Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

René Dumont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Dumont
Persona informo
NaskonomoRené Fernand Dumont
Naskiĝo13-an de marto1904 (1904-03-13)
en Cambrai, Nord,  Francio
Morto18-an de junio2001 (2001-06-18) (97-jaraĝa)
en Fontenay-sous-Bois, Val-de-Marne,  Francio
Lingvojfranca
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materLiceo Henri-IV
Institut national agronomique(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oJean Dumont(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
ParencojLaure Miller(en)Traduki (pranevino)
Christophe Dumont(en)Traduki (pranevo)Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoagronomo
inĝeniero
mediprotektulo
franca universitata profesoro
sociologoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

René DUMONT (n. la 13-an de marto 1904 - m. la 18-an de junio 2001[1]) estisfranca inĝeniero priagronomio,ekologiisto, kaj aktivulo pri naturmedio, tria mondo kaj paco. Li fariĝis konata pro sia batalo por la kampara disvolviĝo en malriĉaj landoj kaj sia ekologia engaĝiĝo. Lia kritika aliro al agronomio konfliktis kun la ideologio de la tiamaj koloniaj agronomoj[2], kiuj ofte malestimis la tradician agrikulturon de la indiĝenoj.

Li estas la unua kandidato kiu prezentiĝis sub la ekologia etikedo dum la balotado por fariĝiprezidento de Francio en1974. Li iniciatis la ideon kaj movadon de lapolitika ekologio. Li estis aktivulo en laRadikala Partio (Francio).

Li estas fekunda aŭtoro kiu verkis preskaŭ 70 librojn, inter kiuj la plej konataj estasL'Afrique noire est mal partie (Nigra Afriko mis-ekas) en1962 kajL'Utopie ou la mort! (Utopio aŭ la morto!) en1973.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Li naskiĝis enCambrai, travivis la unuan mondmiliton enArras, kie lia patrino estis instruistino de sciencoj kaj estrino de mezgrada lernejo.

En1927, li eniris la Nacian Instituton de Kolonia Agronomio (INAC) enNogent-sur-Marne por unujara trejnokurso kiel agronomia inĝeniero. Interesita pri tropika agronomio, li en1929 forlasis Francion por iri al la tiutempe nomitaj transmaraj landoj, kie lia unua posteno estis en la iama franca kolonio, nomitaFranca Hindoĉinio (nunaVjetnamio) kie li komencis sian karieron en larizokampoj deTonkino. La ŝipo per kiu li veturis tien, faris halton en haveno enBarato, kie li partoprenis agadon deGandhianoj, ĉar li ĉiam estis ĉe la flanko de la subpremitoj de la mondo.

Verkaro (elekto)

[redakti |redakti fonton]
  • Misère ou prospérité paysanne ? (Mizero aŭ kampara prospero?), eld. Fustier, kolekto 'Dynamo'), enkonduko fare de Jacques Duboin, Parizo, 1936
  • L’Afrique noire est mal partie (Nigra Afriko mis-ekas), 1962, angla tradukoFalse start in Africa, Novjorko, Praeger 1966
  • Nous allons à la famine (Ni alfrontos malsatan estontecon), angla tradukoThe hungry future, Novjorko, Praeger, 1969
  • Types of Rural Economy: Studies in World Agriculture (Specoj de kapara ekonomiko: Studoj en monda agrikulturo), Londono: Methuen, 1970
  • Utopie ou la mort! (Utopio aŭ morto!), 1974, angla tradukoUtopia or Else ..., Universe Pub, 1975
  • Agronome de la faim (Agronomo de la malsatego), 1974
  • La contrainte ou la mort. Lettre aux Québécoises et aux Québécois sur l'avenir de la planète, Ed. du Méridien, Montrealo, kolekto 'Environnement', 1990
  • Démocratie pour l'Afrique : la longue marche de l'Afrique noire vers la liberté (Demokratio por Afriko: la longa marŝo de nigra Afriko al la libereco), 1991
  • Cette guerre nous déshonore. Quel nouvel ordre mondial ? (Tiu milito hontigas nin. Kiu nova tutmonda ordo? - kunlabore kun Charlotte Paquet), eld. Le Seuil, Parizo, coll. 'L’Histoire immédiate'), 1992
  • Misère et chômage. Libéralisme ou démocratie (Mizero kaj senlaboreco. Liberalismo aŭ demokratio - kunlabore kun Charlotte Paquet, 1994 (Le Seuil, coll.'L’Histoire immédiate'), Parizo, 1994
  • Ouvrez les yeux ! Le XXIème siècle est mal parti (Malfermu la okulojn ! La 21-a jarcento malbone ekis), eldonejoPolitis, eld. Arléa, Parizo, 1995
  • Famines, le retour. Désordre libéral et démographique non contrôlée (Malsatoj, la reveno - Liberala malordo kaj nekontrolita demografio),Politis, eld. Arléa, Parizo, 1997

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • (fr) "René Dumont, un agronome d'exception", en:Ingénieurs de la vie : la revue des ingénieurs de l'INA P-G (nuna AgroParisTech), Mazarine, Parizo, 2005
  • (fr) René Dumont, citoyen de la planète Terre, dokumenta firlmo de Bernard Baissat, La Lanterne/France 3, 105 minutoj, 1992 (pliaj informoj)

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (fr)René Dumont, Agronomo, aktivulo pri paco, tria mondo kaj ekologio.Arkivigite je 2006-01-31 per la retarkivoWayback Machine
  2. (fr) Wilfrid Séjeau, "René Dumont agronome",Ruralia,n-ro 15,‎ 2004, enretigita la1-an de julio 2008(rete legebla[arĥivo]).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=René_Dumont&oldid=9018975"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp