Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Respublikana Partio (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respublikana Partio
emblemo
partioRedakti la valoron en Wikidata
Komenco20-a de marto 1854vd
AntaŭePartio WhigFree Soil Partyvd
PosteRadical Democracy Partyvd
Lando(j)Usonovd
SidejoVaŝingtono
Ideologio

konservativismo • federalism in the United States • Usona ekscepciismo • ekonomia liberalismo • socia konservativismo • nacia konservativismonov-konservativismonovliberalismokontraŭnaturprotektismoantikomunismo • konservativismo en Usono • usona naciismo • prakonservismo • ultraconservatism • libertarianisma konservativismo • nacia liberalismokomunumismokristana demokratiokristana dekstrokontraŭfeminismokontraŭaborta movadoantisemitismo • opozicio al enmigrado • izolismoTrumpismo

Fondinto(j)Partio WhigFree Soil Partyvd
 
Partoj
Independent Republican(en)Traduki kajRespublikano nur laŭ nomoRedakti la valoron en Wikidatavd
RetejoOficiala retejo
vdr
Respublikana Partio
Republican Party
(partio)
Emblemo de Respublikana Partio
partio
Lando Usono
ĈefuloRonna McDaniel
Prezidanto de UsonoDonald Trump
Doma Estro de la MalplimultoKevin McCarthy
Senata Estro de la MajoritatoMitch McConnell
Fondiĝo20-a de marto1854
Ĉefa sidejo310 First Street SE

Washington, D.C. 20003

Koloro(j)ruĝa
IdeologioUsonakonservismo

HistorieAboliciismo

Junulara organizaĵoYoung Republicans, Teen Age Republicans
Studenta organizaĵoCollege Republicans
Retejo[1]
vdr

LaRespublikana Partio estas unu el la du ĉefajusonajpolitikaj partioj.

La Respublikana Partio estas konata ankaŭ kiel la"Grand Old Party" (la"Granda Malnova Partio") kaj per ties sigloj (GOP). La maskotbesto de la Respublikana Partio estaselefanto. EnIndianao ĝi ankoraŭ uzas sian malnovan emblemon,aglon. Oni konvencie ankaŭ uzas la koloron ruĝan kiel simbolon de la partio. La nuntempa Respublikana Partio estas plej apogata dekamparanoj,evangeliaj kristanoj,viroj,maljunuloj, kajblankuloj senuniversitata diplomo.[1]

Historio

[redakti |redakti fonton]

La Respublikana Partio estis fondita je la20-a de marto de1854 en la urboRipon de la subŝtatoViskonsino. Ĝi baziĝis sur la anoj de la malnovaWhig Partio, malaperinta nemulte antaŭe. La partio prenis la nomonrespublikana, honore alThomas Jefferson, kiu estis la fondinto de la usonaPartio Demokrata-Respublikana.

La partio grupigis en la komenco la sektorojn kontraŭ-sklavismaj kaj ekonomie merkatprotektismaj de la nordaj ŝtatoj de Usono.

Jam en la jaro1856 ĝia kandidato por prezidentecoJohn C. Frémont estis la dua (la venkinto estisJames Buchanan de laDemokrata Partio.

En la balotoj de la6-a de novembro de1860 la reprezentanto de la partio estisAbraham Lincoln, kiu venkis en tre dispartigita elektoj. Lia sinteno kontraŭsklavista kondukis al la komenco de laUsona Intercivitana Milito.

Post la milito la Respublikana Partio konservis la bazan povon dum tre longa periodo, preskaŭ ĝis1933. Tiu povo baziĝis sur ĝia granda plimulto en la nordo kaj en la okcidento, dum ĝi apenaŭ ekzistis en la sudo.

Inter1869 kaj1933 ĉiuj usonaj usonaj prezidentoj estis respublikanaj, kun nur du esceptoj: la demokratajGrover Cleveland (el1885 ĝis1889 kaj el1893 ĝis1897), kajWoodrow Wilson (1913 ĝis1921). Do, dum 48 jaroj la rego estis respublikana, kun preskaŭ seninterrompa plimulto en la Kongreso).

En la elektoj de1932, pro laGranda Depresio, la venkinto estis la demokrataFranklin Delano Roosevelt. Tiam komenciĝis periodo de rego de tiu ĉi partio, kiu daŭris ĝis1953, kiam la respublikanos revenis al la povo kunDwight Eisenhower.

Dum la sesdekaj jaroj de la20-a jarcento, la demokrataj intensigis sian reprezentadon de la pli subaj tavoloj, kaj la respublikanoj montris sian ligitecon kun pli dekstraj politikaj, sed sen grandaj diferencoj kun la demokrataj.

En la elektoj de1980 alvenis nova periodo al la Respublikana Partio, kiam venkisRonald Reagan kaj instaliĝis politiko de redukto deimpostoj, kaj forigo de la sociaj helpoj. Ĝi estis konata kiel laKonservativa Revolucio.

Nuntempe la Respublikana Partio estas la politika opcio pli favora al la libera merkato, kaj pli konservativa politike.

Respublikanaj usonaj prezidentoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Abraham Lincoln (1861-1865)
  2. Ulysses Grant (1869-1877)
  3. Rutherford Hayes (1877-1881)
  4. James Garfield (1881)
  5. Chester Arthur (1881-1885)
  6. Benjamin Harrison (1889-1893)
  7. William McKinley (1897-1901)
  8. Theodore Roosevelt (1901-1909)
  9. William Taft (1909-1913)
  10. Warren Harding (1921-1923)
  11. Calvin Coolidge (1923-1929)
  12. Herbert C. Hoover (1929-1933)
  13. Dwight Eisenhower (1953-1961)
  14. Richard Nixon (1969-1974)
  15. Gerald Ford (1974-1977)
  16. Ronald Reagan (1981-1989)
  17. George Bush (1989-1993)
  18. George W. Bush (2001-2009)
  19. Donald Trump (2017-2021,2025-)

Aliaj respublikanaj politikistoj

[redakti |redakti fonton]

Respublikanaj instancoj

[redakti |redakti fonton]

LaRespublikana Nacia Komitato (angleRepublican National Committee; akronime RNC ) estas usona politika komitato kiu funkcias kiel la nacia gvidado de la Respublikana Partio de Usono. La komitato respondecas pri evoluigado kaj promocio de la respublikana politika platformo, same kiel kunordigado de monkolektado kaj elektostrategio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Polarized by Degrees: How the Diploma Divide and the Culture War Transformed American Politics. Alirita 23-a de majo 2024 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Respublikana_Partio_(Usono)&oldid=9050801"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp