| Remco Campert | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Remco Wouter Campert |
| Aliaj nomoj | variaj |
| Naskiĝo | 28-an de julio1929 (1929-07-28) en Hago |
| Morto | 4-an de julio2022 (2022-07-04) (92-jaraĝa) en Amsterdamo |
| Lingvoj | nederlanda |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
| Familio | |
| Patro | Jan Campert |
| Patrino | Joekie Broedelet(mul) |
| Edz(in)o | Fritzi Harmsen van Beek(en) |
| Infano | Cleo Campert(en) |
| Okupo | |
| Okupo | poeto ĵurnalisto scenaristo desegnisto tradukisto verkisto kolumnisto opinia ĵurnalisto |
| Verkoj | Eetlezen |
Remco Campert (naskiĝis la29-an de julio1929, mortis la4-an de julio2022) estis nederlanda aŭtoro, poeto kaj kolumnisto.
Remco Wouter Campert naskiĝis enHago, filo de verkisto kaj poetoJan Campert, aŭtoro de la poemoDe achttien dooden ("la 18 mortintoj"), kaj aktorino Joekie Broedelet. Liaj gepatroj disiĝis kiam li estis trijara, igante lin foje vivi kun ĉiu el liaj gepatroj kaj foje kun liaj geavoj, laŭ situacioj kaj cirkonstancoj. Lia patro mortis en 1943 en la naziakoncentrejo Neuengamme. Remco tiam iris por vivi kun sia patrino. Ili revenis alAmsterdamo post la dua mondmilito en 1945, post pasigado de la tri antaŭaj jaroj en la urbetoEpe.
En Amsterdamo, li komencis duagradan edukon ĉe la liceo de Amsterdamo, foje verkante artikolojn aŭ desegnantebildstriojn por la gazeto de la lernejo. Dum la jaroj pasis, li pli kaj pli malĉeestis klasojn kaj pasigis kreskantajn tempon en kinejoj, ĵazaj kluboj aŭ drinkejoj. Li finfine forlasis lernejon sen diplomiĝi. Kun la lerneja amikoRudy Kousbroek li fondis la revuonBraak en majo 1950. Inter 1949 kaj 1952 Campert desegnis karikaturojn por la nederlanda revuoMandrill kaj la gazetoHet Parool, kaj ankaŭ en la 1970-aj jaroj porHaagse Post. En 1979 li desegnis bildstriojn porNRC Handelsblad.
Campert geedziĝis kun Freddie Rutgers en 1949, sed ili disiĝis kvin jarojn poste. Por financi sian vivadon, Campert okupoĝis pri verkado de komercaj tekstoj aŭ varbaĵoj same kiel tradukado de eksterlandaj literaturaj verkoj. Li poste edziĝis kun aŭtoroFritzi ten Harmsen van der Beek (filino de komika artistoHarmsen van der Beek), kun kiu li loĝis enBlaricum ĝis 1957, kiam li revenis al Amsterdamo Li divorcis de sia dua edzino kaj edziĝis alLucia van den Berg en 1961. Ili translokiĝis alAntverpeno en 1964, sed Campert revenis al Amsterdamo du jarojn poste. Tie li konatiĝis kun artgaleria posedantinoDeborah Wolf, kun kiu li vivis ĝis 1980.
Li plejparte kvietiĝis pri sia vivo en la sekvaj jaroj, tamen li iam klarigis sian situacion en 1994, en intervjuo al 'Cees van Hoore', ĵurnalisto de ĵurnaloNieuwsblad van het Noorden: Li estis citita dirante "Mi ne sufokas min. Mi estas mia plej bona kompanio. Ĉiam, kiam mi loĝis kune kun iu, mi sentis min subakve dum tagoj finfine. Esti kune estas duoble sola kaj mi ne bezonas tion. Mi estas pli ol feliĉe edziĝinta kun mia kariero."
Fine de la 1970-aj jaroj, li verkis tre malmulte. Li klarigis al ĵurnalistoJan Brokken de la nederlanda gazetoHaagse Post: "Mi ne povis verki dum jaroj finfine. Mi ne sentis min tiel. Mi sentis korpan repulson al ĝi. Mi pensis pri ĝi, sed mi estis paralizita de duboj."
En 1979 li rekomencis verki. Li verkis La aktoro de Somberman en 1985. De 1989 ĝis 1995, Campert ĉefrolis en teatroj de tuta Nederlando en teatraĵo, kiun li kreis kune kun la aŭtoro kaj eksa futbalistoJan Mulder. Iliaj spektakloj baziĝis ambaŭ sur siaj literaturaj verkoj. 1995 ankaŭ estis la jaro kiam li legis sian plej vendatan romanon "Het leven is vurrukkulluk" en la radio.
Nederlandanoj de pli maljunaj generacioj tre probable asocias lian nomon kunCaMu, la partnereco inter Remco Campert kaj Jan Mulder, kiu verkis ĉiutagajn frontpaĝajn kolumnojn por nacia gazeto 'de Volkskrant' de 1995 ĝis 2006. Ĉi tiuj kolumnoj tradicie estis enmetitaj al libroj titolitaj CaMu ....: Het jaaroverzicht van Remco Campert en Jan Mulder fine de ĉiu jaro.
La esperantista tradukistoIstván Ertl cetere tradukis poeziaĵojn de li el lanederlanda en lahungaran:[1] la tradukaĵo aperis en marto 1996 je simpla titoloKöltészet ("poezio") en la literatura revuoHolMi.
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prinederlandano. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |