Elekto deartikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako·Vinajo | |
Rememoro pri la budho (ĉine: 念佛, niànfó,japane: 念仏, ねんぶつ, nenbutsu,koree: 염불, yeombul,vjetname: niệm Phật), aŭ "nembucuo" kun la japanlingva radiko, estas termino ofte renkontita enPurlanda Budhismo. Kiel parto de Purlanda praktiko, nianfoo ĝenerale referencas al la ripetado de la nomo deAmitabo. Ĝi estas traduko de laSanskritabuddhānusmṛti (aŭ "rememoro pri laBudho"[1]).
Kvankam la Sanskrita frazo uzata enHindio ne staras en la originala enhavo de la du ĉefaj Purlandaj sutroj, ĝi aperas en la unua parto de la SanskritaSutro de Senfina Vivo jene:[2]
La apostrofo kaj forigo de la unua "A" de "Amitābha" devenas de la normala Sanskritasandi-igo, kaj montras, ke la unua "A" estas implica kaj dirita pli rapide. Pli komprenebla versio estus:
La frazo laŭvorte signifas "Omaĝon al Senlima Lumo". La Sanskrita elparolo estas jena:

Dum la praktiko de nianfoo disvastiĝis el Hindio al aliaj regionoj, la originala elparolo ŝanĝiĝis laŭ la variaj naciaj lingvoj.
| Lingvo | Skribformo | Latina Alfabeto |
|---|---|---|
| Sanskrito | नमोऽमिताभाय | Namo Amitābhāya |
| Mandarena ĉina | Tradicia: 南無阿彌陀佛 Simpligita: 南无阿弥陀佛 | Nāmó Ēmítuófó[3][4] |
| Kantona ĉina | Tradicia ĉina: 南無阿彌陀佛 | naa1 mo4 o1 mei4 to4 fat6 |
| Japana | Kanĝia: 南無阿弥陀仏 Hiragana: なむ あみだ ぶつ | Namu Amida Butsu |
| Korea | Hanĝa: 南無阿彌陀佛 Hangula: 나무아미타불 | Namu Amita Bul |
| Vjetnama | Vjetnama alfabeto: Nam mô A Di Đà Phật Chữ nôm: 南無阿彌陀佛 | Nam mô A Di Đà Phật |
En Ĉinio, la praktiko de nianfoo estis kodigita kun la fondiĝo de la aparta Purlanda skolo de budhismo. La plej komuna formo de ĉi tio estas la ses-silaba nianfoo; iuj malplilongigas ĝin enĀmítuó Fó.[5] En la japanaJōdo Shinshū-a sekto, ĝi ofte malplilongiĝas enna man da bu.
En laJōdo Shinshū-a tradicio en Japanio, variaj formoj de la nianfoo estas uzataj jam de ĝia komenco. La fondinto,Shinran, uzis naŭ-karaktranKujimyōgō (九字名号,Kujimyōgō?) en laShoshinge kaj la himnoj deSanamidabutsuge (讃阿弥陀佛偈)):
|
Plue, la "restariginto" de Jōdo-Shinshū,Rennyo, ofte skribis la nianfoon por diŝciploj per la dek-karaktra (Jūjimyōgō (十字名号,Jūjimyōgō?) :
|
Ĉi tiu unue populariĝis de la posteulo de Shinran (kaj la praulo de Rennyo), Kakunyo, sed ĝia uzo estis larĝe etendita de Rennyo.
Koncerne Purlandan praktikon en hinda budhismo, Haĝime Nakamura skribis, ke laŭ la Purlandaj sutroj elHindio, Konscio pri la Budho (Sanskritebuddhānusmṛti, ĉinenianfo) estas la esenca praktiko.[6] Ĉi tiuj formoj de konscio estas baze metodoj mediti pri la Budho Amitabo.[6]
En laSutro de Shurangama, la bodisatvoMahastamaprapto rakontas, kiel la nianfoa praktiko ebligis lin atingisamadion.
Enĉina budhismo, la nianfoo estas elektita kiel speciala temo de meditado kaj ofte ankaŭ nombrita per budhistarozario.[7]
En Ĉinio, la Pura Lando kajChan tute unuiĝis ĉe laDinastio Yuan. La nuntempa restariganto de ChanNan Huai-chin instruis, ke oni deklamu malrapide la nianfoon kaj ĉiun fojon, oni malplenigu la menson. Kiam iluziaj pensoj aperas, oni rediras la nianfoon por forigi ilin. Post daŭra praktiko, la menso iom post iom malpleniĝas kaj la meditanto atingas samadion.[8]
Laŭ la plimulto de Purlandaj tradicioj, zorga deklamado de la nomo de Amitabo estas komprenita kiel la maniero atingi naskiĝon en la pura lando de Amitabo,Sukavatio. Oni diras, ke ĉi tiu ago helpus neniigi vastajn amasojn da malbona karmo, kiuj povus malhelpi al la klopodo pri budheco. Sukavatio estas rifuĝejo, kie oni povas budhiĝi nedistrita pro la suferoj de nia ekzistado.
Variaj Purlandaj skoloj en Japanio havas malsamajn interpretojn de la nianfoo, ofte bazita sur fido je Amitabo anstataŭ je meditado. LaŭJōdo Shinshū, la nianfoo estas reinterpretita kiel esprimo de dankemo al Amitabo. La ideo de ĉi tio estas ke naskiĝo en Sukavatio certiĝas je la momento mem kiam oni unue fidas al Amitabo.
Andrew Skilton (Andru Skilton) konsideras la intermiksadon de mahajanaj instruadoj kaj la budhistaj meditadoskoloj en Kaŝmiro kiel la kaŭzon de la plipopulariĝo de mahajanaj praktikoj rilataj albuddhānusmṛti, t.e. konscio pri la Budho:[9]
|
La pli frua dathava sutro, kiu mencias la nianfoon, estas laSutro de Pratjutpana-samadio (unua jarcento KE), kiu verŝajne havas sian fonton en la antikva regno deGandaro. Ĉi tiu sutro ne listigas iujn votojn de Amitabo aŭ la kvalitojn de liapura lando,Sukavatio, sed anstataŭe aludas mallonge al la ripetado de la nomo de Amitabo kiel ilo eniri lian regnon medite.
|
LaSutro de Senfina Vivo kaj laSutro de Amitabo ambaŭ inkluzivigis instrukciojn pri la praktikado de buddhānusmṛti ĉi tiel. Tamen, ankoraŭ ne estas certeco pri kiu sutro estis verkita unue, aŭ en kiu grado la praktiko de buddhānusmṛti jam estis popularigita en Hindio. Buddhānusmṛti pri aliaj budhoj kaj bodisatvoj ankaŭ estas rekomendita en sutroj de ĉi tiu periodo, ekzemple priAkŝobjo kajAvalokiteŝvaro. La praktiko de buddhānusmṛti pri Amitabo multe populariĝis en Hindio. Kaj pro tradukaĵoj de la antaŭmenciitaj sutroj kaj la instruado de hindaj monaĥoj, la praktiko rapide disvastiĝis en Orienta Azio.
La termino "malpermeso de nembucuo" ("nembucuo" signifas "nianfoo" kun japanlingva radiko) riferas al la okazaĵo enKioto,Japanio en 1207 kiamHōnen kaj liaj disĉiploj estis forpelitaj el la urbo kaj kondamnitaj al ekzilo. Ĉi tio okazis, kiam la estroj de pli malnovaj skoloj de budhismo konvinkis la politikan estraron pri malpermeso de pli novaj praktikoj, inkluzive la deklamadon deNamu Amida Butsu.[11] La malpermeso estis nuligita en 1211.
Thích Quảng Đức,vjetnamamahajana monaĥo kiu famebruligis sin ĝis morto kiel protesto, diris la nianfoon kiel siajn lastajn vortojn tuj antaŭ ol morti. Li sidis enlotuspozo, turnis rozarion de lingaj preĝ-bidoj, kaj deklamis la vortojn "Nam Mô A Di Đà Phật" antaŭ ol froti alumeton kaj faligi ĝin sur sin mem.