Malneta versio
Resveratrolo | |||
![]() | |||
Plata kemia strukturo de la trans-Resveratrolo | |||
![]() | |||
Tridimensia kemia strukturo de la trans-Resveratrolo | |||
![]() | |||
Plata kemia strukturo de la Cis-Resveratrolo | |||
![]() | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Cis-Resveratrolo | |||
![]() | |||
Ruĝaj vinberoj enhavas multe da resveratrolo. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 501-36-0 | ||
ChemSpider kodo | 392875 | ||
PubChem-kodo | 445154 | ||
Merck Index | 15,8279 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka aŭ iometa flava pulvoro kun dolĉeca gusto | ||
Molmaso | 228,247 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,272g cm−3 | ||
Bolpunkto | 254°C | ||
Ekflama temperaturo | 14 °C | ||
Memsparka temperaturo | 363 °C | ||
Solvebleco | Akvo:0,03 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 3450 mg/kg (buŝe)[1] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R26 | ||
Sekureco | S36 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero | |||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225,H315,H318,H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261,P264,P271,P280,P302+352,P304+340,P305+351+338,P310,P321,P332+313,P337+313,P362,P403+233,P405,P501[2] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Resveratrolo (trans–3,4',5–trihidroksostilbeno, C14H12O3; 1,3-benzendiol, 5-[2-(4-hidroksofenil)etenil]-, (E)-) estassubstanco, kiu troviĝas en ŝeloj kaj kernoj de bluavinbero (Vitis vinifera),arakidoj, ŝeloj kaj kernoj de nigraribo, en radiko dejapana falopio (ekstrakton el tiu ĉi planto oni nomasĥolikano), en ŝeloj devakcinioj kaj en ruĝavino. Reveratrolo troviĝas ankaŭ en blanka vino, sed kun la enhavo centoble malpligranda. Tiu ĉi substanco pro siaj antioksidaj kaj antibakteriaj efikoj uzatas kielmanĝo-suplemento.
Resveratrolo influasmetabolon delipidoj kaj inhibas precipitadon de sangaj tabuletoj. Oni supozas, ke dank al sia kapablo inhibi androgenajnricevantojn ĝi havas pozitivan influon al prevento dekancero deprostato. Iuj studoj montras, ke ĝi kapablas plifortigi efikon de iuj antiretroviraj medikamentoj.
Lastaj serĉoj montras, ke resveratrolo troviĝas en granda multo da plantoj kaj la plantoj la resveratrolon produktas pli multe, kiam ili estas en streĉo, kiel sian defendon por transvivi. Rilate al la blua vinbero, oni elesploris, ke ĝi enhavas pli da resveratrolo, kiam la beroj estas nematuraj.