
Religia persekutado estas la sistema mistraktado de individuo aŭ grupo de individuoj kiel reago al tiesreligiaj kredoj aŭ aliĝoj aŭ al manko de tio.
La tendenco desocioj aŭ grupoj ene de socio aliigi aŭ subpremadi diferencajn sub-kulturojn estas ripetita afero en lahoma historio. Krome, ĉar la religio aŭ manko de religio de persono ofte determinas je grava etendo ties moralon, mondorigardon, mem-konscion, kondutojn al aliuloj, kaj ĝenerale la personan identecon, religiaj diferencoj povas esti gravaj kulturaj, personaj, kaj sociaj faktoroj.
Religia persekutado povas esti okazigita de religiamaltoleremo (t.e. la ĉikanado al praktikantoj de aliaj religioj diferencaj el tiu de la subpremantoj) aŭ de laŝtato mem kiam ĝi vidas partikularan religian grupon kiel minaco al siaj interesoj aŭ sekureco. Je socia nivelo, tiu malhumanigo de partikulara religia grupo povas tuj rezulti en violento aŭ aliaj formoj de persekutado. Ja, en multaj landoj, la religia persekutado rezultis en tiom enorma violento ke ĝi estis konsiderata atako kontraŭ lahomaj rajtoj.