Richard Milhous NIXON [riĉerd milhaŭs niksen] (naskiĝis la9-an de januaro1913, en Yorba Linda,Kalifornio, mortis, 81-jaraĝa, la22-an de aprilo1994 enNovjorko) estis la tridek-sepaprezidanto de Usono. Li estis membro de laRespublikana Partio. Nixon estas la sola homo, kiu demisiis de la prezidenta ofico. Li ankaŭ estas la sola homo, kiu elektiĝis kaj dufoje prezidanto, kaj dufoje vic-prezidanto.
Nixon estiskvakero. Li mezuris 180 cm kaj pezis 82 kg. Lia edzino estis Thelma Catherine "Pat" Ryan, kaj la paro havis du filinojn. Lia pli juna filino Julie edziniĝis kun David Eisenhower, nepo de la usona prezidantoDwight D. Eisenhower.
Nixon estis advokato. Dum laDua Mondmilito li servis en la usona mararmeo. Nixon elektiĝis en 1946 al lausona Domo de Reprezentantoj, kaj en 1950 al laSenato. En 1952 kaj 1956 li elektiĝis vic-prezidanto sub Dwight Eisenhower. En 1960 li perdis la prezidantan elekton kontraŭJohn F. Kennedy. En 1962 li perdis la Kalifornian ŝtatestran elekton. Tamen, Nixon gajnis la prezidantajn elektojn en 1968 kaj 1972.
Dum lia prezidanteco (1969-1974) okazis;
- 1969-Surluniĝo de usonaj astronaŭtoj - la 2-an de julio
- 1972- Novaj usonaj rilatoj kunĈinio
- 1972- Traktato deSALT (Negocadoj pri Strategia Armila Limigo) kunSovetio
- 1972-Watergate - Invado de la estrejo de la Demokrata Partio
- 1973- Batalĉeso enVjetnamio
- 1974- Formala akuzo de Nixon- por lia obstrukcado de justico- li demisiis la 9-an de aŭgusto