Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Remiso

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.

Remiso en konkurso inter du (aŭ pli) oponaj individuoj aŭ teamoj estas egalpoentado, ĉe remiso ne estas venkinto, nek malvenkinto, ĉar ambaŭ teamoj havas same multajn poentojn (golojn …). (Origineremiso estas termino elŝako.)

Kelkaj sportoj akceptas remisan rezulton de matĉo (ekzemple atletiko , multajpilkoludoj). Sed en aliaj sportoj la reglamento ne konasremison (ekzempleteniso,tabloteniso,glacihokeo,korbopilko). En kazoj de egalaj rezultoj ĉi-lastaj sportoj efektivigas unu aŭ plurajn el la sekvaj solvoj:

  • suplementa matĉdaŭro post la regulamatĉdaŭro
    - foje kun la regulo dearĝentaora golo - ekzemple en futbalo, glacihokeo
  • plifaciligo de poentigo
    - ekzemple redukto de ludantoj en glacihokeo aŭ rezigno pri 2-poenta antaŭeco en teniso
  • speciala kromkonkurso
    - ekzemplepenal-ŝotado en futbalo, glacihokeo
  • simpla hazardo
    - ekzemplemonerumado kiel aplikita en futbalkonkursoj en la 1960-aj jaroj

Foje turniroj kombinas remiso-permesajn rondojn kun senremisaj (nokaŭtaj) rondoj.

Etimologio:
remiso devenas de la francaremis (remetita - kvazaŭ en la antaŭmatĉan staton) kaj estas aparte uzata porŝako-matĉoj, kiuj finiĝas sen venkinto. - La germana"unentschieden" (ne decidita) same estas kvazaŭ neŭtra termino, dum la anglaj"tie" (katenita) pli klare esprimas la malkontenton pri la nedecidita stato kaj"draw" (lotumi) jam proponas metodon, solvi la situacion.

Oni esprimas ĝin ankaŭ pervana partio (vidu la 5-an departio sur la paĝo 844 de la Nova PIV, aŭ la 4-an departio sur la paĝo 795 de la malnova PIV).

Vidu ankaŭ:

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Remiso"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp