Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Richard Bandler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Bandler
Persona informo
Naskiĝo24-an de februaro1950 (1950-02-24) (75-jaraĝa)
en Jersey City
Lingvojangla
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidata
Alma materkolegio Foothill
Universitato de Kalifornio
Universitato de Kalifornio en Santa CruzRedakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oLeslie Lebeau(en)Traduki(1977–)Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopsikologo
komputosciencisto
verkistoRedakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://richardbandler.com/
vdr

Richard Bandler (Richard Wayne Bandler; naskiĝis la24-an de februaro1950) estasusonapsikologo kaj kunevoluinto de la psikologia konceptaroNeŭro-lingvistika programado (NLP).

Vivovojo

[redakti |redakti fonton]

Post la fino de la kolegia lernado, Richard Bandler iĝis studento pripsikologio,informadiko kajmatematiko en laUniversitato de Kalifornio en Santa Cruz. La studon li finis dum marto 1973. Dum 1975 li magistriĝis pri teoria psikologio en la kolegioLone Mountain enSan-Francisko.

Ekde la jaro 1972, Richard Bandler observis kaj protokolis sesiojn deGestalt-terapio, gviditajn deFritz Perls, kaj baldaŭ ekgvidis proprajn grupojn de Gestalt-terapio. En la universitato de Santa Cruz, li petis la profesoron prilingvistikoJohn Grinder partopreni liajn grupojn kiel observanto. Pli poste la du sciencistoj interŝanĝis la rolojn de observanto kaj grupa gvidanto. Komune ili tiumaniere komencis esplori la (aparte senlingvajn) komunikajn mekanismojn enpsikoterapio. Ekde la jaro1974 ili modeligis propran terapian koncepton, kiu aparte enplektis sukcesajn psikoterapiajn teknikojn de la terapiistojFritz Perls,Virginia Satir,Milton Erickson kaj (pli poste)Gregory Bateson.

En la publikaĵojThe Structure of Magic (2 volumoj, kies unua aperis dum 1975) kajPatterns of the Hypnotic Techniques of Milton H. Erickson (2 volumoj, 1975 kaj 1977) la duopo aparte analizis kaj adaptis la ekkonojn de Milton Erickson prihipnota terapio. Per tiuj kaj sekvaj libroj John Grinder kaj Richard Bandler donis la fundamenton por la psikologia konceptaroNeŭro-lingvistika programado (NLP).

Verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • kune kun John Grinder:The Structure of Magic I: A Book About Language and Therapy. 1975,ISBN 0-8314-0044-7
    • germaneMetasprache und Psychotherapie. Die Struktur der Magie I. eldonejo Junfermann, Paderborn 1981,ISBN 3-87387-186-6
  • kune kun John Grinder:The Structure of Magic II: A Book About Communication and Change. 1976,ISBN 0-8314-0049-8
    • germaneKommunikation und Veränderung. Die Struktur der Magie II. eldonejo Junfermann, Paderborn 1982,ISBN 3-87387-187-4
  • kune kun John Grinder kajVirginia Satir:Changing with Families. 1976
  • kune kun John Grinder:Patterns of the Hypnotic Techniques of Milton H. Erickson, M.D., Volume I. 1975
    • germanePatterns. Muster der hypnotischen Techniken Milton Ericksons. eldonejo Junfermann, Paderborn 1996,ISBN 3-87387-139-4
  • kune kun John Grinder kaj Judith Delozier:Patterns of the Hypnotic Techniques of Milton H. Erickson. Volume II. 1977
  • kune kun John Grinder:Frogs into Princes. 1979,ISBN 0-911226-19-2
    • germaneNeue Wege der Kurzzeit-Therapie. Neurolinguistische Programme. eldonejo Junfermann, Paderborn 1981,ISBN 3-87387-127-0
  • kune kun John Grinder:Trance Formations. 1981,ISBN 0-911226-23-0
    • germaneTherapie in Trance. Hypnose. Kommunikation mit dem Unbewussten. eldonejo Klett-Cotta, Stuttgart 1984,ISBN 3-608-95140-7
  • kune kun John Grinder:Reframing. Neurolinguistic programming and the transformation of meaning. 1982,ISBN 0-911226-25-7
    • germaneReframing. Ein ökologischer Ansatz in der Psychotherapie (NLP). eldonejo Junfermann, Paderborn 1985,ISBN 3-87387-228-5
  • Magic In Action. 1984,ISBN 0-916990-14-1
    • germaneBitte verändern Sie sich … jetzt! Transskribe kurz-therapeutischer NLP-Sitzungen. eldonejo Junfermann, Paderborn 1991,ISBN 3-87387-020-7
    • francePeurs, phobies et compulsions, La Tempérance, Chabreloche (Fr) 2004,ISBN 2-9505753-7-4 -legu parteton[rompita ligilo]
  • Using Your Brain - For a Change. 1985,ISBN 0-911226-27-3
    • Veränderung des subjektiven Erlebens. Fortgeschrittene Methoden des NLP. eldonejo Junfermann, Paderborn 1987,ISBN 3-87387-271-4
  • kune kun Will MacDonald:An Insider’s Guide to Sub-Modalities. 1988
    • germaneDer feine Unterschied. NLP-Übungsbuch zu Submodalitäten. eldonejo Junfermann, Paderborn 1990,ISBN 978-3-87387-012-3
  • kune kun Paul Donner:Paradigms of Persuasion. 1989
    • germaneDie Schatztruhe. NLP im Verkauf. Das neue Paradigma des Erfolgs. eldonejo Junfermann, Paderborn 1995,ISBN 3-87387-127-0
  • Time for a Change. 1993,ISBN 0-916990-28-1
    • germaneTime for a Change. Lernen, bessere Entscheidungen zu treffen. Neue NLP-Techniken. eldonejo Junfermann, Paderborn 1995,ISBN 3-87387-168-8
    • franceLe temps du changement, La Tempérance, Chabreloche (Fr) 2002,ISBN 2-9505753-5-8 -legu parteton[rompita ligilo]
  • The Adventures of Anybody. 1993
    • germaneDie Abenteuer von Jedermann. Eine phantastische Geschichte, erzählt vom Begründer des NLP. eldonejo Bookmark, Hamm 2001,ISBN 3-935672-00-4
  • kune kun John La Valle:Persuasion Engineering. 1996,ISBN 0-916990-36-2
    • germaneDie Schatzkammer des Erfolgs. Nutze deine natürliche Fähigkeit zu überzeugen. Ein Trainingskurs für Verkäufer und Manager. eldonejo Junfermann, Paderborn 1998,ISBN 3-87387-380-X

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Informoj pri Richard Bandler en katalogo de laGermana Nacia Biblioteko (germane)

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Richard_Bandler&oldid=8698897"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp