Rejnvalo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Geografia regiono | |||||
| |||||
Landoj | Liĥtenŝtejno,Aŭstrio | ||||
- koordinatoj | 47° 4′ 13″ N,9° 29′ 0″ O(mapo)47.0701388888899.4833472222222Koordinatoj:47° 4′ 13″ N,9° 29′ 0″ O;CH1903: 755293 / 215259(mapo) | ||||
![]() | |||||
Rejnvalo | |||||
![]() | |||||
SubRejn-Valo oni komprenas kutime la valon de laAlpa Rejno interKoiro kaj la delto ĉe la alfluo alBodenlago. Al la Rejn-Valoapartenas parto de laKantono Grizono,Liĥtenŝtejno, parto deVorarlbergo enAŭstrio kaj deKantono Sankt-Galo parto de laelektodistrikto Sarganslando, laelektodistrikto Werdenberg kaj laelektodistrikto Rejnvalo.
Kaj ĉe la aŭstra kaj liĥtenŝtejna kaj ĉe la sivsa flanko oni dividas kutime la Rejnvalon en supran kaj malsubran parton. La Rejno dum la granda parto de sia vojo tra la Rejnvalo formas la naturan landlimon interSvislando kajLiĥtenstejno respektive en la supra Rejnvalo deAŭstrio. La sankt-galan teritorion sur la svisa flanko de la Rejnvalo estas konata ĝenerale kiel laSankt-Gala Rejnvalo (en laalemana lingvoRhintl.
Kiel komenco de la Rejnvalo oni konsideras la kunfluejon de la du fontbrakoj de Rejno enTamins. Dum la 100 km de Tamins ĝis la alfluo alBodenlago la rivero estas nomitaAlpa Rejno.
La vetero en Rejnvalo ĝenerale similas la veteron de la tuta sudgermana regiono. Apartaĵoj estas la ofte multtaga nebulo precipe en printempo kaj aŭtuno, kiu kovras la tutan valon, kaj aliflanke la fortafeno, kiu kiel varmega falvento de laAlpoj povas kaŭzi por la regiono tre altajn temperaturojn.
Kvankam la regiono estas politike dividita en tri ŝtatojn ĝi formas kulturan kaj ekonomian spacon. Regionaj centroj estas en Svislando la urboj,Buchs SG kajAltstätten SG kaj la komunumoSankt-Margreto, en LiĥtenstejnoVaduz kaj enAŭstrioDornbirn kajBregenz, la ĉefurbo deVorarlberg. La tuta regiono havas 440 000 loĝantojn. El la aero vidita ĝi aspektas preskaŭ kiel unu granda urbo.
Dum laromia epoko la Rejnvalo formis la koron de la provincoRetio. En frua mezepoko la supra Rejnvalo apartenis al laromanĉlingva komunumo. Hodiaŭ la romanĉa lingvo estas parolata nur ankoraŭ en la plej supra parto de la valo ekzemple en Tamins.