OSI-modelo kun interretaj protokoloj deTCP-IP-stako
Kable kaj senkable:WAN (ekz. lainterreto),MAN,LAN,PAN.
Nur senkable:IPN,WMAN,WLAN (Wi-Fi),WPAN (ekz.Bluetooth).| Tavolo | Tavolnomo | IP pera/rilata (havasRFC) |
|---|
| 7 | Aplikada tavolo | HTTP,SMTP,POP3,IMAP,FTP,SSH,IRC,SIP,DNS... |
| 6 | Prezenta tavolo | MPEG,MIME,SSL,TLS, ... |
| 5 | Seanca tavolo | NetBIOS,RPC,SAP,SDP... |
| 4 | Transporta tavolo | TCP,UDP,SCTP,RTP... |
| 3 | Reta tavolo | IPv4,IPv6,IPsec,ICMP,IGMP,ARP... |
| 2 | Kanala tavolo | Ethernet,802.11 Wi-Fi,MAC,HDLC,V.42bis,V.42),V.44... |
| 1 | Fizika tavolo | DSL,ADSL,WiMAX,802.11b,802.11g10BASE-T,V.90... |
Enkomputiko,Request por Comments (mallongigoRFC;angla porpeto pri komentoj) estas serio da dokumentoj ampleksantaj novajn esplorojn, novigojn kaj metodarojn aplikeblajn al lainterretaj teknologioj.
En laInterreta societo, inĝenieroj kaj komputikistoj povas eldonidiskurson en la formo de RFC-memorando, aŭ porkolega revizio, aŭ simple por transdoni novajn konceptojn, informojn, aŭ (foje) inĝenieranhumuron. LaInterreta inĝeniera laborgrupo (IETF) adoptas ion de la aplikita informacia teorio publikante ĝin en RFC-oj kielinterretajn normojn.
La RFC-redaktoro eldonas ĉiun RFC-dokumenton kun unikaseria numero. Se RFC jam ricevis numeran identigilon kaj estis eldonita, oni neniam plu nuligas aŭ modifas ĝin; se la dokumento bezonas ŝanĝojn, la aŭtoroj eldonas reviziitan dokumenton; tial okazas, ke iuj RFC-oj neuzindigas aliajn. Ĉiuj la aperintaj RFC-oj kune konsistigas kontinuan historian kronikon de la evoluo de interretaj normoj.
Bonvolu rimarki, ke la termino "RFC" ne estas unika por tiu ĉi serio. Kelkaj aliaj organizaĵoj (ekzempleVikipedio) simile eldonadas dokumentojn uzante por nomi ilin la terminon "RFC". Tamen, ĉi tiu estas nedisputeble la plej konata "RFC"-serio en la interreto.
Oni povas ricevi ajnan unuopan eldonitan RFC-dokumenton per la sekvaURL, anstataŭigante la signon# per la seria numero de la petata RFC-dokumento:http://www.rfc-editor.org/rfc/rfc#.txt
Ĉiu RFC haveblas kielASCII-teksto, sed povas esti ankaŭ alirebligita en aliajdosieraj formatoj; tamen, la definitiva versio de specifdokumento de ajnainterreta normo ĉiam estas la ASCII-versio.