Malneta versio
| Reta Vortaro | |
|---|---|
| retejo • retvortaro • vortaro de Esperanto • plurlingva vortaro • libera programaro | |
| Priskribo | nekomerca reta vortaro de Esperanto, teknike iniciatita deWolfram Diestel |
| Retadreso | reta-vortaro.de/revo |
| Lingvo(j) | Esperanto |
| Registriĝo | nur por redakti |
| Fondiĝo | fine de 1997 |
| Stato | aktiva |
Reta Vortaro (ReVo) estas ĝeneralaesperantavortaro enInterreto.
Ĝi havas kaj esperantlingvajn difinojn de la kapvortoj, kaj nacilingvajn tradukojn, krome aldonajn informojn kiel ekzemplajn frazojn, bildojn. Krom lalingvaj indeksoj ĝi havas ankaŭ fakajn indeksojn kajtezaŭron.
La projekto estas iniciatita fine de1997, teknike fare deWolfram Diestel. Origina celo estis krei la rimedojn por elektronika versio dePIV, sed pro mankanta intereso de multaj el la redaktantaro de PIV, la projekto ŝanĝis la celon al kreado de aparta interrete uzebla vortaro. Unu el ĝiaj gravaj fontoj estasPlena Vortaro de Esperanto. La retpoŝta redaktado ekfunkcias fine de1999.
La redaktado okazas per perreta redaktilo aŭ per retpoŝta sendo. Oni devas registriĝi ĉe la administrantoj por redaktado. La artikoloj estas formulitaj en propraXML. La diskutado inter redaktantoj kaj interesatoj okazas endissendolisto. La enhavo kaj la iloj estas akireblaj laŭGPLpermeso.
PIV kaj Revo havas komunan historian bazon en la materialo de Plena Vortaro de Esperanto. Tamen la evoluigo okazis laŭ malsamaj vojoj. Dum PIV provas doni senmankan ĝeneralan vortaron per enpreno de terminaroj kaj proponoj, Revo prefere registras la uzatan lingvon. Ĝi postulas, ke redaktantoj donu almenaŭ du fontojn por nova vorto, el kiu almenaŭ unu ne estu vortaro. Alivorte, dum PIV certagrade celas preskribon de la lingvouzado, Revo pli orientiĝas al ĝia priskribo.
Je 2004-02-17, ReVo entenis la sekvajn:
Je 2006-02-17:
Je 2007-02-17:
Je 2010-01-27:
Je 2013-02-20:
Je 2014-03-07:
Je 2015-02-11:
Je 2018-02-28:
Je 2019-03-29:
Je 2021-02-21