Resupinado (latine resupinatio) estas turniĝo de lafloroj, per tio la florpartoj, kiuj origine troviĝas je la supra flanko truniĝas, ke ili nun estas malsupre. Tiaj floroj ricevas la nomon „resupinataj floroj“.[1] Ekzemplo por resupinado estas la floroj de laorkidacoj. Per la turniĝo de la flortigo aŭovario je 180° lalabelo troviĝas malsupre kaj servas kiel alfluga organo por insektoj.[2]
Resupinado ankaŭ povas aperi ĉefolioj. La foliplato turniĝas tiam je 180° kaj lapalisara parenkimo situas je la malsupra flanko.Ursa ajlo ekzemple tion havas.[3]
La esprimo „resupination“ jam estis uzata deCarl von Linné en lia verkoPhilosophia botanica, 1751, p. 104.[1]