| Ĉi tiu artikolo temas pri pli ampleksa ilaro kun TTT-legilo, retpoŝtilo, FTP-kliento, ktp. Por programo por nur aliri retpaĝojn rigardu la paĝonTTT-legilo. |
Retumilo estas programararo rilatanta alinterreto. Retumilo kutime inkludasTTT-legilon,retpoŝtilon (ofte kun legilo denovaĵgrupojn kajadresaro),elŝutadministrilon, ilon poralŝuti kajelŝuti dosierojn perFTP,IRC-klienton,HTML-redaktilon kaj aliajn.[1][2]
Plej granda oferto de retumiloj estis en la mezo de 1990-ajn jaroj, kiam vendistoj de foliumiloj sentis pli profitodona vendi tutan pakon de programoj surkompakta disko. Tamen, post fino de la unuafoliumila milito la merkato de retumiloj malkreskis al unu aŭ du konkurantoj dum kelkaj jaroj.
La termino "retumilo" estas ankaŭ erare uzata en signifo "TTT-legilo". Tamen, per TTT-legilo eblas aliri (principe) nur la TTT-on, kiu estas nur unu parto deInterreto.[2][3][4][5][6][7][8] Retumilo kutime inkludas TTT-legilon sed aldone provizas ankaŭ programojn de aliaj specoj. Aliaj retumiloj povas aliri (nur aŭ ankaŭ) ne-TTT-ajn retojn, kiel laGemini-spaco.
Ju pli malmulte uzatas tia pako de programaro kaj multe uzatasTTT-poŝtilo, des pli multe uzatas la vorto "retumilo" kiel la sinonimo de TTT-legilo. Kio oni "retumas" - ne nur legas hipertekston sur TTT-ejoj sed skribas retpoŝton sur TTT-legilo - egalus al kio oni "uzas TTT-legilon": t.e. oni "uzas retumilon".
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloInternet suiteangle.
| ||||||||||||||||||||