Riein | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46° 44′ 39″ N9° 13′ 59″ O / 46.74417 °N, 9.23306 °O /46.74417; 9.23306(mapo)Koordinatoj:46° 44′ 39″ N9° 13′ 59″ O / 46.74417 °N, 9.23306 °O /46.74417; 9.23306(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 66 |
Areo | 15,88 km² |
Alteco | 1270 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 7128 |
Komunumkodo | 3579 |
![]() | |
Riein estas komunumo de lakomunumaro Ilanz kaj ladistrikto Surselva enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 66 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.
Riein situas ĉe la orienta flanko de la valo Lumnezia alte super la riveroGlogn (germaneGlenner). De la komunuma teritorio de 15,99 km² preskaŭ la duono, nome 6,31 km² estas altmontara dezerto. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Riein kajSignina, krome al ĝi apartenas la setlejojCuzein,Fops Dado,Fops Dadens kaj laalpopaŝtejojAlp da Riein kajAlp da Signina.
La komunumo Riein limas en nordo alCastrisch, en nordoriento alValendas, en oriento alTenna, en sudoriento alSafien, en sudo alPitasch, kaj en okcidento alSevgein.
Okaze de lapopolnombrado de la jaro2000 63% de la loĝantaro parolis laromanĉan lingvon.
La komunumo Riein situas tute flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita perpoŝtaŭtolinio alSevgein kajIlanz. Signina atingeblas peraertelfero.
La unua dokumenta mencio de Riein datiĝas el la jaro765 kielRenino.
En la jaro840 menciiĝis en Riein propra preĝejo, kiu en la jaro960 transiris kun la interezoprivilegioj al laepiskopo deKoiro. La preĝeja partrono Sankta Nazario estis la unuan fojon menciita en la jaro1487 kiam Riein disiĝis de laparoĥoSagogn. En la jaro1526 Riein aliĝis al lareformacio.
En Cresta ekzistis burgo, kiu supozeble estis la sidejo de la Senjoroj de Riein, kiuj estis menciitaj en dokumentoj de la jaroj1325 kaj1368.
En la jaro1905 la ĝis tiam aŭtonoma komunumoSignina estis kunigita kun Riein. Signina estis fondita dummezepoko de germanlingvajvalzoj, kiuj tamen dum la 15-a jarcento estis romanĉigitaj.[1]
|