Rifuĝinto estas persono, kiu estis devigata forlasi sian landon pro naturaj katastrofoj, militoj kaj politikaj konfliktoj kaj kiu ne plu kapablas aŭ pretas peti la protekton de tiu lando, timantepersekutadon pro sia haŭtkoloro,religio,nacieco, politika opinio aŭ sia aparteno al socia grupo laŭ leĝo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 1951, nomataKonvencio rilate al la statuso de rifuĝintoj[1].
La islama Rohinĝa popolo (rohin. ﺭُﺍَࣺﻳﻨڠَ =Ruáingga, mjan. ရိုဟင်ဂျာ =rui.hang.ja, beng. রোহিঙ্গা =rohingga) pro religiaj motivoj estis forpelita elMjanmao. Ili fariĝis rifuĝintoj enBangladeŝo.
Kvankam en la amaskomunikilaro eblas renkonti nomojn kielpolitikaj rifuĝintoj,mediorifuĝintoj kajekonomiaj rifuĝintoj[2], oni prefere parolu pri ekzilitoj[3].
Se la rifuĝinto moviĝas landinterne, oni parolas priinternaj rifuĝintoj (forpelitaj homoj). En la jaro 2005, ilia nombro superis 25 milionojn. Somere de la jaro 2015, pro la milito en Sirio kaj pro la daŭre malfacilaj vivokondiĉoj en Afriko, la nombro de rifuĝintoj atingis dimension, kiu superis eĉ la rifuĝokatastrofon dum laDua Mondmilito. En oktobro de la jaro 2015, UN taksis la kvanton da rifuĝintoj je pli ol 60 milionoj da homoj.
Rifuĝintoj ofte veturas al alia lando kaj tie petasazilon: ili estasazilpetantoj[4]. Multaj landoj kiuj akceptas rifuĝintojn postulas ke tiuj klopodu ensociiĝi interalie lernante la nacian lingvon por povi funkcii en la adopta lando.
Inter rifuĝintoj tutmonde, la parto de infanoj ricevintaj edukadon falas multe sub la ĝeneralaj enskribaj indicoj kaj la fendo plilarĝiĝas despli aĝaj ili fariĝas[5].
Oni honeste parolu ankaŭ pri la problemoj, kiuj ekestas pro la malamikeco (ĉefe kontraŭfremdulaj reagoj)[6] inter civitanoj (ofte senlaboruloj) de la landoj de alveno kiuj estas mem viktimoj de la konkurenciga klimato pro latutmondiĝo kaj diversaj grupoj de ekzilitoj inter si.
La loĝantoj en la landoj de alveno kiuj mem estas viktimoj sentas sin senhejmaj[7] aŭ estas postlasitaj post kiam samlandanoj migras alilanden[8]. La diversaj grupoj de ekzilitoj inter si estas grupoj de rifuĝintoj kiuj forlasas sian landon ĉu pro militoj aŭ politikaj premoj (protektitaj perinternacia juro), ĉu por serĉi pli bonajn vivkondiĉojn en aliaj mondopartoj kompare al la mizeraj ekonomiaj aŭnaturmediaj cirkonstancoj en kiuj ili devas vivi, sed kiuj foje leĝe, foje neleĝe transpasas landlimojn. Eĉ tiuj kiuj havas laborpermeson de entreprenoj kaj leĝe rajtas eniri alian landon vivias en diskriminaciaj cirkonstancoj ĉar ne same protektitaj de sociaj leĝoj.
Kun ladispartigo de Hindio la 15-an de aŭgusto 1947, milionoj da rifuĝintoj de Hindio ekloĝis en Pakistano, kaj milionoj da rifuĝintoj de Pakistano ekloĝis en Barato.
En la 1980-aj jaroj, Pakistano ricevis, ricevante multe da helpo de Usono, milionojn da afganaj rifuĝintoj (ĉefepaŝtunoj) kiuj fuĝis de Afganio pro lasovetia invado en la landon. Post la milito kelkaj revenis al Afganio kaj kelkaj daŭre estas en Pakistano.
Fine de laDua Mondmilito, restis centoj da miloj da judaj rifuĝintoj - el kiuj kelkaj provis reveni al siaj loĝlokoj antaŭ la milito (kaj multfoje renkontis fortanantisemitismon de la loka loĝantaro), aŭ multajn aliajn, kiuj provis atingi laLando de Israelo. La registaro de labrita Mandato trudis severajn restriktojn sur la eniro de judoj, kaj faris klopodon maldaŭrigi enmigradŝipojn kiuj provis alporti judajn rifuĝintojn malgraŭ la malpermeso. La pasaĝeroj de ŝipoj kaptitaj proksime de la marbordo de Israelo estis translokigitaj al rifuĝejoj establitaj por ili enKipro, kiu estis ankaŭ sub brita rego. Nur post la establado de la ŝtato tiuj rifuĝintoj estis permesitaj enmigri al Israelo. La juna ŝtato Israelo absorbis tre grandan nombron da rifuĝintoj kaj enmigrintoj kiel parto de la ondo de amasa enmigrado: Kune kun judaj rifuĝintoj kiuj restis en tendaroj por forlokitoj en Eŭropo, granda nombro da judoj ankaŭ alvenis de arabaj landoj, kaj fakte granda parto de la judaj komunumoj tie estis ekstermita. En totalo, Israelo akceptis proksimume unu miliono da rifuĝintoj kaj enmigrintoj, kiuj ricevis civitanon, dum la unua jardeko de ŝtatiĝo.
Aliflanke, post laPalestina enlanda milito de 1947-1949, la problemo depalestinaj rifuĝintoj ekestis, kiam centoj da miloj da araboj forlasis aŭ estis forpelitaj de sian loĝlokon enPalestino. La plej multaj el ili ne asimilis kaj ne ricevis la civitanecon en la arabaj landoj (kromJordanio) sed ekloĝis en rifuĝejoj kaj estas traktataj deUNRWA, kaj ne deUNHCR. Notindas, ke la difinoj de UNRWA pri rifuĝintostatuso diferencas de tiu de UNHCR, kaj konservas tiun statuson al la posteuloj. Malgraŭ la multaj jaroj, kiuj pasis de kiam ĝi estis kreita, neniu taŭga solvo al la problemo de palestinaj rifuĝintoj estis trovita en neniu el la landoj al kiuj ili alvenis. Solvi tiun ĉi problemon estas konsiderata unu el la plej malfacilaj aferoj en laisraela-palestina konflikto.
Ĉe la fino de laVjetnama milito (1975), multaj rifuĝintoj fuĝis de Vjetnamio en ŝipoj, sed havis malfacilecon trovi landojn kiuj akceptus ilin. En unu kazo de vjetnamaj rifuĝintoj kies ŝipo estis drivanta sur maro, kaj neniu lando estis preta akcepti ilin.
LaIraka Milito (2003) rezultis en proksimume unu miliono da mortoj inter la loĝantaro kaj kreis milionojn da rifuĝintoj, el kiuj kelkaj fuĝis al najbaraj landoj - Jordanio,Sirio kajEgiptio - kaj el kiuj kelkaj iĝis rifuĝintoj en sia propra lando. Tiuj aliĝis al la rifuĝintoj kiuj antaŭe fuĝis de Irako rezulte de agoj de malamikecoj en ĉi tiu lando: laIran-Iraka milito kaj laGolfa Milito.
La rifuĝintoj de laSiria enlanda milito: Dum la civita milito en Sirio, kiu post jardeko rezultis en duonmiliono da mortintoj, proksimume kvin milionoj da loĝantoj fuĝis de siaj hejmoj, kelkaj iĝis rifuĝintoj en la najbaraj landoj (ĉefeTurkio, Jordanio kajLibano), kaj kelkaj iĝis rifuĝintoj en sia propra lando. Ekde2015, enfluo de centoj da miloj da siriaj rifuĝintoj al Eŭropo komenciĝis, kiu estis elstara komponento de laeŭropa migra krizo
Esplorraporto (2017) deTradukistoj Sen Landlimoj skizis per ekzemploj kial multaj rifuĝintoj ne komprenas aŭ erare komprenas vivsavajn informojn kaj ekzamenis kial rifuĝintoj kaj migrantoj ne ricevas la bezonatan lingvan subtenon, kiun ili bezonas por komuniki kun servaj provizantoj. La raporto proponis praktikajn solvojn, komencante kun la kolektado de pli bonaj datumoj pri la lingvoj, kiujn rifuĝintoj komprenas[9]. Tradukistoj Sen Landlimoj liveras vivnecesajn informojn ankaŭ en aliaj lingvoj ol la angla. Tial pli da rifuĝintoj povas resti sekuraj kaj informitaj pri siaj rajtoj[10]. Ĉi rilate menciindas ke en Irtlando disponeblas (2020) filmeto kun informoj pri KOVIM-19 por rifuĝintoj en Esperanto, sed ankaŭ en 29 pliaj lingvoj kadre deCovid-19 World Service (Monda Servo por KOVIM-19)[11] kiu estas komuna iniciato fare de du organizaĵoj, kiuj prizorgas la rajtojn de migruloj kaj rifuĝintoj en Irlando - nome Nasc ("Ligilo") kaj Together Ireland ("Kune Irlando"). Ties celo estas liveri ĝisdatajn kaj akuratajn informojn pri la publika sano al tiuj migruloj, kiuj loĝas en Irlando. La servo estas oficiale apogata de la Irlanda Kolegio de Ĝeneralaj Kuracistoj, kaj ĝin subtenas ankaŭ la nacia irlanda radiofonia kaj televida dissenda instanco RTÉ. La irlanda ministerio pri sano listigas ĝin kiel fidinda informservo por migruloj en Irlando.
Rifuĝintoj kaj migrantoj ĝenerale suferas pri lingvaj problemoj, lingvoperdo kaj lingva misuzo[12]. Lingvo estas unu el la plej gravaj obstakloj kiujn alfrontas rifuĝintojn[13].
Helporganizoj ne sufiĉe konsideras la fakton, ke la homoj al kiuj la helpo estas direktata, ĉi kaze la rifuĝintoj, ne povas efike reagi se ili ne regas la lingvojn uzatajn de tiuj organizoj[14] aŭ la lingvojn de la alvenlandoj: kvankam okazis ke la araba ekzemple estis la komunika lingvo inter rifuĝintoj el trideko da landoj, ne ĉiuj rifuĝintoj komprenis la araban dum eksterlandaj helpantoj ofte uzas la anglan aŭ lokan lingvon, ekzemple la francan en la iama rifuĝejo deCalais[7], kvazaŭ ekzilitoj[3] ne havus lingvajn rajtojn.
Diversaj esperantistoj vidas esencan rilaton inter la valoroj deesperantismo kaj lasolidara agado kun la rifuĝintoj[7] kaj ofertis helpon diversmaniere en pluraj landoj; sen preterlasi honeste paroli pri la problemoj, kiuj ekestas pro la malamikeco inter la diversaj grupoj de la migrantoj (inter si) kaj la civitanoj de la enirantaj landoj. Esperanto povus efike helpi al rifuĝintoj se esperantistoj kapablas traduki el la lingvoj de la rifuĝintoj al eŭropaj lingvoj kiam ili fuĝis al Eŭropo.
1. Ebligi la komunikadon kun la rifuĝintoj en lingvoj, kiujn ili komprenas;
2. Ebligi la klerigon de ŝtataj funkciuloj pri tiuj lingvoj;
3. Krei specifajn servojn por aŭskulti la voĉojn de la rifuĝintoj pere de iliaj lingvoj.
Turone rimarkigis, ke “oni neniam povos atingi la celojn delingva justeco se oni ne asertas fronte de la amasa migrado de rifuĝintoj, ke la justa kaj ĝusta rimedo estas antaŭ ĉio ilia protekto: nepre ne konstruado de baroj kaj muroj, sed racia kaj inteligenta alfronto de la situacio fare de la internaciaj institucioj pere de daŭripovaj interkonsentoj kaj kun plena respekto de la homaj rajtoj”[15].
Pere deE@I, esperantistoj kunlaboris al la multlingva retejo deutsch.info sur kies paĝoj troviĝas ankaŭ informoj por rifuĝintoj en Germanio en 19 elekteblaj lingvoj[16].
Esperantistoj partoprenas ankaŭ en agado kadre deUNITED[17]for intercultural action (UNITED por Interkultura Agado), kiu ekde 1993 registras la nomojn, devenlokojn kaj kialojn de morto de pli ol 34 000 rifuĝintoj kaj migrantoj, kiuj, provante aliri Eŭropon, mortis pro la strikte limigitaj politikoj de iuj eŭropaj landoj[18].
Dum la internacia junulara kongreso (IJK) enBadajoz (2018), esperantistoj kolektis monon por laasocio Himaya, kiu helpasrifuĝintojn en Eŭropo per la vendado de enirbiletoj por la klaŭna spektaklo "Utopio" en kiu la klaŭno Luno uzas Esperanton kiel ilon por atingi la pacon[19].
En novembro 2020 dudeko da fakuloj kunlaboros kunKCE pri lingvotestado ĉe enmigrintoj, rifuĝintoj, azilpetantoj, laŭ komisio deALTE kaj laKonsilio de Eŭropo pri LASLLIAM (esperantigebla al "La Alfabetigo kaj Sekundara Lernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrantoj")[20][21]. Konsilio de Eŭropo komisiis la preparon de la koncerna dokumentaro en kiu KCE oficiale partoprenis, kies traduko aperis en la retejo de ALTE ("La panoramo 2018 de Konsilio de Eŭropo kaj ALTE pri lingva kaj socikona politikoj por migrantoj")[22].
Por instruado de aliaj lingvoj al rifuĝintoj: vidu subLingva Festivalo.
Dum la historio de Esperanto revenas ke Esperanto estis instruata fulmlecione enrifuĝintejoj. Rifuĝintoj troviĝas en situacio ke ili ofte dumtage enuiĝas atendante dum monatoj kaj ofte jaroj la decidon pri sia rajto loĝi en la alvenlando aŭ en pli fora lando[7]. Intertempe ili ĝojas ke iuj investas sian tempon kaj volas veni instrui al ili ion novan kiel Esperanto[23]. Tio inspiris nombron de Esperantistoj instrui la lingvon Esperanto al rifuĝintoj, ekzemple enIrano kajBurundo[24].
En aprilo1995 en forlasita ŝtata lernejo en Kakuma (Kenjo) startis Esperanto-kurso por etiopiaj rifuĝintoj gvidata de la Cseh-instruisto Nzaniye Jesse Le-Prince[25].
Inter1996 kaj1998 Elisée Byelongo Isheloke (D.R. Kongo) instruis Esperanton enTanzanio al centoj da rifuĝintoj en la tendaro Nyarugusu[26],
Dum la Universala Kongreso enLisbono (2018,Portugalio) estis prezentitaj pluraj projektoj, inkluzive de propono instrui legadon per Esperanto al virinaj rifuĝintoj enTurkio[7] pere de signifoplenaj, sed facilaj tekstoj[29].
Iuj esperantistoj ĝemeligis sian lokan Esperanto-grupon al rifuĝintoj aŭ instruis Esperanton (ekz. en azilcentro enTuluzo,Francio)[30] al rifuĝintoj kiuj tion deziris kaj ŝatis; ankaŭSusanne Warmuth, esperantistino,tradukistino kaj engaĝita socia helpistino de rifuĝintoj.
Aliaj esperantistoj ne instruas Esperanton al rifuĝintoj, sed uzas ilian amon de lingvoj por instrui la propran denaskan, nacian lingvon: ekzemple Annie Grente (Grekio) por lagreka, Patrick Boets (Belgio) por lanederlanda kajMaria Merla por lagermana dum ŝi lernas la araban siavice[31].
ILEI proponis liston de esperantistoj, kiuj instruis sian nacian lingvon kaj/aŭ Esperanton al rifuĝintoj por ebligi interesan pedagogian interŝanĝon de diversaj spertoj tiukampe[32].
'Biblioteko' en la iama rifuĝinta tendumejo deCalais,Francio.
En diversaj periodoj konataj kaj malpli konataj esperantistoj lernis la lingvon kiel rifuĝantoj kaj sukcesis tion fari interalie ĉar ili havis tempon. Ekzemploj:
- En Rusio la fama esperantista verkistoJulio Baghy tie pasigis ses jarojn kielmilitkaptito dum laUnua Mondmilito. Tie li komencis sian agadon kiel Esperanta instruanto kaj aktivulo[33].
- EnMalavio esperantistino instruis en 2020 Esperanton al kun-rifuĝintoj en granda rifuĝejo. Ŝi ne havis materialojn, sed instruis per bastono skribinte la literojn en la grundo. Tio estis tre grava en tiu loko pro la multaj lingvoj en la rifuĝejo[34]. Same okazis sur la greka insuloLesbos.
- EnFrancio kie en 2018 14 trejnistoj donis fulmlecionojn de Esperanto en rifuĝintejo en Tuluzo kaj vesperon pri ekzilo kaj rilataj temoj, samkiel kuna dancado al kiu partoprenis junaj rifuĝintoj dum la 4-a SemEO (La 4-a SemEo "Esperanto Semajno" sekvis inter la 10-a kaj 20-a de marto 2018 en Tuluzo)[35].
- EnPollando kie en 2009 virino el pola centro por rifuĝintoj telefone petis helpon en Esperanto nome de 30-persona grupo dekartveloj, kiuj fuĝis elKartvelio kaj alvenis en Pollando pro la tiea militostato, forlasinte ĉion[36].
- enBosnio kie en 1999 ankaŭ iuj Esperantistoj mem fariĝis viktimoj. Esperantistoj en Hispanio kunlaboris kun la hispana organizo 'Espero'[39] por subteni bosniajn infanojn, kiuj pere de lokaj samideanoj pasigis iom da tempo en Katalunio dum la milito en Bosnio[7].
- en Tanzanio kie inter 1996 kaj 1998Elysée Byelongo instruis Esperanton al centoj da rifuĝintoj en la tenadaro Nyaru-gusu[40],
- enBurundo[24] kaj enTanzanio kie en 1989 Lutombo Yogolelo kaj almenaŭ dek aliaj rifuĝintoj lernis Esperanton[41].
- enFrancio kie dekoj da hispanaj esperantistoj mem devis fuĝi kaj estis mallonge detenitaj en lakoncentrejo de Gruso (Francio) post kiam ili batalis en lahispana intercivitana milito, interalieFranz Haiderer kiu tie restis ĝis1941 kaj kie li kunaranĝis Esperanto-kursojn. Post li estis detenita enDachau ĝis1945 kie li estis inter la animantoj de la subtera Esperanto-agado.
-George Soros, unu el la plej famaj rifuĝintoj kaj filo de esperantistoTeodoro Ŝvarc, sukcesis savi sian vivon helpe de Esperanto. Kiam la 17-jaraĝa George Soros forlasis Budapeŝton por serĉi sian feliĉon en Britio en 1947, li diris jenon: "unu el la unuaj aferoj, kiujn mi faris, estis serĉi la Esperanto-societon en Londono" kiel amika rifuĝo"[42]. En la lastaj jaroj, Soros fariĝisfilantropo apoge al rifuĝintoj, promociante 'malfermitan socion' tra la tuta mondo[43].
Kuniri estas kudra metiejo kun nomo en Esperanto[44] en kiu rifuĝintoj povas kreeme implementi siajn proprajn skizo-ideojn kun profesia subteno por krei modon kiu dezajne ligas la malsamajn etnajn fonojn de sia studentaro kaj de siaj dezajnistoj[45].
Rainer Kurz, germana esperantisto, kun kvar studentoj de la Universitato de Hohenheim estas kreintoj de interreta merkatejo por rifuĝintoj kaj entreprenoj kiuj ŝatas dungi rifuĝintojn[46].
Jam ekde 2003 ekzistas centroj enBelgio enBeaumont (Esperantomena)[47][48][44] kajMechelen (Juneco)[49] kiuj zorgas por neplenkreskajrifuĝintaj infanoj senakomanataj de familianoj, ĉefe tiuj kiuj estis viktimoj dehoma kontrabando. Poste aperis en Kessel-Lo/Loveno (Belgio) plia centro en Belgio kun esperanta nomo:SOS InfanvilaĝoHejmo[44], kiu ankaŭ estas domo kiu okupiĝas kunrifuĝintaj junuloj inter 10 kaj 18-jaraĝaj alvenintaj en Belgio sen gepatroj, sed tamen kune kun gefratoj. Infanoj ricevas tie ĉiujn eblecojn por esprimi sin en diversaj lingvoj (pere de kantado, verkado, pentrarto, dancado, sportoj...).Ĉi tiu diverseco de lingvoj ankaŭ helpas ilin doni lokon al la pasinteco kaj rigardi antaŭen al la estonteco denove[50].
Rifuĝintoj formas lingvan grupon troviĝante en teritoria spaco de aliaj lingvaj komunumoj. La 1-a artikolo de laUniversala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj difinas kiellingva grupo ĉiun homan kolektivon kiu kunhavigas saman lingvon kaj situas en la teritoria spaco de alia lingva komunumo, tamen sen ekvivalenta historieco; kio estas la kazo deenmigrintoj,rifuĝintoj,deportitoj kajdiasporanoj. Homaj Rajtoj estas universalaj rajtoj kiuj validas por ĉiu individuo tutmonde, ankaŭ por migrantoj, kvankam tiuj rajtoj ne estas respektataj en multaj partoj de la mondo en la jaro de la 75a datreveno de la akcepto de la Deklaracio de Homaj Rajtoj dum kiu ankaŭ Universala Esperanto-Asocio esprimis sin en rezolucio sekve de ĝia Universala Kongreso en Torino (2023)[51].
Diversaj apllikaĵoj povas esti utilaj al rifuĝintoj ĉu por lerni lingvo(j)n kaj kutimojn de lando en kiu ili restadas (Love Europe), ĉu por kompreni kulturajn diferencojn (Lango) aŭ por trovi retajn kontaktojn kun ŝatantoj kiuj eble parolas lingvon kiun ili scias aŭ volas praktiki (Amikumu).
Love Europe[52] estas senpagaaplikaĵo kaj retejo, financita kiel Erasmus+ projekto, en kiu rifuĝintoj en Eŭropo kaj Turkio povas lerni laanglan,francan,grekan,nederlandan kajturkan pere de 11 rifuĝintaj lingvoj (albana,araba,badina,kurmanĉia,paŝtuna,panĝaba,persa,urdua,somala,sorana kajtigraja) por integriĝi kaj konatiĝi kun la kulturoj de la landoj en kiuj ili estas akceptataj aŭ eĉ tiuj kiuj estas por pli mallonga tempo en iuj de tiuj alvenlandoj[53]. Ĝi helpas trovi lokojn, ekzemple centron porazilserĉantoj, senpagajn wifi-lokojn, publikan transporton, malsanulejojn, ktp. Due, ĝi ebligas trovi interesajn eventojn speciale organizitajn por aŭ de rifuĝintoj kiel lingvaj kafejoj, sportajn kaj kulturajn eblecojn. Kolekto de informaj filmetoj helpas ekkoni la lingvon kaj la kulturon de la nova lando, kie la rifuĝinto troviĝas[54].
Lango estas telefona aplikaĵo pri temoj necesaj por lingva kaj kultura adaptado en nova lando. Ĝi estos tre utila en la kompreno de kulturaj diferencoj kiam ĝi traktas temojn rilatajn al landaj konceptoj por helpi integriĝon en ĉiu el la partneraj landoj. Ĝi ankaŭ ofertas ● ilustritan vortotrezoron por faciligi agnoskon kiel rifuĝinto aŭ azilpentanto, ● Sondosierojn por lerni pri prononcaj nuancoj. ● Viglan aŭdvidan enhavon por allogi uzantojn en novigaj manieroj[55].
Amikumu: plurlingva aplikaĵo por paroli kun aliaj personoj en plej eble multe da diversaj lingvoj.
Esperanto (2019), ankaŭ estas la nomo de dokumenta spektaklo/teatraĵo de la flandra aktoro kaj radio-rakontisto Lucas De Rycke[44], kiu formas koktelon de voĉoj, intervjuo-fragmentoj, projekcioj kaj viva muziko pri la kolizio de idealoj kaj la reala vivo, instigite de volontuloj kiuj organizas aktivecojn en tendumejo por 800siriaj rifuĝintoj enAlexandreia (Grekio) kaj de renkontiĝo enMontenegro kunesperantisto kiu krome kredas enbahaismo, kun retrorigardo al Esperanto kiam la idealoj ĉirkaŭ ĉi tiu internacia lingvo ankoraŭ estis plenvivaj[56]. La dialogoj enEsperanto ĝuste faras siriaj rifuĝintoj mem, kiuj spertis la aventureman vojaĝon tra Eŭropo, sed necesis ankaŭ aldonisubtekstojn, ĉar la prezentaĵo estas parte ankaŭ en laangla,germana kaj lafranca[57]. En la renkontiĝo kun rifuĝintoj oni aŭdas rakontojn, kiujn oni neniam aŭdus, se oni estus turisto en fora lando. Temas pri personaj rakontoj kaj vivŝanĝaj eventoj.
Ankaŭ la aŭtoroj de la teatraĵo"Felici tutti[58]/ Feliĉas ĉiuj" (2011), prezentita de la itala kolektivo "Controcanto" (kontraŭkanto) kaj reĝisorita de Clara Sancricca, elektis Esperanton kiel la lingvon de la migrantoj[59][60].
Alia pupteatraĵo havas titolon en Esperanto:Senlima (2015)[61][62] kaj uzas tradician pupteatron kombine al animado-teknikoj kaj videoprojektado. Ĝi prezentas rakonton ligita al la temo ‘limoj’ inter homoj en "tiu ĉi mondo" kaj en "alia mondo", invintante la publikon imagi vivon en mondo sen landlimoj. Tial ĝi estas fakte ankaŭ ligita al la nuntempaj problemoj rilate al laeŭropa migra krizo. La rakanto povus esti interpretata kiel io rilate al la okazaĵoj de1965 enIndonezio (bahasa indonesia:Pembantaian di Indonesia 1965–1966)[63] aŭ al launuigo de Germanio, sed ĝi ankaŭ estas destinata al rifuĝintoj kajpolitikaj malliberuloj[64]. Ĝi ekestis en Indonezio kiel ko-produktado de du (pup)teatraj trupoj el du diversaj landoj:Retrofuturisten elBerlino,Germanio kaj laPapermoon Puppet Theater elJogjakarto,Indonezio, kiu estas eble la plej fama kaj plej populara nuntempa pupteatro en Indonezio. Retrofuturisten tiel komentis pri ĝi:""Du pupteatraj kompanioj kaj pupteatraj studentoj estis kunmetitaj por krei projekton kaj spektaklon 14|14 kun 14 kilometroj kaj 14 landlimoj inter ili. Diversaj kontinentoj kaj kulturoj, labormanieroj kaj perspektivoj, malsamaj mondoj renkontas kaj inventas ion novan. Kio kunligas ĉiujn homojn? Kie ili trovas komunan lingvon? Ĉu ankoraŭ ekzistas kulturaj limoj kiam ĉiuj havas tutmonde kaj tuttempe aliron al la samaj amaskomunikiloj kaj informoj?"[65].
Interkultura Centro Herzberg bonvenigas al siaj agadoj ankaŭ rifuĝintoj[66] aŭ organizis ekzemple artekspozicion de rifuĝinta pentristo[67] kiu vizitas la lokan Esperanto-klubon.
La video kun kanto "Je pars mais Je t'aime" (mi foriras sed mi amas vin) de la libandevena kantistino Mennel memorigas nin pri la suferoj de rifuĝintaj kaj infanoj en samaj situacioj.
Muziko: ekde 2006, la italaj muzikistoj Gianluca Taraborelli kaj Marco Bernacchia, sub la nomo "Stregoni", organizis metiejojn kaj koncertojn cele al interkultura integriĝo de migrintoj kaj rifuĝintoj en Eŭropo pere de la konstruado de provizoraj spacoj por la praktikado de improvizita muziko en kiu estas enplektitaj pli ol 2300 ekonomiaj migrantoj, azilo-serĉantoj kaj rifuĝintoj, gastigitaj en eŭropaj centroj por migrantoj[68].
En la kontinento okazas pluraj konfliktoj, enlandaj kaj interlandaj militoj, kio kaŭzas fuĝon de milionoj da loĝantoj.
Inter plej grandaj fontoj de rifuĝintoj estasDemokratia Respubliko Kongo, en kies orienta parto dum jaroj daŭras batalado inter la registaraj trupoj kaj gerilanoj, ofte forme deetna purigado. Fine de2019 nombro de rifuĝintoj en tiu regionoatingis 4,5 milionojn. Multaj el ili fuĝas al la najbaraj landoj kielAngolo,Zambio kaj aliaj.Ugando gastigas pli ol unu milionon da rifuĝintoj, inkluzive de 384 000 konganoj, el kiuj 48 000 alvenis en 2019.
En 2021 rifuĝintoj, venintaj alBelorusio plejparte elSirio,Irako,Afganio, amase penetradis proksimajn landojn deEŭropa Unio, precipePollandon kajLitovion. Belorusaj limgardistoj ne kontraŭis tion kaj foje asistis la rifuĝintojn. Polaj kaj litovaj limgardistoj rigore traktis ilin, klopodante forpeli ilin reen al Belorusio aŭ almenaŭ bloki en arbaroj, malebligante al la venintoj atingi setlejojn. Ili ankaŭ blokis kaj persekutis volontulojn de homrajtaj organizoj, kiuj penis helpi la rifuĝintojn, alportante al ili akvon, kuracilojn, varmajn vestojn kaj manĝaĵojn. Oni raportis pri pluraj kazoj de kruda perforto kaj malhumana traktado fare de polaj kaj litovaj limgardistoj, kiuj kruele batis la rifuĝintojn, senigis ilin je bezaj vivnecesaĵoj kaj metis je neelteblajn vivkondiĉojn devigante resti en arbaro dum malvarma vetero. Pluraj rifuĝintoj, inkluzive etajn infanojn, pereis pro malvarmo, elĉerpiĝo, malsato kaj batado. Tamen Pollando kaj Litovio insistis ke ili ne akceptos la rifuĝintojn, nek permesos al ili sekvi al la aliaj eŭropaj landoj tra sia teritorio. La krizon polaj kaj litovaj aŭtoritatoj nomis "peranta milito" kaj akuzis pri ĝi prezidantojn de Belorusio kajRusio[69].
(eo) Antoine Cassar,Pasporto, protesta poemo pri landlimoj, migrado, migrantoj kaj amo al homoj, tradukis K. Ertl, eld. FEL, 2020[70].
(eo)Ne timu, estas mi,Papo Francisko pri migrantoj kaj rifuĝintoj. IKUE, 2034, mesaĝoj kaj paroladoj pri la temo: migrantoj kaj rifuĝintoj,ISBN 9788894760613[71].
(de) Brosch, C. (2018). “Esperanto als Mittlersprache bei längerfristiger Mobilität“ (Esperanto kiel perila lingvo dum movebleco pli longtempa), in Brosch, C. and Fiedler, S. (eds.)Flucht, Exil, Migration - Sprachliche Herausforderungen (Fuĝo, ekzilo, migrado - lingvaj defioj), Leipzig: Leipziger Universitätsverlag, pp. 69-90[72].
(en)EUROPA, An Illustrated Introduction to Europe for Migrants and Refugees (Ilustrita enkonduko al Eŭropo por migrantoj kaj rifuĝantoj). Tekstoj en la angla, franca, araba kaj persa (PDFArkivigite je 2017-01-06 per la retarkivoWayback Machine-bitlibro kiu estis iniciato fare de internacia grupo de fotistoj kaj ĵurnalistoj kiuj raportis ambaŭ pri la rifuĝintokrizo en Eŭropo kaj pri la multaj problemaj kuntekstoj i.a. militaj situacioj trans la Mezoriento, Azio kaj Afriko kiuj estigas la migradofluojn en la 21-a jarcento.
↑(eo) Plia sukceso de KCE ĉe Konsilio de Eŭropo,Heroldo de Esperanto, p. 1, n-ro 3 (2342), marto 2023.
↑Léon Kamenicky, La projekto pri plej bonaj praktikoj en volontula lingvoinstruado sukcese alproksimiĝas al sia fino, revuo Esperanto, UEA, p. 208-209, n-ro 1328(10) oktobro 2018.
↑44,044,144,244,3(nederlanda) 100+ merknamen in het Esperanto (100+ markonomoj en Esperanto), superrigardo de belgaj firmaoj kaj asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto por ilia aktiveco, red.Yves Nevelsteen, eld.Flandra Esperanto-Ligo (FEL), 2018.
↑Noto: filmeto 'Senlima' sur YouTube, la 15-an de marto 2016.
↑angleSenlima, a journey ith no limits[rompita ligilo] (Senlima, vojaĝo sen limoj), Theater Konstanz, la 6-an de majo 2016, alirite la 26-an de januaro 2019.