Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotomuntaĵo de artaj reprezentaĵoj de diversaj religiaj simboloj, dekstrume de supre maldekstre: laOm porhinduismo; Dharmachakra porbudhismo; Jain Prateek Chihna porĝajnismo; Khanda porSikhismo;Stelo de Davido porjudismo;kruco porkristanismo;stelo kaj lunarko porIslamo; kaj Taijitu porDaoismo.
Religioj en la mondo.
Fotomontaĵo de religiaj praktikoj de malsamaj religioj
Preĝantaj islamanoj.

Religio estassistemo dekredoj kaj praktikoj, kiu celas rilatigi homojn al ia ĝenerala ordo de ekzisto. Plejmulto da religioj havas rakontojn kaj simbolojn, kiuj celas klarigi la sencon de la vivo kaj laoriginon de la kosmo kajde la vivo, kaj celas doni gvidon en demandoj demoralo,etiko kajvivstilo. Lakredo-sistemo de multaj religioj inkluzivas kredon je iujtranscendajsupernaturaj fortoj, ofte en la formo de unu aŭ plurajdioj.

La religioj kun la plej multaj anoj estaskristanismo (31,5% de lahomaro),islamo (23,2%),hinduismo (15%) kajbudaismo (7,1%).[1] 16,3% de la homaro konsideras sinsenreligia.[1]

Difinoj

[redakti |redakti fonton]

PIV (2005) difinas la vorton "religio" jene: "Tuto de la sintenoj kaj faroj, per kiuj homoj klopodas interrilati kun supernaturaj estuloj, por ekzemple peti favoron aŭ certigi al sipostmortan definitivanfeliĉon". Ladifino enReVo tekstas jene: "Idearo kaj praktiko de rilatoj inter lahomo kaj latransmondo, supernaturaj estuloj,vivo kajmorto, la bazajvaloroj kajmoroj".

Ambaŭ difinoj antaŭsupozas, ke religio devas esti bazita sur kredo je supernaturaj estuloj. Tiajn vortarajn difinojnreligi-sciencistoj ĝenerale konsideras problemaj, ĉar ekzistas ankaŭ religioj, kiuj ne preskribas kredon je io supernatura, ekzemple laUnuisma Universalismo kaj kelkaj branĉoj debudaismo kajhinduismo. Ekzemplo de religiscienca difino de "religio", kiu evitas mencion de kredo je io supernatura, estas la jena difino fare deClifford Geertz: "Religio estas sistemo de simboloj, kiu establas fortajn, intense efikantajn kaj longdaŭrajnhumorojn kajmotivecojn en homoj per tio, ke ĝi vortumas ideojn pri ĝenerala ordo de ekzisto kaj vestas tiujn ideojn per tiaaŭro defakteco, ke la humoroj kaj motivecoj ŝajnas plene realaj."[2]

Etimologio

[redakti |redakti fonton]
Diversaj religiaj simboloj

En lalatina lingvo lavortoreligio havis multajn diversajnsignifojn: apud "diotimo", "(di)respekto", "pieco", "kredo", "kulto", "sanktaĵo", "sankteco" ankaŭ "sanktapromeso", "ĵuro", konsidero", "zorgemo", "precizemo", "skrupulo", "konscienceco", "konsciencriproĉo", "superstiĉo", "peko" kaj "kondamno".

La plej fruaj skribaj atestoj de la ekzisto de tiu ĉi vorto troviĝas en la komedioj dePlaŭto kaj en la politikajparoladoj deKatono de la3-a kaj2-a jarcentoj a.K.).

Cicerono asertas, ke la vortoreligio devenas derelegere, kio signifas laŭvorte "denove volvi" kaj en figura senco "pripensi", "atenti". Li rilatigis tion al latemplakulto, kiu postulas zorgeman priatenton.

Lactantius (Divinae Institutiones 4, 28) vidas la originon de la vorto enreligare (alligi, retroligi). Laŭ li, la origina signifo do povas esti "pia pripenso" aŭ "retroligo" al (dia) origino de launiverso.

Laŭ lafranca lingvistoÉmile Benveniste,religio devenis de la samaradiko kiellegere (rikolti). Sekve li supozas kereligio signifis "rerikolto", ĉar laromiajpastroj "rerikoltis" la rikoltaĵojn, kiujn oni metis en la templajnsanktejojn kieloferojn al ladioj.

Historio de la koncepto

[redakti |redakti fonton]
La kompleta eldono deBiblio enEsperanto aperinta en 2006. En la Biblio ne ekzistas klare la koncepto de religio.

Lakoncepto de religio estis formita en la 16-a kaj17-a jarcentoj,[3][4] malgraŭ la fakto ke antikvaj sanktaj tekstoj kiel laBiblio, laKorano, kaj aliaj ne havis vorton aŭ eĉ koncepton por religio en la originalaj lingvoj kaj same la homoj aŭ la kulturoj en kiuj tiuj sanktaj tekstoj estis skribitaj.[5][6] Ekzemple, ekzistas neniu preciza ekvivalento de religio en lahebrea, kajjudismo ne distingas klare inter religiaj,naciaj,rasaj, aŭetnajidentecoj.[7] Unu el ĝiaj centraj konceptoj estashalaĥo, kun la signifo de vojo aŭ pado foje tradukita kielleĝo, kiu gvidas religian praktikon kaj kredon kaj multajn aspektojn de ĉiutaga vivo.[8] Lagreka vorto θρησκεία "zreskeja", kiu estis uzita fare de grekaj verkistoj kiel ekzempleHerodoto kajJozefo Flavio, estas trovita en laNova Testamento. "Zreskeja" foje estas tradukita kiel religio en la tradukoj de hodiaŭ, aliflanke, la esprimo estis komprenita kiel kultado jam en la mezepokan periodon.[9] En la Korano, laaraba vorto "din" ofte estas tradukita kiel religio en modernaj tradukoj, sed iam meze de la 1600-aj jaroj tradukistoj esprimis "din" kiel leĝo.[9] Eĉ en la unua jarcento p.K.,Jozefo uzis la grekan esprimon "judaismos", kiun kelkaj tradukas kieljudismo hodiaŭ, eĉ se li utiligis ĝin kiel etnan esprimon, ne kiel io ligita al modernaj abstraktaj konceptoj de religio kiel aro de kredoj.[9] La sanskrita vorto "darmo", foje tradukita kiel religio, ankaŭ signifas leĝon.[10] Ĉie en klasikaSuda Azio, la studo de leĝo konsistis el konceptoj kiel ekzemplepentofarado tra pieco kaj ceremonioj same kiel praktikaj tradicioj. MezepokaJapanio komence havis similan union inter imperia juro kaj universalaĵo aŭ Budho-juro, sed tiuj poste iĝis sendependaj fontoj de potenco.[11][12]

Staranta budho,Afganio. Ankaŭ en originaBudhismo ne ekzistas la koncepto de religio.

La moderna koncepto de religio, kielabstraktado kiu implicas apartajn arojn de kredoj aŭ doktrinoj, estas lastatempainvento de kiam tia uzokutimo komenciĝis kun tekstoj en la angla lingvo de la 17-a jarcento pro la disfendado dekristanaro dum laReformacio kajtutmondiĝo en laepoko de esplorado kiu implikis kontakton kun multaj eksterlandaj kulturoj kun ne-eŭropaj lingvoj.[13][14][15] Kelkaj argumentas, ke nekonsiderante ĝian difinon, estas ne konvene apliki la esprimon religio al ne-okcidentaj kulturoj.[16][17] Aliaj polemikas, ke uzi la koncepton de religio por ne-okcidentaj kulturoj distordas tion kion homoj faras kaj kredas.[18]

Estis en la19-a jarcento kiam la esprimojbudhismo,hinduismo,taoismo,konfuceismo, kaj mondaj religioj unuafoje aperis.[19][20][21] Neniu mem-identigis sin kielhinduobudhano aŭ aliaj similaj identecoj antaŭ la 19-a jarcento.[22] Dum sia longahistorio,Japanio havis neniun koncepton pri religio ĉar ekzistis neniu ekvivalenta japana vorto, nek io ajn proksime al ĝia signifo, sed kiam usonajbatalŝipoj prezentiĝis de la marbordo de Japanio en 1853 kaj malvole la japana registaro subskribis traktatojn postulantajn, inter aliaj aĵoj,religian liberecon, la lando devis fronti tiun okcidentan ideon.[23][24]

Laŭ la filologoMax Müller en la 19-a jarcento, la radiko de la angla vorto "religion", nome la latina "religio", kutime origine signifis nur respekton pordio aŭ ladioj, zorgema fundamentado de diaj aĵoj, pieco (kiunCicerono plue derivis por signifi diligenton).[25][26] Max Müller karakterizis multajn aliajn kulturojn ĉirkaŭ la mondo, inkluzive deEgiptujo,Irano, kajHindio, kiel havado de simila potencostrukturo ĉe tiu punkto en historio. Kio estas nomita antikva religio hodiaŭ, estus nur aludo al leĝo.[27]

Historio de la religioj

[redakti |redakti fonton]
Venuso de Willendorf
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloOrigino de religioj.

La evoluaorigino de religioj kaj de religia kondutaro estas studfako rilata al evoluciapsikologio, alparoldeveno kajmitologio, kaj kruc-kultura komparo kun laantropologio de religio. Kelkaj celoj de intereso estas la religio enNeolitiko, pruvaro de spiriteco aŭ kulta kutimaro en SupraPaleolitiko, kaj similaĵoj eĉ en spiriteco degrandaj simioj.

Plej malnovaj spuroj

[redakti |redakti fonton]

Laŭ sciencistojentombigoj kaj poste aĵoj metitaj en tombojn estas unuaj arkeologiaj signoj de religia esprimo. Laŭ tio unuaj spuroj datas de ĉirkaŭ 120.000 a.K., kaj ĉehomo sapiens kaj ĉe laneandertala homo.

Ekde ĉirkaŭ 40.000 a.K. kun la alveno de pli artistaj skulptaĵoj, pentraĵoj kajmuzikiloj, la indikoj estas pli klaraj. Sed al kiuj religiaj konceptoj rilatas la trovitaĵoj, ne klaras.[28]

Malnovaj religioj

[redakti |redakti fonton]
Zaratuŝtro.
Busto deZeŭso trovita enOtricoliVatikanaj muzeoj.

Multaj el la ankoraŭ nuntempe ekzistantaj religioj radiĝis enprahistoriaj tempoj. Aliaj fruaj religioj estingiĝis kaj estas ofte malfacile kompreneblaj detale, ĉar malkompleta transdono malhelpas la komprenon kaj religiajn konceptojn malfacile kaj diverse interpreteble indikasarkeologiaj artefaktoj.

Eĉ kiam ekzistas multaj skribaj fontoj (ekzemple ĉe la antikvaj religioj de lagrekoj kajromianoj kaj scioj pri praktiko de kultoj kaj individua agado ne estas kompletaj. Sciaĵoj venas ofte ĉefe de lamitologio, ekzemple tiuj de lakeltoj kajĝermanoj, sed pri kultoj oni preskaŭ nenion scias.

Inter historiaj religioj estis (ordigite laŭloke kaj laŭepoke):

Estonto de la religioj

[redakti |redakti fonton]

Disvastiĝis en iuj kulturaj sektoroj de nia epoko, diritapostmoderna, la konvinko, foje subtenata per longaj rezonadoj, ke iom post iom la homaro ne plu sentos la bezonon de religio kaj Dio aŭ dioj. Al tio helpas la studo de la evoluo de la homaro pere deantropologio. Post ĉirkaŭ unu jarcento oni provas mezuri la forton de tiuprognozo. Jen ne forgesebla kontribuo de la libroGod is back (Dio estas revenanta),Pinguin Press,Anglio. Ties du aŭtoroj, unukatolika la aliaateisma, konstatigas, pruve subokule, ke la prognozo, fundita sur laekvacio "scienco plussekulariĝo = malfajriĝo de religio" trompiĝis, almenaŭ ĝis nun, ĉar en la mondo ĉuadhero al religiaj kredoj ĉuintima orientiĝo al Dio plukreskas post lakontraŭreligia blovado. La enketantoj-esplorantoj estas du opinionistoj de la anglalingva gazetoThe Economist.

Civila religio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloCivila religio.

La terminocivila religio estas fakte politika koncepto uzata de pensuloj kielBenjamin Franklin,George Washington kajJean-Jacques Rousseau, kaj ĵus rekuperita de la usona sociologo Robert Neelly Bellah, por determini la religian aspekton de lapolitika vivo de difinita kulturo. Jean-Jacques Rousseau uzis la terminon «civila religio», en la 8a ĉapitro de la Kvara Libro de sia verkoPri la socia kontrakto (1762), por kontraŭi la religiajn valorojn establitajn de la kristanismo al tiuj kiuj devus hegemonii en la civitanoj deŝtato por ebligi la daŭrecon de lasocia kontrakto, aplikitaj de lasuvereno kaj garantioj de la socia kohero.

Popola religio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPopola religio.

En studoj pri religio kaj folkloriko,popola religio enhavas variajn formojn kaj esprimojn de religio kiuj estas distingitaj el la oficialaj doktrinoj kaj praktikoj deorganizita religio. La preciza difino de popola religio varias inter fakuloj. Foje laŭ la termino "popola kredo", ĝi konsistas el etnaj aŭ mondoregionaj religiaj kutimoj laŭ la ombrelo de religio, sed ekster oficialaj doktrino kaj praktikoj.

Organizita religio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloOrganizita religio.

Organizita religio estas religio en kiu kredsistemoj kaj ritoj estas organizitaj kaj sankciitaj en centralizita kaj oficiala maniero. Organizita religio estas kutime karakterizita per oficiala doktrino (aŭ dogmo), hierarkia aŭ burokratia gvidadstrukturo kaj la leĝigo de leĝoj kaj preskriboj en fakorganizita maniero kun oficiala valideco. Organizitaj religioj ofte ankaŭ havas religian tribunalon.

Senreligio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloSenreligio.

Nereligio,Senreligio aŭ manko de religio estas la stato de foresto, indiferenteco al aŭ malakcepto de religio. Nereligio povas esti senkiala, aŭ bazita sur ideologio, kiel ekzemplemalteismo,ateismo,agnostikismo,praktika ateismo,deismo,skeptikismo, aŭ "malmola" sekularismo. Nereligio povas esti akompanata de negativa, pozitiva aŭ indiferenta sinteno al religioj.

Religia persekutado

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloReligia persekutado.
Laŭ la tradicio, la komencaj kristanoj utilis kiel nutraĵo por leonoj en laKoloseo de Romo.

Religia persekutado estas la sistema mistraktado de individuo aŭ grupo de individuoj kiel reago al ties religiaj kredoj aŭ aliĝoj aŭ al manko de tio. Ĉar la religio aŭ manko de religio de persono ofte determinas je grava etendo ties moralon,mondorigardon,mem-konscion, kondutojn al aliuloj, kaj ĝenerale la personan identecon, religiaj diferencoj povas esti gravaj kulturaj, personaj, kaj sociaj faktoroj. Je socia nivelo, tiumalhumanigo de partikulara religia grupo povas tuj rezulti enviolento aŭ aliaj formoj de persekutado. Ja, en multaj landoj, la religia persekutado rezultis en tiom enorma violento ke ĝi estis konsiderata atako kontraŭ lahomaj rajtoj.

Religia maltoleremo estas formo demaltoleremo, kiun oni plenumas kontraŭ la religiajkredojpraktikoj (aŭ kontraŭ la manko de tiuj) fare de persono aŭ grupo partikularigita kontraŭ persono aŭ grupo. Ĝi estas motivita ĉefe de diferenca religia kredo, normale konsiderita la ununura "vera", sed ankaŭ de alia klaso deideologio, nome politika, ekonomika ktp., same kiel de etnaj tialoj foje asociaj al religio, aŭ inverse. Speciale sangelverŝaj kaj malraciaj estas la okazoj de konfliktoj inter diversaj branĉoj de la sama religio, kiel ekzemple el historia vidpunkto la militoj interkatolikoj kajprotestantoj ene dekristanismo, aŭ la konfliktoj intersunaistoj kajŝijaistoj enIslamo.

Religioj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojListo de Religioj kajOrientaj religioj.

Babismo -Bahaa Kredo -Budhismo -Haitia voduo -Hinduismo -Islamo -Ĝajnismo -Judismo -Kristanismo -Novaj religioj de Japanio -Nova Erao -Novpaganismo -Oomoto -Orfeismo -Rastafarianismo -Sankta Dajmo -Scientologio -Sikismo -Spiritismo -Ŝamanismo -Ŝintoismo -Taoismo -Unitarismo -Ŭonbulismo -Urantio -Viĉo -Kulto -Zaratuŝtrismo

Listo de religioj laŭ grandeco

[redakti |redakti fonton]

Laŭ grupoj

[redakti |redakti fonton]

La nomon ĉiam sekvas nombro de kredantoj. Oni diras, ke en la mondo ekzistas 5 aŭ 6ĉefaj mondaj religioj (tio estas la unuaj ĉe la listo).

Ĝenerala vido de labaziliko de Sankta Petro, simbola centro de la romkatolikismo.
LaKaabo, enMekko,Sauda Arabio, estas la centro deIslamo.
  1. Kristanismo entute: 2,1 miliardoj; inkluzivas:
  2. Islamo: 1,3 miliardoj
  3. Hinduismo: 900 milionoj
  4. ĉinaj tradiciaj religioj: 394 milionoj
  5. : La nombron de sekvantoj de la tradiciaj ĉinaj religioj estas malfacile kalkuli (aŭ distingi).
  6. Budhismo: 376 milionoj
  7. origine indiĝenaj: 300 milionoj
  8. Ŝintoismo: 107 milionoj
  9. afrikaj tradiciaj kajdiasporaj: 100 milionoj
  10. Sikismo: 30 milionoj
  11. Ĉuĉeo: 19 milionoj
  12. : Surbaze de la tuta homaro de Nord-Koreo
  13. Spiritismo: 15 milionoj
  14. Judismo: 14 milionoj
  15. : Malfacilas distingi sekvantojn de la juda religio disde nuraj membroj de la juda popolo aŭ kulturo.
  16. Bahaa Kredo: 7 milionoj
  17. Ĝajnismo: 4,2 milionoj
  18. : La vera nombro Bahaanoj estas forte disputadita
  19. Zaratuŝtrismo: 2,6 milionoj
  20. Tenriismo: 2 milionoj
  21. Unitaria Universalismo: 800.000
  22. Caodaismo: 500.000 (?)
  23. Novpaganismo: 100.000 (?)
  24. : La vera nombro estas nur malklare konata
  25. Rastafarianismo: 100.000 (?)
  26. Babismo: kelkaj miloj precipe enIrano kajUzbekio

Oni ofte diskutas priAteismo, ĉu ĝi estus inkluzivita kiel religio - se jes, tiam ĝi troviĝus ĉe la tria loko kun 1,1 miliardoj da "kredantoj".

Ankaŭ ekzistas multaj pli malgravajsektoj kaj novaj religioj, ekzempleOomoto aŭ (se oni pretas konsideri ĝin religio)Scientologio.

Laŭ nombroj

[redakti |redakti fonton]
Hinduismaj pilgrimuloj baniĝantaj en laGango en Varanasi.

La plej grandaj religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):

  1. 1943Kristanismo (32,8% de homaro)
  2. 1165Islamo (19,6%)
  3. 1050Sunaismo (islama)
  4. 1027Katolikismo (kristana)
  5. 762Hinduismo (12,8%)
  6. 760 Nereligiuloj (12,8%)
  7. 359ĉina tradicia religio (6,1%)
  8. 354Budhismo (6,0%)
  9. 322aliaj kristanoj
  10. 316Protestantismo (kristana)
  11. 249etnaj religioj (4,2%)
  12. 214Ortodoksismo (kristana)
  13. 115Ŝijaismo (islama)
  14. 100nova religio (1,7%)
  15. 64Anglikanismo (kristana)
  16. 22Sikismo
  17. 20Taoismo
  18. 14Judismo
  19. 12Spiritismo
  20. 12Mormonismo (kristana)
  21. 6Bahaa Kredo
  22. 6Konfuceismo
  23. 4Ĝajnismo
  24. 3Ŝintoismo
  25. 0,3Zaratuŝtrismo
  26. 0,001Babismo

Sanktaj libroj

[redakti |redakti fonton]

Multaj religioj kaj spiritaj movadoj kredas, ke siajsanktaj libroj (aŭ skribaĵoj) estas la Parolo de Dio, kaj ofte kredas, ke la tekstoj estas entute diaj aŭ de deveno de spirita inspiro. Eĉ nekredantoj ofte skribas la nomojn de sanktaj skribaĵojmajuskle por montri respekton aŭ sekvi tradiciojn. Kvankam laantikvajcivilizacioj produktismanskribitajn tekstojn dum miloj da jaroj, la unua presita teksto por amasadistribuado estis laSutrao de la ŝlifisto (Sutro de la diamantotranĉanta perfekteco de saĝo), skribaĵo budhista, presita la jaron868.

Aliaj spiritismaj libroj:Kurso pri mirakloj

Religiaj fondintoj kaj filozofoj

[redakti |redakti fonton]

Moseo -Laozio -Budho -Sokrato -Konfuceo -Jesuo -Mani -Mohameto -Báb -Bahá'u'lláh

Dioj /Mitologio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloListo de dioj.
Dio kajAdamo ĉe laSiksta Kapelo.

Diodioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura,ĉiopova, estaĵo aŭ estaĵoj, kiujkreis aŭ regas la mondon, ekzemple per ladia providenco. Laŭ la diversaj religioj aŭ kredoj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidupanteismon,deismon).Nuntempe inter la homoj diras sin 53 % monoteistoj, 26 % politeistoj kaj 21 % ateistoj. Lateologoj konsideris varion de atribuaĵoj al la nombraj konceptoj diferencaj pri Dio. Inter tiuj, plej komunaj estas la jenaj:ĉioscieco,ĉiopoveco,ĉieesteco,ĉiobonvoleco (perfektaboneco), simpleco,eterneco kajneceseco. Dio estis konsiderata ankaŭ kiel de naturo senkorpa,personiga, la fonto de ĉiamoralo, ktp. Tiaj atribuaĵoj jam estis priskribitaj laŭ diferencaj gradoj fare de la unuaj filozofoj-teologojjudaj,kristanaj kajislamaj, kiajMaimonido,[29]Aŭgusteno de Hipono,[29] kajAlgazelo,[30] respektive. Multaj elstaraj kajmezepokaj kaj modernaj filozofoj disvolvigis argumentojn porajn pri la ekzisto de Dio;[30] kaj same nombraj famaj filozofoj kaj intelektuloj disvolvigis argumentojn malporajn pri la ekzisto de Dio (viduKonebleco pri la ekzisto de Dio).

Listo de dioj

[redakti |redakti fonton]

Afrodito -Alaho -Apolono -Areso -Artemisa -Atena -Demiurgo -Devia -Diana -Dionizo -Eternulo -Ganeŝo -Hadeso -Hefesto -Hera -Hermeso -Hestia -Izisa -Javeo -Jehovo -Jesuo Kristo -Kecalkoatlo/Kukulkano -Oziriso -Persefona -Posejdono -Sankta Triunuo -Satano -Ŝivo -Viŝnuo -Zeŭso

Religiaj konceptoj

[redakti |redakti fonton]

Mistero estaskoncepto ligita al religio, sed kiu transiras ekster tiu fako. LaŭPIV la unua signifo estas ligita al historiaj religioj kaj kredoj. En la egipta, helena kaj romia religioj, mistero estus sekretadoktrino kajkulto, kiu promesis al lainicitoj lasenmortecon per simbola unuiĝo kun mortanta kajresurektanta diaĵo.[31] La dua signifo centriĝas en la uzado de la koncepto fare dekristanismo, nome religio kiu ja estas bazita sur diversaj misteroj. Tiukadre mistero estusdogmo, revelaciita fare deDio kaj neatingebla per laracio sole.[32] Tiel oni kontrastigas la misteroj kiuj venus el Dio kontraŭ la racio de la homo; nome, la religio konsistigas en kredo (neracia) bazita sur misteroj. Inter ili oni listigas kiel ekzemploj la misterojn de laenkarniĝo (Dio fariĝas homo laŭ kristanismo), de laelaĉeto (Dio-homo estus veninta al laTero por elaĉeti la homaron for el la kondamno pro laorigina peko), de laTriunuo (Dio estas unu kaj tri -patro,filo kajSankta Spirito - samtempe).

Sanktaj lokoj kajpilgrimejoj

[redakti |redakti fonton]
Pilgrimantoj sur lajakoba vojo alSantiago de Compostela

Pilgrimado estas tradicia vojaĝo por viziti difinitajn religiajn pilgrimlokojn. Persono, kiu pilgrimas estas nomitapilgrimantopilgrimulo. Ekzistas pluraj formoj de pilgrimado, religiaj kaj nereligiaj. Eĉ antaŭ la grandaj religioj, kiujn ni konas hodiaŭ (lakatolika,islama,hindua kajbudhisma) ekzistis jam pilgrimadoj al sanktaj ejoj.

Pilgrimejoj

[redakti |redakti fonton]

Sanktaj agoj

[redakti |redakti fonton]

Komunio -Meditado -Fasto -Pilgrimado -Preĝado -Almozdono -

Religia arto estas nomigo uzata por ĉiuj artaj produktoj kiuj havas kiel celon kultadon,adoradon aŭ prezentadon de religio aŭ dio. Laŭlonge de la jarcentoj la religia arto klopodas prezenti diajn rakontojn kaj aspektojn pere depentraĵoj,skulptaĵoj kajmozaikoj. La reprezentoj plej oftaj enkristanismo por ekzemplo montras labapton, lajuĝon, lakrucumon, lamorton kaj laresurekton deKristo, kaj ankaŭ aliajn temojn rilatajn al laVirgulino Maria aŭ bildojn de epizodoj de laBiblio.

Sanktaj lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Latina lingvo -Greka lingvo -Sanskrito -Hebrea lingvo -Aramea lingvo -Araba lingvo -Persa lingvo -Joruba lingvo

Postmorta ekzisto

[redakti |redakti fonton]

Infero -Metempsiĥozo -Neniigeco -Nirvano -Purgatorio -Paradizo -Reenkarniĝo

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,1Tutmonda religia pejzaĝo laŭ Pew Research Center
  2. Geertz, C. (1993)Religion as a cultural system. En: The interpretation of cultures: selected essays, Geertz, Clifford, paĝoj 87-125. Fontana Press. Anglalingva originalo de la citaĵo: "A religion is a system of symbols which acts to establish powerful, pervasive, and long-lasting moods and motivations in men by formulating conceptions of a general order of existence and clothing these conceptions with such an aura of factuality that the moods and motivations seem uniquely realistic."
  3. Nongbri, Brent (2013). Before Religion: A History of a Modern Concept. Yale University Press. p. 152.ISBN 978-0-300-15416-0. "Although the Greeks, Romans, Mesopotamians, and many other peoples have long histories, the stories of their respective religions are of recent pedigree. The formation of ancient religions as objects of study coincided with the formation of religion itself as a concept of the sixteenth and seventeenth centuries."
  4. Harrison, Peter (1990).'Religion' and the Religions in the English Enlightenment. Cambridge: Cambridge University Press. p. 1.ISBN 978-0-521-89293-3. "That there exist in the world such entities as 'the religions' is an uncontroversial claim...However, it was not always so. The concepts 'religion' and 'the religions', as we presently understand them, emerged quite late in Western thought, during the Enlightenment. Between them, these two notions provided a new framework for classifying particular aspects of human life."
  5. Nongbri, Brent (2013). "2. Lost in Translation: Inserting "Religion" into Ancient Texts". Before Religion: A History of a Modern Concept. Yale University Press.ISBN 978-0-300-15416-0.
  6. Morreall, John; Sonn, Tamara (2013). 50 Great Myths about Religions. Wiley-Blackwell. p. 13.ISBN 978-0-470-67350-8. "Many languages do not even have a word equivalent to our word 'religion'; nor is such a word found in either the Bible or the Qur'an."
  7. Hershel Edelheit, Abraham J. Edelheit,History of Zionism: A Handbook and Dictionary, p. 3, citing Solomon Zeitlin, The Jews. Race, Nation, or Religion? (Philadelphia: Dropsie College Press, 1936).
  8. Whiteford, Linda M.; Trotter II, Robert T. (2008).Ethics for Anthropological Research and Practice. Waveland Press. p. 22.ISBN 978-1-4786-1059-5.
  9. 9,09,19,2 Nongbri, Brent (2013). Before Religion: A History of a Modern Concept. Yale University Press.ISBN 978-0-300-15416-0.
  10. "14.1A: The Nature of Religion". Social Sci LibreTexts. 15a de Aŭgusto 2018. Alirita la 10an de Januaro 2021.
  11. Kuroda, Toshio (1996). Tradukita de Jacqueline I. Stone."The Imperial Law and the Buddhist Law" (PDF). Japanese Journal of Religious Studies: 23.3–4. Arkivita el la originalo (PDF) la 23an de Marto 2003. Alirita la 28an de Majo 2010.
  12. Neil McMullin. Buddhism and the State in Sixteenth-Century Japan. Princeton, N.J. : Princeton University Press, 1984.
  13. Harrison, Peter (2015). The Territories of Science and Religion. University of Chicago Press.ISBN 978-0-226-18448-7.
  14. Roberts, Jon (2011). "10. Science and Religion". In Shank, MIchael; Numbers, Ronald; Harrison, Peter (eds.). Wrestling with Nature: From Omens to Science. Chicago: University of Chicago Press. p. 254.ISBN 978-0-226-31783-0.
  15. Harrison, Peter (1990). 'Religion' and the Religions in the English Enlightenment. Cambridge: Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-89293-3.
  16. Dubuisson, Daniel (2007). The Western Construction of Religion : Myths, Knowledge, and Ideology. Baltimore, Md.: Johns Hopkins University Press.ISBN 978-0-8018-8756-7.
  17. Fitzgerald, Timothy (2007).Discourse on Civility and Barbarity. Oxford University Press. pp. 45–46.
  18. Smith, Wilfred Cantwell (1991). The Meaning and End of Religion. Minneapolis: Fortress Press.ISBN 978-0-8006-2475-0.
  19. Harrison, Peter (2015). The Territories of Science and Religion. University of Chicago Press. p. 101.ISBN 978-0-226-18448-7. "The first recorded use of "Boudhism" was 1801, followed by "Hindooism" (1829), "Taouism" (1838), and "Confucianism" (1862) (see figure 6). By the middle of the nineteenth century these terms had secured their place in the English lexicon, and the putative objects to which they referred became permanent features of our understanding of the world."
  20. Josephson, Jason Ananda (2012). The Invention of Religion in Japan. University of Chicago Press. p. 12.ISBN 978-0-226-41234-4. "The early nineteenth century saw the emergence of much of this terminology, including the formation of the terms Boudhism (1801), Hindooism (1829), Taouism (1839), Zoroastri-anism (1854), and Confucianism (1862). This construction of "religions" was not merely the production of European translation terms, but the reification of systems of thought in a way strikingly divorced from their original cultural milieu. The original discovery of religions in different cultures was rooted in the assumption that each people had its own divine "revelation," or at least its own parallel to Christianity. In the same period, however, European and American explorers often suggested that specific African or Native American tribes lacked religion altogether. Instead these groups were reputed to have only superstitions and as such they were seen as less than human."
  21. Josephson, Jason Ananda (2012). The Invention of Religion in Japan. University of Chicago Press. p. 12.ISBN 978-0-226-41234-4. "The early nineteenth century saw the emergence of much of this terminology, including the formation of the terms Boudhism (1801), Hindooism (1829), Taouism (1839), Zoroastri-anism (1854), and Confucianism (1862). This construction of "religions" was not merely the production of European translation terms, but the reification of systems of thought in a way strikingly divorced from their original cultural milieu. The original discovery of religions in different cultures was rooted in the assumption that each people had its own divine "revelation," or at least its own parallel to Christianity. In the same period, however, European and American explorers often suggested that specific African or Native American tribes lacked religion altogether. Instead these groups were reputed to have only superstitions and as such they were seen as less than human."
  22. Morreall, John; Sonn, Tamara (2013). 50 Great Myths about Religions. Wiley-Blackwell. p. 14.ISBN 978-0-470-67350-8. "Before the British colonized India, for example, the people there had no concept "religion" and no concept "Hinduism." There was no word "Hindu" in classical India, and no one spoke of "Hinduism" until the 1800s. Until the introduction of that term, Indians identified themselves by any number of criteria—family, trade or profession, or social level, and perhaps the scriptures they followed or the particular deity or deities upon whose care they relied in various contexts or to whom they were devoted. But these diverse identities were united, each an integral part of life; no part existed in a separate sphere identified as "religious." Nor were the diverse traditions lumped together under the term "Hinduism" unified by sharing such common features of religion as a single founder, creed, theology, or institutional organization."
  23. Josephson, Jason Ananda (2012). The Invention of Religion in Japan. University of Chicago Press. pp. 1, 11–12.ISBN 978-0-226-41234-4.
  24. Zuckerman, Phil; Galen, Luke; Pasquale, Frank (2016). "2. Secularity around the World". The Nonreligious: Understanding Secular People and Societies. Oxford University Press. pp. 39–40.ISBN 978-0-19-992494-3. "It was only in response to Western cultural contact in the late nineteenth century that a Japanese word for religion (shukyo) came into use. It tends to be associated with foreign, founded, or formally organized traditions, particularly Christianity and other monotheisms, but also Buddhism and new religious sects."
  25. Max Müller, Natural Religion, p. 33, 1889
  26. Lewis & Short, A Latin Dictionary
  27. Max Müller.Introduction to the science of religion. p. 28.
  28. Paál, GáborArchäologie des Glaubens – Wie die Götter auf die Welt kamen (Arkeologio de kredo - Kiel dioj naskiĝis) en: Clas, Detlef und Paál, Gábor:Gottes Bilder – Warum wir glauben (Diaj bildoj - Kial ni kredas), 25–43, Filderstadt 2006
  29. 29,029,1 Paul Edwards. "God and the philosophers" en Ted Honderich. (eld)The Oxford Companion to Philosophy,Oxford University Press, 1995.
  30. 30,030,1 Alvin Plantinga. "God, Arguments for the Existence of,"Routledge Encyclopedia of Philosophy,Routledge, 2000.
  31. PIVNPIV Alirita la 4an de septembro 2020.
  32. Samloke.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Religio&oldid=9185078"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp