Ricote [riKOte] estas hispana municipo kiu lokas enMurcia Regiono. Ĝi estas 87,5 km2 ampleksa kaj estas ĉe Ulea, Blanca, Abarán,Cieza,Mula kaj Campos del Río. En la jaro 2019 mil ducent sesdek du personoj loĝis en la municipo.
Estas submunicipoj Cañada Gil, La Armarcha, Ambrós, Lichor, Las Lomas, Cuesta Alta, Rambla de Charrara, Vite, La Bermeja, Patruena, Berrandino, Fuente del Cieno, Ainás, La Alcoba, Collado Gil, La Cuerda kaj Las Ventanas.[3]
Ilustraĵo de laKiĥoto kiu montras la renkonto deSancho Panza kun la moriskoRicote, rolulo kies nomo eble estis elektita de Cervantes memore al la ĵusa forpelo de la moriskoj de tiu loko.
Komence de la17a jarcento okazis laforpelo de la moriskoj, majoritatan en la valo de Ricote, spite ke ili jam estis kristanoj ekde antaŭ unu jarcento. Tio okazis por la moriskoj murciaj definitive en 1613, post malsukcesa klopodo de la nobelaro murcia eviti tion per influoj en la malproksima kortumo.Miguel de Cervantes iel aludis pri la moriskoj de la valo pere de la inkludo de la figuro de la morisko Ricote en sia ĉefverkoKiĥoto.