Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Rifto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la atlantikamezoceana dorso sur la insuloIslando videbliĝas kiel surfaca rifto

Riftorifta zono respektiverifta valo (de laangla vorto "rift" por fendo aŭ disŝiraĵo) en la lingvaĵo degeologio estas fendo aŭ valo - super aŭ sub lamarnivelo, do eventuale sub la akvosurfaco - kiu ekestis iom post iom pertektonika disiĝo de du partoj dekontinenta plato. Ekzemploj estas laGranda Rifto enAfriko, lavalo Owens enNordameriko aŭ laSuprarejna Rifto enEŭropo. Se parto de laterkrusto ĉe la ekestinta fendo subensinkas, ekestas rifta valo, kaj se tia valo aparte larĝas, la ekestintan valegon oni geologie nomas "baseno" (ekzemple laGranda Baseno de okcidentaNordameriko).

Ekesto

[redakti |redakti fonton]

Riftaj zonoj ekestas en malfortaj zonoj de lalitosfero, se la oceana aŭ kontinentaterkrusto pro la fluaj moviĝoj de latermantelo en certa areo estas aparte disigita. Kiel ĉiu materialo, la litosfero sub tiu fizika tensio povas disŝiriĝi.

skemo pri la ekesto de rifta valo

Malfortaj zonoj de la litosfero povas esti tie, kie la litosfero pro pli malnovaj geologiaj eventoj havas malsaman konsiston, aŭ kie ĝi nur aparte maldikas – tiajn punktojn oni nomas "varmegaj punktoj" (angle "hot spots"). En la riftaj zonoj aparte verŝajnastertremoj kaj erupcioj devulkano.

La kontinenta litosfero povas malsamspece reagi al la disigaj fortoj. En aparte malnovaj partoj de la litosfero ofte ekestas relative malvastaj valoj kun altaj randoj de la du partoj de latektona plato – ekzemple laGranda Rifto en orientaAfriko. En aliaj partoj, kie antaŭe la litosfero per kreo de montaroj estis aparte dikigita kaj plivarmigita, povas ekesti larĝaj basenoj – kiel laGranda Baseno en la sudokcidento deNordameriko.

Sed se la terkrusto maldikiĝas ĝis malpli ol proksimume 10 kilometroj kaj aldone malaltiĝas ĝis sub lamarnivelo, oceano povas enpenetri la basenon. En geologie "malgranda tempointervalo" per suprenmoviĝo de basaltamagmo kiel en la ekzemplo de laRuĝa Maro povas ekesti nova oceana terkrusto inter la malnovaj kontinentaj randoj. Povas ekesti novajtektonaj platoj kaj povas kreiĝimezoceana dorso.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Rifto&oldid=8428355"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp