, nomataBaltmara vojo, estas internacia eŭropa rondvojo ĉirkaŭ laBalta Maro nur porbicikloj kaj aliaj senmotoraj veturiloj (precipevicradaj glitiloj): de Rigo la internacia vojo gvidas norden alTalino,Sankt-Peterburgo,Virolahti kajHelsinko, suden respektive poste okcidenten alGdansko,Rostock,Kielo,Sønderborg kajKopenhago.

La plej gravaj latvajaŭtovojoj stelforme disradias el Rigo: en horloĝa direkto, lavojo A1 laŭlonge de la marbordo iras norden alSalacgrīva kaj plu alPärnu, lavojo A2 nordorienten alSigulda kaj plu alPskov, de la vojo A2 deflankiĝas iom pli norden lavojo A3 alValmiera kaj plu alValka/Valga lime alEstonio, laA4 kajA5 konsistigas ringon ĉirkaŭ Rigo, lavojo A6 gvidas sudorienten borde de la riveroDaŭgavo alJekab- kajDaugavpils kaj de tie alBelorusio,vojo A7 suden alBauska,Pasvalys kajPanevėžys, lavojo A8 sudokcidenten alJelgava,Joniŝkis kajŠiauliai,vojo A9 okcidenten kaj iomete suden alSaldus kaj la havenurboLiepāja ĉe laBalta Maro kaj fine lavojo A10 kieleŭropa ŝoseo 22 okcidenten kaj iomete norden al la havenurboVentspils same ĉe laBalta Maro.

Tramo estas unu el la specoj depublika transporto ene de la urbolimoj de Rigo.

Gefiloj de la urbo

[redakti |redakti fonton]

Rilatoj al Esperanto

[redakti |redakti fonton]

La urbo, geografie kaj kulture proksima al la vivlokoj de L. L. Zamenhof en la litova kaj pola partoj de la tiutempaRusia Imperio, kie ekĝermis la unua subteno por la nova lingvo Esperanto en1887, rapide ekhavis vervajn esperantistojn kaj urbajn Esperanto-klubojn. Interalie en Rigo vivisVladimír Szmurlo (1865-1931, fondinto de la Esperanto-societo "Riga Stelo" en 1910),Peteris Kikauka (n. en 1886),Peter Kadik (m. en 1924),Edgars Grots (n. en 1894),Talivalds Indra (same n. en 1894),Jānis Loja (1896-1970),Nikolajs Ķurzēns (1910-1959),Aleksandrs Strautmanis (1912-1995) kajMirdza Burgmeisters [1921-1989). Rigan Esperanto-klubon ĉe Latva Societo de Rigo gvidasBiruta Rozenfelde.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Panorama vido de la historia urbocentro je decembro 2004 vidata de la rivero Daŭgavo
Panorama vido de la historia urbocentro je decembro 2004 vidata de la riveroDaŭgavo

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • panoramo de Rigo sur poŝtkarto de ĉirkaŭ la jaro 1900
    panoramo de Rigo surpoŝtkarto de ĉirkaŭ la jaro 1900
  • urba blazono
    urba blazono
  • la riga katedralo super malvastaj stratetoj de la historia urbocentro
    la riga katedralo super malvastaj stratetoj de la historia urbocentro
v  d  r
Eŭropajĉefurboj
Eŭropo
Eŭropo
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Rigo&oldid=9121104"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp